DOKK Library

La kulturo estas libera: historio de la kontraŭproprieta rezisto

Authors Leonardo Foletto

License CC-BY-SA-4.0

Plaintext
3
leonardofoletto




                  4
Tradukisto
Jorge Maldonado Ventura


Bildoj
Rodrigo Corrêa


Provleganto
José María Salguero


Licenco
Creative Commons BY-SA 4.0. Por pli da informo legu
«Epilogo»n.
PREFACO                  6
PREZENTO                10
ENKONDUKO               16
1-a Ĉapitro
   PAROLA KULTURO       24
2-a Ĉapitro
   PRESA KULTURO        42
3-a Ĉapitro
   PROPRIETA KULTURO    62
4-a Ĉapitro
   REKOMBINA KULTURO    96
5-a Ĉapitro
   LIBERA KULTURO      132
6-a Ĉapitro
   KOLEKTIVA KULTURO   198
EPILOGO                234
REFERENCOJ             238
DANKOJ                 258
PRI LA AŬTORO          262



              6
PREFACO
   La konceptaro malfermita per ĉi tiu libro, kiun vi havas
en viaj manoj, iras de Okcidento al Oriento, traktante
ĉiun trajektorion de la konjektoj pri la kontrastaj nocioj
de intelekta propraĵo kaj publika havaĵo, el la malnovaj
Grekio kaj Romio kaj la Imperia Ĉinio sub la influo de
la konfuceismo, irante tra la Mezepoko kaj la renesanca
kaj klerisma eŭropaj mondoj, tra la moderna tutmondiĝa
epoko de ekspansio de la mondaj horizontoj de la epoko de
eltrovoj — la ekspansio al Ameriko, Afriko kaj Azio —, ĝis
niaj tagoj, kun la eksterordinaraj influoj de la modernaj
ciferecaj teknologioj en la produktado kaj disvastiĝo de
kulturaj verkoj en la tuta mondo.

   Ĉi tiu konceptaro troviĝas, en ĉi tiu libro, detale ilus-
trita per kelkaj historiaj rakontoj, kiuj donis korpon kaj
animon al la konstruo de la nomitaj «rajtoj de intelek-
ta propraĵo». La libro traktas tiun konstruon per multaj
rimarkoj pri kiel «homoj, grupoj kaj movadoj renversis
staton de siaj epokoj, de la kreado kaj disvastiĝo de kul-
turo kaj arto». Ĝi enhavas ilustraĵojn el la priskriboj pri




                                                          8
teknikoj de la papirusa uzo por la kreado de la unuaj li-
broj en malproksimaj imperiaj epokoj, tra la revolucio de
la presilo malferminte la postmezepokajn tempojn (kun
Gutenberg), konstatante la novajn ekonomiajn-politikajn-
socialajn diktojn en Britio kaj Francio — de la 16-a ĝis la
18-a jarcentoj — en iliaj transiroj de absolutaj monarki-
oj al konstituciaj reĝimoj (kiam naskiĝis la kopirajto kaj
la aŭtorrajto), rigardante la alvenon de la radio (kun Gu-
glielmo Marconi), ĝis fini en la nuntempa epoko de kino,
televidilo kaj Interreto kun ĉio kiu rilatas al ni, hodiaŭ,
kun la nomita libera kulturo (la libera programaro, la spe-
cimenilo, la diversaj manieroj kunhavi, ktp.).


   Mia rilato kun la vasta koncepta aliro de la libro ve-
nas de mia deziro, ke ĉi tiu estu legita per multfokusa
lenso, kiun ĝi bezonas, necesa por trakti la vastan ambici-
an diversecon de la aŭtoro por trakti unu el la aferoj plej
kompleksaj de la homa kultura historio. La implicoj de
la ekzisto de unu aŭ multaj nocioj de proprieta rajto, rila-
te al niaj artaj kaj intelektaj agadoj dum kelkaj periodoj
de la disvolviĝo de nia civilizo, estas fundamenta por la
kompreno kiel ni alvenis ĉi tien kaj kien ni iras kiel ho-
ma socio. Ĉi tiu libro, kvankam centrita en la aŭtorrajto
fronte al la publika havaĵo de la ideoj — afero sole sufi-
ĉa por okupi tutan konjektan universon —, informas al ni
pri scio kaj racio, helpas al ni mezuri nian horizonton de
homa disvolviĝo per larĝeco de rigardodiverseco. La libro
rigardas al la intelekta propraĵo, sed montras multe pli: la
propran historian nocion de proprieto, mondon de mankoj
kaj riĉecoj de la posedantoj kaj la senposedigitaj.




9
   Vasta libro pri kulturo, politiko, sociologio, antropolo-
gio kaj historio. Libro de modereca elokvento pri aferoj
preskaŭ neniam eĉ iom moderaj en la homaj diskutoj. Li-
bro por la nuntempo, por la postmoderneco kaj por la
civilizanta estonteco. Por profiti ni legu.
                                              Gilberto Gil




                                                         10
PREZENTO
   Ĉi tiu libro naskiĝas el peno date de 2008, jaro de la
kreado de BaixaCultura1 , blogo, retejo, projekto, reta es-
plorejo kreita de mi kaj de poeto Reuben da Cunha Roc-
ha, tiam majstriĝontaj studentoj de publikaj universitatoj
de Brazilo, kiuj ankoraŭ kredis en la estonteco. Klopod-
ante skribi pri kulturaj produktoj, kiujn oni povus kon-
sumi (aprezi, ŝati, taksi) en la Interreto, post malmultaj
monatoj ni renkontis kun la libera kulturo, tiam ideo, kiu
parolis pri la ĉefa diskuto en la tiama monda Interreto:
la kunhavigo de dosieroj en la reto kaj la disputoj pri la
(mal)leĝeco de tiu ago. Poste ni esploris pli: libera progra-
maro, rajtocedo, cifereca kulturo, kodumuloj kaj cifereca
aktivismo venis el unu flanko; remiksoj, plagiato, alpro-
prigo, radikala arto, kontraŭkulturo, el alia. Ni kunigis
ambaŭ flankojn kun la pirateco, la kunhavado kaj la tek-
nopolitika diskuto.
   Dek unu jarojn poste, post pli ol tri cent tekstoj publi-
kitaj kaj multaj debatoj, filmaj projekcioj, atelieroj, pre-
  1
      Disponebla en https://baixacultura.org.




                                                          12
legoj, konversacioj kaj intervjuoj faritaj, BaixaCultura re-
stis. Sen Reuben ekde 2010, mi devis, helpe de kelkaj
homoj dum tiu periodo, teni la spacon malfermitan, nun
en alia Interreto kaj kun la emo kunhavi dosierojn kaj kun
la libera kulturo kun malpli da spaco ĉie. La promesoj de
radikalaj ŝanĝoj de la socio, kiun la Interreto instigis en
multaj el ni en ĉi tiu epoko transformiĝis en io proksima
al inkubsonĝo. En 2020 ne estis maniero fuĝi el vorto por
priskribi ĝin: malutopio. Tamen la kunhavigo de dosieroj
en la reto daŭras firma en la kodumulaj kaj kontraŭkultu-
raj spacoj; la libera kulturo daŭras kiel movado ne nur por
kulturo, sed ankaŭ por libera scio kaj komunaĵoj; la raj-
tocedo restas kiel unu el la plej grandaj hacks en pli ol tri
jarcentoj de aŭtorrajtoj en Okcidento; la libera programa-
ro restas kiel utopio de kunlabora kaj solidara konstruo
de teknologioj, kiu, nuntempe kaj preskaŭ ne, perdis la
okazon esti monda realaĵo; la remikso iĝis la ĉefa formo de
arta kreaĵo en mondo, kiu, pli konektita ol ĉiam, ne dubas
plu, ke oni kreas nur rekreante.

   Pro tiuj ĉi kialoj, ankoraŭ estas grave paroli pri libera
kulturo. Rezulte de la celo debatita de multaj homoj en
BaixaCultura en tiu periodo kaj en aliaj diversaj lokoj, tio,
kion ĉi tiu libro intencas, estas analizi ideon, kiu komen-
cis multe antaŭ ol la Interreto kaj kiu restos dum estas
homoj vivaj kreante. Tamen estus tasko ega kaj herkula
paroli pri la tutaj aspektoj, kiuj estas en ideo de historio
tiel granda. Pro tio la elekto trakti temon helpe de multaj
fakoj — historio, juro, komunikado, arto, sociologio, antro-
pologio, politika scienco, teknologiaj kaj sciencaj studoj,
komputado —.




13
   Disvolvita kaj disvastigita kiel ideo en la 1990-a jardeko,
en la unuaj jaroj de Interreto en la mondo, la libera kul-
turo nutras sin rekte de la koncepto de libera programaro
kaj de la rajtocedo, ambaŭ kreaĵoj rilatitaj al teknologiaj
produktoj — la programaro — de la komenco de la 1980-aj
jaroj. Ĝia bazo do rilatas al disvolviĝo de la cifereca tekno-
logio, kaj ankaŭ ĝia popularigo estas rezulto de kunteksto
de ekspansio de la informa aliro pro Interreto. Sed la ideo
de libera kulturo, almenaŭ kun la perspektivo, kiun mi ĉi
tie traktas, havas historion, kiu komencas multe antaŭ ol
la libera programaro kaj Interreto. Paroli pri liberaj mani-
eroj de kreado, uzado, modifado, konsumado, protekto kaj
reprodukto de kulturo eblas nur komprenante la manierojn
produkti kaj disvastigi informon kaj kulturon en malsamaj
historiaj periodoj, kiel la Antikva Epoko, la Mezepoko kaj
la Moderna Epoko; konsideri la mekanismojn kreitajn per
la okcidenta juro; rimarkante kiel teknologiaj inventoj kiel
la preso, la kino, la radio, la fotografio, la komputiloj kaj
ĉefe la Interreto havas grandan gravecon en la ŝanĝoj de
ĉiuj aspektoj de kultura kreado. Paroli pri libera kulturo
ankaŭ estas rigardi kiel estis konstruataj la ideoj de aŭto-
reco, intelekta havaĵo, originalo kaj kopio, sen forgesi la
nociojn de la Ekstrema Oriento kaj de la indiĝenaj povoj
de Ameriko pri tiuj aferoj; ankaŭ estas vidi kiel homoj,
grupoj kaj movadoj renversis la tiaman staton de la kul-
turaj kreado kaj disvastigo en siaj epokoj, speciale dum la
20-a jarcento, kaj de la politikaj implicoj de iliaj agoj.

  Pensita dum multe da tempo kaj fine komencita ĝia skri-
bado en 2019, ĉi tiu libro esploras la liberan kulturon an-
kaŭ pri du konataj aspektoj: tiu pri la pago al la kreantoj,




                                                           14
kiu devus garantii la daŭrigon de la produktado de iliaj
verkoj, kaj tiu pri la aliro, (re)uzado, disvastigo de la ver-
koj, kiu promesus al la homaro la rajton ĝui kaj rekrei ilin.
En tiuj du vidoj, multfoje rigardataj kiel malaj, estas nu-
ancoj kaj demandoj, inter ili tiu pri la propra nocio, ke iu
povu esti proprietulo de ideo, melodio, frazo, bildo, tekno-
logio, kaj tiu pri la opinio, ke verko ne povu esti kunhavita
aŭ konsumita kontraŭ neniu pago al kiu kreis ĝin. Por mi
la celo de ĉi tiu libro estos atingita, se fine oni komprenus,
ke estas multaj pliaj nuancoj (kaj diferencoj) por vidi kaj
kompreni la liberan kulturon ol kiujn vi pensas.
                                           Leonardo Foletto
                                 São Paulo, vintro de 2020




15
ENKONDUKO
La vorto «kulturo» havas tiom da signifoj dum la histo-
rio, ke ni komencos serĉante difinon por povi aldoni al ĝi
la vorton liberan, kiu estas en la nomo de la libro. La
unua ĉapitro de la libro Micropolíticas: cartografias do
desejo (1984), de Felix Guattari kaj Suely Rolnik, havas
la titolon «Kulturo: revoluciema koncepto?», teksto, kiu
provizas malsamajn signifojn de libera kulturo, kiuj povas
helpi nin: la senco A estas difinita kiel kulturo-valoro kaj
konformas al valorjuĝo, kiu determinas tiujn, kiu havas
kaj kiu ne havas kulturon. Oni manifestas ĝin ekzemple
en iuj kutimaj dialogoj, en kiuj oni diras, ke «tiu homo
estas ĝentila, studis en karaj lernejoj, vojaĝis por la tuta
mondo, havas kulturon.

  La senco B estas tiu de kulturo-kolektiva animo, io, kion,
malsama ol la unua, ĉiuj havas: estas nigra kulturo, kvira
kulturo, subgrunda medio. Ĝi estus la aro de produkt-
aĵoj, valoroj, manieroj fari kaj vivi, «speco de animo iom
malklara, malfacile ĝin kapti, kaj kiu kaŭzis ĉiuspecajn




                                                         18
ambiguecojn dum la historio»2 . Al ĉiu kolektiva animo
(la popoloj, etnoj, sociaj grupoj) estas atribuita kulturo;
en multaj okazoj ĝi ankaŭ estas sinonimo de civilizo, io kio
iĝis tre problema en la antropologio, fako en kiu la kulturo
estas la ĉefa fokuso kaj kiu, pro tio mem, havas multajn
konceptojn kaj debatojn3 . La senco C proponita de Gu-
attari kaj Rolnik estas tiu de kulturo-varo, kiel produkto
disvastigita en merkato de mona trafiko. Ĝi estas pli ob-
jektiva ol la du antaŭaj, ĉar ĝi rilatas al io, kion ni povas
tuŝi kaj vidi: libron, bildon, ekzemple. Ni povus uzi ĉi ti-
un sencon por indiki alian nocion, tiun de kulturaj varoj,
kiuj estus tiuj aĵoj disvastigitaj en merkato, kiu enhavas
aliajn homojn krom lia kreanto. Kelkaj ekzemploj estas
desegno publikigita en blogo en la Interreto, video farita
de kvar personoj en poŝtelefono kaj disponebligita en el-
sendflua retejo, politikaj tekstoj aranĝitaj en zina formo,
por ke ili estu venditaj aŭ disdonitaj en strata vendejeto,
poezia libro de eldonejo, eseo pri arto en monata revuo.
Estas diversaj aliaj; sufiĉas plenumi la neceson esti aran-
ĝitaj en iu agnoskita formo kaj disvastigi ilin al diversaj
homoj.

  En la senco A, ne estas kiel paroli pri la libereco de kul-
turo, kiu estas rigardita kiel valoro, ĉar, kvankam eblas
skribi, ne estas logike paroli pri «libera valoro» opozicie al

     2
    Guattari; Rolnik, Micropolíticas: cartografias do desejo, p. 19.
     3
    Kiel multaj aliaj antropologoj, Clifford Geertz, ekzemple, paro-
las pri kulturo kiel diversaj vivmanieroj kaj malsamaj manieroj sin
esprimi (A interpretação das culturas); Marshall Sahlins parolas pri
kulturo kiel praktika racio (Cultura e razão prática); kaj Roy Wagner
parolas pri la kreema eblo en la diferenco (A invenção da cultura).




19
«malfermita valoro», ekzemple. Ulo konsiderita kiel iu, kiu
havas kulturon, ne estas distingita kiel tenanto de libera
kulturo. En la senco B, kulturo kiel «kolektiva animo»,
ĝi estas libera antaŭe; ne estas subgrundaj medioj, kiuj ne
estas liberaj, nek kulturo kiel la sambo aŭ hiphopo, ekzem-
ple, kiu estas tute malfermita kaj proprieto de unu firmao.
Sed estas kulturaj varoj produktitaj en la agokampo de ti-
uj kulturoj, kiuj ne estas liberaj, aĵoj kiuj uzas la nomitaj
kolektivaj animoj kaj ekdisvastiĝas en merkato kaj iĝas
proprieto de iuj.

   Estas fine pri la senco C de «kulturo» pri kiu ni parolos
ĉi tie pri libera kulturo: kiel kulturo, kiu disvastigita re-
zulte de difinitaj kulturaj varoj en specifa merkato, varoj
kiuj estas libere alireblaj, dissendeblaj, adapteblaj kaj va-
loreblaj — ĉiuj trajtoj, kiuj estos traktitaj en ĉi tiu libro.
Kvankam tiu kulturo estu varo, konsiderita entute kiel di-
stinga valoro kaj frukto de kolektiva animo, kiu enhavas
siajn politikojn kaj sociajn rilatojn, ĉi tiu distingo situas
nin nun en koncepto dum la sekvaj paĝoj.

   Difinita mola nocio de kulturo kaj de libera kulturo, ni
povas koncentri nin sur aliaj konceptoj, kiuj estas grave,
ke estu, kvankam en minimuma versio, en ĉi tiu antaŭpa-
rolo. La nocio, ke teksto, libro, teatraĵo, bildo povus esti
vendita kontraŭ difinita valoro ne estas io, kio ĉiam okazis
en la homa historio, sed koncepto rigardata kiel komuna
senco post la 17-a kaj 18-a jarcentoj, dum la naskiĝo de
la unuaj monopoloj donitaj al presantoj, de la intelekta
propaĵo kaj la aŭtorrajtoj. Antaŭ tio, estis kompreneble
produktado de libroj, desegnoj, pentraĵoj, skulptaĵoj, tea-




                                                           20
traĵoj faritaj kaj disvastigitaj por malsamaj publikoj, sed
ne estis konsento pri, kiuj el tiuj verkoj disvastiĝus kon-
traŭ specifa kvanto, kiu estus pagita al lia posedanto, aŭ
al kiu produktis ilin. Kaj ne estis pro kelkaj kialoj: unue
ĉar la disvastiĝo estis limigita pro la malfacileco okazi (en
la okazo de la libro, ekzemple); due ĉar la maniero ĝui
tiujn verkojn estis kutime kolektiva kaj parola, ne indivi-
dua; kaj trie ĉar ne estis tre klare la senco, ke specifa verko
havu iun posedanton aŭ eĉ aŭtoron, kiel oni diras en la 1-a
ĉapitro «Parola kulturo».

   Nur komencas havi sencon la rilato de la kulturaj hav-
aĵoj kun la varoj kun specifa prezo kaj aŭtoro, kiam en
la 15 jarcento estas kreita presa maŝino, kiu disvastigis
specifajn specojn de kulturaj varoj al publikoj multe pli
grandaj ol tiuj, kiuj estis ĝis tiam. Post tio establiĝas ma-
nieroj kontroli la disvastigo de tiuj varoj, kiel leĝoj, kiel
la kopirajtoj, rajto ekskluzive donita al iu por produkti
kaj reprodukti verkon, kiel oni priskribas en la 2-a ĉapitro
«presa kulturo». Post naskiĝas la nocio de intelekta pro-
praĵo, kiu solidigis en la sekvaj jarcentoj kiel branĉo de la
civila juro, kiu penas reguli kreaĵojn de la homa intelek-
to, kiel oni montras en la 3-a ĉapitro «proprieta kulturo»,
sekvante rilaton, ĝis hodiaŭ kontestita, kun la fizika pro-
prieto.

   Post la 19-a jarcento la intelekta propraĵo solidiĝas en
du branĉoj. Unu el ili estas la aŭtorrajto, fondita sekvante
la kopirajton, en la 18-a jarcento, en la Klerisma Francio,
kiel prerogativaro leĝe donita al homo aŭ firmao, al kiu
oni atribuas la kreadon de intelekta verko. La aŭtorraj-




21
toj estos siavice dividitaj per aliaj du branĉoj: la moralaj
rajtoj, koncerna al leĝoj, kiuj regas la aŭtorecon de verko
kaj ĝian integrecon, tio estas, la eblon ŝanĝi aŭ ne ŝanĝi
specifan kreaĵon; kaj la posedrajtoj, kiuj regas la komer-
cajn produktadon kaj reproduktadon de tiu verko. En tiu
epoko jam eblas vidi, ke estis situacio pli kompleksa pri
la disvastigo de verko por multe pli da homoj; ke pro tio
la ĝuado de kulturaj havaĵoj iĝis malpli kolektiva kaj iom
post iom pli individua; kaj ke ankaŭ la aŭtoro de specifa
verko povas esti identigita kiel tiu «kiu permesas superi la
kontraŭdirojn, kiuj povas okazi en serio da tekstoj»4 .
   Fine de la 19-a jarcento kaj dum la 20-a jarcento, kiam
tiuj nocioj solidiĝis en la komuna senco kaj en jura siste-
mo de intelekta propraĵo, estas sennombraj la manieroj,
speciale en arto kaj kontraŭkulturo, respondi al tio star-
igita. «Ĉu mi bezonas pagi al iu por legi libron?», «Ĉu
mi estas posedanto de ĉi tiu teksto?», «Kiu diris, ke mi ne
povas uzi pecon de verko por fari alian, aŭ por krei novan
artmanieron, novajn kulturajn havaĵojn?». Iuj avangar-
daj movadoj, artistoj kaj kolektivoj alfrontas la tiaman
staton de la aŭtorrajto kaj de la aŭtoreco, kaj pro tio ili
iĝas defendantoj de libera kulturo antaŭ, ke la termino po-
pulariĝis, kaj ankaŭ estas aliaj, kiuj dubas pri la kondiĉo
de originaleco de specifa verko en epoko de disvastiĝo de
teknikaj maŝinoj de reproduktado kiel oni informas en la
4-a ĉapitro «rekombina kulturo».
  La alia branĉo, en kiu dividatas la intelekta propraĵo,
   4
     Kiel Michel Foucault konceptis en sia konata eseo «O que é um
autor?» [«kio estas aŭtoro?»] en 1969 en Ditos e escritos, v. 3.




                                                               22
estas la nomita industria propraĵo. Ĝi estas ligita al la
produktado kaj uzado de iaj produktoj en industria ska-
lo, kiu pliigas la juran kontrolon de kreado por procezoj,
inventaĵoj, desegnoj, identigitaj kiel utilaj verkoj — tio es-
tas, kiuj estas uzitaj por konkreta celo en specifa merkato,
en opozicio al la aŭtorrajto, kiu regas la artan, sciencan,
muzikan, literaturan kreadon kaj kiu, per tiu elpenso, ne
estus utilaj. La industriaj propraĵoj havas kiel sia ĉefa
registranta elemento la patenton, publika koncesio — do
provizita de iu ŝtata organo —, por ke certa posedanto
komerce ekspluatu, ekskluzive kaj tempolimigite, specifan
kreaĵon. El la inkandeska lampo al la filma fotografilo, el
la fonografo de Thomas Edison ĝis la programaro, la pa-
tentoj estas monopoloj de komerca ekspluato de ideo, kiuj
generas multe da mono kaj ankaŭ pro tio multajn batalojn
kaj kritikajn dubojn, speciale ekde la 19-a jarcento.

   La ekspansio de la cifereca teknologio kaj ĝia preskaŭ
ĉieesteco en la vivo de granda parto de la pli ol sep miliar-
doj da homoj, kiuj loĝas en la planedo Tero en la 21-a jar-
cento, kaŭzas kondiĉojn pli kompleksajn de produktado,
disvastiĝo kaj komercado de kulturaj havaĵoj. Pro tio alia
nocio, kiun traktas ĉi tiu verko iĝas eĉ pli fleksebla: fine
kio estas kopio kaj kio estas originalo? Se la Interreto
nur funkcias per kopio de datumoj kaj dosieroj, kiuj estas
transigitaj kaj kunhavitaj, ĉu eblas kontroli la ludadon
de muziko milionon da fojoj kopiita kaj kiu samtempe an-
koraŭ ekzistas egale en ĉiuj el la milionoj da kopioj? La
diskuto pri la kunhavigo de dosieroj rete kaj ĝiaj sekvoj
rezultas en la 5-a ĉapitro «Libera kulturo», ne hazarde la
plej ampleksa el ĉiuj.




23
   Miljaraj tradicioj en la Ekstrema Oriento kaj en iuj ori-
ginaj popoloj de Latin-Ameriko montras al ni, ke la mondo
ne estas nur kion ni nomas okcidentan kaj ke la perspek-
tivo, pri kio estas kopio, originalo, libera kaj kolektiva ha-
vas signifajn diferencojn inter diversaj kulturoj. Ili estas
ideoj, kiuj invitas al ni malkoloniigi nian okcidentan rigar-
don aplikitan al historioj, filozofioj kaj manieroj pensi la
aferojn kaj la mondon kiel ni ĝin konas, kaj serĉi malsa-
majn manierojn vidi tiujn aferojn, kiel estas la okazo de
la koncepto shanzai en Ĉinio, sinonimo de falsa, fake, sed
estas ankaŭ maniero vidi la kulturajn havaĵojn kiel ĉiam
transformantaj elementoj laŭ ĉiu kunteksto, celo kaj fino,
sen unika kaj sankta origino. Kaj ankaŭ la perspektivo
de iuj indianaj popoloj, kiu ne apartigante la individuon
de la objekto, igas la vortaron disvolvigitan pri proprieto
kaj aŭtorrajto nesufiĉa por esti uzita ĉe tiuj popoloj, kiel
oni prezentas en la 6-a ĉapitro «kolektiva kulturo». Post
la mikso de iuj el tiuj neokcidentaj spertoj cititaj kaj de
rigardo el la nomita monda sudo, fine de tiu ĉapitro ni
montras iujn alternativojn por la disvastigo kaj la defen-
do de libera kulturo hodiaŭ.




                                                           24
       1-a Ĉapitro
PAROLA KULTURO
Mi konfidas al vi, Kvintiano, miajn libretojn. Se mi povas
nomi miaj tiujn, kiujn deklamas poeto amiko via. Se ili
plendas pri siaj doloraj sklavecoj, helpu ilin tute. Kaj kiam
tiu proklamis sin sia posedanto, diru, ke ili estas miaj kaj
ke ili estis liberigitaj. Se vi parolas sufiĉe laŭte tri- aŭ
kvarfoje, vi faros, ke la plagiatisto hontu.
               Marko Valerio Marcialo, Epigramoj, 1-a jc.



La imitado estas esenca, la fabrikado estas danĝera, la
materio estas kolektiva proprieto.
                                                  Iu, 1-a jc.



La plej bonaj ideoj estas de ĉiuj. Do ĉar tio, kio estas de
ĉiuj, estas ankaŭ de ĉiu, ĉiu vero apartenas al mi; ĉio, kio
estis bone dirita de iu, estas ankaŭ mia.
                                             Seneko, 2-a jc.




                                                          26
La fortigado de la divina atribuo al la aŭtoreco iĝas nor-
mo en la Mezepoko post la 7-aj kaj 8-aj jarcentoj. Estas
tendenco progresema konsideri ĉiun tekston kiel parton de
granda diskurso, lingva komunumo, kiu diluis la specifan
en ĝenerala signifo favora al analogio, la stereotipita es-
primo de la rekombinado de antaŭekzistantaj aroj.
  Kevin Perromat, El plagio en las literaturas hispánicas,
                                                     2010




27
I.
Ŝajnas, ke la artaĵoj produktitaj en la greka kaj romia
antikva epoko ne donis specialan atenton al la afero pri
la proprieto ligita al la kulturo. Ne estas vestiĝoj de re-
ferencoj al juraj kodoj, protektoj, sankcioj aŭ rajtoj pri
produktado kaj disvastigado de kulturaj verkoj similaj al
tiuj, kiujn ni hodiaŭ havas. Kiel skribas Kevin Perromat5
en sia vasta studo pri plagiato en la hispana literaturo,
estas diversaj faktoroj, kiuj igus, ke ni deduktu, ke ambaŭ
civilizacioj, kun verkistoj, dramistoj kaj filozofoj, kiuj post
pli ol du mil jaroj ankoraŭ estas konataj kaj legataj en la
tuta mondo, kun abundo da artistoj, komercistoj kaj pre-
cipe juristoj (speciale la romianoj), povus klopodi reguli la
produktadon kaj disvastigon de kulturaj havaĵoj. Sed ili
ne tion faris — aŭ tion faris per maniero, per kiu registroj
ne konserviĝis ĝis hodiaŭ. Kial?
     La unua kialo estas, ke en la romia kaj greka civilizacioj,
     5
         Perromat, El plagio en las literaturas hispánicas, p. 24.




                                                                     28
la rakontoj apartenis al komuna tradicio, kaj tio permesis
rilatojn laŭ iliaj diversaj proparolantoj kaj la situacioj, en
kiuj ili estas rakontitaj. Ne eblis spuri iliajn precizajn ori-
ginojn kaj multe malpli malhelpi ilian liberan disvastigon.
La poeta kreado estis ekzemple nature flua, kaj kvankam
la rakontisto de specifa historio povus esti rekonita, sia
kontribuo ne estis konsiderita kiel frukto de sia individu-
eco, sed de kolektiva kulturo, el kiu li estis parto. Tio,
kion oni povus aldoni al la poemo ne estis registrita por la
estonteco; ne estis tiu zorgo6 , kiel ankaŭ ne estis kontrolo
sur la produktadon kaj la disvastigon de verko.

   En socio precipe analfabeta, la celo de kultura verko —
kaj teatraĵo kaj muzikaĵo aŭ poemo, sed ankaŭ politikaj
tekstoj — estis la publika disvastigo en placoj, teatroj,
stratoj, tribunoj. Kaj la skribo kaj la lego estis por mal-
multaj; la ideoj kaj la kulturo disvastiĝis per la voĉo — kaj
per la reproprigado — de ĉiu, kiu parolis. La greka filo-
zofo Sokrato, unu el la patroj de la okcidenta filozofio kaj
kiun ni konas nur per tekstoj de aliaj, ja diras en Fedro,
dialogo kompilita de Platono ĉirkaŭ 370 a.K., ke la skribo
estis malgajno rilate al la parolo, laŭ li pli taŭga por kon-
servi viva la penson. Sokrato parolis pri la minaco, kiun
la skribo reprezentis por la konservado de la funkcioj de la
memoro, kiu iĝus subuzita kaj des pli perdus sian povon
ju pli la registroj estus translokitaj al la papero7 .

     Ankaŭ ne estis solida nocio de aŭtoro, almenaŭ en la
     6
     Martins, Autoria em rede: os novos processos autorais através
das redes eletrônicas, p. 28.
   7
     Ibidem, p. 78.




29
jura medio, kio nur okazis post la 18-a jarcento. La aŭto-
reco estis ĉefe kolektiva, atribuita al specifa kulturo aŭ al
la dioj, frukto de dia inspiro aŭ de komunuma konstruo,
en kiu pli gravis la enhavo kaj kion ĝi povus lernigi ol ĝia
proparolanto. Homero, al kiu oni atribuas la skribo de la
klasikaĵoj Iliado kaj Odiseado ĉirkaŭ la 8-a kaj 7-a jarcen-
toj a.K. estas ekzemplo de tiu periodo: ne estas pruvoj
pri la dato de kreado de tiuj du verkoj nek ke estis homo
nomita Homero, kiu ilin skribis. La rakonto de la Troja
Milito kaj la diversaj malfacilaĵoj de la vojaĝo de Odiseo
revene al lia naskiĝa Itako, rakontaj kernoj de la Iliado
kaj la Odiseado respektive, estas historioj, kiuj kondensas
manierojn vidi la mondon kaj instruojn, kiuj reprezentas
komunan manieron pensi ĉe la grekoj, radikitan en la tia-
ma kulturo. Homero estas arketipo, konstruita poste, kaj
kiu plenumis funkciojn kiel tiun de lingva horizonto aŭ
«patro kaj avo» de la poetoj, figuro preskaŭ mistika, kiun
koncernis rakonti historion, kiun, konatan kaj kreitan de
multaj, estis konsiderita kiel de aŭtoreco de dioj, muzoj,
naturaj estaĵoj8 .

  Kun la disvastiĝo de la skribo post la 7-a jarcento a.K.,
naskiĝas, paralele kun malferma kaj kolektiva speco de
kreado, registroj de individuigita esprimo kaj de deziro de
aŭtoreca agnosko, kiu transiris la klopodon de unua provo
de kontrolo de la disvastigo de verko9 . Unu el la unuaj,
kiuj klopodis kontroli la disvastigon de lia produktaĵaro
en tiu periodo estas Teognis de Megara, greka poeto, kiu

   8
       Perromat, op. cit., p. 24.
   9
       Ibidem, p. 30.




                                                          30
vivis en la 6-a jarcento kaj kiu aldonis, al siaj manuskri-
ptaj eldonoj, sigelon: «Ĉi tiuj estas versoj de Teognis de
Megara». Lia intenco per tiu malnova trademark (registr-
ita varmarko) ne estas gajni profiton per la vendo de siaj
verkoj, sed ke oni ne modifu ilin kaj pensu, ke ili ne estis
liaj, kio forigus la agnoskon por la laboro, kiun li faris10 .


   En tiu epoko la aŭtoroj komprenis, ke la plej bona mani-
ero esti financita de regantoj kaj de la greka aristokrataro
estis esti konsideritaj «specialistoj» kaj havi verkojn atri-
buitajn al ili. Jen dua spuro, kiu klarigas la kialon, ke
la grekoj kaj romianoj ne speciale atentis la aferon de la
proprieto ligita al la kulturo: la manko de merkato por kul-
turaj havaĵoj. La aŭtoroj ne vivtenis per la rekta enspezo
de siaj verkoj; ili loĝis provizante servojn de instruado por
la aristokrataro, konsilojn por la regantoj, lernigadojn de
diversaj aferoj — ĉiuj agoj ligitaj al la ĉeesto kaj parola
komuniko. En la diskursa greka-romia tradicio la rekom-
pencoj al la aŭtoroj estis simbolaj, de socia agnosko de
ago, kiu ne ĉesis esti elita kaj aristokrata11 — malmultaj
ja povis legi —, sed ankaŭ de specifaj specoj de nerektaj
agnoskoj, kiel premioj en oficialaj konkursoj kaj materiaj
avantaĝoj venintaj de la premioj.




  10
     Ibidem, p. 27, citante ankaŭ historiiston de la 3-a jc., Klemento
de Aleksandrio (kies verko estis eldonita poste, Omnia quae extant
opera).
  11
     Ibidem, p. 29.




31
II.

En Grekio en la epoko konata kiel helenisma (4a a.K.-2a
a.K.) ne estis kontrolo pri la destino de libro post esti
eldonita, estu rilate al la nombro de ekzempleroj aŭ al
la modifo de ĝia enhavo. Krom esti kulturo, kiu valoris la
kolektivan kaj parolan ĝuon kaj kreadon, aliaj faktoroj kla-
rigis tiun mankon de kontrolo: la formo de la tiama libro.
Ĉi tiu havis formaton konatan kiel volumon, konsistantan
el longa strio de papiruso aŭ pergameno, kiu estis legita
dum ĝi estis malvolvita de iu, per du manoj, povante havi
kelkajn metrojn de longeco kaj pezi iujn kilojn. Formo pe-
za kaj multekosta, estis malfacile reprodukti, prizorgi kaj
stoki ĝin, kio igis la libron varo relative malabunda en tiu
epoko, kiel estas montrita en tekstoj de Aristotelo kaj de
Platono12 .

   La apero de la unuaj bibliotekoj en la greka-romia mon-
do, post la 4-a jarcento, estigas komencon por politiko de
kontrolo de la tekstoj kaj manuskriptoj. Por kontroli la
tekstojn kaj akiri kopion necesas garantii, kio estas aŭten-
tika kaj kio ne, kio motivas al la bibliotekojn esplori por
atribui ĝuste la aŭtorecon de la eldonoj13 . Kreita en tiu
periodo, la legenda Biblioteko de Aleksandrio, en Egipto,
estis unu el la ĉefaj iniciatoj, kiu celis organizi la scion
kaj la kulturon produktitan ĝis tiam; ĝi faras tion per la
elekto de kanono de verkoj de la greka kulturo de la sa-

  12
     Putnam, Authors and their Public in Ancient Times, citita en
Perromat, op., cit., p. 32.
  13
     Long, Openness, Secrecy, Authorship: Technical Arts and the
Culture of Knowledge from Antiquity to the Renaissance, p. 30.




                                                              32
ĝuloj kaj bibliotekistoj distingitaj en la nomita Skolo de
Aleksandrio14 . Per sistemo de kritika redaktado, kiu kom-
paris malsamajn partojn de verko serĉante ĝian tekstan
koherecon, ili estigis la versiojn, kiujn ni konas, de multaj
tekstoj de la greka kulturo, kiuj estus ankaŭ la bazo por la
«rustika Romio», kiu heredas la «kulturan tavolon» de la
antikvaj grekaj kaj dum la sekvaj jarcentoj igis tiun kultu-
ron propra, miksante ĝin kun aziaj kaj afrikaj referencoj.

   Ankaŭ en Romio oni vidas kreski la povon de la aŭtora
nomo kiel sigelo de kredebleco por produktitaj kulturaj
havaĵoj, kio ankoraŭ ne signifas juran protekton nek kon-
trolon de la aŭtoro pri la disvastigo de lia verko. Estas
ekzempla de tiu momento la historio de la poeto Vergi-
lio, kiu, en la 1-a jarcento, estis dungita de la imperiestro
Augusto por krei epopeon pri la fondado de Romio imit-
ante la modelojn de la Iliado kaj la Odiseado. Premante
la poemojn atribuitajn al Homero kiel bazon, li rekreas la
vojaĝo de Uliso per Eneo, batalanto kiu, post partopreni
en la Troja Milito, venas al la Itala Duoninsulo kaj tie al-
frontas aron de aventuroj por transloĝiĝi. Estas konata la
historio, en kiu en la fino de lia vivo Vergilio ordonis la
detruon de la Eneado pro konsideri ĝin verko de politika
propagando de Aŭgusto kaj pro ne havi poetan perfekt-
econ, kiun li ŝatus. Tamen la Eneado ne estis detruita; lia

  14
     Skolo de Aleksandrio estas kolektiva nomado por iuj tendencoj
en literaturo, filozofio, medicino kaj sciencoj, kiuj disvolviĝas en la
helena kulturejo de la same nomita urbo, en Egiptio, dum la greka kaj
romia periodoj. Kalimako (310-240 a.K.) estis la unua bibliotekisto,
al kiu estas atribuita la prilaboro de la katalogo de la Biblioteko de
Aleksandrio.




33
rajto kiel aŭtoro kontroli lian produktaĵon ne estis respek-
tita, kio estas reprezenta de la sento de epoko, en kiu la
rajto morala kaj estetika de komunumo ĝui verkon de la
artisto estis prioritata super aŭtora volo15 .

   La komuna penso de la romia socio rilate al la pose-
do kaj la aŭtoreco de la kulturaj havaĵoj montris sin en
tri konceptoj identigitaj per klasika esploro de la angla
Harold Ogen White16 : «La imitado estas esenca, la fabri-
kado estas danĝera, la materio estas kolektiva proprieto».
Tiuj nocioj videblas en esprimoj kiel «Oratio publicata, res
libera est» («tio publikigita apartenas al ĉiuj»), atribuita
al Aŭrelio Kvinto Simako, verkisto de la Romio de la 4-a
jarcento p.K.; aŭ kiel la frazo «la plej bonaj ideoj estas
de ĉiuj. Do ĉar tio, kio estas de ĉiuj, estas ankaŭ de ĉiu,
ĉiu vero apartenas al mi; ĉio, kion estis bone dirita de iu,
estas ankaŭ mia»17 , de Seneko, filozofo kaj verkisto de la
1-a jarcento p.K.

  Tamen la serĉo por la kontrolo de la aŭtenteco de la ver-
koj komencas, dum la sekvaj jarcentoj, kaŭzi ŝanĝojn, ki-
uj kontrastis kun la rekombina kulturo de parola tradicio,
kiu konsideris la ideojn kaj la verkojn kiel komunan pro-
prieton. Inter iuj tiamaj romiaj filozofoj kaj verkistoj, kiel
Cicerono, Horacio kaj Seneko, la diskuto ĉirkaŭ la ideo,
ke nur la imitado sole ne sufiĉas, necesas, ke estu krea

  15
     Perromat, op. cit., p. 32.
  16
     White, Plagiarism and Imitation During the English Renaissan-
ce: A Study in Critical Distinctions, citado em Perromat, op. cit.,
p. 44.
  17
     Ibidem




                                                                34
imitado18 . La plagiato kiel diskuto kaj kiel vorto aperas
en tiu periodo sekve de Marko Valerio Marcialo (40-104).
Protektita de la aristokrataro kaj de la imperiestroj, li es-
tis poeto tre populara en tiu periodo, sed, kiel ĉiuj artistoj
samtempaj de li, li ne vivis el la vendo de sia verko. Liaj
satiraj kaj mem-referencaj diskursoj famiĝis — iuj el tiuj
parolas pri limigi la aliron al liaj skribaĵoj kontraŭ pago,
kio anticipas la ideon de artaĵo en merkataj konceptoj19 .
Registro de lia pozicio estas en unu el liaj miloj de epigra-
moj, speco de komento — mallonga kiel tweet de la 21-a
jarcento — ironia, multfoje eskatologia kaj obscena, pri
iu aŭ iu okazaĵo: «La popolo diras, ke vi, Fidentino, de-
klamas miajn libretojn kvazaŭ ili estus viaj. Se vi volas,
ke oni diru, ke ili estas miaj, ni sendos al vi senkoste la
poemojn. Se vi volas, ke oni diru, ke estas viaj, aĉetu ilin,
por ke ili ne plu estu miaj»20 .

   Laŭ Perromat21 , la invento de la termino plagiato laŭ
la moderna signifo estas atribuita al Marcialo, ĉar antaŭ
tia ago, kiam eltrovita, estis nomita «ŝtelo» aŭ «rabo»
de ideoj. La romia verkisto kreas la esprimaĵon sekve de
la latina verbo plagiare, kiu en la latina signifas «fraŭde
revendi sklavon aŭ idon de iu kiel propran», delikto kiu
en tiu epoko estis punita per skurĝado. Marcialo uzas la
terminon kun la nova signifo en alia el siaj epigramoj: «Mi

  18
     White, Plagiarism and Imitation During the English Renaissan-
ce: A Study in Critical Distinctions, citita en Perromat, op. cit.,
p. 44.
  19
     Perromat, op. cit., p. 42.
  20
     Marcial, Epigramas, en trad. de Rodrigo Garcia Lopes.
  21
     Perromat, op. cit.




35
konfidas al vi, Quinciano, miajn libretojn. Se mi povas
nomi miaj tiujn, kiujn deklamas poeto amiko via. Se ili
plendas pri siaj doloraj sklavecoj, helpu ilin tute. Kaj kiam
tiu proklamis sin sia posedanto, diru, ke ili estas miaj kaj
ke ili estis liberigitaj. Se vi parolas sufiĉe laŭte tri- aŭ
kvarfoje, vi faros, ke la plagiatisto hontu»22 .
  Tamen la kreskanta diskuto ĉirkaŭ la plagiato en tiu
epoko estis farita en la medio de la moralo kaj la estetiko,
ne en la jura aŭ kriminala senco. Multaj el la intelektulaj
debatoj, kiuj okazis en la tiama romia socio montris kresk-
antan negativan juĝon pri la imitado sen kreo, la pura kaj
simpla kopio, sed ili ne iĝis centraj en la romia literatura
kritiko23 . Ne estas registro de leĝoj, kiuj estis faritaj por
reguli aŭ puni tiujn agojn. Tio povis okazi, kaj en Grekio
kaj en Romio, ankaŭ pro la materiala malfacileco de repro-
duktado, financa obstaklo konsiderinda por la disvastigo
de verkoj konsideritaj kiel plagiatitaj kaj kiuj verŝajne ne
helpis instigi la kreadon de reguloj por tio. Alia faktoro
estas, ke la tiamaj juraj sistemoj ne konsideris la artajn
verkojn kaj iliajn materialojn aparte. Por la grekoj ekzem-
ple, kiu aĉetu verkon — kontraŭ financa kosto, verŝajne
biblioteko aŭ ano de aristokrataro — povis uzi kaj modifi
  22
     Neoficiala traduko de la hispana versio: «Te encomiendo, Quin-
ciano, mis libritos. Si es que puedo llamar míos los que recita un
poeta amigo tuyo. Si ellos se quejan de su dolorosa esclavitud, acude
en su ayuda por entero. Y cuando áquel se proclame su dueño, di
que son míos y que han sido liberados. Si lo dices bien alto tres o cu-
atro veces, harás que se avergüence el plagiario». 53-a Epigramo, en
Marcialo, Épigrammes, p. 70-71, tradukita el la franca al la hispana
de Perromat, op. cit., p. 47.
  23
     Perromat, op. cit., p. 43.




                                                                   36
verkon laŭvole, sen ke la aŭtoro enmiksiĝus iel. La kolek-
tiva poseda rilato de la kulturaj havaĵoj kaj la malesto
de leĝoj, kiuj regulu kaj punu la agojn konsideritajn kiel
rabojn de ideoj kaj publikaĵoj, daŭris ĝis la 16-a jarcento,
kiam unue okazis ŝtata koncesio (monopolo), kiu garantiis
privilegiojn por presi tekston — por Stationer’s Compa-
ny, en Anglio — kaj estis dekretita la Statuto de Anne, la
unua leĝo de intelekta propraĵo, de 1710, ankaŭ angla.

III.
La periodo, kiu daŭras el la fino de la Romia Imperio ĝis
la Frua Mezepoko, estas tiu de la alveno de la kristanismo
kaj la alfronto kaj posta asimilado de la greka-romia civili-
zacio. Por la kultura produktado, la rezulto estis diversa.
Perromat kaj aliaj historiistoj24 diras, ke preskaŭ ĉiuj ver-
sioj, kiujn ni hodiaŭ konservas de la grandaj verkistoj kaj
pensuloj de Grekio kaj Romio estas adaptoj kaj modifoj
faritaj en tiu periodo, se ili ne estas falsaĵoj, kiuj poste es-
tis atribuitaj al grandaj famuloj de la Antikva Epoko pro
la prestiĝo, kiun tiu montro poste ekhavis.
  Alia grava kialo tiam por la ŝanĝo de la manieroj pro-
dukti kaj disvastigi la kulturajn havaĵojn en tiu epoko
okazas pro la transformado de la materia formo de la ver-
koj. La falo de imperio, kiu etendiĝis al preskaŭ la tuta
Eŭropo, kiun ni hodiaŭ konas, signifas ankaŭ rompiĝon de
komercaj itineroj kaj malabundeco de iuj resursoj, kio oka-
zas kun la ĉefa materialo uzita por la fabrikado de libroj
en la greka-romia mondo, la papiruso, eltirita el la planto
 24
      Ibidem, p. 50.




37
Cyperus papyrus, de la familio de la ciperacoj. Materialo
multekosta kaj de malforta rezisto, venis el la komerco kun
la nordo de Afriko (precipe Egiptio) kaj kun Mezoriento,
kiu malkreskis konsiderinde post la falo de la Romia Impe-
rio. Do, ĉirkaŭ la 4-a kaj 5-a jarcentoj, la libroj komencis
esti produktitaj ĉefe en pergamenoj, nomo donita al besta
haŭto, precipe de kapro, ŝafo, ŝafido aŭ ŝafino, preparita
por skribi sur ĝi —materialo, kiu kvankam nedaŭra kaj
multekosta, komencis esti la ĉefa utiligita en la fabrikado
de libroj. Ankaŭ en tiu periodo, ili ĉesis esti produktitaj
kiel ruloj, sed en kodeksa25 formo, proksima al la libro kiel
ni ĝin konas en la 20-a jarcento. La historiisto Alberto
Manguel diras, ke en la 12-a jarcento la teknologio por la
fabrikado de Biblia volumeno (Malnova kaj Nova Testa-
mentoj) bezonis haŭtojn de preskaŭ ducent bestoj26 .

   La fortiĝo de la kristanismo en Eŭropo en la sekvaj jar-
centoj ankaŭ venigas kelkajn ŝanĝojn pri la identigo de la
aŭtoro. En religio, por kiu la Biblio estis la (sola) sankta
libro kaj ĝia aŭtoreco27 estis, finfine, de Dio, la volo de

  25
      Ĝi konsistas el kajeroj falditaj, kudritaj kaj ligitaj, skribitaj en
ambaŭ flankoj de folio nombrita, formato ĝis hodiaŭ normo por la
produktado de libroj.
   26
      Manguel, Una historia de la lectura, p. 198.
   27
      Librara bazo de la kristianismo kaj de la judismo, la Biblio
estas kialo de multaj disputoj pri aŭtoreco. Klopodante la firm-
iĝon de la juda-kristanajn dogmojn, multaj el la unuaj bibliaj skrib-
antoj bazis sur aliaj tekstoj, grekaj kaj de aliaj religioj, kompilante
ilin kaj adaptante ilin laŭ la celoj de la evangeliado de la loĝant-
aro — por tio ili estos sukcesaj en la sekvaj jarcentoj, atingante
la disvastiĝon de tiuj dogmoj al granda parto de la mondo. Vidu
https://en.wikipedia.org/wiki/Bible.




                                                                      38
la verkistoj kaj ilia supozita unueco —kiu eĉ instigis ko-
mencajn diskutojn inter grekoj kaj romianoj — komencis
dependi de la vero de sola «aŭtoro», Dio. La fortiĝo de la
dia atribuo de la aŭtoreco iĝas normo en la Mezepoko post
la 7-a kaj 8-a jarcentoj; estas pli kaj pli tendenco konsideri
ĉiun tekston parto de unu granda diskurso, «unu “lingva
komunumo”, kiu diluis la apartan en ĝenerala signifo ebla
por antologio, la stereotipa esprimo de la (re)kombinado
de antaŭe ekzistantaj eroj»28 , maniero skribi kaj legi kun
elstare kolektiva karaktero.

   Solidiĝas diskurso, en kiu diversaj homoj adaptas libe-
rege tekstojn (kaj nun ni povas ankaŭ diri muzikon kaj
teatron) por specifaj celoj, precipe por konvinki uzante
iun ideon kaj estigi moralan kaj etikan sekvotan ekzem-
plon. Paul Zumthor, en sia Essai de poétique médievale29 ,
diras, ke la teksto en tiu periodo funkcias memstare de
siaj cirkonstancoj; la aŭskultanto (la plejmulto de la ver-
koj tiam ankoraŭ estis parolaj aŭ paroligitaj) atendis nur
ĝian laŭvortecon, tio estas, la signifon de la «mesaĝo», kaj
ne kondamnis la formajn ŝanĝojn, kiuj konservu tiun sig-
nifon — estas pli verŝajne, ke, antaŭ analfabeta plimulto,
ŝanĝoj ne estu perceptitaj. Do la mezepokaj aŭtoroj havis
kiel metodon la kutiman uzon de materialoj de aliuloj per
aludo, interpolado aŭ parafrazado kaj, precipe, ne specifis
iliajn devenojn. Konsiderindaj tekstaj fragmentoj, kelkfo-
je tre antaŭaj, estis simple enmetitaj en novajn verkojn,
antaŭestantaj poemoj estis tute enmetitaj en literaturaj

 28
      Perromat, op. cit., p. 60.
 29
      Zumthor, Essai de poétique médievale.




39
verkoj30 . Sen dokumentoj kaj sen scio pri la kanono de ti-
amaj aŭtoroj, iuj el tiuj citaĵoj kaj enmetaĵoj neniam estis
agnoskitaj.

   Post la 5-a jarcento, la kristanismo ne nur iĝis la plej
disvastigita fido en Okcidento, sed ankaŭ ĝi regis la tia-
majn kulturajn verkojn. Unu el la sekvoj de tiu kontrolo
estis la malapero en la okcidenta Eŭropo, inter la jaroj 500
kaj 700, de diversaj klasikaj grekaj kaj romiaj verkoj —
en Bizanco (Konstantinoplo, nuna Istanbulo, en Turkio)
kaj teritorioj kun pli granda islama influo en la sudo kaj
oriento tiuj verkoj restis. Anstataŭante la verkojn konside-
ritajn kiel nenecesajn (precipe paganajn) per aliaj religiaj,
tiuj kiuj iĝis kaj posedantoj de la produktadrimedoj kaj de
scioj por publikigi kaj kontroli la kulturajn havaĵojn — la
mezepokaj Eklezio kaj kopiistaj monaĥoj, en la okazo de
la libroj — kontribuis por malpliigi la kanonon de la An-
tikva Epoko31 . Per tiu senco ĝis hodiaŭ oni parolas pri
la Mezepoko kiel periodo de kultura mallumigo, dominita
de la kristanaj interesoj, kvankam pri tiu bildo oni dubas
de longe fare de historiistoj kiel la franca Patrick Bouc-
heron, kiu memoras la periodon kiel la «adoleskeco de la
moderna epoko, ĝia naiva aŭ ribelema aĝo» kaj diras, ke,
rigardante la nomitan «Malhelan Epokon» pli proksime,
eblas aŭskulti la «akrasona[n] tintado[n] de ĝoja kaj senor-
da bruo»32 . Nur post la 14-a kaj 15-a jarcentoj estas, kiam
  30
     Ibidem.
  31
     Por montro de malaperitaj verkoj en tiu periodo vidu Diringer,
The Book Before Printing: Ancient, Medieval and Oriental.
  32
     En Boucheron Como se revoltar? Detale ekzamenante, kiel la
franca historiisto faras en tiu libreto pri la ago ribeli en la Mezepoko,




                                                                      40
ia klasika tradicio estis reintegrita en la eŭropan tradici-
on, speciale tra komercaj regionoj, kiuj konservis azian,
islaman kaj bizancan influon, kiel okazis en la sudo de la
Ibera Duoninsulo kaj de italaj regionoj kiel Sicilio, Napolo
kaj Venecio.




ni povas trovi iujn faktojn, kiuj montras la supervivon de restaĵoj
de ia klera kaj ribelema tradicio kontraŭ la religiaj dogmoj en tiu
periodo. Ĝi estas ankaŭ la okazo de verkoj de Carlo Ginzburg kiel O
queijo e os vermes e Os andarilhos do bem kaj de tio, kio konvencie
estis nomita mikro-historio. Bedaŭrinde ĉar malmultaj dokumentoj
de tiu epoko supervivis, la savo estas malmola kaj malrapida laboro.




41
      2-a Ĉapitro
PRESA KULTURO
Ĉio, kion al mi oni skribis pri tiu mirinda homo vidita en
Frankfurto, veras. Mi ne vidis kompletajn Bibliojn, sed
nur nebinditaj kajeraroj aŭ kelkaj libroj de la Biblio. La
tipografio estis tre eleganta kaj legebla, neniel malfacile se-
kvebla — vi povus legi ĝin senpene, kaj fakte sen okulvitroj.
Enea Silvio Bartolomeo Piccolomini, estonta papo Pio la
               2-a, en letero al kardinalo Carvajal, 1455




Konsiderante, ke presistoj, bibliotekistoj kaj aliaj homoj
kutime en la lastaj jaroj prenis la liberecon presi, represi kaj
eldoni, aŭ fari, ke oni presu kaj represu kaj ke oni eldonu
librojn kaj aliajn skribaĵojn sen la konsento de la aŭtoroj aŭ
proprietuloj de tiuj libroj kaj skribaĵoj, malprofitante ilin,
kaj kun tro da kutimo ruinigante ilin kaj iliajn familiojn:
por eviti do tiujn praktikojn en la estonteco kaj por instigi
al instruitaj homoj komponi kaj skribi utilajn librojn; ke
bonvole de via moŝto povu esti proklamita ĉi tiu Statuto.
                              Statuto de Anne, Anglio, 1710




Mi ne vidas kialon por doni nun pli daŭran periodon, ke
devigu al ni doni ĝin denove senhalte, kiam la antaŭaj
eksvalidiĝu; se tiu projekto estas aprobita, ĝi kreos sume
eterna monopolo, io ege leĝe malaminda; ĝi estos granda
obstrukco por la komerco, granda baro por la lernado, kiu
donos neniun profiton al la aŭtoroj, sed ĝenan imposton al




                                                             44
la publiko, nur por pligrandigi la privatajn gajnojn de la
librovendistoj.
     Angla parlamento, neante la peton de la librovendistoj
       por pliigi la daŭron de la aŭtorrajta templimo, 1735



La aŭtorrajto apartenas al la aŭtoro; la aŭtoro tamen ne
posedas presajn maŝinojn; tiuj maŝinoj apartenas al la
eldonisto; do aŭtoro necesas la eldoniston. Kiel reguli ĉi
tiun neceson? Simple: la aŭtoro, interesita ke lia verko
estu eldonita, liveras la rajtojn al la eldonisto dum certa
periodo. La ideologia defendo ne plu baziĝas sur cenzuro,
sed sur la merkata neceso.
          Wu Ming, Novaj rimarkoj pri la aŭtorrajto kaj la
                                          rajtocedo, 2005




45
I.
Ĉirkaŭ la jaro 1455, la estonta papo Pio la 2-a, Enea Sil-
vio Bartolome Piccolomini, promenis tra la stratoj de la
regiono de Frankfurto, kiam li vidis montrofenestron kun
kelkaj presitaj kajeroj de teksto, kiun li bonege konis. En
letero al la kardinalo Carvajal, li rakontis tiel la epizodo:
«Ĉio, kion al mi oni skribis pri tiu mirinda homo vidita
en Frankfurt, veras. Mi ne vidis kompletajn Bibliojn, sed
nur nebinditajn kajerarojn aŭ kelkajn librojn de la Biblio.
La tipografio estis tre eleganta kaj legebla, neniel malfacile
sekvebla — vi povus legi ĝin senpene, kaj fakte sen okulvi-
troj»33 . La nomita «Biblio de Gutenberg», ankaŭ konata
kiel «Biblio de 42 linioj», estis unue presita en 1455 kaj
  33
     «All that has been written to me about that marvelous man seen
at Frankfurt is true. I have not seen complete Bibles but only a
number of quires of various books of the Bible. The script was very
neat and legible, not at all difficult to follow—your grace would be
able to read it without effort, and indeed without glasses». Disponebla
en https://pablozeta.com/posts/the-birth-of-movable-type/.




                                                                    46
havis inter 158 kaj 180 kopiojn. Ĝi konsistis el la hebrea
Malnova Testamento kaj el la greka Nova, kiel la kristana
Biblio hodiaŭ estas konata, skribitaj en la latina, kun 42
(en iuj 40) linioj, parte presita en pergameno, parte en
normala papero de grando duobla folio, kun du paĝoj en
ĉiu flanko de la papero (po kvar paĝoj por folio).

   Naskita en Majenco, sudokcidento de Germanio, en
1398, homo nomita Johannes Gensfleisch zur Laden zum
Gutenberg estis juvelisto kaj lerta komercisto, antaŭ ol
labori en la presado kaj disvolvi procezon, kiu faciligis
la disvastigon de la ideoj multe pli rapide ol tio, kio
ekzistis ĝis tiam. La sistemo de moveblaj tipoj per kiu
Gutenberg presis la Biblion, kaj kiu populariĝis post
tiu periodo, ne estis — kiel neniam estas — inventaĵo
kreita el nenio. La permana produktada procezo de libroj
komencis, ekde la 12-a jarcento, havi firmajn modifojn; la
paperoj redisvastiĝis tra Eŭropo, kaj la presiloj, grandaj
lignaj blokoj, kiuj prenis inkon kaj registris en surfacon,
komencis igis la presadon industria procezo pli rapida ol
la manoj de la kopiistaj monaĥoj kaj pli malmultekosta ol
la malnovaj libroj de papiruso de la Antikveco34 . La kon-
  34
     En Ĉinio estas registroj de uzoj de presmanieroj similaj al tiuj de
Gutenberg ekde la 11-a jarcento; Bi Sheng, en 1040, uzis moveblajn
tipojn por presi en argilon, materialon malmulte rezistan kaj facile
rompiĝeman; Wang Zhen, en 1298, laboris kun sistemo movebla, an-
koraŭ prilaborita el ligno, iom pli rezista ol la argilo. La presado
en ligno, tekniko konata kiel ksilografio, estis vaste uzita en la Ĉinio
de tiu periodo kaj estas registrita, ke pro la propreco de la ĉinaj sig-
noj, daŭre estis la plej efika kaj malmultekosta maniero presi. Vidu
Briggs; Burke, Uma história social da mídia: de Gutenberg a Dide-
rot; kaj Tsien Tsuen-Hsuin; Joseph Needham. Paper and Printing:




47
tribuoj de Gutenberg al la sistemo jam uzita en la epoko
por presado estis ĉefe la inventado de amasproduktada
procezo de movebla tipo, farita per alojo, kiu enhavis
plumbon, stanon kaj kupron kaj povis esti reuzita; la uzo
de inko bazita sur oleo, kiu adaptiĝis pli bone al papero
pli mola kaj sorbanta provita de li; kaj la uzo de presa
modelo, kiu estis simila al tiu de la ŝraŭbo uzita en la
tiama terkulturo kaj tial aĵo, kiu estis pli konata en la
kutima kampara regiona vivo.

   La naskiĝo de la procezo de amasproduktado de eldon-
aĵoj, kiun hodiaŭ ni nomas presado, akcelis procezon de
populariĝo de la skribita kulturo35 . La progresoj favor-
itaj per la presado faciligis la disvastigon de ĉiaj ideoj, ne
nur tiuj liturgiaj kaj religiaj, kiuj superregis en tiu epoko.
La kreskanta moviĝo de eldonoj plifortigis la kreadon de
legantoj kaj komencis ŝanĝi la kutimojn ĝui la kulturajn
havaĵojn. Estis komenco, iom post iom, de interŝanĝo de
la kolektiva parola sperto, bazita sur la agado de tiu, kiu
prezentis ĝin, kaj sur la enhavo, kiun oni volis komuniki,
per la individua sperto, silenta kaj izolita, registrita en
papero pli daŭre kaj fiksite ol tiu en la libera aero, alku-
timigita al la libereco de aldonoj, alproprigoj kaj diversaj
improvizoj de tiu, kiu ĝin prezentis. «La tendenco al pli

Science and Civilisation in China, v. 5, p. 158.
  35
     Estas interese rimarki ĉi tie, kiel faras Eisenstein, en The Printing
Revolution in Early Modern Europe, kaj Martins, en Autoria em rede,
ke la paso el la manuskripta libro al la presita libro ne okazis tuje;
«male, ĝi estis procezo de traktado kaj miksado inter du lingvoj, kio
plifortigas la teorion, ke la kreado de unu nova rimedo okazas per la
adaptigo de antaŭa rimedo» (Martins, op. cit., p. 68).




                                                                       48
individuismaj sintenoj estis instigita per la eblo presi, kiu
samtempe helpis fiksi kaj disvastigi tekstojn»36 .
   La kresko de la cirkulado de presitaj eldonoj kaj la sti-
mulo al individuismo favorigita per la ebleco de legado
en soleco aglutinis sin al renesanca humanismo por ankaŭ
modifi la ideon de tiama aŭtoreco. Se, dum granda par-
to de la Mezepoko, la kulturo estis parola kaj la aŭtoreco
estis kolektiva kaj difuza, esprimo de dia deziro aŭ fiksita
en iu populara kulturo, kaj la libroj estis limigitaj cirkuli
por metiista produktado de preĝejoj, tiam estis eroj por
la transformado de la koncepto de tiu, kiu estus aŭtoro de
verko. Translokinte la homon al la mezo (antropocentr-
ismo) de la mondo, la humanismo komencis valori la noci-
on de originaleco kaj individueco, kio estis esprimita en la
valorigo de la stilo kaj en la rekono de nova fokuso de ĉiu
aŭtoro, kontraŭe al la granda teksta dependeco de la kuti-
ma tradicio de la Mezepokaj verkoj37 . Havinte identigitan
individuan aŭtoron la eldonoj ankaŭ iĝis pli fermitaj, kun
malpli da malfermeco al aldonoj aŭ komentoj, kiel ĝis tiam
kutimis okazi en la ĉirkaŭaj notoj de la mezepokaj libroj.
   Antaŭ la populariĝo de la presado de moveblaj tipoj, la
produktado de libro estis malfacila tasko, multekosta kaj
metiista, praktike restrikta al la agokampo de la Katoli-
ka Eklezio kaj iliaj kopiistaj monaĥoj. Post Gutenberg la
libro povis esti presita industrie de komercistoj kaj entre-
prenistoj, kiuj havu monon por aĉeti la necesajn maŝinojn
kaj organizi siajn produktadajn modelojn, kio jam estis
 36
      Briggs; Burke, op. cit., p. 140.
 37
      Ibidem, p. 116.




49
konsiderinda ŝanĝo en la tiama sistemo de scia cirkulado:
tio ebligis la disvastigon de ideoj, kulturaj havaĵoj kaj in-
formoj trans la kontrolo de la Eklezio. Ne hazarde en
tiu periodo okazas la Protestanta Reformacio, religia mo-
vado, kiu pridubis la dogmojn de la tiama katolikismo,
inaŭgurita post la famaj 95 tezoj skribitaj de Marteno Lu-
tero en Vitenbergo, en Germanio, en oktobro de 1517. La
malgrandaj presejoj, multfoje kaŝaj, estis la arterioj de
disvastigo de la reformismaj ideoj tra la tuta Eŭropo.

   La galaksio (aŭ revolucio) inaŭgurita de Gutenberg pli-
fortigis la ideon de merkato por kulturaj havaĵoj kaj li do-
nis al tiuj specifajn ecojn laŭ la kondiĉoj de amasprodukt-
ado. Presi libron ankoraŭ estis multekosta procezo, kiu be-
zonis konsiderindan kvanton da mono por okazi. Sed, per
la novaĵo de la presilo de moveblaj tipoj, tio iĝis ankaŭ pro-
fitdona negoco; sola libro, kiu postulis monatojn por esti
metiiste produktita en la monaĥejoj, iĝis 500, 1 000 aŭ pli
da ekzempleroj presitaj en malmultaj tagoj kaj disdonitaj
en la ĉefaj tiamaj urboj, kio naskigis potencan reton, kiu
allogis bankistojn por financi la presistojn, vendistojn por
komerci la verkojn, vojaĝantajn vendistojn por transporti
ilin kaj novajn legantojn, multfoje alfabetigitajn danke al
la publikaĵoj, kiuj komencis cirkuli en tiu epoko.

   Ĉar la Eklezio kaj la eŭropaj monarkioj ne volis perdi
la kontrolon de la disvastigo de ideoj, la konfliktoj estis
neeviteblaj. En la unua okazo la timo al la disvastiĝo
de la principoj de la Protestanta Reformacio kaŭzis perse-
kutadojn al diversaj tiamaj presistoj, kio en postaj jaroj
kaŭzis la kreadon, en 1559, de la Index, listo de publikaĵoj




                                                           50
konsideritaj kiel herezaj kaj kiuj estis malpermesitaj de la
Katolika Eklezio, per la nuligo de ĝiaj eldonistoj38 . La
kreado de eldona merkato siavice kaŭzis, ke la tiamaj mo-
narkiaj registaroj estigu regulojn por kontroli la rilatojn
inter tiu kiu skribis libron, tiu kiu vendis kaj tiu kiu legis.
Ĝis tiam ĉiu ajn, kiu havis aliron al presmaŝino aŭ iu, kiu
ĝin havis, povis presi kopiojn de tio, kion li volis, sen ke
neniu jure pretendu la produktadan ekskluzivecon kaj cir-
kuladon de la verkoj presotaj. Krome kutimis, ke verko,
bone vendita en iu regiono, estis eldonita kiel novaĵo en
alia pro la diversaj tradukoj kaj adaptoj sen nenia kon-
trolo. En epoko, en kiu en Eŭropo, Portugalio, Hispanio,
Anglio kaj Francio komencis sin organizi, dum urboŝtatoj
kaj la nuntempaj Germanio, Italio, Belgio, Aŭstrio, Pol-
lando, inter aliaj, estis dividitaj en centoj da sendependaj
urboŝtatoj, ne estis leĝaroj, kiuj regulis la cirkuladon de
verkoj en ĉiuj tiuj regionoj; maksimume ĉiu urbo aŭ regio-
no havis siajn proprajn regulojn, kiuj ne validis por aliaj.
Nenia distingo ekzistis inter tiu, kiu estus «oficiala», kaj
tiu, kiu estus «pirata» verko.

II.
Koncernis al la Venecia Respubliko kaj al Anglio la unu-
aj laboroj plej solidigitaj oferi ekskluzivajn licencojn al
   38
      Realigita de la Papo Paŭlo la 4-a, Gian Pietro Carafa, ĝi estis
listo konservita ĝis la 20-a jarcento, nur ĉesigita en 1966. Pri la
cenzuraj kaj persekutadaj agoj al la eldonistoj kaj radikalaj pastoroj
de la Protestanta Reformacio, de Carafa, la grandioza novelo Q: o
caçador de hereges, de Luther Blisset (1999), eldonita en Brazilo en
2002 de Conrad, estas bonega fonto.




51
kelkaj eldonistoj por la publikigo de certaj libroj. En la
itala urbo, konata per ĝia mara komercado kun azianoj,
araboj, bizancanoj, afrikanoj kaj per la diversa cirkulado
de nobluloj, bankistoj, maristoj, krimuloj kaj vendistoj de
la plej malsamaj ejoj, en 1486 estiĝis la unua privilegio
por la ekskluziva eldono de libro. La elekta verko, Rerum
venetarum ab urbe condita opus, estas historia resumo de
la Plej Serena, kiel estis konata Venecia, skribita de Mar-
cus Antonius Coccius Sabellicus, itala historiisto, al kiu
la konsilistaro, kiu administris la urbon, donis specialan
permeson por elekti solan eldoniston de la libro en la ve-
necia teritorio39 . Kelkajn jarojn poste, la reĝaj privilegioj
al certaj presistoj estis uzitaj por pli da verkoj en Venecia
(1498) kaj disvastiĝis ankaŭ al aliaj italaj urboj, kiel Flo-
renco kaj Romo, kiel ankaŭ al Francio kaj aliaj germanaj
urboŝtatoj, havante la saman celon: garantii al certaj pre-
sistoj la eldonadan ekskluzivecon de specifaj libroj, por ke
nur ili povu gajni monon per ĝia komercado40 .

   En Anglio 1557 estas la jaro de la unuaj licencoj don-
itaj al presistoj, ceditaj de la reĝino Mary al londona grupo
konata kiel Stationers Company, formita en 140341 de me-
tiistoj rilatitaj al la cirkulado kaj vendo de libroj kaj aliaj
presaj materialoj. Ĉar ĝi estis unu el la unuaj organizitaj

  39
     En Armstrong, Before Copyright: The French Book-Privilege
System 1498-1526.
  40
     En Martins, op. cit., p. 38, kaj ankaŭ Woodmansee, The Author,
Art, and the Market: Rereading the History of Aesthetics.
  41
     Kiel aperas en la oficiala retejo de la organizo, hodiaŭ ankoraŭ
aktiva, disponebla en https://www.stationers.org/company/history-
and-heritage.




                                                                  52
grupoj laborintaj en la nova negoco, ili puŝis al la angla
monarkio por havi produktadan kaj vendan ekskluzivecon
de publikaĵoj kaj atingis privilegion, kiu praktike donis
al Stationers Company la monopolon de la kopiado kaj
cirkulado de libroj. Poste eblis nur leĝe presi en Anglio
verkojn, kiuj havu reĝan rajtigon kaj kiuj estu listigitaj
en la oficiala registro kun la nomo de iu eldonisto ligita al
la firmao. Tio estis rajto kopii (right to copy) donita al
iuj presistoj, kiuj per tio iĝis la unikaj kun privilegioj sur
specifaj verkoj. Ne estis mencio al proprietaj, moralaj aŭ
estetikaj rajtoj de la aŭtoroj de iu specifa verko.

   Post jarcento kaj duono da monopolo, Stationers Com-
pany iĝis pli kaj pli minacita de la librovendistoj de pro-
vincoj malproksimaj de Londono — skotoj kaj irlandanoj
ĉefe —. La firmao petis tiam al la angla Parlamento novan
leĝon por plilongigi sian ekskluzivan rajton sur la kopio de
libroj. La respondo estis la kreo de la Statuto de Anne,
aprobita en 1710 de la brita Parlamento kaj konsiderita ki-
el la unua aŭtorrajta leĝo de la mondo kaj bazo por parto
de la leĝaroj ĝis hodiaŭ, pli ol tri jarcentojn poste. Estis
forta frapo kontraŭ la privilegio de Stationers Company,
ĉar la leĝo proklamis la aŭtorojn (kaj ne plu la eldonistojn)
kiel la proprietuloj de iliaj verkoj. La jura teksto komencis
tiel:

      Konsiderante, ke presistoj, bibliotekistoj kaj
      aliaj homoj kutime en la lastaj jaroj prenis la li-
      berecon presi kaj represi, kaj eldoni aŭ presigi,
      represigi kaj publikigi librojn kaj aliajn skrib-
      aĵojn, sen la permeso de la aŭtoroj aŭ propri-




53
      etuloj de tiuj libroj kaj skribaĵoj, damaĝante
      ilin multe, kaj tro ofte ruinigante ilin kaj iliajn
      familiojn: por eviti do tiujn praktikojn en la
      estonteco kaj por igi, ke la kleraj homoj ver-
      ku kaj skribu utilajn librojn; ke bonvole de via
      moŝto povu esti proklamita ĉi tiu Statuto..42

   Antaŭe ekskluzivaj de la membroj de Stationers Com-
pany, la rajtoj pri la presado kaj la represado de libroj
komencis esti de la aŭtoro — aŭ de alia homo, al kiu li
elektu por licenci —, tuj kiam ĝi estu eldonita. Grava
limigo estis, ke la leĝo donis tiun rajton nur dum specifa
tempo: 14 jaroj, renovigebla nur unufoje, se la aŭtoro estu
viva; kaj 21 jaroj por verkoj eldonitaj ĝis tiam. Je la fino
de tiu periodo la aŭtorrajtoj eksvalidiĝis kaj la verko estis
tiam libera por esti publikigita de iu ajn. La puno por kiu
ne obeis la statuton estis la detruo de la kopioj kaj la pago
de monpuno al la proprietulo de la rajtoj.

  Por kelkaj aŭtorrajtaj esploristoj kaj historiistoj la in-
tenco de la leĝo estis fini la monopolon de Stationers Com-
pany — kaj ne doni kopiajn kaj presadajn rajtojn al la

  42
     En la angla originala: «Whereas Printers, Booksellers, and other
Persons, have of late frequently taken the Liberty of Printing, Re-
printing, and Publishing, or causing to be Printed, Reprinted, and
Published Books, and other Writings, without the Consent of the
Authors or Proprietors of such Books and Writings, to their very gre-
at Detriment, and too often to the Ruin of them and their Families:
For Preventing therefore such Practices for the future, and for the
Encouragement of Learned Men to Compose and Write useful Books;
May it please Your Majesty, that it may be Enacted this Statute».
Disponebla en https://en.wikipedia.org/wiki/Statute_of_Anne.




                                                                 54
aŭtoro. Estis premo de diversaj lokoj por forpreni la firma-
an monopolon, akuzitan «vendi la liberecon de Anglio por
garantii iliajn gajnojn»43 . La angla verkisto John Milton,
aŭtoro de Perdita paradizo (1667), diris en tiu epoko, ke
la presistoj de Stationers Company estis «monopolantoj
de la negocon vendi librojn, homoj, kiuj neniam laboris
en honestaj profesioj kaj malestimis la scion»44 . La fama
povo, kiun la libristoj aplikis al la scia dissemigo per la
monopoloj, damaĝus ĝian liberan disvastigon.
   Aprobinte la Statuton de Anne, la britia Parlamento
ankaŭ klopodis pliigi la konkuradon inter la libristoj kaj
tiel teorie instigi pli da cirkulado de verkoj. Per tiu per-
spektivo, limigi la aŭtorrajtan periodon estis necesa por
garantii, ke la publikaĵoj iĝus malfermitaj, por ke ĉiu ajn
distribuisto publikigu ilin post iom da tempo. «La tem-
pa determino por ekzistantaj verkoj de nur 21 jaroj estis
maniero batali kontraŭ la povo de la libristoj, maniero ne-
direkta garantii la konkuradon inter la distribuistoj kaj,
tial, la kulturan konstruadon kaj pligrandiĝon»45 .

III.
Publikigita en Anglio, la vero estas, ke la Statuto de Anne
ne estis obeita tuje. Ĝi naskiĝis kiel leĝo, kies interpretoj
estis disputitaj en la tribunaloj ankoraŭ dum multaj jarde-
  43
     Kiel rakontas la advokato kaj profesoro Lawrence Lessig en Cul-
tura livre: como a grande mídia usa a tecnologia e a lei para bloquear
a cultura e controlar a criatividade, p. 90.
  44
     Wittenberg, The Protection and Marketing of Literary Property,
citita en Lessig, op. cit., p. 80.
  45
     Lessig, op. cit., p 81.




55
koj, eble pro la noveco de la koncepto, kiun ĝi enkondukis,
kio donas montron, ankoraŭ hodiaŭ koncernan, pri kiuj in-
teresoj estas en risko, kiam oni parolas pri konfliktoj inter
produktantoj, perantoj kaj publiko. Stationers Company
kaj aliaj libristoj poste naskitaj ignoris la leĝaron kaj daŭ-
re insistis pri la eterna rajto kontroli siajn publikaĵojn kiel
ajn ili volus dum jardekoj.

   En 1735, jam pasintaj la unuaj 21 jaroj de eksvalidiĝo
de verkoj sekvante la Statuton (1710 + 21), la libristoj
klopodis persvadi la Parlamenton plilongigi la periodojn,
por legalizi la komercan ekspluaton de la verkoj dum pli
da tempo. La teksto, en kiu la Parlamento komunikis
sian decidon — nean — kunportas ian zeitgeist (spirito
de la epoko) kritikan al la monopoloj, precipe de la angla
Monarkio, tre ĉeesta en la lando en la 17-a kaj 18-a jarcen-
toj. Oni devas memori, ke la nomata Angla Civila Milito
(1642-1651), stranga periodo, en kiu Anglio ne havis mo-
narkon kiel sian ĉefan reganton, estis parte kaŭzita per la
monarkiaj agoj subteni monopolojn.

      Mi ne vidas kialon por koncedi nun novan lim-
      tempon, kio ne evitus, ke oni koncedu denove
      kaj denove, tiel ofte, kiel eksvalidiĝas la an-
      taŭa; do se tiu ĉi leĝo estas aprobita, ĝi fakte
      estigos eternan monopolon, aferon merite abo-
      menan antaŭ la leĝaj okuloj; ĝi estos granda
      malhelpo al komerco, malkuraĝigo al lernado,
      neniu profito al la aŭtoroj, sed ĝenerala Impo-
      sto sur la Publikoj kaj ĉi tio nur por grandigi




                                                            56
        la privatajn gajnojn de la libristoj.46
   Ne akirinte la plidaŭrigon de la komenca aŭtorrajta pe-
riodo la eldonistoj ankoraŭ estis en disputoj en la anglaj
tribunaloj dum iuj jardekoj. En la defendo de la procesoj
komencitaj kontraŭ iuj kaj aliaj ili komencis ankaŭ alvoki
la rajtojn, kiujn la aŭtoroj havis sur la verkoj, kiel argu-
menta strategio por garantii la komercan ekspluatadon de
iliaj verkoj dum pli da tempo. Ili uzis jurajn ruzojn por
tio, kiel montras unu el la plej konataj kazoj de tiu peri-
odo, Millar kontraŭ Taylor, en 1769. Millar estis libristo
aginta en Londono ligita al Stationers Company, kiu en
1729 aĉetis la kopiajn rajtojn de la poemo de la verkisto
James Thomson La sezonoj, paginte tiam £105. Post la
fino de la aŭtorrajta periodo, 14 jaroj laŭ la Statuto de
Anne, Robert Taylor, alia angla eldonisto, komencis vendi
eldonon de la poemoj en la londonaj bazaroj, kiu konkuris
kun la Millar-a — kiu ne ŝatis tion kaj, kun la subteno de
la firmao, al kiu li apartenis, denuncis Taylor-on. La juĝa
argumentado uzita en la proceso estis, ke Millar, paginte
la aŭtoron, havis la daŭran rajton sur la verko.
   Konata angla juĝisto, sinjoro Mansfield, juĝis favore al
la kazo de Millar. Laŭ lia kompreno ĉiu ajn protekto do-
nita per la Statuto de Anne al la libristoj ne nuligis la
rajtojn de la angla common law, jura sistemo, en kiu juĝaj
decidoj kaj precedencaj leĝoj — nomitaj jurisprudenco —
havis pli da graveco ol la leĝaj aŭ plenumaj agoj, okazo
de la statuto. En tiu sistemo decido farota en kazo de-
pendas de aliaj faroj adoptitaj en antaŭaj kazoj, lasante
 46
      Citita en Lessig, op. cit., p 82.




57
al juĝisto la finan decidon. Se la juĝisto ne vidas taŭgan
jurisprudencon por situacio, li tiam havas la povon krei
unu kaj estigi precedencon, kiu ekestas nomita common
law kaj estas ligita al ĉiuj estontaj decidoj.
   En la kazo de Millar kontraŭ Taylor la daŭra rajto de
la eldonistoj kopii, presi kaj represi verkon estis rigardita
kiel common law de la juĝisto Mansfield. Li defendis, ke
tiu leĝo garantiis aŭtorprotekton kontraŭ estontaj «pira-
taj» eldonistoj, kio laŭ la interpretado uzita en la proceso,
povus eviti, ke la dua eldono de La sezonoj farita de Ta-
ylor estu eldonita sen la rajtigo de la eldonisto de la unua,
Millar. La decido de la juĝisto Mansfield malutiligis la
Statuton de Anne kaj donis al la libristoj daŭran rajton
kontroli la eldonon de ĉiuj libroj, kies aŭtorrajton ili havu.
   Kvin jarojn poste tamen la decido estis revokita en alia
fama tiama kazo, Donaldson kontraŭ Beckett47 . Millar
mortis iom post sia venko vendinte sian akiraĵon al sindi-
kato de librodisdonistoj, kiu enhavis ulon nomatan Tho-
mas Beckett. Aliflanke Alexander Donaldson estis skoto
libristo, kiu publikigis malmultekostajn eldonojn kies aŭto-
rrajta periodo eksvalidiĝis, kio igas, ke li estu konsiderita
kiel «pirata» eldonisto de la angloj de Londono. Post la
morto de Millar, la skoto lanĉis nerajtigitan eldonon de
la laboroj de la poeto Thomson; Beckett, bazante sin sur
la antaŭa decido favora al Millar, ricevis juran ordonon
kontraŭ li. Donaldson tiam apelaciis al la Ĉambro de Lor-
doj, speco de tiama supera Kortumo, kiu trafis decidojn,
kiuj kutime kunvenigis «adeptojn» en ambaŭ flankoj. Per
 47
      Detalita en Lessig, op. cit., p. 83.




                                                           58
plimulto de du kontraŭ unu la Ĉambro de Lordoj decidis
favore al Donaldson kontraŭ la argumento de la daŭraj aŭ-
torrajtoj — kiujn, kvin jarojn antaŭe, la juĝisto Mansfield
atakis favore al Millar. La lordoj tiam akceptis la pledon
de la advokatoj de la skota libristo: ĉiuj ajn rajtoj, kiuj
antaŭe ekzistis, bazitaj sur la common law, finiĝis per la
Statuto de Anne, kiu tiam ekestigis la unuan juran regu-
lon por la kopirajto de presitaj eldonoj. Post la fino de la
periodo fiksita per la statuto (14 aŭ 21 jaroj, depende de la
kazo) la laboroj, kiuj origine estis protektitaj — tiuj de aŭ-
toroj kiel William Shakespeare kaj John Milton ekzemple
— perdis tiun protekton kaj povis esti libere uzitaj, adapt-
itaj kaj komercitaj, ĉar ili iĝis publika havaĵo — nocio, kiu
kvankam ekzistas ekde la grekaj kaj romiaj48 , komencis en
tiu momento esti validigita unue en la historio de la jura
angla-saksa sistemo.



  48
     Estas malsamaj versioj de la deveno de la publika havaĵa ideo en
Okcidento. Unu el la plej akceptitaj referencas la proprietajn rajtojn
en Romio, kie estis difinoj de res nullius («aferoj, kiuj ne povas esti
proprigitaj»), res communes («aferoj, kiuj povus esti komune ĝuitaj
de la homaro, kiel la aero, la sona lumo kaj la maro), res publicae
(«aferoj, kiuj estis kunhavigitaj de ĉiuj la civitanoj») kaj res uni-
versitatis («aferoj, kiuj estis proprieto de la municipoj de Romio»).
La termino devenas el tiuj konceptoj kaj estis disputita konkurante
kun aliaj similaj, kiel publici juris aŭ propriété publique, en la 18-a
jarcento, ĝis disvastiĝi kaj esti leĝe adoptita post la Konvencio de
Berna (vidu sekvan ĉapitron). Pri la origino de la publika havaĵo, vi-
du Huang, On Public Domain in Copyright Law, Frontiers of Law in
China, v. 4, p. 178-195, kaj Torremans, Copyright Law: a Handbook
of Contemporary Research.




59
IV.
La nocio de aŭtorrajto, kiu aperis en la epoko de la Sta-
tuto de Anne estis specifa: malpermesis al aliuloj reeldoni
presitan libron. Ĝi estis rajto ligita al havaĵo, kiu siavice
direkte rilatis al teknologio, kiu ne estis produktita — en
tiu epoko presmaŝinoj de moveblaj tipoj. En la 18-a jar-
centa Anglio la aŭtorrajto ankoraŭ limiĝis determini kiu,
kaj dum kiom da tempo, povus kopii kaj distribui kultu-
ran havaĵon en presita formo. Ĝi ne menciis rajtojn por
la aŭtoroj, kiel la pago kontraŭ verko aŭ la eblo adapti
ĝin, nek citis aliajn artojn aŭ formojn. Kvankam la an-
glaj libristoj parolis pri la aŭtora protekto en siaj juĝaj
defendoj, ĝi estis pli unu ruzo por protekti interesojn de
certaj grupoj, kiuj komenciĝis industriiĝi, ol jura protekta
sistemo por kiu kreis49 .
   Por la itala kolektivo Wu Ming, la aŭtorrajta leĝo de la
Statuto de Anne naskiĝis pro la cenzura preventa neceso
kaj limigo de aliro al la kulturaj produktadrimedoj — do
pro la reteno de la cirkulado de ideoj. La intenco de la
presistoj klopodante la kreon de la Statuto de Anne de
la angla Parlamento estus agnoski la legitimecon de iliaj
interesoj kaj krei regularon, kiu laborus favore al ili. La
argumento ĉi tie estas: «la aŭtorrajto apartenas al la aŭto-
ro; la aŭtoro tamen ne posedas presmaŝinojn; tiuj maŝinoj
apartenas al la eldonisto; do aŭtoro necesas la eldoniston.
Kiel reguli ĉi tiun neceson? Simple: la aŭtoro, interesita
ke lia verko estu eldonita, liveras la rajtojn al la eldonisto
dum certa periodo. La ideologia defendo ne plu baziĝas
 49
      Wu Ming, Notas inéditas sobre copyright e copyleft, op. cit.




                                                                     60
sur cenzuro, sed sur la merkata neceso»50 .
  La kreo de sistemo, kiu regulis ne nur la ekskluzivajn
rajtojn kopii, presi kaj vendi iun verkon, sed ankaŭ la
proprieton de la ideoj, naskiĝis preskaŭ en la sama periodo,
sed en la alia flanko de la Manika Markolo.




 50
      Nimus, Copyright, copyleft e os creative anti-commons, p. 42.




61
          3-a Ĉapitro
PROPRIETA KULTURO
Oni konsideras, ke ne povas esti rilato inter la proprieto
de verko kaj tiu de kampo, kiu povas esti kultivita de nur
unu homo, aŭ tiu de meblo, kiu utilas nur al unu homo; do
la ekskluziva proprieto baziĝas sur la naturo de afero. Tiel
la literatura proprieto ne devenas de la natura ordo, kaj ne
estas defendita de la socia forto, sed estas proprieto fondita
de la socio mem. Ne estas vera rajto, sed privilegio.
Markizo de Condorcet, Fragmentoj pri la gazetarlibereco,
                                                   1776
Se la naturo produktis aĵon malpli taŭgan por ekskluziva
proprieto ol ĉiuj aliaj, tiu estas la ago de la penskapablo,
kiun ni nomas ideo, kiu individuo povas havi ekskluzive
nur se li tenas ĝin por si mem. Sed, en la momento, en
kiu li diskonigas ĝin, ĉi tiu estas neeviteble havata de ĉiuj
kaj tiu, kiu ricevas ĝin, ne povas forpreni ĝin. Ĝia aparta
karaktero ankaŭ estas, ke neniu posedas ĝin malpli, ĉar
ĉiuj aliaj tute posedas ĝin. Tiu, kiu ricevas ideon de mi
ricevas instruon por si sen esti redukto de tiu mia, same
kiel kiu fajrigas lampon per mia, ricevas lumon, sen ke
mia estu estingita.
 Thomas Jefferson, en la letero al Isaac McPherson, 1813




                                                           64
I.
La nocio, ke iu havu la proprieton de ideo, kiu iĝis kutima
en la okcidenta socio en la sekvaj jarcentoj, kaj tiam kaj
hodiaŭ, ankoraŭ estas iel stranga: kiel vi povas esti pose-
danto de io, kion mi daŭre havas? Kial tio estas ŝtelo?
Ni pli facile komprenas la ideon de ŝtelo, kiam ekzemple
mi prenas piprujon de la kuirejo de via hejmo. Sed kion
mi ŝtelas, se post pruvi vian pipron en telero, mi prenas
la ideon uzi tiun pipron en telero kaj iras al foiro aĉeti
pipran vitron sama ol tiu, kiun vi havas? Kiun mi ŝtelus
ĉi-okaze51 ?
  Ni scias, ke ideoj, historioj, muzikaĵoj, poemoj, teatraj
verkoj ne havas la saman naturon ol materiaj aĵoj kiel kam-
poj, domoj, veturiloj, muelejoj, plugiloj, juveloj. Ni povas
ekzemple aŭskulti la ludadon de muzikaĵo per iu aparato
en iu ajn loko samtempe, kiam la kreinto de la muzikaĵo
ludas en alia — kaj tio ne senhavigas nek malhelpas la
     51
          Tiu komparo estis kreita de Lessig, op. cit., p. 94.




65
aŭskultadon de ambaŭ. «Tiu, kiu ricevas ideon de mi rice-
vas instruon por si, sen ke estu redukto de tiu mia, same
kiel kiu fajrigas lampon per mia ricevas lumon, sen ke mia
estu estingita», diris Thomas Jefferson, konsiderita unu el
la fondintaj patroj de Usono, landa prezidanto inter 1801
kaj 1809, en letero de 181352 . Se la ideoj estas liberaj, ne
konkurantaj, virusaj, asociitaj kaj kombinitaj unu kun la
aliaj sen gravi, kiuj estu iliaj teritorioj aŭ devenoj, modif-
ante sin laŭ la uzo kaj la kreemo de ĉiu tiel kiel la fajro,
kial transformi ilin en intelektan propraĵon53 ?
   Jefferson mem en sia epoko respondis: «por ke la kre-
antoj de ideoj ne senkuraĝiĝu krei kaj esprimi siajn ideojn
necesas materia stimulo por tiu, kiu “kreas” aŭ “esprimas
la ideojn”. Por ke ili estu asimilitaj de ĉiuj, kiuj ilin rice-
  52
     En la originala versio en la angla: «He who recieves an idea
from me, recieves instruction himself, without lessening mine; as he
who lights his taper at mine, recieves light without darkening me».
Letero de Thomas Jefferson al Isaac McPherson, 1813. Disponebla en
https://founders.archives.gov/documents/Jefferson/03-06-02-0322.
«Ĉi tiu fragmento estas multfoje citita kiel argumento kontraŭa al la
intelekta propraĵo, sed la intenco de Jefferson estas nur montri, ke la
intelekta propraĵo ne estas natura — kio ne malhelpas [kaj li estas
defendanto de tio], ke ĝi estu kreita de la socio» (Ortellado, Porque
somos contra a propriedade intelectual, p. 29).
  53
     La disputoj en la anglaj tribunaloj ĉirkaŭ la aŭtorrajto en la 17-
a jarcento, cititaj en la antaŭa ĉapitro, uzis la esprimon literatura
proprieto. La esprimo en la angla intellectual property komencas esti
uzita iom da tempo poste; laŭ la Oxford English Dictionary, ĝia unua
registro estas tiu de 1769-a artikolo tiam konita, Monthly Review,
dum la uzo kun la signifo, kiun ni hodiaŭ konas, datiĝas de 1808,
kiel titolo de esearo: New-England Association in favour o Inventors
and Discoverers, and Particularly for the Protection of Intellectual
Property. Fonto: Oxford English Dictionary.




                                                                   66
vas, la ideoj devas esti speciale protektitaj, por ke ĉiufoje,
kiam iu uzas ilin, la “kreanto” havu sian rekompencon»54 .
Havante Jefferson-on kiel unu el la farintoj, la usona Kon-
stitucio, proklamita en 1789, 79 jarojn post la Statuto de
Anne kaj en la sama jaro de la unuaj aŭtorrajtaj leĝoj en
Francio, jam havis en unu el siaj klaŭzoj: «La parlamen-
to devas havi la povon subteni la progreson de la sciencoj
kaj de la utilaj artoj garantiante al la aŭtoroj kaj inven-
tistoj, dum limigita periodo, la ekskluzivan rajton al iliaj
skribaĵoj kaj malkovroj»55 .
   La unuaj leĝaroj, kiuj klopodas reguligi la intelektan
propraĵon leĝe estigas tiun, kiu ankoraŭ estas la ĉefa kon-
flikto hodiaŭ: konkordigi la rekompencon de la kreantoj
kun la alira rajto al la artaj kreaĵoj. Estigante la produk-
ton de iu specifa intelekta kreaĵo kiel varon kun financa
interŝanĝa valoro, la materia pago kontraŭ certa ideo kon-
fliktos, en multaj okazoj de la 19-a jarcento kaj poste,
kun la konservo de vasta publika havaĵo de ideoj komuna
por la homaro. La demando estigita en tiu epoko anko-
raŭ aŭdeblas hodiaŭ: ĝis kiu punkto la kreo de la rajto al
la intelekta propraĵo, anstataŭ disvolvi, limigas la scian,
kulturan kaj teknologian progreson?

II.
Estas substancaj diferencoj inter la ecoj de la intelekta
propraĵo kaj tiuj de la materia propraĵo. Multaj el ili es-
  54
    Thomas Jefferson, citita de Ortellado, op. cit., p. 29.
  55
    Aŭtorrajta kaj patenta klaŭzo de la usona Konstitucio, art. I, §
8, kl. 8.




67
tis estigitaj en la periodo plena de revolucioj, cirkulado
de ideoj kaj teknologiaj kreoj, kiu daŭras inter mezo de
la 18-a jarcento kaj la fino de la 19-a, momento en kiu
la diskuto ĉirkaŭ la proprieto iris tra periodon de ŝanĝoj
en Eŭropo. La dekadenco de la feŭda sistemo, la supre-
niro de la komerca burĝaro, la multobliĝo de la presitaj
eldonoj, la kreskado de la individuismo, la navigadoj, kiuj
originis la invadon de Ameriko, inter aliaj rilataj aferoj,
estis gravaj por diskuti la statuson de la proprieto, kiu ĝis
tiam, verdire, regis en la eŭropaj landoj. La plej granda
parto de la teroj kaj materiaj havaĵoj ĝis la 18-a jarcento
apartenis al multaj monarkioj, kiuj komandis la eŭropan
kontinenton, al la Katolika Eklezio, al la nobeloj de ĉiuj
regionoj kaj, en malpli granda skalo, al la komunumoj,
kiuj kolektive administris siajn terojn kaj aliajn naturajn
resursojn, kiel arbarojn kaj lagojn. La diversaj militoj en
Anglio dum la 17-a jarcento havis kiel unu el siaj temoj
la rompiĝo de la sinjor-vasala rilato, kiu estis en la admi-
nistrado de la materiaj proprietoj ĝis tiam kaj, sekve, la
estigo de novaj leĝoj, kiuj bremsis la reĝan kontrolon de
la teroj kaj reguligis la proprieton.

   Unu el la manieroj intelekte rajtigi la privatan propri-
eton okazis per la liberalaj ideoj, kiuj defendis la individu-
ismon kaj la limigon de la povo de la absolutisma ŝtato de
tiu epoko. Unu el la plej gravaj disvastigantoj de tiuj ide-
oj, la angla John Locke (1632-1704) diris, ke la proprieto,
kaj ankaŭ la rajto al la vivo kaj al la libereco, estis natura
rajto, tio estas, esenca de homo56 , estigita de Dio, kiam li

  56
       Locke parolis pri tiu rajto kiel ekskluziva de virseksa homo, ignor-




                                                                       68
kreis la mondon. Locke diris, ke, kiel laŭrajta frukto de
sia laboro, ĉiu homo havus rajton al proprieto; «ĉiu ajn
afero, kiun li [la homo] ne eltiras el la stato, al kiu naturo
disvolvis ĝin kaj kiel lasis ĝin, li miksas ĝin kun sia laboro
kaj aldonas al ĝi ion, kiu estas lia, transformante ĝin en
sian proprieton»57 . Kiel limo de tiu proprieto atentigis al
la neceso, ke la aferoj en tiu «stato, kiun la naturo kre-
is» restu en maniero, ke estu «sufiĉaj por aliaj, kvante kaj
kvalite». Ĉi tie jam estas la embrio de la modernaj kolizioj
okazontaj inter publika kaj privata en la proprieta rajto
kaj ĉirkaŭ la koncepto de komuno58 .
   Defendante la proprieton kiel naturan rajton, precipe en
Du traktatoj pri la registaro (1689), la angla filozofo igis la
nocion de proprieto esenca por la disvolvigo de la indivi-
dua libereco, ideo kiu estis gravega, por ke la supreniranta
burĝaro liberiĝu de la sociaj limigoj truditaj de la absolut-
ismaj monarkioj, kiuj malfaciligis la socian movivecon kaj
la liberan komercon. La nocio de privata proprieto disva-
stigita de Locke akiris influon kaj disvastiĝis kiel tiu, kiu
ante inojn, same kiel siaj prauloj de la Antikva Epoko kaj Mezepoko
kaj kiel daŭre okazis ĝis, almenaŭ, la konkero de la unuaj civilaj
rajtoj de la inoj, en la 19-a jarcento.
  57
     Locke, Dois tratados sobre o governo, p. 409.
  58
     Locke uzas ĉi tie la vorton «komunaĵoj» (commons) simile al la
romia res comunes, en kiu estas unu el la unuaj registroj proksimaj
al la ideo de komuno, kiun ni hodiaŭ konas, kiel «aferoj, kiuj povus
esti komune ĝuitaj kaj prizorgitaj de la homaro». Ĝi estos la sama
komuno, kiu, malpli ol du jarcentoj poste, Karl Marx diskutos en Os
despossuídos, kolekto de 1842-aj tekstoj, kiu temas pri la rajto al la
uzado de la tero post la ligna ŝtelo, afero grava en la tiama Germanio.
Kaj kiu rilatos al la intelektaj kaj ciferecaj havaĵoj, kiel ni vidos en
la 5-a Ĉapitro, «Libera kulturo», de tiu ĉi libro.




69
anstataŭigis la okcidentan pensmanieron de tiu epoko, la
feŭda koncepto de proprieto, reĝa, hereda kaj neŝanĝebla.
Ĝi estis ankaŭ uzita kiel ideologia bazo por la konstruo de
kompreno de privata materia proprieto kiel frukto de la la-
boro kaj homa rajto, kiu disvastiĝus en la sekvaj jardekoj
kaj jarcentoj, restante konstanta ĝis hodiaŭ.

   Dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj la diskuto pri la propri-
eto kreskiĝis ankaŭ en Francio, post la liberalaj ideoj kaj
en debatoj, en kiuj partoprenis tiamaj klerismaj filozofoj,
kiel Rousseau, Diderot kaj Voltaire. Same kiel Anglio,
Hispanio kaj aliaj landoj regitaj de monarkioj en la tiama
Eŭropo, Francio havis sian sistemon de privilegioj, donitaj
de la reĝoj al specifaj profesiaj grupoj — inter ili la pres-
ista, estigita ekde la mezo de la 16-a jarcento. En 1777 la
franca monarkio donis la tiel nomitajn «aŭtorajn privilegi-
ojn» (privilèges d’auteur), kiuj, malsamaj ol la «eldonistaj
privilegioj» (privilèges en librairie), jam ekzistintaj, ne te-
mis nur pri la periodo kaj la maniero komerci la verkojn
(kiel la angla aŭtorrajto estigita de la Statuto de Anna),
sed pri la daŭra agnosko de la proprieto de la ideoj. Ĝi
estas konsiderita kiel unua — kvankam ankoraŭ komenc-
iĝinta — rajto donita al la aŭtoroj, frukto de la apliko de
la nocio de privata proprieto kiel natura rajto ankaŭ por
la ideoj.

   Inter 1763 kaj 1764, sub mendo de la komunumo de
la parizaj eldonistoj, tiam zorgita pri la ebla forigo de la
eldonistaj privilegioj, kiuj garantiis ilin la ekskluzivecon
sur la verkoj, la franca Denis Diderot (1713-1784) skribas
la tiel nomitan Letero pri la komerco de libroj. La teksto




                                                            70
klopodas proksimigi la literaturan proprieton (kiel ankoraŭ
ĝi estis nomita en tiu periodo ankaŭ en Francio) al tiu de
materiaj havaĵoj kaj defendi la daŭran proprieton de la
aŭtoroj kaj, per etendo, de la eldonistoj, sur la kreaĵoj
«de la homa spirito». Li diras:

         Ĉu verko ne apartenas al sia aŭtoro same kiel
         sia domo aŭ siaj teroj? Ĉu ne povas li fremdigi
         por ĉiam sian proprieton? Ĉu estus permesata,
         pro iu ajn kialo aŭ preteksto, rabi de tiu, kiu
         libere anstataŭigis lin en liaj rajtoj? Ĉu tiu
         substituito ne meritas havi por tiu rajto ĉiun
         protekton, kiun la registaro donas al la propri-
         etuloj kontraŭ la aliaj specoj de uzurpantoj?59

   Diderot, kiu eldonis kun D’Alembert la unuan enciklo-
pedion inter 1751 kaj 1772, ankaŭ defendis la etendon de
la aŭtora rajto por riaj «substituitoj», la eldonistoj, kiuj,
laŭ lia formulado, laŭleĝe aĉetas la verkojn al iliaj kreintoj,
havante tiam la rajtojn sur ili. Estis diskurso, kiu prenis
de Locke la nocion de rajto al la proprieto kiel naturan
kaj klopodis apliki ĝin ankaŭ al la intelektaj havaĵoj, kio
donis al la kreinto absolutan kaj nemalobserveblan propri-
eton sur lia verko, senfine. Ankaŭ estis penso, kiu kon-
sentis kun la komerca kaj industria burĝaro de tiu epoko,
kiu klopodis anstataŭigi la reĝan kontrolon aplikitan per
la koncesio de privilegio per alia, bazita sur la natura rajto
kaj aplikita per la merkato.

     Kvankam ili trovis akcepton en la tiama franca socio,
  59
       Diderot, Carta sobre o comércio do livro, p. 52.




71
la ideoj de Diderot pri la aŭtorrajtoj havis opozicion ene
de la superreganta liberalismo en la intelektulara medio.
Marie Jean Antoine Nicolas de Caritat, konata kiel mar-
kizo de Condorcet (1743-1794), ne konsentis en la ideo, ke
la aŭtoro estu la laŭleĝa proprietulo de siaj verkoj senfine.
En libro nomita Fragmentoj pri la gazetarlibereco, Condor-
cet emfazas la gravecon de la publika intereso, kritikas la
ideon de la eldonista komerca monopolo kaj formetas la
ideon egaligi literaturan proprieton kun la aliaj formoj de
materiala proprieto.

       Oni konsideras, ke ne povas esti rilato inter la
       verka proprieto kaj la kampa, kiun povas esti
       kultivita de nur unu homo, aŭ de meblo, kiu
       utilas nur al unu homo; do la ekskluziva pro-
       prieto estas bazita sur la naturo de la aĵo. Tiel
       la literatura proprieto ne devenas de la natu-
       ra ordo, estas defendita de la socia forto, sed
       estas proprieto fondita de la socio mem. Ne es-
       tas vera rajto (véritable droit), estas privilegio
       (privilège).60

   Reprezentinte socian idealon, kiu ankaŭ estis en la Kle-
rismo, tiu de la scia universaligo, Condorcet kaj aliaj en
tiu periodo defendis la liberan cirkuladon de la tekstoj kaj
la finon de la privata alproprigo de ideo — ĉiu privilegio
estus limigo al la rajto de aliro de aliaj civitanoj, estante
  60
    Condorcet, Fragments sur la liberté de la presse, en Œuvres de
Condorcet, volumo 11-a, p. 253-314, citita en Machado Pontes; Sousa
Alves, O direito de autor como um direito de propriedade: um estudo
histórico da origem do copyright e do droit d’auteur.




                                                                72
tial noca por la libereco. Ankaŭ en Fragmentoj pri la gaze-
tarlibereco, Condorcet demandas sin, ĉu la privilegioj estas
necesaj, utilaj aŭ nocaj por la progreso de «la Lumoj» —
kiel oni kutimis nomi la scion en tiu periodo. Li mem
respondis, ke ne; la literatura proprieto estas «malnecesa,
malutila kaj eĉ maljusta»61 . Sekve defendas, ke leĝaro, kiu
donas al la aŭtoroj la rajton al proprieto sur iliaj verkoj
ne pozitive influas la malkovron de utilaj veroj, «sed aĉe
komprenas la manieron kiel tiuj veroj disvastiĝas, estante
unu el la ĉefaj kaŭzoj de la diferenco en la socio inter la
kleraj aŭ doktaj homoj kaj la maldokta amaso, por kiu
la plej granda parto de la utilaj veroj restas nekonata»62 .
Condorcet pensis, ke en mondo, en kiu la ideoj povu libere
cirkuli, estus tiu, en kiu devus esti libereco de kreado, re-
produktado kaj disvastigado de la scio kaj la arto, kio igus
maldevan ĉia individua alproprigo de la kulturaj havaĵoj
— principo, kiu resonos en la ideoj de la libera kulturo de
la 20-a jarcento.

   La kolizio de ideoj inter Diderot kaj Condorcet, inter ali-
aj, instigis la kreon de leĝoj dum fundamenta evento por
la falo de la reĝaj privilegioj kaj de la monarkio mem en
Eŭropo, la Franca Revolucio (1789-1799). En siaj unuaj
jaroj la revoluciuloj estigis la abolon de la komercaj pri-
vilegioj (kiel diversaj aliaj) donitaj de la registaro de la
reĝo Ludoviko la 16-a — inter ili, la «eldonistaj privilegi-
oj» — kaj kreis leĝojn, kiuj formis la bazojn de la sistemo,
kiu, post tiam, estis konita kiel droit d’auteur (aŭtorrajto).

  61
       Ibidem.
  62
       Ibidem.




73
La leĝo «Pri la kongresa laboro pri la literatura kaj arta
proprieto»63 , de 1791, donas ekspluatadan monopolon de
teatraj artistoj pri la prezento de iliaj verkoj dum iliaj
tuta vivo kaj ĝis kvin jaroj post iliaj mortoj. Du jarojn
poste alia leĝo pligrandigas la beneficon por artistoj de ali-
aj fakoj kaj al ĝis dek jaroj post la morto de iliaj aŭtoroj.
Inspiritaj per la diskursoj kaj de Diderot kaj de Condor-
cet, influitaj ankaŭ de Locke, Rosseau kaj aliaj, la leĝoj
klopodis akordigi la diversajn konfliktintajn interesojn im-
plikitajn. Unuflanke ili aplaŭdis la ideon de Diderot pri
la sankteco de la individua kreivo kaj la nemalobserveblo
de la aŭtorrajto; aliflanke havis ankaŭ lokon la nocio de
Condorcet, ke, post iom da tempo (unue kvin, poste dek
jaroj post la morto de la aŭtoro), la verko devus aparteni
al komuna havaĵo, por la progreso «de la Lumoj» kaj de
la universala scio.
  Ekde tiam solidiĝis la angla aŭtorrajto kaj la franca aŭ-
torrajto kiel la ĉefaj juraj sistemoj, kiuj reguligas ĝis hodi-
aŭ la kreon de kulturaj (kaj intelektaj) havaĵoj en Okciden-
to. Unu el la diferencoj inter la du sistemoj estis la afero
pri la subteno: la copyright [angla aŭtorrajto] validis unue
por verko nur, kiam ĝi materiiĝas en fizika formato, kiel
presita libro. Tamen en la droit d’auteur [franca aŭtorraj-
to] tiu forma antaŭkondiĉo ne ekzistis: la leĝoj komencis
protekti la verkan aŭtorecon kaj integrecon (la moralajn
rajtojn), eĉ kiam ĝi ankoraŭ estu ideo kaj ne estu materi-
 63
    Tute disponebla en https://fr.wikisource.org/wiki/Compte_r
endu_des_travaux_du_congr%C3%A8s_de_la_propri%C3%A9t
%C3%A9_litt%C3%A9raire_et_artistique/Loi_du_19_juillet_1
791.




                                                            74
igita en iu formato. Aliaj diferencoj inter la du sistemoj
ankoraŭ kunekzistis kaj estis kompleksigitaj en teoriaj kaj
filozofiaj disputoj dum la 19-a jarcento, periodo kiam di-
versaj landoj komencis unue adopti leĝarojn regulantajn
la intelektan propraĵon, inter ili Brazilo64 . En la jura te-
orio iĝis konvencio rilatigi la copyright al utilisma opcio,
licenco donita al la proprietuloj de verkoj por ĝia komerca
ekspluatado dum determinita tempo, kun la celo regajni
la kostojn metitajn por la produktado kaj akiri novajn in-
vestaĵojn dum la periodo, dum la droit d’auteur, almenaŭ
komence, estus opcio influita per la natura rajto, kiu, se
sukcesus, kiel Diderot kaj aliaj defendis, igus la aŭtorraj-
ton daŭra kaj hereda, kio povus okazigi la komercigon kaj
privatigon de ĉiuj kulturaj havaĵoj kaj la mankon de pu-
blika havaĵo. La regularo kreita en Francio dum la epoko
de la Franca Revolucio limigis tiun rajton al specifa perio-
do, kio iel miksis la du influojn, utilisman kaj naturrajtan,
kaj en la franca leĝaro kaj en tiu de landoj, kiuj adoptis
la copyright, kiel Anglio kaj Usono65 .

   64
      Laŭ Paranaguá kaj Branco en Direitos autorais, la unuaj referen-
coj al la aŭtorrajtoj en Brazilo datiĝas de 1830, kun Krima Kodo,
kiu konsideras kiel krimo la malobservon de aŭtorrajtoj. La unua
leĝo tamen estis la 496/1898-a, ankaŭ nomita Lei Medeiros e Albu-
querque, omaĝe al ĝia aŭtoro, kiu siavice estis nuligita per la Civila
Kodo de 1916, kiu klasifikis la aŭtorrajton kiel movebla havaĵo, fiksis
la templimon de eksvalidiĝo de ago por ofendo al la aŭtorrajtoj en
kvin jaroj. Nur en 1973 okazis, ke en Brazilo publikiĝis unika kaj
larĝa statuto regulinte la aŭtorrajton.
   65
      Kaj proksimigis la nociojn de copyright kaj aŭtorrajto, io kio
ĝis hodiaŭ restas en la regularoj de multaj landoj. Pri tiu diskuto
speciale vidu artikolon de Paulo Rená, Droit d’autor vs. copyright:
diferenças conceituais entre direito de autor e direito de cópia, Hiper-




75
   Post tiu unua jura solidigo de la intelekta propraĵo, iuj
traktatoj de la sekvaj jardekoj respondecis de la determi-
nigo de internaciaj normoj, kiuj klopodis akordigi kelkajn
komunajn aferojn inter la landoj, kiuj pleje estis influitaj
per la aŭtorrajto (Anglio, Usono kaj granda parto de la
anglosaksaj ekskolonioj), kaj tiuj kun pli da ofteco de la
aŭtorrajtoj (Francio, Germanio, Hispanio kaj la plejparto
de Latinameriko, inkluzive Brazilo). La Konvencio de Ber-
no, subskribita dum la 1880-a jardeko, estis la ĉefa de tiuj
traktatoj, okazigita per la Literatura kaj Arta Internacia
Asocio, grupo kreita en 1878 pere de la influo de la fran-
ca verkisto Victor Hugo. La propono estis difini jurajn
normojn, kiuj utilus por diversaj landoj kaj tiel eviti, ke
iu ajn verko protektita per aŭtorrajto en Anglio, ekzem-
ple, povus esti kopiita kaj vendita de iu ajn en Francio,
ago kiu kutimis en tiu periodo kaj kiun ne ŝatis al diver-
saj verkistoj, okazo de Victor Hugo mem (aŭtoro de, inter
aliaj, La mizeruloj, de 1862) kaj ankaŭ de Dickens, kies
skribitaj verkoj, unue publikigitaj en Anglio, estis republi-
kitaj per grandaj eldonkvantoj sen lia permeso en Usono,
kolerigante lin66 .

  La Konvencio de Berno estis subskribita en 1886 de lan-
doj kiel Francio, Belgio, Hispanio, Svislando, Germanio,
Haitio, Tunizio kaj Italio, kaj havis kiel rezulton la difi-

fície, 28 mar. 2012. Disponebla en https://hiperficie.wordpress.c
om/2012/03/28/droit-dautor-vs-copyright-diferencas-conceituais-
entre-direito-de-autor-e-direito-de-copia.
   66
      Kiel, inter aliaj, rakontis la verkisto Ruy Castro, en «Dickens los
piratas», Folha de S.Paulo, 8-a febr. 2012, disponebla en https://ww
w1.folha.uol.com.br/fsp/opiniao/24603-dickens-e-os-piratas.shtml.




                                                                     76
no de ekskluzivaj rajtoj — kiuj post tiam necesis leĝan
rajtigon — por la traduko de verkoj, la adaptoj kaj re-
ordigoj; la lego kaj prezentado en publikaj lokoj, teatroj
kaj koncertejoj; la reproduktado de presitaj kopioj, inter
aliaj uzoj. Iuj landoj, kiuj adoptis la sistemon influitan
per la aŭtorrajto kontraŭis iujn difinojn, okazo de Anglio,
kiu subskribis la konvencion la sekvan jaron, sed ne sekvis
grandan parton de la dispozicioj ĝis post unu jarcento, en
198867 ; kaj de Usono, kiu rifuzis subskribi motivante, ke
la akordo estigita en Berno ege ŝanĝus ĝian aŭtorrajtan
leĝaron — kaj nur efektivigis ĉiujn regulojn de la interna-
cia akordo en 198968 . Malgraŭ la opozicioj la Konvencio
de Berno solidiĝis kiel la traktato de intelekta propraĵo
plej akceptita en la mondo; naskigis la internaciaj institu-
cioj69 de administrado de tiuj rajtoj kaj ankaŭ komencis
gvidi la ŝanĝojn, kiujn multaj teknologioj disvolvitaj en la
sekvaj jardekoj kaj en la 20-a jarcento kunportis por la
produktado kaj la cirkulado de kulturaj havaĵoj.




  67
     Post Copyright, Designs and Patents Act 1988, kiu reformis la
aŭtorrajtan leĝon de la lando. Kompleta leĝaro disponeblas en https:
//www.legislation.gov.uk/ukpga/1988/48/contents.
  68
     Laŭ la listo de subskribintaj landoj de la World Intellectual Pro-
perty Organization (WIPO). Fonto: https://www.wipo.int/treaties/
en/ShowResults.jsp?lang=en&treaty_id=15.
  69
     Unue la United International Bureaux for the Protection of Intel-
lectual Property (BIRPI), kreita en 1893 por organizi la Konvencion
de Berno kaj la Parizan, kiu naskigis la internacian nocion de intelek-
ta propraĵo. Post 1970 ĝi ŝanĝas sian nomon al tiu, kiun ĝi hodiaŭ
konservas: World Intellectual Property Organization (WIPO).




77
III.

La kreo de nocio de intelekta propraĵo en la 19-a jarcento
estas ankaŭ ligita al la novaj teknologioj de reprodukt-
ado kaj esprimo disvolvitaj en tiu periodo. Same kiel, en
la 16-a jarcento, la unuaj privilegioj al la presistoj kaj la
aŭtorrajto naskiĝis post la invento kaj disvastiĝo de la pre-
silo de moveblaj tipoj en Eŭropo, ankaŭ la novaj formoj
reguligi la kreadon kaj reproduktadon de kulturaj havaĵoj
estiĝas per la enkonduko de novaj teknologioj. Malsame ol
presiloj, tamen, kiuj igis cirkuli ideojn en malsamaj formoj
sed nur en unu speco de rimedo, la teknologioj de la 19-
a jarcento pliigas la rimedojn transdoni ideojn al aŭdaĵoj
kaj bildoj, kio grandigas ankaŭ la rapidecon de cirkulado
de informo kaj komencas finigi la presitan kiel la ĉefan
rimedon ĝui kaj konsumi la kulturajn havaĵojn.

   La manieroj kiel la teknologiaj inventaĵoj de la 19-a jar-
centoj rilatas kaj influas unu la aliajn estas diversaj kaj
kompleksaj. Por faciligi kaj analizi kelkajn efikojn ni povas
dividi tiujn teknologiojn en du grandajn grupojn: la ko-
munukadaj teknologioj, kiuj, mallongigante la distancojn
kaj konektante per pli rapida maniero homojn en diversaj
lokoj, pliigis la interŝanĝon de novaj informoj, okazo de
la telegrafo, la telefono kaj la radio — ĉiuj ankaŭ multe
rilataj al la disvastiĝo de la transportiloj, kiel la trajno, la
vapora ŝipo kaj la aŭtomobilo —; kaj la teknologioj de re-
gistrado kaj ludado, ĉi tie konsideritaj kaj tiuj sonaj, kiel la
gramofono kaj la fonografo, kaj tiuj bildaj, kiuj kombinis
malnovajn tradiciojn faritajn per fizikaj trukoj kaj kemiaj
miksaĵoj de substancoj kun novaj teknikoj kaj inventaĵoj




                                                             78
devenitaj de la scienca — kaj ankaŭ industria — ekspan-
sio en tiu periodo, okazo precipe de la fotografio kaj de la
kino.
   En la grupo de komunikadaj teknologioj, la telegrafo
inaŭguris, en la unua duono de la 19-a jarcento, novan era-
on de disvastiĝo de informo transsendante mesaĝojn per
elektraj impulsoj por regionoj apartaj per miloj da kilo-
metroj. Ĝia kreo estis asociita kun la disvolvo de la fervo-
joj, kiuj postulis tujajn metodojn de signado pro sekureco,
«kvankam estu kelkaj telegrafaj kabloj, kiuj sekvis la re-
lojn, ne fervojajn, sed kanalajn»70 . Al la anglaj William
Fothergill Cooke kaj Charles Wheatstonep oni atribuas la
genezon de unua sistemo de komerca uzo de la telegrafo,
en 1837, kun la celo akompani la konstruon de la fervojo
inter Londono kaj Birmingham, en Anglio71 . En la sek-
vaj jardekoj ĝi populariĝis kiel servo liverita de la ŝtato
en la plejparto de Okcidento, kio pliigis al niveloj antaŭe
nekonataj la rapidecon de informa transsendo, publika kaj
privata, loka kaj regiona, nacia kaj imperia.
  La jaro, kiu iĝis konata kiel tiu de la unua telegrafa
transsendo estas memorita de ni ĝis hodiaŭ pro tio, ke
estis ankaŭ tiu de la publikigo de la patento de la invent-
aĵo, de la jam cititaj Cooke kaj Wheatstone. Ĉi tie indas
memori: krom la angla kaj franca aŭtorrajtoj, en la 18-a
kaj 19-a jarcentoj ankaŭ naskiĝis, solidiĝis per juraj de-
taloj kaj disvastiĝis kiel unu el la bazoj de la maniero de
kapitalisma produktado alia jura nocio de alproprigo de
  70
       Briggs; Burke, op. cit., p. 140.
  71
       Ibidem.




79
ideoj: la patento, kiu post tiam estis difinita kiel registro
de koncesio, publika kaj limigita, por la privata kaj komer-
ca ekspluatado de ideo. Malsame ol la kulturaj havaĵoj la
patentoj estas aplikitaj al havaĵoj konsideritaj utilecaj —
poste la nocio inkludis la programojn kaj eĉ matematikan
formulon, kiel algoritmon —, kiuj, en tiu momento, ekes-
tis amase reproduktitaj per la ekspansiantaj industriejoj.
Dum alia el la internaciaj traktatoj regulintaj de la intelek-
ta proprieto de tiu periodo, la konvencio de Parizo de 1883,
la patento generas branĉon en la juraj studoj kaj regularoj
pri la intelekta propraĵo, kiu komencis tutmonde reguligi
inventaĵojn kiel la telegrafon, aldone al registroj de indu-
stria desegno kaj markoj (komercaj nomoj), dezajnoj de
produktoj kaj pakumoj, inter aliaj diversaj artefaktoj de
listo, kiu nur grandiĝis per la novaj teknologioj disvolvitaj
en la 20-a jarcento.
   La telegrafo kontribuis al almenaŭ du inventaĵoj, kiuj
helpis akceli la disvastigadon de ideoj en la tuta mondo
en la 19-a jarcento. La unua estis la telefono, prezent-
ita de Alexander Graham Bell en la Oficejo de Patentoj
de Usono en 1876 kiel «metodo, kaj ilo por, transsendi
voĉajn sonojn aŭ aliajn telegrafe, kaŭzante elektrajn on-
dojn, similaj al la aera vibrado, kiu akompanas la voĉan
sonon»72 . Ĝi utiligis la kanalojn de mesaĝa transsendo de
la telegrafo por transformi akustikan energion — la voĉon
— en elektran energion, kio ekpermesus la interŝanĝon de
informoj per la parolado inter du (aŭ pli) lokoj konektitaj
  72
    Fonto: http://www2.iath.virginia.edu/albell/bpat.1.html. Por
pli da informo vidu https://pt.wikipedia.org/wiki/Alexander_Gra
ham_Bell.




                                                             80
per reto. La dua estis la radio, en 1895, jaro en kiu la itala
Guglielmo Marconi, tiam 21-jara, faris sian unuan transs-
endon en sistemo de disvastigo de signaloj en sonaj ondoj
per anteno al lokoj iom pli malproksimaj ol tri kilometroj
de la deveno. Ĝi estis speco de «sendrata telegrafo», kun
sonaj informoj ĉifritaj en elektromagneta signalo, kiu pro-
pagiĝas per ondoj, mezurataj per herco, en la fizika spaco.
Unu jaron poste, jam loĝinte en Anglio, Marconi registris
sian patenton kiel «plibonigoj[n] en la transsendo de elek-
traj impulsoj kaj signaloj kaj en la respektivaj aparatoj»73 ,
la unua liverita por sendrata telegrafa sistemo bazita sur
hercaj ondoj.

   Estas kelkaj proksimaj kaj konkurantaj inventaĵoj nas-
kitaj en tiu periodo, kiuj povas rilati ĉi tie al teknologioj
de registrado kaj ludado. Estas, ili ĉiuj, kulminaj punktoj
de multege da klopodoj dum la historio registri, ludi kaj
konservi sonojn kaj bildojn, kiuj, kiam ili komencas cir-
kuli en la socio, ŝanĝas la dependecon de simbola perado
per alfabeto, dominanta ĝis tiam, por la kompreno de la
realo. Ili estas metodoj, kiuj komencas konservi kaj trans-
doni, per la formo de lumaj kaj sonaj ondoj, vidajn kaj
akustikajn efektojn de la realo, igante orelojn kaj okulojn
memstaraj74 — kio kaŭzas aron de transformoj pri la ma-
niero produkti, cirkuligi, konsumi kaj reguligi la kulturajn

  73
     «Improvements in Transmitting Electrical Impulses and Signals
and in Apparatus there-for». Fuente: Hong, Wireless: From Mar-
coni’s Black-box to the Audion. Eblas trovi pli da rilata infor-
mo en la Vikipedia artikolo pri la historio de la radio: https:
//en.wikipedia.org/wiki/History_of_radio#cite_note-34.
  74
     Kittler, Gramofone filme typewriter, p. 24.




81
havaĵojn post tiam.
   La unua el tiuj inventaĵoj estas la fonografo, kies publi-
ka prezento datiĝas de la 6-a de decembro de 1877 en Uso-
no fare de Thomas Edison, estro de la tiama unua esplo-
ra laboratorio en la teknologia historio, en Parko Menlo,
Nov-Ĵerzejo75 . La aparato transformis, per kranka turno,
sonojn diritajn al buŝaĵo en striojn en eta cilindro kun sul-
koj, kiuj poste povis esti reproduktitaj kaj plifortigitaj per
konuso kunigita al la aparato. Jam la gramofono, kreita
kaj patentita de la germana Emil Berliner en 1888, faris
la samon, sed uzante platan diskon (vaksan, ŝelakan, ku-
pran, poste vinilon) anstataŭ la cilindro. La teknologio
antaŭ la du produktoj estis iom malsama, same kiel la in-
ventistaj intencoj; pli interesita pri la kvalito de registro
de klasika muziko, Berliner elektis uzi matricon por duo-
bligi la sonajn registrojn, ĉar al li la ripetada ebleco gravis
pli ol al Edison kaj ankaŭ al Graham Bell — kiu inventis
alian similan aparaton en tiu epoko, la grafofono —, kiuj
antaŭvidis la uzon de siaj inventaĵoj por familiaj situacioj
aŭ en oficejoj76 . En la unuaj jardekoj de la 20-a jarcen-
to la plata disko de Berniner venkis la batalon kontraŭ
la cilindroj de Edison kaj iĝis la formo plej uzitaj por tia
registra kaj ludada sona aparato, ĉefe ĉar ĝi estis pli facile
industrie produktebla ol la cilindroj kaj inkludi tavolojn,
sigelojn kaj aliajn akcesoraĵojn.
  Iom antaŭe, ankoraŭ en la unua duono de la 19-a jar-
cento, la dagerotipio, publike prezentita de la franca Louis
 75
      Ibidem.
 76
      Briggs; Burke, op. cit., p. 181-182.




                                                            82
Daguerre en 1839, estis la unua procedo de produktado de
bildoj, kiuj vaste cirkulis tra Okcidento. Ĝi konsistis el
kupra breto, aŭ alia malpli multekosta, kiu per arĝenta
bano formis spegulitan surfacon, kiu kiam metita en mal-
hela skatolo kaj elmetita al certa situacio dum iu periodo
(kiu povus esti ĝis dek minutoj en tiu unua momento),
kreis «portreton» de tiu situacio, publike elmontrota post
rivelo per kemia procedo. Ĝi ne estis facila procedo, sed
ĝi disvastiĝis tra Okcidento en la 1840-a kaj 1850-a jar-
dekoj precipe ĉar estis pli praktika kaj malmultekosta ol
la pentritaj portretoj, tre kutimaj en tiu epoko en la bur-
ĝaj kaj industriaj familioj. Apud la kalotipio (procedo kiu
uzis ârgentan nitraton kaj produktis «negativojn» sur la
papero, disvolvita de la angla William Henry Fox Talbot
unu jaron poste), la dagerotipio estis la plej kutima el la
diversaj fotografaj procedoj ekzistantaj en la periodo ĝis
la plifortiĝo de la metodo de tuja fotografio per rulaj fil-
moj, en la fino de la 19-a jarcento. Patentita de George
Eastman, bankisto kiu iĝis negocisto en Usono, tiu meto-
do estis la bazo por krei kaj komerci kameraojn de rulaj
filmoj, ĉefa produkto de firmao, kiun Eastman fondis en
1882, Kodak, kiu iĝis preskaŭ sinonimo de fotografio en la
20-a jarcento.



   La enkonduko de la «movanta bildo» per la kino eble
estis la plej granda tiama teknologia ŝanĝo. Ĝi naskiĝis
el pluraj novigoj, kiu etendas el la fortiĝo de la fotogra-
fia fako ĝis la movada sintezo; dum la tuta jarcento okazis
eksperimentoj, kiuj, per principoj jam pli malnovaj, kiel la




83
senluma kamerao77 , klopodis produkti kaj reprodukti mov-
antajn bildojn, okazo de kelkaj optikaj eksperimentoj kiel
la zootropo (en 1828-1832 de William George Horner) kaj
la praksinoskopo78 (1877 de Émile Reynaud). La jam citita
Thomas Edison laboris pri tiu afero kaj en 1891 eliris, el la
teknologia laboratorio, kiun li komandis, la patento de la
kinetografo, maŝino kiu registris movantajn bildojn kaj ilin
montris en okula aperturo en ligna kesto. Du jarojn poste,
venis de la ĉefa inĝeniero de la Edison Laboratories, Willi-
am Kennedy Laurie Dickson, la patento de la kinetoskopo,
ilo de interna projekcio de filmoj kun individua vidtruo,
per kiu eblas vidi, per monera enmeto, malgrandan filman
strion ripetantan. Ejoj kun kinetoskopoj populariĝis en la
sekvaj jardekoj en Usono kaj estis nomitaj nickelodeons;
ili montris movantajn bildojn de komikaj agoj kun dres-
itaj bestoj, cirkaj ekzercoj kaj dancantaj dancistinoj kaj
atingis grandan komercan sukceson.

  Post du jaroj de la registro de la patento de la kineto-
skopo okazis tiu, kiu eniris en la kinan historion kiel la
unua pagita montro de mallonga filmo, en la Salon Grand
Café, en Parizo, la 28-an de decembro de 1895. Estis pu-
  77
     Kun unuaj referencoj, kiuj devenas de la grekaj, la malhela ka-
merao estas speco de optika aparato bazita sur la samnoma prin-
cipo, kiu konsistas el skatolo (kiu povas havi kelkajn centimetrojn
aŭ atingi la dimensiojn de ĉambro) kun aperturo en unu el ĝi-
aj flankoj. La lumo, spegulita per alia ekstera aĵo, eniras trans
tiun aperturon, transiras la skatolon kaj atingas enan kontraŭan
surfacon, kie formiĝas inversigita bildo de tiu aĵo. Fonto: https:
//pt.wikipedia.org/wiki/C%C3%A2mera_escura.
  78
     Eniras en tiun liston de optikaj ludoj ankaŭ la stroboskopo. Vidu
pli en https://pt.wikipedia.org/wiki/Hist%C3%B3ria_do_cinema.




                                                                  84
blika prezento de aparato inventita — kaj patentita en la
sama jaro en Francio — de la fratoj Lumière (Auguste kaj
Louis) nomita kinematografo, kiu, bazita sur la kinetogra-
fo de la Edison-laboratorioj, funkciis kiel 3-en-1-a maŝino:
registris, relevis kaj montris la filmojn. Kun granda ko-
natiĝo de la gazetaro la konsiderita kiel unua kina seanco
montris dek filmetojn de ambaŭ fratoj, ĉiuj kun malpli ol
unu minuto, mutaj (sonaj filmoj nur aperis post 1927) kaj
kiuj hodiaŭ estus konsideritaj kiel dokumenta filmo. Inter
la montritaj estis La Sortie de l’Usine Lumière à Lyon, la
unua de la seanco kaj ankaŭ la unua filmo de la kina histo-
rio, kiu kunportis scenojn de homoj elirantaj el la fabriko
de la Lumière en Liono.


IV.

Rigardante tiun epokon kaj la diversajn historiojn pri kie,
kiel kaj kiu kreis tiujn teknologiajn inventojn gravas kelkaj
konsideroj pri patentoj kaj intelekta propraĵo. La unua el
tiuj estas, ke la telefono, la radio, la gramofono, la foto-
grafio kaj la kino estis inventaĵoj kreitaj «sur la ŝultroj
de gigantoj», kiel diras la esprimo atribuita al la franca
Bernardo de Chartres en la 12-a jarcento kaj popularig-
ita de Isaac Newton en 1675. Diri tion montras, ke ili
estis inventaĵoj grande ebligitaj per aliaj kreaĵoj — tek-
nikaj aparatoj, ideoj kaj mekanismoj, kiuj ne venis al ni,
ĉar perdiĝis pro la manko de resursoj de tiuj inventistoj
por fari registron, kiu daŭru. Aŭ tiam estis kuplitaj al
aliaj ideoj de tiuj, kiuj havinte pli da teknikaj kaj financaj
ebloj, industrie cirkuligis tiujn inventaĵojn.




85
   La dua konsidero estas, ke, speciale en tiu momento,
estas multaj malakordoj pri kiu fakte inventis la komuni-
kajn, registrajn kaj reproduktadajn teknologioj identigitaj
ĉi tie. La telefono ekzemple jam havis tre proksiman an-
taŭaĵon ĉirkaŭ 1860, dek ses jaroj antaŭ la patenta regis-
tro de Graham Bell; ĝi estis speco de «parolanta telefono»
disvolvita de la itala loĝinta en Usono Antonio Meuci, kiu
eĉ laboris kun Bell kaj registris sian inventaĵon en 1871,
dum la germana Johan Philipp Reis, en 1861, kaj la uso-
na Elisha Grey, en la sama 1876 de la patento de Bell,
ankaŭ laboris kun similaj prototipoj. Du jarojn antaŭe
ol la unua transsendo per hercaj ondoj de la itala Mar-
coni, en 1893, brazila pastro nomita Roberto Landell de
Moura faris, en Porto-Alegro, similajn eksperimentojn de
transsendo de voĉo per ondoj, kio estis oficiale konfirm-
ita kaj dokumentita nur en 1900, jam post la patento de
Marconi. El la kelkaj antaŭaĵoj de la fonografo kaj la gra-
mofono estas unu speciale tre proksima, nomita paleofono,
kiu estis registrita de la franca Charles Cros en lia lando
en la sama jaro de registro farita de Edison en Usono. La
diskuto pri la kina invento inter la Lumière, filoj de eta
franca negocisto de Liono, kaj Edison ankoraŭ hodiaŭ nas-
kas malkonsentojn, ĉar ili ambaŭ faris, en la sama periodo,
kelkajn filmojn.

  Ĉi tiuj kaj aliaj similaj tiamaj historioj montras al ni,
ke speciale Graham Bell, Thomas Edison kaj Guglielmo
Marconi estis negocistoj kaj rapidaj patentintoj, kiuj sciis
antaŭvidi la eblojn de profitdonajn negocojn per la inven-
taĵoj, kiujn ili registris. Per iliaj patentoj, ili klopodis
jure garantii la produktadan kaj uzadan ekskluzivecon de




                                                         86
produktoj, kiujn ili ne necese inventis, sed kiuj, per la
produktadaj strukturoj (aŭ la kontaktoj) jam bone estig-
itaj, pliigis ilian cirkuladon per la amasproduktado kaj la
amasega distribuo kiel varo. Ili celis la regajnon de siaj in-
vestaĵoj en esplorada kaj disvolvada strukturo, tio veras,
sed ankaŭ la garantion konservi siajn lukrojn dum multe
da tempo — kio, post la registro de patentoj, fakte okazis.

   Ekzemple Graham Bell. De skota familio, kiu laboris
en la fako antaŭe promesplena de la retoriko, Alexander
translokiĝis al Kanado en la komenco de sia plenkreskula
vivo kaj faris karieron en Usono kiel inventisto kaj negoc-
isto; li estis unu el la fondintoj de American Telephone and
Telegraph Company (AT&T), unu el la plej grandaj telefo-
niaj firmaoj (poste Interreta kaj ankaŭ de kabla televido)
de Usono en la 20-a jarcento. Thomas Edison, kiu laboris
kun Graham Bell, estis teknologia negocisto, financita de
gravaj homoj kiel Henry Ford kaj Harvey Firestone, kre-
into de laboratorio de produktado de inventaĵoj, kiu iĝis
General Electric, unu el la grandaj industriaj grupoj de
la planedo ankoraŭ hodiaŭ. Post la registro de la radia
patento en Anglio en 1896, Marconi kreis Wireless Tele-
graph & Signal Company en tiu lando, poste transformita
en Marconi Co., firmao kiu estis unu el la plej gravaj de
la britaj telekomunikadoj en la unuaj jardekoj de la 20-a
jarcento.

   Malsame ol Graham Bell, Edison, Marconi kaj ankaŭ ol
la Lumière, kiuj jam en tiu epoko havis strukturon por pa-
tenti kaj komenci produkti siajn inventaĵojn en pli granda
skalo, Meucci, Landell de Moura, Cros kaj aliaj gravaj ho-




87
moj ne tiom memoritaj hodiaŭ estis inventistoj, kiuj, sen
multaj resursoj por produkti kaj disputi en la jam tiam
forta patenta merkato, ne transformis siajn ideojn en ven-
deblajn produktojn. Meucci ekzemple estis elmigrinto; li
naskiĝis en Italio, loĝis dum dek kvin jaroj kun sia edzino
kaj familio en Havano, Kubo, kie estas registroj, ke li in-
ventis la parolantan telegrafon jam en 1849 per elektroŝoka
maŝino79 . En 1850, per iom da mono konservita, li elmigris
al Usono kun la celo vivi el siaj inventaĵoj — en tiu epoko
la maljuna nacio plifortiĝis kiel granda loko de pilgrim-
ado por inventistoj kaj negocistoj, kiuj volis fari karieron
per siaj inventaĵoj. Meucci fondis fabrikon de kandeloj,
dungis aliajn elmigrintajn samlandanojn, enmiksiĝis en la
politiko de sia lando — Giuseppe Garibaldi, gvidanto de la
unuiĝo de Italio, laboris en lia fabriko kaj luis lian domon
dum kvar jaroj — fiaskis, fondis alian firmaon, nun bazita
sur sia parolanta telegrafo, nomita Telettrofono Company,
kiu eĉ registris lian inventaĵon en 1871, kvin jarojn antaŭ
la telefono de Bell. Sed, sen tiom da resursoj kaj politika
povo kiel Bell, Meucci malvenkis kontraŭ li la jurajn dis-
putojn rilatajn al patentoj kaj ne atingis disvolvi pli sian
inventaĵon80 .
   En la antaŭurbo de la mondo de la tiamaj patentoj (kaj
  79
      Pli da detaloj pri Meucci kaj la fontoj de informo alportitaj ĉi
tien en https://en.wikipedia.org/wiki/Antonio_Meucci.
   80
      En eta danko malfrua, en 2002, la U. S. House of Representatives
(ekvivalenta al la brazila Deputitarejo) omaĝis al Meucci en rezolucio
(https://www.congress.gov/bill/107th- congress/house- resoluti
on/269) pro aparteno al disvolvo de la telefono, malgraŭ ke ĝi ne
specifis kiun kaj estas diversaj diskutoj, pri kiu fakte unue inventis
la telefonon.




                                                                   88
ankoraŭ hodiaŭ) la katolika brazila pastro Landell de Mo-
ura faris testojn, multfoje sole, en siaj paroĥejoj en Porto-
Alegro, San-Paŭlo, kun la telegrafo kaj tio, kio estus la
radio en la sama periodo de Marconi en Italio. Estis nur
en 1900, en San-Paŭlo, kiam Landell de Moura atingis fari
registron akceptitan per la tiamaj procedoj, havinte ate-
stantojn kaj estinte dokumentita per la Jornal do Com-
mercio81 . En la sekva jaro akiris unuan brazilan patenton
por tio, kion li nomis «aparaton por la fonetika distanca
transsendo, drata aŭ sendrata, trans la spaco, la tero kaj
la akva elemento». Kun ĝi li vojaĝis la sekvajn jarojn al
Eŭropo kaj Usono, kie, en 1904, ankaŭ lasis patentojn de
«onda transsendilo», «sendrata telegrafo» kaj «sendrata
telefono», kun iom da influo. Intertempe li revenis al Bra-
zilo en 1905, kie li daŭrigis siajn eksperimentojn, sed, sen
subteno de la Eklezio, de la komercistoj aŭ de la lokaj re-
gantoj, li ne plu disvolvas siajn memlernintajn esplorojn;
Marconi, Bell kaj aliaj, en Eŭropo kaj en Usono, daŭris82 .

  La 30-an de aprilo de 1877, ok monatojn antaŭe, kiam
Thomas Edison registris la patenton de la fonografo en
Usono, la franca bohemia verkisto kaj inventisto Charles
Cros deponis fermitan koverton en la francan Akademion
de Sciencoj kun artikolo pri «Procedo de registrado kaj
ludado perceptitaj per la orelo». Estis la sama funkcima-
niero kiel la aparato de Edison, kiu konis la onidirojn pri

  81
      Jornal do Commercio, 10-an jun. 1899, p. 3. Fonto: http://land
elldemoura.com.br/.
   82
      Ĉi tiuj informoj pri Landell de Moura estas bazitaj sur https:
//pt.wikipedia.org/wiki/Roberto_Landell_de_Moura.




89
la inventaĵo de Cros83 . Sed al la franca mankis tio, kio
en la alia flanko de la Atlantiko la laboratorio en Menlo
Park abunde havis: teknikajn kaj financajn kondiĉojn por
la praktika realigo de la ideo. Tial ankaŭ la fakto, ke la
fonografo, unu monaton post la publika prezento kaj la
registro de Edison, komencis esti amase produktita, dum
la paleofono, inventaĵo de Cros, estis forgesita. Sen kon-
diĉoj laŭleĝe pretendi ian honoron pro la ideoj la franco
ne atingis vidi la transformojn, kiujn la riĉa biblioteko de
aŭdaĵoj, kiujn li antaŭvidis, faris en la mondo; li mortis
en 1888, 45-jara.
   Inter ĉiuj tiuj amerikaj kaj eŭropaj blankaj homoj — kaj
ĉi tie ankaŭ estas seksa, etna kaj devena distingo de tiuj,
kiuj restis en la historio, kaj tiuj, kiuj estis forigitaj aŭ ne
cititaj en tiuj registroj —, Louis Daguerre eble estis stran-
ga okazo por la afero de la intelekta propraĵo. Partnero
de Joseph Niépce, al kiu oni atribuas la unua «fotografo
de la vivo», nomita heliografio84 kaj prezentita almenaŭ
unu jardekon antaŭe, Daguerre montris sian inventaĵon al
la Franca Akademio de Sciencoj en 1839. La franca ŝtato
akiris la dagerotipian patenton kaj, tuj poste, igis ĝin pu-
blika havaĵo, «malfermita por la tuta mondo»85 . Tiu ago,
  83
     Kittler, op. cit., p. 47.
  84
     Joseph kovris stanan breton per blanka bitumo de Judeo, kiu
havis la kvaliton hardiĝi, kiam ĝi estis atingita per la lumo. En
la neinfluitaj partoj la bitumo estis eltirira per solvaĵo de lavenda
esenco. En 1826 elmetinte unu el tiuj bretoj dum proksimume ok
horoj en sia fabrikita senluma kamerao li akiris bildon de la korto
de sia domo. «Heliografio» signifas gravuron per suna lumo. Fonto:
https://en.wikipedia.org/wiki/Nic%C3%A9phore_Ni%C3%A9pce.
  85
     Briggs; Burke, op. cit., p. 166.




                                                                  90
malofta inter la teknologioj de komunikado, registrado kaj
ludado ĉi tie cititaj, faciligis, ke estu vera daguerréomanie
en Francio, kun granda nombro de dagerotipiistoj ankaŭ
en aliaj landoj; «estis dek mil el ili en Usono en 1853, inter
ili Samuel Morse, kaj en Britio estis ĉirkaŭ du mil registr-
itaj fotografistoj en la 1861-a censo»86 . Aliaj procedoj de
fotografa produkto pli malmultekostaj kaj facile reproduk-
teblaj, kiel la kalotipio de Henry Fox Talbot, kaj poste la
rula filmo de Eastman kaj de Kodak (ambaŭ registritaj ki-
el privataj patentoj), igis la dagerotipion procedo arkaika
kaj kiu ne atingis esti disvolvita amase post 1870.

V.
Antaŭ la solidiĝo de la intelekta propraĵo en la 19-a jarcen-
to indas refari la demandon de la komenco de ĉi tiu ĉapitro
alie: ĉu la enkonduko de juraj elementoj regulantaj la pro-
prietojn de la ideoj limigis aŭ instigis la scian, kulturan
kaj teknologian progreson? Ebla respondo estus diri, ke
instigis: sufiĉas vidi la kvanton de inventaĵoj popularigitaj
en tiu periodo kaj la grandaj transformoj, kiujn ili kaŭzis
en la socio. Ankaŭ akcepteblas diri, ke la ŝanĝoj kaŭzitaj
per la aŭtorrajtaj leĝoj de tiu epoko, ekzemple, favorigis,
ke multaj artistoj komencu povi vivi de siaj laboroj kaj
ne restu plu sub la kompato de monopoloj kaj reĝaj in-
teresoj, kio sekurigis rajtaron kaj donis al ili garantiojn,
ke niveligis ilin, en kelkaj okazoj, al aliaj tiamaj profesiaj
laboristoj, aldone al doni pli — almenaŭ teorie — eblojn
de libereco por la kreado, sen la religia aŭ ŝtata kontrolo.
 86
      Ibidem, p. 167.




91
   Alia ebla respondo estas diri, ke la juraj reguligantaj
mekanismoj de la intelekta propraĵo limigis la progreson
kaj la scia aliro. Antaŭ datumbazo preskaŭ senfina kaj
de libera aliro, la publika havaĵo de ideoj kaj informoj
komencis havi siajn ideojn malfermitaj en malgrandaj feŭ-
doj, pli grandaj aŭ pli malgrandaj laŭ la ekonomiaj ebloj
kaj la politikaj-instituciaj aranĝoj de tiu, kiu ilin havas.
En unua momento la fermigo de kelkaj ideoj de la publi-
ka havaĵo estas malmulte daŭra; la komencaj aŭtorrajtaj
leĝoj estigis 14 jarojn post la eldono kiel la periodon de ko-
merca ekskluziva ekspluatado de la verko, pro repagi al la
aŭtoro (aŭ al la perantoj, kiuj financis lian produktadon)
la investaĵon akiritan. Sed por ĉiu nova teknologia apara-
to — kaj la lukra mondo malfermita de tiuj — tiu periodo
iĝas pli daŭra: 40, 50, 70, 120 jaroj post la eldono aŭ 70
jaroj post la aŭtora morto, kiel estiĝis en la aŭtorrajtaj
leĝoj en Brazilo kaj en multaj landoj de la mondo en la
20-a jarcento87 .
   Uzita kiel ideologia pravigo de reĝoj, nobelaro kaj Ekle-
zio por la reguligo de la publikigo de ideoj, la cenzuro cedas
lokon, post la 18-a kaj 19-a jarcentoj, al la merkato kaj al
la libera konkurado. Ne plu estas pro trakti malpermesitaj
temoj laŭ la cenzuristoj, ke la cirkulado de ideoj necesas
esti kontrolita; estas por ke homo povu vivi de (kaj lukri
per) siaj inventaĵoj, ekskluzive kaj sen konkurado kun alia
individuo (aŭ firmao). Por tio, la leĝoj; por ilin plenum-
igi, la Ŝtato. En kunteksto de plirapidiĝo de la cirkulado
  87
   Listo de la periodo, post kiu verko eniras en publikan havaĵon
konsulteblas en Vikipedio: https://pt.wikipedia.org/wiki/Dom%C3
%ADnio_p%C3%BAblico.




                                                              92
de informoj, kaj kun la ega eblo reprodukti ideojn per la
cititaj teknologioj, estis tiel, kiel la okcidenta kapitalisma
socio sin organizis post tiam, kaj ĝis hodiaŭ, rilate al la
produktado kaj cirkulado de ideoj.

   Sed la maniero administri la proprieton de ideoj post la
nocio de intelekta propraĵo kaj ĝiaj branĉoj (aŭtoraj rajtoj
kaj industria proprieto) ne estis la sola ĝis tiam. Idea fluo
ankaŭ naskita en la dua duono de la 19-a jarcento, la anar-
kiismo neis ekde sia komenco la aŭtorrajtojn; la frazo «la
proprieto estas ŝtelo!», prenita de teksto de Pierre-Joseph
Proudhon en 1840 — unu jaron post la patento de la da-
gerotipio estis igita publika havaĵo en Francio —, estis
aplikita komence al la materia proprieto, sed ne pro tio
ĉesis koncerni ankaŭ la intelektan propraĵon, kiel granda
parto de la verkoj (precipe presitaj) anarkiismaj ekde ti-
am lasis klare klarigis en siaj unuaj paĝoj kun mesaĝoj kiel
«sen rajtoj rezervitaj», «ĉiuj rajtoj forlasitaj», inter aliaj
eksplicitaj mesaĝoj neantaj la ekziston de aŭtorrajtoj. Ili
faris tion klare kaj kohere kun siaj principoj: la ideoj, kiel
la teroj, devas esti liberaj, cirkuli libere, sen limigoj nek
de reĝaj aŭ religiaj monopoloj nek de juraj reguloj kreitaj
de la Ŝtato por kontroli la merkatan konkuradon. La ma-
niero ekzameni tiujn filozofajn principojn en la praktiko
de la ĉiutaga supervivo en planedo pli kaj pli proprigita
per la kapitalismo kaj ĝia privata proprieto naskigas nuan-
cojn kaj diversajn diskutojn ĝis hodiaŭ. Rimarkeblas, ke,
konsiderita de multaj naiva, la perspektivo de manko de
proprieto, kiun la anarkiismo defendis, havante la homan
memstaron kiel centran akson de siaj zorgoj, trovos rea-
gon en kodumuloj kaj influos la konstruon de Interreto —




93
kaj de la libera programaro — jardekojn poste. Ĝi estos
ideo kaŝe ĉeesta kaj influa en la socio ĝis hodiaŭ, kiel la
sekva ĉapitro montras.

   Ankaŭ frukto de la 19-a jarcento, la socialismo traktis la
aŭtorrajtojn malsame. Kaj en la Soveta Unio (URSS) kaj
en Kubo validis la aŭtorrajtaj leĝoj akordigitaj en Berno,
kiam en 1917 kaj 1959 respektive ekis la sociaj kaj sovetaj
revolucioj. En 1928 la aŭtorrajta leĝo en la eŭropa lan-
do, de romia-franca influo, estis ŝanĝita kaj la periodo de
valido de la rajtoj (heredaj) mallongigita al interspaco pli
proksima al la komencaj leĝoj de la 18-a jarcento: al 25
jaroj post la eldono de verko aŭ 15 post la aŭtora morto.
Tiel restis ĝis 1973, kiam la Soveta Unio subskribis la inter-
naciajn traktatojn de intelekta propraĵo kaj ekadoptis la
modelan templimon de 70 jaroj post la aŭtora morto kiel
oficiala por valideco de la heredaj rajtoj; la moralaj, kiuj
parolas pri la aŭtoreca agnosko, estas porĉiamaj kaj nefor-
igeblaj. Tiu templimo estas ankaŭ hodiaŭ aplikita al Rusio
kaj por eksaj sovetiaj respublikoj kiel Ukrainio, Kartvelio,
Estonio, Litovio, Moldavio, inter aliaj88 . En Kubo okazis
simila movado: la leĝo estis modifita en 1977 kaj mallon-
gigis la templimon de la aŭtorrajtoj al 25 jaroj post la
aŭtora morto, kio restas ĝis 1994, kiam Kubo subskribis
internaciajn traktatojn kaj komencis adopti la periodon de
50 jaroj post la aŭtora morto, kio restas en 2022. En Ĉinio
kaj Nord-Koreio, aliaj landoj kiuj adoptis la socialisman
reĝimon en la 20-a jarcento, estas longa socia kolektivisma
tradicio, kiu igas, ke la nocioj de kopio, aŭtoreco kaj inte-

 88
      Kiel montras la listo de la antaŭa noto.




                                                           94
lekta propraĵo estu komprenitaj per malsamaj manieroj,
kiuj estos traktitaj en la 6-a ĉapitro «Kolektiva kulturo».
   Fine imageblas, ke en cirkonstancoj de vasta cirkulado
de teknologiaj aparatoj de reproduktado kaj komunikado,
terminoj kiel «plagiato», «kopio» kaj «kreaĵo» akiris aliajn
signifojn. Se la romantikismo fiksis en la 19-a jarcento
la percepton, ĝis hodiaŭ superreganta, de la aŭtoro kiel
kreiva solecema geniulo, laŭrajta proprietulo de kulturaj
havaĵoj, la komenco de la 20-a jarcento regos tiun nocion
preskaŭ sankta de kreaĵo. Artistoj kaj kreantoj ĝenerale
tordos kaj renversos la nocion de plagiato kaj uzos ĝin kiel
metodon de arta produktado kaj strategion de opozicio al
la intelekta propraĵo — kaj sekve al la kapitalismo mem.
La kopio de la kopio de la kopio naskigis aliajn manierojn
sin esprimi, kiuj siavice estis rekombinitaj kaj formis la
bazon de multaj kulturaj havaĵoj tre konataj en la 20-a
jarcento kaj ĝis hodiaŭ.




95
           4-a Ĉapitro
REKOMBINA KULTURO
La ideoj perfektiĝas. La signifo de la vortoj partoprenas
en la perfektiĝado. La plagiato necesas. La progreso sig-
nifas tion. Ĉi tiu utiligas frazon de aŭtoro, uzas lian es-
primon, forigas malĝustan ideon kaj anstataŭigas ĝin per
ĝusta ideo.
Grafo de Lautréamont (Isidore Lucien Ducasse), Poesias,
                                                  1870




 Rajto esti tradukita, ludita kaj deformita en ĉiuj lingvoj.
        Oswald de Andrade, Serafim Ponte Grande, 1933




En la realo necesas forigi ĉiujn restaĵojn de la nocio de
persona proprieto en tiu ĉi kampo. La apero de la jam
malmodernaj novaj necesoj anstataŭ «inspiritaj» verkoj.
Ili iĝas obstakloj, danĝeraj kutimoj. Ne temas, ĉu vi ŝatas
ilin aŭ ne. Ni devas superi ilin. Oni povas uzi ĉiun ajn
eron, ne gravas, el kie ili estas prenitaj por krei novajn
kombinaĵojn. La malkovroj de la moderna poezio rilataj al
la analoga strukturo de la bildoj montras, ke kiam du aĵoj
estas kunmetitaj, ne gravas, kiom disaj ili povas esti de
siaj originaj kuntekstoj, ĉiam estiĝas rilato. Limigi sin al
persona aranĝo de vortoj estas nur konvencio. La recipro-
ka enmiksiĝo en du mondoj de sensacioj, aŭ la kunveno de
du sendependaj esprimoj, anstataŭas la originalajn erojn
kaj produktas sintezan organizadon pli efika. Oni povas




                                                         98
uzi ĉion ajn.
 Guy Debord; Gil Wolman, Um guia para os usuários do
                                 detournamènt, 1956



                               La rimedo estas la mesaĝo.
                Marshall McLuhan, Understand Media, 1964



En hodiaŭaj retoj de multaj ĝenroj, fluo de datumoj algo-
ritme formaligita povas salti al ĉi ĉiuj. El ĝenro al ĝenro,
ĉia modulado iĝis ebla: en lumaj organoj, akustikaj sig-
naloj kontrolas optikajn signalojn; en la komputila muziko
signaloj en maŝinlingvo kontrolas akustikajn signalojn; en
voĉkodiloj la akustikaj datumoj mem kontrolas aliajn aku-
stikajn datumojn. Eĉ la diskludistoj de Novjorko kreis per
okultaj bildoj de Moholy-Nagy la kutimon de la scratch-
muziko.
 Friedrich A. Kittler, Gramofone, filme, typewritter, 1986




99
I.
La periodo ekde la komenco de la 1900-aj jaroj ĝis la 1970-
a jardeko estas tiu de solidiĝo kaj populariĝo de la diversaj
teknologioj de komunikado kaj ludado patentitaj de homoj
kiel Graham Bell, Edison, Marconi, Eastman kaj Lumière
en la dua duono de la 19-a jarcento. La fino de la «Presa
Imperio», kiel ni vidis, donas lokon al maniero percepti,
kiu ĉesas esti nur bazita sur la simbola perado de la al-
fabeto, la vortoj kaj la presitaj publikaĵoj kaj komencis
esti forte sentita, per okuloj kaj oreloj, pere de la tekni-
kaj aparatoj de ludado, kiel la gramofono (poste viktrolo,
diskoturnilo kaj kasedoludilo), la filmo (kaj la kino), la
televido, la video (kaj la vidbendo). Kaj kiuj finas per
la aparato, kiu unuigas ĉiujn ĉi tiujn en nur unu, la kom-
putilo, popularigita post la fino de la 1970-aj jaroj per la
ekkreskado de la cifereca nanoteknologio kaj de la PK-j
(persona komputilo) produktitaj en la regiono, kiu estris
la mondan konduton pri la novaj teknologioj en la sekvaj
jardekoj, la Silicia Valo, en Kalifornio, Okcidenta Marbor-




                                                        100
do de Usono.
   Grandegaj industrioj estis kreitaj bazitaj sur la ludado
de bildoj kaj sonoj en la 20-a jarcento. La kino, la radio,
la televido, en ĉi tiu sinsekvo, iĝis iloj de amasaj komunik-
ado kaj ludado kun monda atingopovo. La konservado de
informo iĝis la normo de mondo regita per la merkata kon-
kurado; la ideoj — literaturaj, muzikaj, sciencaj — estis
pakitaj, komercitaj kaj iĝis proprieto, elemento per kiu la
kapitalismo organizas sin kaj antaŭenirigas la tiel nomitan
progreson, kiu pli kaj pli dependis de la teknologioj kaj la
juraj procedoj kreitaj por reguligi la interŝanĝojn kaj la
publikigon de ideoj: la patentoj kaj la aŭtorrajto.
   Jam en la unuaj jardekoj de la 1900-aj jaroj, la bazoj de
la leĝaroj de intelekta propraĵo, kiuj ankoraŭ hodiaŭ vali-
das, estis difinitaj en internaciaj akordoj kiel tiu de Berno
aŭ tiu de Parizo. Ili igis normala la ideon de individua
kreaĵo sub la mito de la romantika «geniulo», bildo repre-
zentita de tia subjekto, kiu, ŝlosita en sia ĉambro, precipe
sole, havas brilan ideon nur pere de siaj propraj referencoj
kaj, kun tiu ideo bone pakita kaj vendita kiel komercaĵo
de peranto, akiros famon kaj monon. Tio, kio ne enigis en
tiun modelon, estis marĝenigita kaj subpremita per punoj
kaj monpunoj en la fino de longaj kaj multekostaj procesoj
komencigitaj de tiuj, kiuj havis kondiĉojn por dungi kaj
konservi advokatojn.
   La solidiĝo de la aŭtorrajtaj lêgoj kaj de la nocio, ke la
kulturaj havaĵoj estas privataj proprietoj ankaŭ kaŭzas,
aliflanke, rezistadan movadon. En la ŝanĝo al la 20-a jar-
cento kaj dum la sekvaj jardekoj, movadoj de protesto kon-




101
traŭ la aŭtorrajto multiĝis en arto kaj en kulturo fare de
la dubo, ke ideoj, sonoj, vortoj, bildoj kaj filmoj povu esti
posedo de iu kaj uzitaj nur per rajtigo de la tiel nomitaj
proprietuloj per iu financa pago. La enketoj proponitaj en
la agoj de tiuj artistoj kaj movadoj alportas, kiel rektan
aŭ nerektan konsekvencon, la proponon kontesti la ideon
de kultura havaĵo kiel varo kaj la konstruon de libera kaj
komuna kulturo, kiu devus esti de ĉiuj, sen la neceso, ke
estu rajtigo por esti ĝuita, cirkuligita kaj reuzita.
   Proprigante kelkajn ideojn, pakante ilin kaj vendante
ilin kiel fermitajn verkojn, la reĝimo de la intelekta pro-
praĵo klopodis, unuflanke, krei sistemon, kiu povu rekom-
penci kreantojn (aŭ iliajn reprezentantojn) pro iliaj verkoj
— kion ĝi fakte faris egaligante artistojn al aliaj multaj pro-
fesiuloj per rajto havi dignan vivon pere de iliaj kreaĵoj.
Aliflanke, la intelekta propraĵo ankaŭ limigis la ĥaosecon
de la ideoj kaj fermis ilin en spacon, kie ĝi povis ĉerpi
ekskluzivajn profitojn de ilia posedo kaj kontrolo89 . En
la plejparto de la okazoj la celo proprigi ideojn kaj el tiuj
eltiri resursojn estis atingita.
   Sed ekzistis — kaj ankoraŭ ekzistas — kontesto, por ke
la aliro kaj la cirkulado restu pli grandaj ol la limigoj. En
la stratoj de la monda sudo la intelekta propraĵo kutime es-
tis anstataŭita per la libera disvastiĝo de ideoj, ofte komer-
citaj aparte de la jura sistemo por instigi novajn kreaĵojn,
kiuj disvastiĝas ĉien, kvankam iniciatoj en la leĝaroj kaj en
la propagando, per ŝtatoj kaj firmaoj, naskiĝis klopodante
la kontrolon kaj krimigon de tiuj praktikoj. Konscie kiel
  89
       Nimus, op. cit., p. 27.




                                                          102
kontesto al la artista tiama stato aŭ spontane kiel ĉiutaga
kaj kutima, la reproprigo de informoj kaj kulturaj havaĵoj
jam ekzistintaj por la disvolvo de novaj kreaĵoj forte pli-
iĝis en la 20-a jarcento eĉ naskigante novajn movadojn,
ritmojn, ritojn kaj verkojn en la plej diversaj lokoj. Estas
multnombraj ekzemploj en la arto kaj en la kontraŭkul-
turo, ĉiuj prezentantaj iujn manierojn de ribelo kaj mov-
antaj la aĵojn el unu referenca sistemo al alia, kun (aŭ sen)
ŝanĝo de signifo. La amasaj komunikadaj, registradaj kaj
ludadaj teknologioj ludis gravan rolon en tiu disvastiĝo,
plej ofte estiginte novajn praktikojn de kreado, konsumo
kaj disvastigo de kulturaj havaĵoj. La kapitalismo ludis
rolon eĉ pli grandan, estante ankaŭ la maniero produkti,
en kies kerno la teknologioj estas generitaj kaj popularig-
itaj, kiel ankaŭ la «malamiko» adoptota, eksplice aŭ ne
tiom, per la kulturaj iniciatoj de konfronto bazitaj sur la
remikso kaj sur la reproprigo de signifoj.

II.
La kontesto al la leĝoj regulantaj la intelektan propraĵon
okazis ekde la unua momento, ĵus post ilia solidiĝo en la
okcidentaj ŝtatoj. Pro kialoj tre malsamaj kaj foje kon-
traŭaj: anarkiistoj neante ĉiun ajn specon de privata pro-
prieto, eĉ la intelektan; socialistoj en la procezo potencigi
la kolektivan proprieton, inkluzive en la artoj, sub la ŝtata
administrado; liberalistoj emfazante la liberan merkaton,
kiu konsideris, ke la publika intereso havi aliron al kultu-
raj havaĵoj kiel eble plej malmultekoste, povus havi pli da
forto ol la aŭtorrajtoj; kaj artistoj, de ĉiuj ideologioj, kon-
testante la tiaman staton de la romantika kaj proprieta




103
kreado kaj batalante por la libereco uzi ĉiun ajn specon
de verko sen neceso peti rajtigon al iu ajn.

   Ankoraŭ dum la dua duono de la 19-a jarcento, samtem-
pe kiam la multaj inventaĵoj, kiuj iom post iom finigadis
la libron kiel ĉefan modelon de percepto de ideoj kaj realo,
unu el la unuaj artistoj publike kontestintaj la aŭtorrajton
kaj la nocion de individua kreanta geniulo estis la Grafo
Lautreamont, naskita kiel Isidore-Lucien Ducasse en Mon-
tevideo, en Urugvajo, en 1846, kaj ekde frue civitano de
Parizo, en Francio, kie li mortis en 1870, kun 24 jaroj.
Lautreamont faris el sia mallonga verko (kaj vivo) daŭran
konteston al tio, kio en tiu epoko estis instituciigita en la
literaturo, kaj en la temoj kaj en la procedo skribi — la
uzo de ortografiaj eraroj, stilaj nedecaĵoj, la plagiato kaj
la ripeto de formuloj, kiuj igas, ke liaj verkoj estu, ĝis hodi-
aŭ, adoritaj kaj malinklinaj al la klasifiko90 . La kantoj de
Maldoror (1869), lia plej fama kaj influa libro, raportas, en
siaj kantoj de poezio iam rakonta kaj iam lirika kaj absur-
da, sinsekvajn violentojn, perversaĵojn, kruelaĵojn ĉirkaŭ
la malkuraĝo kaj la homa stulteco.

   Lia dua libro kaj lasta laboro, Poezioj, «malpli mirinda
kaj eĉ pli stranga»91 , eldonita en la jaro de lia morto, teks-
te kolektis aforismojn, maksimojn, poeziaĵojn, citaĵojn de
grekaj poetoj kaj iliaj samtempuloj en Francio, kiel Char-
les Baudelaire, Blaise Pascal kaj Alexandre Dumas. En
unu el la fragmentoj de la publikaĵo, dividita en du par-
  90
     En «O astro negro», prefaco de Cláudio Willer al Lautréamont,
Os cantos de Maldoror.
  91
     Ibidem.




                                                              104
toj (kajeroj), li defendis la revenon de senpersona poezio,
skribita de ĉiuj, kiu referencu la kolektivajn manierojn pro-
dukti en la mezepoka periodo, sed per inkoj de la moderna
industriiĝo de tiu periodo: «La ideoj perfektiĝas. La signi-
fo de la vortoj partoprenas en la perfektiĝado. La plagiato
necesas. La progreso signifas tion. Ĉi tiu utiligas frazon
de aŭtoro, uzas lian esprimon, forigas malĝustan ideon kaj
anstataŭigas ĝin per ĝusta ideo»92 . Lautreamont, speciale
en tiu fragmento de Poezioj 93 , defias la miton de la indi-
vidua kreivo — kiu ekde la komenco iris tre kune kun la
pravigo de la rilatoj de intelekta propraĵo parolante pri
moderna mondo, kie, supozeble, ne estus akceptitaj ideoj
sen posedanto. Lia ago rimarkigas pri la reproprigo de la
kulturo kiel sfero de kolektiva produktado, same kiel en
la Antikva Epoko kaj parto de la Mezepoko, sed «sen ĉe-
si agnoski la limigojn identigitajn de li kiel artefaritajn,
atribuitajn al la aŭtoreco per la reĝimo jam estigita de
intelekta propraĵo»94 . Lia «La poezio devas esti farita de
ĉiuj, ne de unu», estanta en Poezioj, antaŭvidas, apud alia
samtempa poeto, Stéphane Mallarmé, la modernan aten-
ton de la supereco de la teksto super la aŭtoro-leganto,
«la transloko el la subjektiveco al la interteksteco, kiu igas
pensi pri la verko ne nur kiel dialogo inter homoj, sed an-
kaŭ inter tekstoj»95
  92
      Ibidem.
  93
      Guy Debord eĉ citas lin en la enkonduko de La socio de la spek-
taklo, sia plej konata verko, de 1967.
   94
      Nimus, op. cit., p. 27.
   95
      En Lautréamont, op. cit., p. 33, Willer, kiu bazas sin sur La
filoj de la argilo, de la poeto kaj meksika diplomato Octavio Paz.
La fokuso sur la teksto kaj ne tiam sur la aŭtoro estis populara en




105
   Lautreamont ankaŭ uzis la plagiaton por komponi sian
verkon. En Kantoj estas diversaj fragmentoj, kiuj referen-
cas la aliajn96 . En Poezioj eblas eltrovi fragmentojn de
Pensoj, de la matematikisto Blaise Paskalo, kaj de Maksi-
moj, de François de La Rochefoucauld, aldone de la laboroj
de verkistoj kaj filozofoj kiel Jean de La Bruyère, Luc de
Clapiers, Dante Alighieri, Immanuel Kant kaj La Fontai-
ne97 , inter aliaj aŭtoroj, kiujn ni trovus, se ni ekzamenus
ĝin pli detale. Krom tio, kaj en maniero eĉ pli stranga
komparita kun aliaj kontestintoj de la aŭtorrajto kaj la
aŭtoreco en la 20-a jarcento, ankaŭ la maniero de cirkul-
ado de la verko de Lautreamont montris ian konteston al
la tradicia merkato de publikaĵoj: la du broŝuroj de Poe-
zioj cirkulis sen prezo tra la stratoj de Parizo, per modelo
«pagu kiom vi volas», kiu estis, preskaŭ unu jarcenton po-
ste, disvastigita per la punka kulturo de influo anarkiisma
kaj de aliaj movadoj en la kontraŭkulturo, kiuj ne reko-
nas la sistemon de intelekta propraĵo kiel rajta por siaj
kreaĵoj.

   La libroj de Lautreamont estas ĉi tie cititaj, nur ĉar ili

la studoj nomitaj écriture en Francio post la 1950-aj, 1960-aj kaj
1970-aj jaroj, kun filozofoj kiel Roland Barthes kaj Jacques Derrida.
Barther, ne hazarde, estas la aŭtoro de La morto de la aŭtoro, de
1968, teksto, en kiu li indikas la malaperon de la figuro de la aŭtoro
post la 19-a jarcento, estante la lingvo la vera aganto de la skribita
erao, ne unu individuo. Martins, op. cit., p. 21.
  96
     Unu precipe videbla, laŭ Willer, estas la morto de la infano antaŭ
la patroj en la 1-a kanto, fragmento plagiatita de la poemo La reĝo
de la alnoj, de Goethe, kun Maldoror anstataŭ la Arbara Spirito.
  97
     Willer, Prefaco, en Lautréamont, op. cit.; kaj https://en.wikip
edia.org/wiki/Comte_de_Lautr%C3%A9amont.




                                                                  106
iĝis referenco de renverso por multaj el la eŭropaj avangar-
doj en la komenco de la 20-a jarcento, kiuj tiel konservis
kaj popularigis ilin. La francaj surrealistoj Louis Aragon
kaj André Breton metis lin en siajn templojn de malben-
itaj aŭtoroj, ĉe la flanko de Baudelaire kaj Arthur Rimba-
ud, kaj republikigis Poezioj, en 1919, post malkovri unu el
la malmultaj ekzempleroj de la verko en la Nacia Franca
Biblioteko. Al Lautreamont Aragon kaj Breton ankaŭ de-
diĉis numeron de la surrealisma revuo, kiun ili redaktis, Le
Disque Vert, en 1925, titolita «Le Cas Lautréamont» («La
kazo Lautreamont»). Ambaŭ iniciatoj igis la verkon de la
poeto konata por novaj publikoj. Antaŭ la revuo, unu el la
pioniroj de la modernismo en Usono, Man Ray, en 1920,
faris verkon identigitan al dadaismo nomitan L’Énigme
d’Isidore Ducasse (La enigmo de Isidore Ducasse). Ĝi es-
tas fotografaĵo, en kiu videblas iun aferon kaŝitan en felta
bruna peco ligita per sisala ŝnuro, inspirita per fragmento
de La kantoj de Maldoror: «Beautiful as the chance me-
eting, on a dissecting table, of a sewing machine and an
umbrella»98 .
   La verko de Man Ray estas tio, kion la franca artisto
(kaj sia amiko) Marcel Duchamp nomis en 1913 ready-
made, praktiko kiu konsistas el preni aĵojn, rilate al kiuj
oni estis indiferenta kaj redoni al ili kuntekston por dislo-
ki iliajn signifojn. En la 1910-a jardeko ambaŭ produktis
verkaron, kiu iel estis pionira en la mondo de la okcidenta
arto uzante kaj eksplicante la rekombinadon de informoj
  98
    Disponebla en https://www.wikiart.org/en/man-ray/the-en
igma-of-isidore-ducasse-1920. «Bela kiel la hazarda renkonto, sur
dissekcia tablo, de kudrada maŝino kaj ombrelo».




107
kaj aliaj elementoj por krei novan verkon. Kiel Duchamp
rakontas:

       En 1913 mi havis la gajan ideon fiksi radon al
       kuireja tabureto kaj vidi ĝin turniĝi. Kelkajn
       monatojn poste mi aĉetis malmultekostan re-
       produktaĵon de pejzaĝo de ventra nokto, kiun
       mi nomis «Apoteko» post aldoni du malgran-
       dajn punktojn, unu ruĝan kaj unu flavan, al la
       horizonto. En Novjorko en 1915 mi aĉetis en
       vendejo de iloj neĝan ŝovelilon, en kiu mi skri-
       bis «Antaŭ la rompita brako». Estis ĉirkaŭ
       tiu epoko, kiam la vorto «ready-made» venis
       al mia menso por nomi tiun manieron de espri-
       mo. Unu afero, kiun mi multe deziras klarigi
       estas, ke la elekto de tiuj «ready-mades» neni-
       am estis diktita pro la estetika plezuro. Tiu
       elekto estis bazita sur reago de vida indiferen-
       teco kun samtempe tuta manko de bona aŭ
       malbona gusto… Fakte tuta anestezo. […] Alia
       aspekto de la «ready-made» estas ĝia neebleco
       esti unika. La repliko de unu «ready-made» en-
       havas la saman mesaĝon; fakte preskaŭ neniu
       el la ekzistantaj «ready-mades» estas originala
       laŭ la konvencia senco.99

 En 1917 eliginta pisejon el la necesejo, subskribinta kaj
metinta ĝin sur soklo en artgalerio, lia ĝis hodiaŭ plej ko-
  99
    Originale    publikigita     en      la   retejo    Iconoclast:
www.13am.net/iconoclast, traduko el la angla de Ricardo Ro-
sas (Arquivo Rizoma) en la cifereca libro Recombinação, p. 17.




                                                              108
nata verko100 , Duchamp ankaŭ formetis la signifon de la
funkcia interpreto ŝajne konkludita el la aĵo. Kvankam tiu
signifo ne tute malaperis, ĝi estis metita apud alian eblon
— la signifon kiel artaĵo. La pisejo en galerio instigis ne-
certecan kaj retaksan momenton kaj kontestis denove la
romantikan esencismon, kiu metas la artaĵon kvazaŭ pro-
dukton de dia naturo kaj kiu privilegias la kreeman indivi-
duan laboron. La pisejo kaj la bicikla rado estis industriaj
produktoj faritaj per maŝinoj, kolektitaj en diversaj lokoj
kaj resignifigitaj de Duchamp; kiam metitaj en artejoj kiel
galerioj, ili ne povis esti patentitaj kiel aliaj tiamaj verkoj
(pentraĵoj, skulptaĵoj, fotografaĵoj), ĉar la aĵo mem ne ha-
vis valoron, ĝi povis esti forĵetita kaj alia prenus sian lokon
en nova ekspozicio sen signifa perdo. Tio, kio estis valora,
estis la ideo proponita per la sperto vidi aĵon de ĉiutaga
uzo kiel pisejon — aŭ feltan pecon kaŝantan aliajn aĵojn,
aŭ biciklan radon — en artgalerio. Naskiĝis tiel la konce-
pta arto, el sia libera deveno, kontraŭa al la aŭtorrajtoj
kaj kritika al la proprieto de la ideoj, sed kiu ankaŭ povis,
en la sekvaj jardekoj, transformi sin en varon kaj vizitadi
muzeojn kaj galeriojn registrita kun aŭtorrajtoj de miloj
da dolaroj.
  Duchamp kaj Man Ray apartenis al unu el la eŭropaj
avangardoj de tiu periodo, la dadaismo, kiu, disvastigita
en Svislando, Usono, Franco kaj Nederlando, sed ankaŭ
Kartvelio, Japanio kaj Rusio101 , disvolvis grandan parton
 100
     Farita de Duchamp en 1971 sendinte la aĵon al la salono de la
Asocio de Sendependaj Artistoj de Novjorko kun la kaŝnomo R. Mutt.
 101
     Disponeblas multaj detaloj pri dadaismo en https://en.wikiped
ia.org/wiki/Dada.




109
de siaj laboroj per la kontesto al la ideo de la artisto kaj de
la disiĝo inter arto kaj vivo. La dadaismo, kiu estas vorto
kun multaj devenoj, sed kiu en ĉiuj ili signifas «nenion»,
multe ŝuldas al alia nocio de Duchamp: la kontraŭarto,
pensita de li bazante sin sur la ready-mades en 1913 kaj
adoptita de multaj kontraŭkulturaj movadoj de la 20-a
jarcento102 kiel metodo inciteti la bazojn de tiu, kiu estis
tradicia arto — inter ili, temoj kiel la aŭtoreco, la beleco
kaj la intelekta propraĵo. Diversaj verkoj de la dadaismo
dubis pri la ideo de la kreiva solecema geniulo kaj esprimis
ribelon kontraŭ la kapitalismaj principoj ene de la artaj
valoroj. La rumano Tristan Tzara, unu el la ĉefaj homoj
de la dadaismo, montris iom da tiu ribelo ofte uzante la
hazardecon, la nonsense [sensenceco] kaj la sorton por pro-
dukti verkojn, kiuj koliziis kun la tiama stato de la arta
mondo de tiu epoko, kiel en «Por fari dadaisman poemon»,
en 1920:

       Prenu tondilon.

       Elektu en la gazeto artikolon kun la longeco,
       kiun vi deziras doni al via poemo.

       Tondu la artikolon.
 102
     El la movadoj KOBRA kaj Literista Internacio, proksimaj al la
surrealismo kaj al dadaismo de la unua duono de la 20-a jarcento, al
Provo (Nederlando), al la punko kaj al la novismo, en la dua duono,
kaj ankaŭ al la situaciistoj kaj al la mail art ankaŭ ĉi tie cititaj.
Tiuj kontraŭartaj movadoj estas detalitaj en bela kaj malmulte ko-
nata verko nomita Assalto à cultura: utopia subversão guerrilha na
(anti)arte do século XX [La rabo al la kulturo: utopiaj movadoj el
la literismo al la klasmilito], de Steward Home.




                                                                110
       Tuj atente tondu kelkajn vortojn, kiuj formas
       tiun artikolon kaj metu ilin en sakon.
       Malforte skuu.
       Tuj deprenu ĉiun pecon unu post la alia.
       Konscie kopiu laŭ la ordo, en kiu ili estas de-
       prenitaj de la sako.
       La poemo similos al vi.
       Kaj vi estas verkisto senfine originala kaj de
       ĉarma sentemeco, kvankam nekomprenata de
       la plebo.103
   Prezentitaj ankaŭ en multaj manifestoj produktitaj en
la periodo, la ideoj de la dadaismo104 klopodis la forigon de
arta sistemo, en kiu la intelekta propraĵo, surtronigita en
la nocio de aŭtoreco, jam ludis gravan rolon. Ne hazarde,
 103
      En la originala en la franca: «Prenez un jornal. Prenez des
ciseaux. Choisissez dans ce jornal un article ayant la longueur que
vou comptez donner à votre poème. Découpez l’article. Découpez
ensuite avec soin chacun des mots qui forment cet article et mettez-
le dans un sac. Agitez doucement. Sortez ensuite chaque coupure
l’une après l’autre dans l’ordre où eles ont quitté le sac. Copiez
consciencieusement. Le poème vous ressemblera. Et vous voilà un
écrivain infiniment original et d’une sensibilité charmante, encore
qu’incromprise du vulgaire».
  104
      Indas ankaŭ citi kiel ideojn influajn sur la dadaismo tiujn ekspozi-
ciitajn en la toloj de la germana Kurt Schwitters, plenaj de hazardaj
bildoj de gazetaj tondaĵoj, trajnbiletoj kaj fotografaĵoj, kaj en la
sonaj poezioj (sen vortoj) de Hugo Ball, fondinto, flanke ĉe lia edzi-
no Emmy Hennings, en 1916, de la renkontiĝejo de la dadaistoj, la
Cabaret [kabaredo] Voltaire, en Zuriko, en Svislando.




111
ankaŭ ĉi tie la teknologio komencis havi pli da graveco
en la arto; la kungluaĵoj, la sona poezio kaj la kino estas
artoj, fortigitaj en tiu periodo, en kiuj la teknikaj aparatoj
ludas ĉefan rolon, kaj kiel procedo produktada (okazo de la
kungluaĵoj) kaj de registrado kaj prezentado al la publiko
(sona poezio kaj la kino).

   La kungluaĵoj forte eniris en la artan mondon danke al
la hispana Pablo Picasso kaj la franca Georges Braque,
post 1912, bazitaj sur la evoluo de la presadaj teknikoj, ki-
uj ebligis la amascirkuladon de gazetoj kaj revuoj, el kie la
pentristoj tondis fragmentojn kaj miksis desegnaĵojn kaj
inkojn en siaj verkoj. La sona poezio gajnis influon per la
fondinto de la itala futurismo, Filippo Tommaso Marinet-
ti, kiu inter 1912 kaj 1914 eldonis Zang Tumb Tumb, sona
kaj vida poemo, en kiu la novaj modernismaj teknikoj de
tipografio kaj diagramigo de la italo estas miksitaj kun riĉa
kaj malnova tradicio de parola poezio por ludi kun la sonoj
de la vortoj — kvankam, en la okazo de Marinetti kaj de
la itala futurismo, la eksperimentadoj, kiuj estis sub tasko
de retoriko de industria rapideco, kiu rezultigis mizogin-
econ kaj la faŝismon de Mussolini105 . La dadaistaj Hugo
 105
     La unua «Futurisma manifesto», skribita de Marinetti kaj publi-
kigita en la franca gazeto Le Figaro en 1909, «laŭdis la rapidecon kiel
novan estetikan valoron destinitan riĉigi la grandiozecon de la mon-
do», kiel Franco «Bifo» Berardi skribas en Depois do futuro [Post
la estonteco], libro kiu detalas la konceptojn de «estonteco» dum la
20-a jarcento kaj hodiaŭ. Kun la rapideco venas la apologio de la
aŭtomobilo, de la militemaj virtoj kaj la malvalorigo de ĉio, kio es-
tas ina, elmontrita en ĉi tiu fragmento de la manifesto de Marinetti
eltirita de Bifo: «Ni volas celebri la iĉon, kiu sekurigas la stirradon,
kies ideala tigo trairas la Teron, lanĉita plenrapide al la ciklo de ĝia




                                                                   112
Ball kaj Kurt Schwitters ankaŭ faris sonajn poemojn; la
unua estis prezentita de Ball en la malfermo de la Cabaret
Voltaire, en 1916 — «gadji beri bimba glandridi lauli lonni
cadori»106 —, kiu, sen gramofono disponebla en tiu epoko,
estis registrita multajn jarojn poste kiel pop-muziko dan-
cebla en mikso de afrikaj ritmoj en «I Zimbra»107 , de la
disko Fear of Music, de Talking Heads, en 1979. La ger-
mana Schwitters estis pli bonŝanca; en la 1920-aj jaroj iris
kun Tzara, Hans Arp kaj Raoul Hausmann tra diversaj
literaturaj salonoj por deklami (kaj provoki) al la aŭskul-
tantaroj per «Ursonate» (ankaŭ nomita «Praa sonato»),
sona poemo bazita sur unu frazo «Fümms bö wö tää zää
Uu», ripetita kaj aldonita de aliaj fragmentoj dum la tem-
po, en kiu Schwitters ĝin prezentis — unu el tiuj prezentoj
estis registrita en radio de Frankfurto, en Germanio, en
1932, kaj ankoraŭ hodiaŭ disponeblas108 .
  La radio, cetere, komencas aparteni al la monda ĉiutago
post la 1920-a jardeko, kio fortigas la sonan eksperiment-
adon. La registro de la gramofonoj, de loka kaj efemera
atingo, komencas havi eblon de aŭskultantaroj kaj intera-
go kun miloj da homoj. La influo de la radio en la 1930-a
kaj 1940-a jardekoj igis, ke la nura lego de literatura teksto
por publika transsendo per la sistemo de radiotranssend-
propra orbito» (Bernardi, Depois do futuro, p. 24).
 106
     Pli da informo pri la poemo en https://www.nealumphred.com/
hugo-ball-sound-poetry-gadji-beri-bimba.
 107
     Videblas en https://www.youtube.com/watch?v=3tyVn2ZDJ-
Y.
 108
     Tradukista noto: La ligita video ne plu disponeblas en YouTube,
sed oni tie povas trovi prezentadojn de la poemo kiel ĉi tiu: https:
//www.youtube.com/watch?v=AAcKb24dVOg.




113
ado transformiĝu en alia maniero krei. Famiĝis la paniko
de multaj, kiuj aŭdis La milito de la mondoj, la 30-an de
oktobro de 1938 en la radio CBS, de Usono, transsendon
gviditan de Orson Welles, produktitan per The Mercury
Theater on the Air, bazitan sur teksto de H. G. Wells.
Post la unuaj 15 minutoj, post aŭdi rakontojn de aperoj
de eksterteranoj en diversaj bienoj de Usono, la transs-
endo ŝajnas fali, donante al multaj la impreson, ke CBS
en Novjorko estadis vere invadita de la eksterteranoj, pri
kiuj la tujelsende aŭditaj rakontoj parolis109 . Kvankam
ankoraŭ hodiaŭ estas malakordoj pri la vera influo de la
transsendo, estis memorinda epizodo en la historio de la
komunikiloj por ilustri, ke adapto de presita teksto al sona
komunikilo de publika atingo neniam plu estis nura trans-
sendo, sed alia afero — «la perilo estas la mesaĝo», kiel
resumis Marshall McLuhan du jardekojn kaj duonon po-
ste110 , analizante la influon de la formo de la komunikiloj
sur ilia enhavo.
   Ankoraŭ en la 1930-a jardeko, la populariĝo de la tekni-
koj de komuniko kaj reproduktado kiel la radio, la gramo-
fono, la fotografio kaj la kino naskis unu el la plej konataj
tekstoj de la germana historiisto Walter Benjamin, Das
Kunstwerk im Zeitalter seiner technischen Reproduzierbar-
keit [La artverko en la epoko de sia teknika reproduktado].
Skribita en 1935 kaj eldonita en 1936, ĝi argumentas, ke
la teknika reproduktado tiam atingis nivelon, «tiel, ke ĝi
komencis igi propra la tuton de la artverkoj de antaŭaj
 109
     Tute disponebla en https://en.wikipedia.org/wiki/File:War_o
f_the_Worlds_1938_Radio_broadcast_full.flac.
 110
     En Understanding Media [Kompreni komunikilojn].




                                                            114
epokoj, sed ankaŭ krei propran lokon inter la artaj proce-
doj»111 . Benjamin skribas, ke tiuj teknikoj de reprodukt-
ado liberigus la reproduktitan aĵon de la superrego de la
tradicio kaj, multobligante tion reproduktitan, metus en
la lokon de la unika okazo la okazon amasan112 . Tiel la
neordinara «aŭro» de la artverkoj perdiĝus kaj la kopi-
oj, amase (re)produktitaj, komencus havi valoron per si
mem — kio, kiel ni vidos post kelkaj jardekoj, kutimis en
la novaj artaj kaj kulturaj esprimmanieroj post la nask-
iĝo de elektraj teknologioj, poste ciferecaj kaj, fine, rete
ciferecaj.

II½.
La kontesto de la eŭropaj avangardoj al la aŭtorrajto an-
kaŭ havis eĥon en la Brazilo de la unua duono de la 20-a
jarcento. Preter la kunlaboraj kaj liberaj praktikoj de la
sudamerikaj originaj popoloj, temo de la 6-a ĉapitro de ĉi
tiu libro, la brazila modernismo prenis kelkajn elementojn
de la eŭropaj movadoj kaj readaptis ilin al la regionaj ecoj,
jam alkutimigitaj al la rekombinado de elementoj por la
kreo de novaj kulturaj havaĵoj.
  Tiurilate la san-paŭla Oswald de Andrade ludis gravan
rolon kiel disvastiginto kaj adaptinto de la ideoj de kon-
testo al la aŭtoreco kaj al la aŭtorrajto. Por Oswald, la
garantio de postvivo de la brazila kulturo estis en la ebleco
kontakti aliajn kulturojn kaj sorbi ilin per gluta procedo,
 111
     Benjamin, A obra de arte na era de sua reprodutibilidade técnica
[La artverko en la epoko de sia teknika reproduktado], p. 24.
 112
     Ibidem.




115
kiel estas esprimita en fragmentoj de la «Hommanĝula
manifesto», publikigita en la unua eldono de la Revista de
Antropofagia [Revuo de antropofagismo], en 1928: «Mi nur
interesiĝas pri tio, kio ne estas mia. Homa Leĝo. Homman-
ĝula Leĝo». La antropofagismo proponita de la verkisto
estis la renverso de la mito de la bona sovaĝulo atribuita
al klerista Rousseau: anstataŭ pura kaj senkulpa, indiĝe-
no lerta kaj fripona, kiu kanibalas la eksterlandanon kaj
digestas la okcidentan koloniganton kaj lian kulturon.

   Alia kontesta spuro kontraŭ la aŭtorrajto kaj ankaŭ kon-
traŭ tiuj nocioj de aŭtoreco lasitaj de Oswald estas Serafim
Ponte Grande, libro eldonita en 1933. En la loko, kie ku-
timas indiki la «Aŭtoraj[n] verkoj[n]», en la komenco de
la publikaĵo, li metas la rubrikon «Forlasitaj verkoj», kaj
la libro mem, kiu estas legota estas inkluzivita inter la ti-
toloj «forpuŝita». La frazo, kiu komencas la kovrilfolion
de la eldonaĵo parafrazas la kutiman aŭtorrajtan indikon:
«Rajto esti tradukita, reproduktita kaj misformigita en ĉiuj
lingvoj». La libra formo, kiel komentas Haroldo de Cam-
pos en la prefaco de la dua eldono (1971), estas farita per
la kungluaĵo, la apudmetado de diversaj materialoj, kio en
la kina tekniko ŝajnas egali iumaniere al muntado.

      La kungluaĵo — kaj ankaŭ la muntado —
      ĉiam, kiam ili laboru el aro jam konsistigita
      de iloj kaj materialoj, inventarante ilin kaj
      reŝanĝante al ili la primitivajn funkciojn,
      povas eniĝi en tiun specon de ago, kiun
      Lévi-Strauss difinas kiel bricolage (ellaboro
      de strukturitaj aroj, ne rekte pere de aliaj




                                                         116
       strukturitaj aroj, sed per la utiligo de restaĵoj
       kaj fragmentoj), kio, se estas karakteriza de
       la «pensée sauvage», ne ĉesas esti tre rilata al
       la logiko de konkreta speco, kombineca, de la
       poezia penso.113
   La influo de la kungluaĵo de la dadaismo kaj de la su-
rrealisma aŭtomatismo en Oswald estas konsiderinda, sed
ekzistas ankaŭ diversaj artistoj dum la historio, kiuj uzis
similajn artifikojn de kungluaĵo kaj de kontesto al la pro-
pra libro kiel rakonta kaj metodika aĵo. En la prefaco
de Serafim Ponte Grande jam citita, Haroldo de Campos
citas unu el tiuj, la idiosinkrazian La vivo kaj opinioj de
la kavaliro Tristram Shandy, de Laurence Sterne, skrib-
itan inter 1759 kaj 1767 en Anglio, «pionira mejloŝtono
de la revolucio de la librobjekto, kiu estas projekciita en
superforta kaj nerenversebla maniero en nia jarcento, nun
havante kiel apogilojn la novajn teknikojn de reprodukt-
ado de informtranssendo.»114 . La praktiko de Oswald krei
per la kungluado kaj per la rekompilado de diversaj frag-
mentoj de aliaj artistoj aŭ de amaskomunikiloj, miksante
ĝenrojn kaj diversajn formojn por estigi specifan verkon es-
tis, kiel aŭguras Haroldo de Campos, abunde vidita en la
20-a jarcento en Brazilo, el la vidaj artoj kaj prezentoj de
Hélio Oiticica, Paulo Bruzcky kaj Adriana Varejão ĝis la
literaturo de Valêncio Xavier kaj, pli lastatempe, Angéli-
ca Freitas, Verônica Stigger, Cristiane Costa kaj Leonardo
Villa-Forte115 .
 113
     Campos, Serafim: um grande não livro, p. 2.
 114
     Ibidem, p. 4.
 115
     Villa-Forte ankaŭ eldonis Escrever sem escrever: literatura e




117
   La influo plej eksplicita de la dadaismo rifuzi la original-
econ kaj, ĉefe, ke ĉiu arta produkto konsistas el la reciklado
kaj en la remuntado estas montrita kaj en Oswald kaj en
aliaj artistoj ĉi tie cititaj, pli en la estetiko ol en la maniero
licenci la verkon. Forlasi la aŭtorrajton — aŭ eĉ licenci per
manieroj malpli limigaj — estas, en la kunteksto de la arto
de la 20-a jarcento, estetika distingilo, kiu praktike ŝajnas
estiĝi kiel tro radikala eĉ por eksperimentaj artistoj.

III.
La apero de artverkoj amase daŭris dum la 20-a jarcento
kaj komencis ankaŭ inkludi aspektojn de la teknologioj de
komunikado, registrado kaj reproduktado dum ili popu-
lariĝis. Ankaŭ novaj signifoj kaj artaj praktikoj naskiĝis
per la rekombino de dateno (literatura teksto registrita
per aŭdioformo ekzemple) transportita al alia speco de
registro kaj rekombinita laŭ la diversaj eblaj teknikoj en
alia komunikilo — la sonaj enmetoj, tranĉoj kaj redaktaj
paŭzoj, kiuj transformis La milito de la mondoj en alian
aferon, kiam tujelsende transsendita ekzemple. El la pu-
ra eksperimentado per teknika inventaĵo ankaŭ naskiĝas
aliaj rekreaĵoj; la gramofono de Edison en la manoj de la
hungara vida artisto kaj profesoro en la germana Bauha-
us László Moholy-Nagy povis ŝanĝi produktivan ilon «tiel
ke la aŭda fenomeno estiĝu per si mem danke al la regis-
tro de la necesaj spuroj sur disko sen antaŭaj aŭdaĵoj»116 .
apropriação no século XXI, laboro, kiu pensas pri la literaturo en
kunteksto de reproprigo favorigita per la ciferecaj teknologioj kaj
Interreto.
 116
     Moholy-Nagy, citita de Kittler, op. cit., p. 79.




                                                               118
La sugesto de Moholy-Nagy (kaj de aliaj) en tiu periodo
por produkti muzikon per la gramofono efektiviĝas per la
konkreta muziko post 1948, kun la franca Pierre Schaefer
farante sonajn eksperimentojn per mikrofonoj, aktoraj vo-
ĉoj kaj aliaj sonoj registeblaj en tiama radia studio. Estas
en tiu jardeko ankaŭ, kiam la registrilo de magneta bendo
komencas esti komercita kaj, per la portebleco, kiun iom
post iom ĝi komencis ebligi, realigi novajn sonajn eksperi-
mentojn — kiel tiuj de la egipta Halim El-Dabh, kiu, per
registrilo de magneta bendo de radio-studio de Kairo, en
Egiptio, produktis en 1944 «The Expression of Zaar», kon-
siderita unu el la unuaj elektraj muzikoj faritaj per ŝanĝoj
en studio de registritaj sonoj (per la registrilo) de religia
ceremonio en tiu epoko117 .

   Estinta ekde la komenco tranĉaĵo, de la daŭra movado
aŭ de historio irigita antaŭ la lenso118 , la kino estis unu
arto eĉ pli rekombinema. La datenoj registritaj per du
malsamaj manieroj (bildo kaj sono, movantaj) gajnis la
eblon de diversaj specialaj efikoj en kompleksaj studioj de
redaktado (kaj ankaŭ produktado) per la plej bonaj re-
gistriloj, mikrofonoj kaj aliaj sonaj aparatoj, kiun la plej
riĉa el la artoj jam ebligis en la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj,
precipe en la Okcidenta Marbordo de Usono, en Holivudo.

 117
     El-Dabh iris tra la stratoj registri eksterajn sonojn de malnova
zar-kulta ceremonio, speco de ekzorcismo publike farita. Fascinita
per la ebloj ŝanĝi la registritan sonon per muzikaj celoj, li pensis, ke li
povis malfermi la enhavon de kruda aŭdaĵo de la zar-kulta ceremonio
por pli profunda esploro pri la «interna sono» enhavita en ĝi. Fonto:
https://en.wikipedia.org/wiki/Halim_El-Dabh.
 118
     Kittler, op. cit., p. 177.




119
Ĝi estis la arto, en kiu la rekombinado povis atingi plej
da efikeco kaj beleco, laŭ la francaj Guy Debord kaj Gil
Wolman, en Mode d’emploi du détournement 119 , de 1956:
«la povoj de la filmo estas tiel grandaj, kaj la manko de
kunordigo de tiuj povoj estas tiel evidenta, ke preskaŭ ĉiu
ajn filmo, kiu estu super la mizera mezboneco provizas te-
mon pri senfinaj polemikoj inter spektantoj kaj profesiaj
kritikistoj»120 . Heredantoj de Lautreamont, de la dada-
ismo kaj de la Bauhaus, Debord kaj Wolman estas ligitaj
al la situaciistoj, grupo estigita en Francio post 1957 de
diversaj poetoj, arkitektoj, filmistoj, artistoj, kiuj difinis
sin kiel «arta kaj politika avangardo» centrita al la kritiko
al la konsumsocio kaj al la komercaĵigita kulturo121 .

   Um guia para os usuários do detournamènt estas unu el
la unuaj tekstoj havante kiel fokuson la disvolvon de kre-
ema metodo bazita sur la plagiato. Debord kaj Wolman
parolas ekzemple de la praktiko en la literaturo, pli uzita
en la procedo skribi ol en la fina rezulto: «Ne estas multe
da estonteco en la turnigo de tutaj romanoj, sed dum la
transira fazo povus esti certa nombro de tiaj entreprenoj».
En la poezio ili citas la metagrafion — tekniko de grafika
 119
     Unue eldonita en la oka numero de la belga surrealisma revuo
Les Lèvres Nues, en 1956.
 120
     Ĉi tiu fragmento estis turnigita de la enkonduko por O guia dos
usuários do detournamènt publikigita per BaixaCultura en la Interr-
eto kaj en zina formo, 2015.
 121
     «La ideo de “situacionismo” estas rilatata al la kredo, ke la in-
dividuoj devas konstrui la situaciojn de siaj vivoj en la ĉiutago, ĉiu
esplorante sian eblon, por rompi la regantan fremdigon kaj akiri pro-
pran plezuron». Fonto: https://enciclopedia.itaucultural.org.br/ter
mo3654/situacionismo.




                                                                 120
kungluaĵo disvolvita de la rumana Isidore Isou kaj adopt-
ita de la movado de la Literismo122 , kiu ilin inspiris. Kiel
«fundamentaj leĝoj de la turnigo» estas: 1) la perdo de
graveco de ĉiu turnigita ero, kiu povas iri tiom malproksi-
me, ke ĝi povas perdi sian originan sencon; kaj samtempe,
la 2) reorganizigo en alia signifaro, kiu donas al ĉiu ero
novan aliron aŭ efikon. Unu fragmento:

      Ne temas ĉi tie pri reveno al la estinteco, kio
      estas reakcia; eĉ la «modernaj» kulturaj celoj
      estas per fina analizo reakciaj en la senco, ke ili
      dependas de ideologiaj formuligoj de estinteca
      socio, kiu daŭrigis sian agonion de morto ĝis la
      nuntempo. La sola taktiko historie pravigita
      estas la ekstremista novigo. […] Vere necesas
      forigi ĉiujn restaĵojn de la nocio de persona pro-
      prieto en tiu fako. La apero de la jam malmo-
      dernaj novaj necesoj per «inspiritaj» verkoj.
      Ili iĝis bariloj, danĝeraj kutimoj. Ne gravas, ĉu
      ŝati aŭ ne ŝati tiujn. Ni devas preterpasi ilin.
      Eblas uzi ĉiun ajn eron, ne gravas el kie ili estis
      prenitaj, por fari novajn kombinaĵojn. La mal-
      kovroj de la moderna poezio rilataj al la ana-
      loga strukturo de la bildoj montras, ke kiam
      du aĵoj estas kunigitaj, ne gravas kiom disaj
      ili povu esti de siaj originaj kuntekstoj, ĉiam
      formiĝas rilato. Limigi sin al persona aranĝo
      de vortoj estas nura konvencio. La reciproka

 122
     Kultura movado lokita en Francio kaj kreita en la 40-aj jaroj de
Isidore Isou, kun influoj de la dadaismo kaj de la surrealismo.




121
         enmiksiĝo de du sensaj mondoj, aŭ la kunigo
         de du malsamaj esprimoj, anstataŭas la origi-
         nalajn erojn kaj produktas pli efikan sintezan
         organizon. Oni povas uzi ĉion ajn.123

   Kiel praktiko, la turnigo ne estis antagonisto al la tradi-
cio, sed emfazo de la reinventado de nova mondo bazante
sin sur la estinteco, en momento en kiu, postmilite, Eŭro-
po (kaj Francio) vivis artan eksplodon kaj de rekomenco
de la avangardoj de la komenco de la jarcento, kiu iel lern-
igis al ĉiuj «lerni vivi per malsama maniero per la kreado
de novaj praktikoj kaj kondutaj manieroj»124 . La ideo de
turnigo proponita en la teksto de Debord kaj Wolman ŝaj-
nis funkcii pli por malkaŝi ol por kaŝi ĝiajn devenojn. Estis
unu maniero, inter aliaj multaj, rekte enigi en la longan
dialogon de la scio, elmontri referencojn kaj montri al ĉiuj
tion, kion oni volas absorbi de tiuj. De la unuiĝo de tiu,
kiun oni profitis de unu flanko, kun tio, kion oni profitas
de alia, ni lernas ekde nul, naskiĝas io malsama. En la
sama 1950-a jardeko ankaŭ akcidente naskiĝis alia influa
tekniko bazita sur la plagiato, la cut-up. La pentristo kaj
poeto Brion Gysin, kiu apartenis al la grupo de André
Breton en la franca surrealismo, metis gazetajn tavolojn
kiel maton por protekti tablon, dum li tondis paperojn
per lameno por razi. Tondante la gazetojn Gysin rimar-
kis, ke la tranĉitaj tavoloj prezentis interesajn apudmetojn
de teksto kaj bildo; li komencis tiam dividi gazetartikolojn
en sekcioj, hazarde reorganigitaj same kiel Tzara proponis

 123
       Debord; Wolman, op. cit.
 124
       Nimus, op. cit., p. 79.




                                                          122
en «Por fari dadaisman poemon». Multaj poetoj eble jam
faris similajn agojn por la kreado, sed Gysin konis la verk-
iston William Burroughs kaj prezentis al li la teknikon en
1958, en la Beat Hotel, en Parizo. Naskiĝis partneraro, kiu
produktis diversajn verkojn en teksto kaj en sonoj, inter
ili la libron The Third Mind, kolekton de cut-ups subskri-
bitaj de ambaŭ. Unu el la plej neordinaraj verkistoj de la
20-a jarcento, Burroughs ankaŭ uzis la teknikon en trilo-
gio de libroj, kiu enhavas The Soft Machine, The Ticket
That Exploded kaj Nova Express, eldonitaj inter 1961 kaj
1964, rakontoj ĉiuj, en kiuj ekzistantaj tekstoj eltonditaj
kaj muntitaj per pecoj estis hazarde metitaj, kombinitaj
per pentraĵoj de Gysin kaj eksperimentaj sonoj eltonditaj
de Ian Sommervile — en registrilojn de magneta bendo,
tiam pli popularaj ol en la Egiptio de Halim El-Dabh en
1944.

  Burroughs ankaŭ priskribis la cut-up didaktike:

      La metodo simplas. Jen estas maniero fari ti-
      on. Prenu paĝon. Kiel ĉi tiun paĝon. Nun
      tranĉu el la mezo malsupren. Vi havas kvar
      sekciojn: 1, 2, 3, 4, … unu du tri kvar. Nun re-
      organizu la sekciojn metante sekcion kvar kun
      sekcio unu kaj sekcion du kun sekcio tri. Kaj vi
      havas novan paĝon. Kelkfoje ĝi diras la saman
      aferon. Kelkfoje alian multe malsaman aferon
      — eltondi kaj alglui diskursojn estas interesa
      ekzerco — ĉiuokaze vi malkovros, ke tio diras
      iun aferon kaj iun aferon bone difinitan. Al-
      gluu ajnan poeton aŭ verkiston, kiun vi admi-




123
ras, ekzemple, aŭ poemojn, kiujn vi multfoje
legis. La vortoj perdis la signifon kaj vivon
per jaroj de ripetado. Nun algluu la poemon
kaj tajpu elektitajn pecojn. Plenigu paĝon per
fragmentoj. Nun tondu la paĝon. Vi havas
novan poemon. Tiom da poemoj, kiom vi vo-
las. Tristan Tzara diris: «La poezio estas por
ĉiuj». Kaj André Breton nomis lin policisto
kaj forpelis lin de la movado. Diru denove:
«La poezio estas por ĉiuj». La poezio estas
loko kaj estas libera, por ke ĉiuj eltondu kaj
algluu Rimbaud-on, kaj vi metu vin en la loko
de Rimbaud.

La metodo de la cut-up kondukas la verkistojn
al kungluaĵo, kio estis uzita de pentristoj dum
sepdek jaroj. Kaj uzita per la fotografaj kaj
kinaj kameraoj. Fakte ĉiuj la strataj tranĉoj
de la kino aŭ de fotografaj kameraoj estas,
per neantaŭvideblaj faktoroj de pasantoj kaj
apudmeto, cut-ups. Kaj fotografistoj diros al
vi, ke ofte iliaj plej bonaj tujfotografaĵoj es-
tas akcidentoj… verkistoj diros la samon. La
plej bonaj skribaĵoj ŝajnas esti tiuj faritaj pre-
skaŭ akcidente de verkistoj, ĝis kiam oni igis
la metodon de la cut-up eksplica — ĉiu skri-
baĵo estas fakte cut-ups; mi revenos al ĉi tiu
afero — estis neniu maniero produkti la akc-
identon de la spontaneeco. Vi ne povas decidi
la spontaneecon. Sed vi povas enkonduki la
neantaŭvideblan kaj spontanean faktoron per




                                                     124
         tondilo.125
   En la 1950-a jarcento ankoraŭ videblas, en agokampo
malpli underground [netendenca], la poparto antaŭeniri
per la rekombinado de la modernisma kaj dadaisma kun-
gluaĵo kun pli kaj pli alproprigo de la aĵoj de la amas-
kulturo, nun ankaŭ inkluzivante la televidon, ekde 1930
ebla en Eŭropo kaj en Usono, sed fakte popularigita kaj
igita simbolo en la okcidentaj hejmoj en la 1950-a jarde-
ko. Andy Warhol kaj Roy Lichtenstein, du el la nomoj
(ne hazarde el Usono) plej konataj de tiu movado, iĝis pop
[popiĝis] uzante elementojn de la historioj en kadretoj, de
la reklama propagando kaj de la distraj televidaj progra-
moj por parodii kaj komenti la apation, kion la konsumo
(ankaŭ de amaskomunikilaj produktoj) povas naskigi en la
homoj. Kiel en Duchamp, la arta verko en la poparto estas
produktita bazante sin sur pecoj de aliaj verkoj amase ko-
mercigitaj, kio ankoraŭ hodiaŭ levas diversajn demandojn
pri intelekta propraĵo kaj aŭtoreco. Warhol, speciale, fa-
ris siajn plej konatajn verkojn bazante sin sur bildoj kaj
âjoj ne produktitaj de li, sed proprigitaj, okazo de Ma-
rilyn Monroe (1967), 250 buntaj serigrafioj faritaj en sia
Factory bazinte sur disvastiga fotografaĵo de la aktorino
simbolo de la Ora Erao de Holivudo. Kaj ankaŭ de la ska-
toloj de Brillo Box, populara lesivo en Usono, alportita de
Warhol al la mondo de la artoj en 1964 kaj registrita per
aŭtorrajto ekde tiam.
   En la plejparto de la juraj procesoj, kiujn Warhol devis
alfronti en tiu epoko, la tribunaloj agnoskis sian proprigan
 125
       Burroughs, O método cut-up, p. 85.




125
agon kiel arta. Por fundamenti sian rezolucion ili memor-
igis lian trajektorion, la tiaman kuntekston kaj atestojn de
specialistoj pri la afero, kiel kritikistoj, historiistoj kaj pro-
fesoroj, agantoj de la arta fako, kiuj povus doni «difinon»
de tio, kion la socio konsideras kiel artiston. La proprigoj
de Warhol pasis la «estetikan teston» ankaŭ ĉar montris
«originecon» en lia ago; kiel antaŭ faris Duchamp, en Bril-
lo Box Warhol signife kaj nerenverseble modifis la fakon
(kaj la regulojn) de la arto. La paradokso de la historio
estas, ke Warhol (kaj liaj heredantoj poste) montris sin
nefleksebla pri la modifoj kaj uzoj de siaj verkoj126 .

   Warhol ne estis la unua, nek la lasta, agi en kontraŭdi-
ra maniero uzante ĉion kreante, sed ne lasi, ke aliaj uzu
ion, kiun li produktis. Estas termino en psikologio por tiu
praktiko, nomita «malamego al la perdo» (loss aversion,
en la angla), kiu diras: «ni ne ŝatas perdi kion ni havas».
Ĝi parolas pri emo doni valoron pri altan al la perdoj ol
al la gajnoj; la profitoj, kiujn ni akiras kopiante laboron
de aliaj ne kreas en ni grandan emocion, sed, kiam niaj
ideoj estas kopiitaj, ni sentas preskaŭ perdon kaj iĝas pre-
skaŭ gardohundoj soifantaj je venĝo127 . La Studioj Disney
estas, eble, la okazo plej konata de tiu praktiko: ili mul-
te uzis la publikan havaĵon por savi kelkajn el siaj ĉefaj
verkoj — Neĝulino kaj la sep nanoj, Pinokjo, Alico en Mir-
lando, Cindrulino, La dormanta belulino, Aladino — kaj

 126
    Kiel oni montras en, op. cit., p. 448.
 127
    Kiel estas montrita en sceno de la kvara parto de la dokumenta
filmo Everything Is a Remix [Ĉio estas remiksaĵo], de Kirby Ferguson
(2015). Disponebla en https://vimeo.com/baixacultura.




                                                               126
transformi ilin en videorakontojn kun komerca sukceso128 .
Sed, kiam estis la tempo de la eksvalidiĝo de la aŭtorrajtoj
de la unuaj filmoj de Disney, ili faris fortan premon, por
ke la aŭtorrajta periodo estu prokrastita en Usono. La
lasta plilongigo, Copyright Term Extension Act, de 1998,
famiĝis ankaŭ kiel «Mickey Mouse Protection Act» [Leĝo
Protekta de Mickey Mouse] kaj prokrastis la eniron al la
publika havaĵo de verko al 70 jaroj post la aŭtora morto,
120 jaroj post la kreo aŭ 95 jaroj post la verka publikigo.
Ĉi tiu lasta periodo estas tiu de Mickey Mouse, publikigita
en 1928, kiu estos en publika havaĵo en 2024 — krom se
Disney faru premon por prokrasti tiun daton.

IV.
Kiel kontesto deklarita al la sistemo de intelekta proprieto
aŭ por komenci esti kutima parto de la procezo de kreado,
la okazoj de la reproprigo de ideoj komencis esti tiom of-
taj, kiom ni volus rimarki post la 1960-aj jaroj. Estas en
tiu jardeko, kiam la teknologiaj agoj bazitaj sur la registro
kaj ludado komencis esti komercitaj en la plejparto de la
planedo kaj ĉesis esti nur aparatoj de specialistoj, por iĝi
iom post iom pli porteblaj kaj malpli grandaj, komencante
esti en multaj mezklasaj domoj de la okcidenta mondo. La
registriloj kaj la aŭdaj reproduktiloj en magneta bendo ek-
zemple komencis esti facile trovitaj en la merkatoj de la
grandaj urbaj centroj per la produktado kaj komercado
de la kasedaj bendoj — kaj «virga», kiu povas esti uzitaj
 128
    Pli da informo pri la okazoj de historioj akiritaj el la publika
havaĵo, kiuj iĝis sukcesaj videorakontoj en Disney en https://baixac
ultura.org/a-armadilha-disney.




127
por registri, kaj de antaŭregistrita muziko — post 1964.
Patento de Philips de 1963129 , la «kompakta» formo de
la kaseda bendo konkuris (kaj poste anstataŭigis) kun la
Stereo 8 (kartoĉo, aŭ 8-track), kreita en Usono en 1958
kaj iomete pli granda ol la kasedo, kaj popularigis la kuti-
mon aŭskulti kaj registri muzikaĵojn en bendoj anstataŭ
la voĉaj registraĵoj kaj diktaĵoj, kiel kutimis ĉe la unuaj
registriloj. Ĝi estis la fuelo de la porteblaj registriloj, kiuj
disvastiĝis kiel komercaj produktoj en la fino de tiu jarde-
ko — unu el la unuaj estas la modelo Typ EL 3302, de
Philips, de 1968 — kun la eblo konservi aŭdaĵoj de ĝis
tridek minutoj en ĉiu el siaj flankoj.

   Pli multekosta kaj stranga, la specimenilo aperas post
1969 kiel aparato, kiu registras kaj ebligas modifon de mal-
samaj muzikaj specimenoj, kaj poste kiel maniero tondi
kaj intermeti muzikaĵojn — la sampling. Ĝi naskiĝas el la
sinteziloj, aparatoj kiuj, bazitaj sur la aranĝo de la piano,
kunigas kaj ludas malsamajn sonojn, kiel la unuaj disvol-
vitaj de la inĝeniero Robert Moog en 1964, ankoraŭ analo-
gaj kaj kiuj popularigis nomojn kiel oscililojn, kovertojn,
brugenerilojn, filtrilojn kaj sekvencilojn kun tensia kontro-
lo kiel vortoj (kaj efikoj) uzotaj por sona modifo. Samtem-
pulo de Moog estas la Mellotron, de 1963, unue vendita
kiel klavaro kun antaŭregistritaj akompanoj (en magne-
taj bendoj) por animi la anglajn domojn, poste uzita en
diversaj rokbandoj kiel The Moody Blues, Genesis, King
Crimson kaj The Beatles — ĝi estas la sono, kiu malfermas
la klasikaĵon «Strawberry Fields Forever», komponita de

 129
       Fonto: https://en.wikipedia.org/wiki/Cassette_tape.




                                                             128
John Lennon kaj Paul McCartney en 1967. Ankoraŭ estis
Electronic Music Studios (EMS), produktita en Anglio en
1969, la Minimoogs kaj aliaj antaŭ Fairlight CMI, kreita
de la aŭstraliaj Kim Rydie kaj Peter Vogel en 1979, ĉefa
responda de la populariĝo de la specimenilo, uzita kaj en
la disvastigado de la elektra muziko kaj en la repo — mu-
zika stilo tute naskita el la reproprigo kaj havanta ĉi tiun
kiel bazon130 . La specimenilo igis la komponadon, en la
popa muziko, ankaŭ la arto kombini sonojn kaj pecojn de
muzikaĵoj131 .

   Ankaŭ tiuepoka, la videokasedo komerce aperis inter
1959 kaj 1963 kun diversaj modeloj venditaj per markoj
kiel Toshiba, Philips kaj Sony. Bazitaj en mekanismo de
registro kaj konservo de informoj simila al tiu de aŭdaj ma-
gnetaj bendoj, la unuaj ankoraŭ estis pezaj aparatoj, bruaj
kaj multekostaj, pli uzitaj en firmaoj, lernejoj, malsanul-
ejoj. Sed, en la 1970-a jardeko, malgrandiĝis ilia grando
kaj ili disponeblis en la bazaro por ekzemple esti uzitaj por
la hejma registrado de televidaj programoj. Post 1969, per
la komercigo de la hejmaj kameraoj kun kuplitaj baterioj
(modelo nomita Portapak), la videokasedoj ankaŭ komen-
cis ekspozicii hejmajn videojn de tiuj kameraoj — la unu-
aj, kiuj uzis magnetajn bendojn, kiuj povas esti luditaj en
tiuj aparatoj estas de la komenco de la 1970-a jardeko.

  130
      Pri la deveno de la specimenilo en la repo, vidu la dokumentan
filmon Copyright Criminals, produktita kaj direktita de Benjamin
Franzen kaj publikigita en 2009, disponebla https://www.pbs.org/
independentlens/copyright-criminals.
  131
      Bastos, La cultura del reciclaje, en Rosas; Salgado, Recombina-
ção, p. 10.




129
   La 1950-a, 1960-a kaj 1970-a jardekoj estis, fakte, tiuj de
disvastigo kaj uzo de teknologioj de ludado kaj registrado
de aŭdaĵoj kaj videoj. Sed ni ne povas forgesi, ke la presa
kopio ne nur restis, sed ankaŭ estis antaŭenpelita per la
teknikaj inventaĵoj de tiu periodo. Nomo iĝis sinonima
de praktiko: Xerox, naskita en 1948 kiel registrita marko
de kopiiloj bazitaj en la elektrofotografia metodo, praktiko
kiu, en 1947, ricevis novan nomon pli facile difinebla: kse-
rografio (de la greka xeros, seka, kaj grafia, skribo). Xerox
lanĉis al la merkato sian unuan presmaŝinon en 1960, la
Xerox 914, kaj post tio, kvankam ekzistis aliaj markoj kaj
modeloj de kopiiloj, kiuj sekvis ĝin, iĝis sinonimo de kopio
kaj referenco de arta praktiko — la copy art. En Brazilo ĝi
estis renomita kiel kserografio kaj tre praktikita, proksima
al la poŝta arto (aŭ mail art), de artistoj kiel la jam citita
Paula Bruscky, Hudnilson Jr. (Rio-de-Ĵaneiro) kaj Hugo
Pontes (Minas Gerais). Ĉi tiu lasta skribis:



      Eble la plej grava aspekto de la kserografio es-
      tas, ke ĝi oferas al la artisto, kiu ne havas ka-
      pablojn por la desegno, kondiĉojn ellabori la
      muntadon de siaj projektoj, miksante planojn,
      liniojn kaj ombrojn, sen iu ajn helpa ilo, kiun
      la desegna tekniko postulas. Per tiu elektro-
      nika procezo ni povas transpasi al la diversaj
      gradoj de denseco de blanka kaj nigra kolorajn
      bildojn, retikulajn kaj eĉ en reliefo (ĉi-okaze
      aĵoj aliformigitaj en figuroj), kio tre alproksi-
      miĝas al la kungluaĵoj, ebligante revenon al la




                                                          130
         spertoj de la taĉistoj132 .
   La bendo kaj la videokasedo, la aŭdioregistrilo kaj la
porteblaj videokameraoj kaj la kopiiloj kunportis novan
aspekton ĝis tiam nova por la demando de la intelekta pro-
praĵo kaj de la disvastigo de la libera kulturo: la ludado de
muzikaĵoj, videoj kaj tekstoj por hejmaj kaj nekomercaj
celoj. Preter la kopioj nomitaj piratoj, kiuj, kiel ni vidis,
ĉiam akompanis la ludadojn leĝe permesitajn, la alveno de
la registradaj kaj ludadaj teknologioj al la domoj de la ho-
moj popularigis la privatan kopion, kiu pagis aŭtorrajtojn
al neniu ajn. Pli ol populara, kutimo: registri kasedan
bendon per elektitaj muzikaĵoj de unu aŭ pli radioj, ek-
zemple, iĝis unu el la plej bonaj donacoj, kiam oni volis
konkeri iun en la 1980-aj jardekoj.
   La rekombina ebleco de la teknologioj de registrado kaj
ludado disvolvitaj en la dua duono de la 20-a jarcento kreis
problemon ankaŭ por la industrio, kiu, ekde la disvastiĝo
de la aŭtorrajtoj ĉirkaŭ la duono de la 19-a jarcento, est-
iĝis bazante sin sur la intelekta propraĵo. Estis tiel, kiam
en 1969 Phillips lanĉis la sonkasedon kaj la fonografa indu-
strio unue klopodis eviti la lanĉon de la produkto kaj poste
faris influon en la Kongreso de Usono, por ke estu kreita
imposto sur la virgaj kasedoj por kompensi la malgajnojn
de la industrioj kaŭzitajn per la kopioj, kiujn la uzantoj
faris de siaj LP-j, al kasedoj. Same okazis en 1976, kiam
Sony lanĉis la videokasedon de tipo Betamax kaj Universal
Studios kaj la Studioj Disney komencis proceson kontraŭ
la firmao akuzante ĝin, ke la produktoj rezultantaj de tiuj
 132
       Pontes, O que é arte xerox?, en Rosas; Salgado, op. cit., p. 18.




131
aparatoj instigis al la malobservo de la aŭtorrajtoj133 .
   En ĉi tiu lasta kazo, jura batalo, kiu daŭris ok jarojn
fine agnoskis, ke la homo, kiu registris la lastan ĉapitron
de dramserio en la videokasedo Betamax (aŭ aliaj specoj,
kiuj sekvis) ne piratis134 . En multaj aliaj similaj situacioj
same okazis: neniu leĝo atingis efike reteni la privatan kaj
komunuman uzon de la verkoj sen la pago de la respekti-
vaj aŭtorrajtoj. Ne eblis kontroli la hejman ludadon sen
komercaj celoj, kiam la teknologioj de ludado kaj registr-
ado ne nur permesas, sed ankaŭ havas la kopion por ĉiu
ajn celo, inkluzive la persona, kiel bazan metodon funkcii.
   Kiel maŝino, kiu unuigas registradon kaj tekstan regi-
stradon, aŭdaĵojn kaj bildojn, la persona komputilo ko-
mencas esti vendita kaj popularigita de firmaoj kreitaj en
Silicon Valley post 1975. Du jardekojn poste, ĝi kunigis
sin kun la Interreto por iĝi, ambaŭ, respondecaj por igi la
procedon krei eĉ pli bazite sur la kopio, kio plivastigis la
debaton pri intelekta propraĵo, pirateco kaj libera kulturo
al niveloj ĝis tiam ne konitaj.




 133
       Ibidem.
 134
       Ibidem.




                                                            132
       5-a Ĉapitro
LIBERA KULTURO
La vendantoj de programoj volas disigi la uzantojn kaj do-
mini ilin, por ke ĉiu uzanto akceptu ne kunhavi kun aliaj.
Mi rifuzas rompi la solidarecon inter aliaj uzantoj tiel.
Mi ne povas kun bona konscienco subskribi interkonsenton
pri konfidenceco aŭ programan interkonsenton pri uzado.
Dum jaroj mi laboris en la Laboratorio de Artefarita In-
telekto [de la MIT] por rezisti tiujn tendencojn kaj aliajn
malĝentilaĵojn, sed fine ili iris tro malfermen: mi ne povis
resti en institucio, kie tiaj aferoj estas faritaj kontraŭ mia
volo. Por ke mi plu povu uzi komputilojn sen malhonoro,
mi decidis grupigi sufiĉe da liberaj programoj, por ke mi
povu vivi sen iu ajn mallibera programo.
           Richard Stallman, La manifesto de GNU, 1985




Unuflanke ĉi tiuj pintoteknologiaj metiistoj ne nur kutimas
esti bone pagitaj, sed ankaŭ havas konsiderindan aŭtono-
mecon pri sia ritmo de laboro kaj laborejo. Tial la kultura
divido inter la hipio kaj la homo de organizo iĝis nun tre
malklara. Tamen aliflanke tiuj laborantoj estas ligitaj per
kondiĉoj de iliaj kontraktoj kaj havas neniun garantion de
daŭra laboro. Malhavante la liberan tempon de la hipioj, la
laboro iĝis la ĉefa vojo al memkontentiĝo por granda parto
de virtuala klaso.
     Richard Barbrook; Andy Cameron, The Californian
                                      Ideology, 1995




                                                          134
Registaroj de la industria mondo, pezecaj gigantoj de kar-
no kaj ŝtalo, mi venas de la retlando, la nova hejmo de
Menso. En la nomo de la estonteco, mi petas al vi de
la pasinteco, lasu nin trankvilaj. Vi ne estas bonvenaj ĉe
ni. Vi ne havas suverenecon, kie ni kunvenas. Ni formas
nian propran socian kontrakton. Tiu rego leviĝos laŭ kon-
diĉoj de nia mondo, ne de via. Nia mondo estas malsama.
Viaj juraj konceptoj de posedaĵo, esprimo, identeco, mov-
ado, kaj kunteksto ne aplikeblas al ni. Ĉiuj ĉi bazas sur
materio, kaj ĉi tie ne ekzistas materio.
      John Perry Barlow, Deklaracio de sendependeco de la
                                           retlando, 1996




Facilas, kiam vi preterpasas la perantojn.
                   Creative Commons, Get Creative!, 2000




Kiam vi elŝutas MP3-dosierojn, vi ankaŭ elŝutas komun-
ismon.
Record Industry Association of America, Kontraŭpirateca
                                kampanjo, 2000-aj jaroj




La malfermitkodo kaj la rajtocedo etendas nune multe pli
foren de la programado de programoj: la «malfermitaj




135
permesiloj» estas ĉie kaj tendence povas iĝi la paradigmo
de nova modo de produktado, kiu fine liberigu la socian
kunlaboron (jam ekzistantan kaj videble praktikitan) de la
parazita kontrolo, la eksproprietigo kaj la «rento» por la
grandaj industriaj kaj firmaaj riĉuloj.
                    Wu Ming, Copyright e maremoto, 2002



La ideo estas, ke la aŭtorrajto signifas «all rights reserved»
[ĉiuj rajtoj rezervitaj] kaj Creative Commons signifas
«some rights reserved» [kelkaj rajtoj rezervitaj]. Kaj vi
diras, kiuj estas tiuj. Estas kelkaj procedoj, kelkaj specoj
de malfermitaj permesiloj. Temas pri kreado de maniero
kunvivi en la informa medio, kiu estu tolerema, kaj kiu
evitu tion, kio okazas, kio estas la kontrolo de la informo
per la grandaj firmaoj. Nun ĉi ĉio ankoraŭ estas, iel,
paliativo. Creative Commons povas esti vidita, kiel ĝi
estas efektive de la plej, ni diru, radikalaj, kiel kapitalisma
strategio. La vera anarkiisto ne volas scii pri Creative
Commons nek pri rajtocedo, li estas tute radikala. Unue
mi estas kun ili, mi pensas, ke la privata proprieto, kaj
intelekta kaj neintelekta, estas monstraĵo sed mi ankaŭ
scias, ke oni ne antaŭeniras frapante muron, kovrante la
sunon per kribrilo. Mi pensas, ke vi devas cedi, devas fari
ian intertraktadon.
       Eduardo Viveiros de Castro, Economia da cultura
       digital, en Savazoni; Cohn, Cultura digital.br, 2009




                                                           136
I.
«La presilo estas denove blokita!»
   Richard M. Stallman, programisto de programoj en la
laboratorio de Artefarita Intelekto de la Massachusetts In-
stitute of Technology (MIT), en la Orienta Marbordo de
Usono diras, ke li eltrovis la problemon unu horon post
sendi el sia komputilo kvindek-paĝan dosieron por print-
ado kaj rimarki, ke la maŝino metis inkon sur kvar paĝojn
de alia laboro, kiu ne estis lia. Ne estas vere novaĵo, ĉar
li vivis alian similan situacion, en kiu la ĵus diplomiĝinta
fizikisto de Hardvard uzis sian kapablon de programado
de programoj por eviti ĝin, kreante kodan ŝanĝeton en la
kodo de la presila programo, kiu permesis sciigi, distance,
kiam ĝi estis blokita, per la frazo «The printer is jammed,
please fix it»135 . Sed ĉi-foje la presilo estis nova, unu el
 135
    Libere tradukita «La presilo estas blokita, bonvolu ripari ĝin».
Ĉi tiu historio estas ĉi tie rakontita el la 1-a ĉapitro, «For Want
a Printer», de Free as in Freedom: Richard Stallman and the Free




137
la eldonoj de Xerox (modelo 9700), kiu presis po tricent
punktojn por coloj en solaj paperaj paĝoj per rapideco de
ĝis po du paĝoj en sekundo, sur unu aŭ du flankoj, laŭ
pejzaĝa aŭ portreta aranĝo. Estis donita al laboratorio
kiel testa maniero, kutimo de la firmao kaj de aliaj baz-
itaj sur teknologiaj aparatoj al lokoj, kie tiu komunumo de
programistoj kuniĝis — se ili povus kodumi, ili multfoje
estis alvokitaj por labori en tiuj firmaoj. En la 1960-aj kaj
1970-aj jaroj, la MIT estis unu el la unuaj lokoj, kie tiu
komunumo de programistoj de programoj kaj aparataroj
defendinta la ideon, ke «ĉiu informo devas esti libera»,
kiu kondukas nin al Thomas Jefferson, al markizo de Con-
dorcet kaj al la naskiĝo de la liberalismo, renkontiĝis por
inventi kaj kunhavigi kodojn por la pli kaj pli potencaj
kaj malgrandaj komputiloj, kiuj loĝis en la esplorejoj. In-
ter pico antaŭfrumatene kaj komputpasiula kaj diletanta
intereso, kiu eniris en ĉiun ajn temon ŝajne banalan, kiel
la formon de karoto, aŭ iom kompleksan, kiel la manierojn
fari telefonajn ŝercojn, ili penis krei kreemajn solvojn por
malfacilaj problemoj. Resume: ili hack-umis [lerte trovis
kaj aplikis solvojn].

   Kiam Stallman vidis la problemon kun la nova presilo
de Xerox, li pensis apliki la malnovan korekton kaj kod-
umi ĝin denove. Tamen serĉante la maŝinan programaron
ili eltrovis, ke la firmao ne sendis, kiel kutimis ĝis tiam,
ĝentilecan programon, por ke la programistoj povu legi la
kodon, sed nur preskaŭ senfinan dosieron de nuloj kaj unuj

Software Revolution, biografio de Richard Stallman skribita de Sam
Williams.




                                                              138
nomitan duuman. Li povus ŝanĝi la nulojn kaj unujn en
malaltnivelajn ordonojn por maŝinoj per programoj nom-
itaj retrotradukiloj kaj tiam provi plenumi ĝin en la or-
ganoj de la presilo, sed ĝi estus malrapida kaj malfacila
tasko, kiu povus kaŭzi jarojn de kongestitaj kaj ĝenaj pre-
sadoj.

   Tio, kion Stallman faris tiam, estis iri al la programo. Li
eltrovis, ke alia programisto, en la universitato Carnegie
Mellon, ankaŭ en la Orienta Marbordo de Usono, havis la
programon. Vizitinte lin kun la insigno de «esploristo de
la MIT», li parolis amikece kun aliaj inĝenieroj partopre-
nintaj en la produktado de Xerox kaj petis la aliron al la
kodo de la presila programaro. Li estis tiam informita, ke
la kodo estis novaĵo konsiderita kiel avangarda, tial ĝi de-
vis resti sekrete kaj ne esti kunhavita. Stallman eliris el la
universitato parolinte nenion, kun rabio kaj sen kopio, kun
sensacio, ke tio, kio antaŭe estis libera kaj kunhavebla fa-
riĝis, fine de la 1970-a jardeko, konfidenca. Ne pro iu jura
registara cenzuro, sed pro merkataj interesoj; ĝis tiam ne
estis interkonsento pri konfidenceco (angle nondisclosure
agreement, NDA) en la programa industrio, kio faris, ke
ĉiu programo estu libera, kun sia fontkodo disponebla por
ĉiu, kiu volu ĝin legi kaj modifi.

   Programo de komputilo — aŭ de presilo — funkcias kiel
aro de komandoj, por ke la maŝino plenumu funkciojn. Ĝi
estis skribita per lingvo, kiun tiuj inventaĵoj sciis legi kaj
trakti; ju pli en la organoj, des pli malaltnivela estas la
lingvo; ju pli proksima al la interfaco kun la homo, des pli
altnivela. Finita aro de proceduroj plenumota per maŝino




139
nomiĝas algoritmo, araba vorto (‫ )ﻟﺨﻮارزﻣﻴﺔ‬latinigita en
la kunteksto de la matematiko en la 8-a jarcento, sed kies
unua uzado destinita al komputilo estis farita de la gra-
fino Ada Lovelace136 por la analitika maŝino de Charles
Babbage — ega aparato esence por solvi logaritmojn kaj
trigonometriajn funkciojn — en la fino de la 19-a jarcento.
Kiel ĉio bazita sur komandoj, tiuj estantaj en algoritmo
funkcias per la trafiko de informoj, tiuokaze inter maŝino
kaj homoj peritaj de la lingvo; ne havi aliron al la kodo,
kiu regas la trafikon de informoj inter ĉi tiuj flankoj sig-
nifas ne scii tion, kio estas interŝanĝita, tial ankaŭ ne scii
kiel proceduro plenumas, ne ebli modifi ĝin, nek por ripari
eraron nek por proponi plibonigon, kaj fine ne povi doni
ĝin al aliaj — kiuj, ne havante la ŝlosilon por malfermi la
nigran skatolon de la algoritmo, malmulton povas fari per
ĝi.

   Same kiel kultura havaĵo, programo havas en sia genezo
la kunhavigon de informo kaj la rekombinadon de ideoj.
Kiam Stallman, fine de la 1970-a jardeko, rimarkis, ke la
programaj informoj fariĝis malfermitaj pro konfidencecaj

 136
     La angla Augusta Ada King, grafino de Lovelace (1815-1852),
idino de la poeto konita kiel Lord Byron (kun kiu ŝi kunvivis mal-
multe ĝis siaj ok jaroj, kiam Byron mortis), estis la unua konstati, ke
analitika maŝino de Babbage havis aplikojn krom kalkulaj kaj tiam
publikigis la unuan algoritmon, en 1843, destinitan al plenumado per
tiu maŝino. Rezulte ŝi estas konsiderita kiel unu el la unuaj progra-
mistinoj. Ŝi estas, ankaŭ, unu el la raraj virinoj en la historio de
la teknologioj, kies historio estis rakontita, inter multaj aliaj, kiuj,
ludinte gravajn rolojn, estis forigitaj de la rakontoj, kiuj hodiaŭ estas
la plej elektitaj en la dokumentado de la teknologia historio. Pri Ada
Lovelace, vidu: https://en.wikipedia.org/wiki/Ada_Lovelace.




                                                                    140
kialoj, kaj nur alireblaj kontraŭ pago, okazis movado en
kelkaj aspektoj simila al tiu, kiu okazis dum la fortiĝo de la
kopirajto kaj la aŭtorrajto en la Eŭropo de la 18-a jarcen-
to: la privata malfermiĝo de tio, kio antaŭe estis komuna
kaj libere alirebla. Kiam ili fariĝas pli altvalora en kapita-
lisma merkato, la programo komencis havi proprietulon;
ĝia kodo, nur malfermita, estas la kerno de la valoro de
produkto, la sekreto plej bone konservita, kiu determinas
ĝian ekskluzivecon.
   Malsame tamen ol kultura havaĵo, programo estas ko-
mandaro por maŝino. Kiel povas ni komuniki kun maŝino,
se ni ne konas ĝian kodon kaj ĝian lingvon? Ni ne povas.
Aŭ pli bone dirite, kiu havos la ekskluzivecon komuniki
estos kiu havas la proprieton de la fontkodo. Problemo
de komunikado estas solvita per garantio de privilegio de
la eldonanto: nur kiu produktis, uzinte la komunajn in-
formojn, havas tiun rajton. Post la okazo de Xerox 9700,
Stallman estis incitita demandi: sed ĉu la rajto de aliro,
uzo kaj reuzo de la necesaj informoj, por ke iu teknika
aparato funkciu, ne estas ankaŭ gravaj? Por li, rifuzi ofe-
ri la fontkodon de programoj ne estas nur interrompo de
regulo estigita post la fino de la Dua Mondmilito, kiam,
post Alan Turning kaj aliaj, la programoj komencis esti
gravaj, sed malobservo de la Ora Regulo, la morala regu-
lo, kiu diris: «agu kun la aliaj kiel vi ŝatus, ke oni agu kun
vi»137 .
   Pro lia persona malkontento kaj deziro klopodi konservi
la informojn malfermitaj kaj liberaj, Stallman kreis, fine
 137
       Williams, Free as in Freedom, p. 11.




141
de la 1970-a jardeko, la ideon de libera programo kiel kom-
putilprogramo, kiu donus al ĝia uzanto liberecon, kiel dum
la unuaj jaroj de la komputilprogramoj, (0) uzi la progra-
mon, por iu ajn celo; (1) studi kiel la programo funkcias
kaj ŝanĝi ĝin por viaj bezonoj; (2) disdoni kopiojn de la
programo; (3) modifi (plibonigi) la programon kaj disdoni
tiujn modifojn138 . Silente sed necesege la libera programa-
ro disvastiĝis per la Interreto kaj per la populariĝo de la
komputiloj en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj kaj estis kon-
dukita al aliaj kampoj, kiel la kulturo, en kiu ĝi trovis
fekundan grundon por vastiĝi. Post la libera programaro
estiĝis la aŭtorrajto, en la 1980-aj jaroj, kiu poste faris, ke
la libera kulturo disvastiĝu en la unuaj jaroj de la komerca
Interreto kiel ideo, movado de homoj kaj praktiko ligita al
la kunhavado de ĉia dosiero en la Interreto (aŭ elŝutado),
libera rekombinado de ideoj por la kreado de kulturaj ha-
vaĵoj kaj defio al la ŝanĝoj en la aŭtorrajta leĝaro post la
ŝanĝoj kaŭzitaj per la Interreto.
   La elsendflua kreskiĝo kaj la populariĝo de la sociaj re-
tejoj en la Interreto, tiam fine de la 2000-aj jaroj, igas la
signifajn diferencojn, kiuj karakterizas programon kaj kul-
turan havaĵon, kiel libron aŭ muzikon, pli videblaj ol en
la unuaj jaroj de la Interreto. Antaŭ la teknologio kaj la
libera kunhavado estas energio — viva energio139 de sen-
materia laboro, kiun en multaj okazoj la libera kulturo
de la Interreto ne atentis. «La misuzo antaŭas la uzon»,
 138
     En ĝia unua difino, angle, en la retejo de la Free Software Founda-
tion, disponebla en https://www.gnu.org/philosophy/free-sw.html.
 139
     Pasquinelli, A ideologia da cultura livre e a gramática da sabo-
tagem, en Belisário; Tarim (originaj). Copyflight, p. 52.




                                                                   142
diras la franca Michel Serres140 , bona frazo por klarigi la
senton de postebrio, kiu la post-2016-a Interreto donis al
ni ĉiuj, kiuj ebriiĝis per la «liberado de la sendejo de infor-
mo» de la unuaj jaroj de la reto kaj kiuj ne sukcesis atenti
ekonomiajn kaj politikajn alternativojn de konstruado de
reto, kiu, en la fino de la 2010-a jardeko, helpis disvastigi
faŝisman venĝon konsistantan el politikaj iniciatoj de ko-
loniigo de la reto kaj disvastigo de malamo ekzistantan en
multaj lokoj de la planedo.


II.
La 27-an de septembro de 1983 Stallman sendis retmesa-
ĝon per la tiama Arpanet, reto antaŭinta la Interreton,
kiu ligis ĉefe esplorejojn en usonaj universitatoj:

         Post la proksima Dankotago mi komencos skri-
         bi kompletan programaran sistemon kongruan
         kun Unikso nomitan GNU (kiu signifas «Gnu
         ne estas Unikso»), kaj mi distribuos ĝin libere,
         por ke ĉiuj povu uzi ĝin. […] Mi konsideras, ke
         la ora regulo postulas, ke se mi ŝatas progra-
         mon, mi devas kunhavi ĝin kun aliaj homoj,
         kiujn mi ŝatas. Mi ne povas kun bona konsci-
         enco subskribi interkonsenton pri konfidenceco
         aŭ programan interkonsenton pri uzado. Por
         ke mi povu plu uzi komputilojn sen malobservi
         miajn principojn, mi decidis kunmeti sufiĉe da
         liberaj programoj, por ke mi povu interagi sen
 140
       Ibidem.




143
       iu programo, kiu ne estas libera.141

   La retmesaĝo finiĝis per la subskribo, kiun Stallman ku-
timis uzi en Arpanet (RMS), kaj la leterkesto por komuni-
kado, en Cambridge. Ĝi estis la unua paŝo de la Projekto
de GNU, iniciato kiu komencis la ideon de programaro, kiu
kontraŭe de la pli kaj pli malfermitaj programoj eldonitaj
en la komenco de la 1980-aj jaroj estus libera por malsa-
maj manieroj de uzo kaj modifo, kun sia kodo disponebla,
por ke ĉiu aliru. Ĝi estis projekto, en kiu la programisto
laboris antaŭ iuj jaroj, inspirita de la kodumula etiko, kiu
influis la MIT, bazita sur la totale libera aliro kaj kunhav-
ado de informo kaj sur la kunlaboro anstataŭ konkuro; kaj
kiu havis kiel principojn: 1) la aliro al komputiloj — kaj
ĉia alia ilo, kiu kapablu lernigi ion pri kiel la mondo funk-
cias — devas esti mallimigita kaj totala; 2) ĉiu informo
devas esti libera; 3) ne kredu en la aŭtoritato kaj antaŭ-
enigu la malcentralizon; 4) kodumuloj devas esti taksita
laŭ sia kodumado, kaj ne laŭ kriterioj bazitaj sur antaŭju-
ĝoj kiel akademiaj titoloj, raso, koloro, religio, pozicio kaj
aĝo; 5) vi povas krei arton kaj belecon en la komputilo; 6)
la komputiloj povas ŝanĝi vian vivon pozitive142 .
 141
     Fragmento de Initial Announcement. La historio la Projekto
de GNU malsamas de ĉi tiu komenca plano — la komenco ekzemple
estis prokrastita ĝis januaro de 1984. Multaj el la filozofiaj konceptoj
de libera programaro ne estis detalitaj ĝis iom da jaroj poste, kiel
deklaras la teksto, kiun kuntekstigas la manifesto, disponebla, kiel
ankaŭ la manifesto, en https://www.gnu.org/gnu/initial-announce
ment.html.
 142
     Fonto: https://pt.wikipedia.org/wiki/%C3%89tica_hacke
r. Estas multaj difinoj de kodumulo; unu el la plej ĝustaj venas el
Gabriella Coleman en Coding Freedom: The Ethics and Aesthetics of




                                                                   144
   Estante kiel agmaniero en la komunumo de kodumuloj
de la 60-aj kaj 70-aj jaroj, en kiuj Stallman edukiĝis, tiu ko-
dumula etiko komencis, laŭ li, ŝanĝi, kiam multaj membroj
foriris al privataj teknologiaj firmaoj, kiuj amase komen-
cis naskiĝi en la fino de la 1970-a jardeko kaj la komenco
de 1980 por komercigi personajn komputilojn, programojn
kaj aparatarojn diversajn.
   La amasfuĝo de la kodumula komunumo en la labora-
torio, kie Stallman laboris143 , bone reprezentis tiun mo-
vadon: en la komenco de 1980 granda parto de la mem-
broj de la AI Lab (Laboratorio de Artefarita Intelekto)
estis dungitaj de la firmao Symbolics, kreita de Russ Noft-
sker, membro de la laboratorio, kiu gvidis la grupon, kiu
komencis forlasi kelkajn kodumulajn principojn, kiel lasi
malfermita kaj kunhavi la fontkodon, por komerci siajn
produktojn. La disputo de Noftsker estis speciale kontraŭ
la grupo gvidita de Richard Greenblatt, ankaŭ de la MIT,
kiu kreis en 1979 la projekton LISP Machine, firmaon kiu
Hacking, libro produktita el etnografio en kodumulaj komunumoj, kiu
tiel montras ilin: «Obseditaj per la komputilo movitaj per kurioza
pasio por alĝustigi kaj lerni teknikajn sistemojn, kaj kutime dediĉitaj
al etika versio de libereco de informo» (libera traduko bazita sur la
originalo «computer aficionados driven by an inquisitive passion for
tinkering and learning technical systems, and frequently committed to
an ethical version of information freedom»). Por alproksimiĝo al la
kodumula etiko kompare al la protestanta etiko vidu Himanen, La
ética del hacker y el espíritu de la era de la información.
  143
      Stallman donas pli da detajloj pri tiuj ŝanĝoj en «The Project
GNU», unu el la tekstoj, kiuj estas en la kolekto eldonita kiel Free
Software, Free Society en 2002, de la GNU Press. La ĉi tie citita estas
la hispanlingva versio eldonita de la hispana eldonejo Traficantes de
Sueños en 2004.




145
produktis komputilojn bazitajn sur la lingvo de artefar-
ita intelekto LISP kaj klopodis resti fidela al la kodumula
spirito, sen forlasi la malfermitan kodon. Greenblatt kre-
dis, ke la enspezoj, kiuj venis de la konstruo kaj vendo de
kelkaj maŝinoj, povus esti reinvestitaj por la financado de
la firmao, dum Noftsker vetis por vojo, tradicia en la ka-
pitalismo kaj kiu iĝis regulo en la mondo de la teknologiaj
ekfirmaoj post tiam, serĉi investantojn kaj subtenon en
investfondusoj. La opcio de Noftsker varbis pli da homoj,
rezultante en la kreado de Symbolics kaj en la eliro de
multaj membroj de la AI Lab, historio kiun Steven Levy
rakontas en sia libro Hackers: Heroes of the Computer Re-
volution, en kiu li nomis Stallman, kiu en la disputo restis
en la flanko de Greenblatt, «La lasta de la veraj kodum-
uloj», ankaŭ titolo de la ĉapitro, kiu detalas la okazon.

   La propono de Stallman por la Projekto GNU estis do-
ni al uzantoj la liberecon, kiun Unikso, firmaa operaciumo
kaj la plej uzita en tiu epoko, kreita en 1969, ne donis. Por
tio li profitis la eblojn, kiujn Unikso ankoraŭ permesis en
tiu epoko, kiel la aliron al sia fontkodo, kaj komencis krei
sian propran operaciumon, kiu devus esti kongrua kun la
plej uzita (Unikso) en tiu epoko, sed, malsame ol ĝi, ĝi de-
vus esti «100% libera programaro». Ne 95, ne 99,5%, sed
100% —«por ke la uzantoj estu liberaj redistribui la tutan
sistemon kaj liberaj ŝanĝi kaj kontribui per ĉia parto»144 .
En tiu momento Stallman jam kreis unu el siaj laboroj plej
konataj, redaktilan programon nomitan Emacs (mallong-

 144
     Stallman, en teksto festa de la dek kvin jaroj de GNU. Disponebla
en https://www.gnu.org/philosophy/15-years-of-free-software.html.




                                                                 146
igo de «redaktado de makrooj»), kiu prezentis ekzemplon
de tio, kion li faris poste per la Projekto GNU kaj kio
«estis libere kunhavita kun ĉiuj, kiuj akceptus solan pos-
tulitan kondiĉon: ĉiuj modifoj kaj plibonigoj faritaj de la
uzantoj al la programo devus esti ankaŭ kunhavitaj»145 .

   En la komenco de 1984, monatojn post anonci la kreon
de la Projekto GNU, tiam sen la fekunda kaj kunlabora
medio, en kiu li vivis dum multaj jaroj, Stallman eliris
el la MIT kaj komencis tute dediĉi sin al disvolvigo de
sia operaciumo. Por li, eliri el la instituto estis bezona,
se li volus, ke neniu interrompu la distribuon de GNU ki-
el liberan programaron: «La MIT povus esti propriginta
al si mian laboron kaj trudi siajn proprajn kondiĉojn de
distribuo, aŭ eĉ aliformigi la laboron en proprietan progra-
maron»146 . La saman jaron li komencis la disvolvigon de
la nova operaciumo, kiun sekvis kelkaj aliaj en la sekvaj
jaroj, kiel programtradukiloj de kodo de diversaj program-
lingvoj (GCC), erarserĉiloj (GNU Debugger), inter aliaj.

   En oktobro de 1985 Stallman fondis la Free Software Fo-
undation (FSF), ne-profitcelan organizaĵon, kiu ĝis hodiaŭ
estas responsa pri la projekto GNU. En tiu sama jaro li pu-
blikigis la GNU-Manifeston, en kiu li prezentas la ideojn
rilatajn al sia projekto kaj vokas al programistoj, por ke
ili helpu lin en la disvolvigo de la sistemo. Kun frazoj de
la unua anonco de antaŭ du jaroj kaj kun daŭraj modifoj
ĝis 1987 estas ĝis hodiaŭ centra dokumento en la filozofio
 145
     En Torres, A tecnoutopia do software livre: uma história do
projeto técnico e político do GNU, p. 128.
 146
     Stallman, Software libre para una sociedad libre, pp. 250-251.




147
de la libera programaro. Iuj fragmentoj:

     La vendantoj de programoj volas disigi la uz-
     antojn kaj domini ilin, por ke ĉiu uzanto ak-
     ceptu ne kunhavi kun aliaj. Mi rifuzas rom-
     pi la solidarecon inter aliaj uzantoj tiel. Mi
     ne povas kun bona konscienco subskribi inter-
     konsenton pri konfidenceco aŭ programan in-
     terkonsenton pri uzado. Dum jaroj mi laboris
     en la Laboratorio de Artefarita Intelekto [de
     la MIT] por rezisti tiujn tendencojn kaj aliajn
     malĝentilaĵojn, sed fine ili iris tro malfermen:
     mi ne povis resti en institucio, kie tiaj aferoj
     estas faritaj kontraŭ mia volo. Por ke mi plu
     povu uzi komputilojn sen malhonoro, mi deci-
     dis grupigi sufiĉe da liberaj programoj, por ke
     mi povu vivi sen iu ajn mallibera programo.
     […]

     Multaj programistoj estas malkontentaj pri la
     komercigo de la sistema programaro. Ĝi povas
     ebligi al ili gajni pli da mono, sed ĝi necesigas,
     ke ili ĝenerale sentu sin en konflikto kun ali-
     aj programistoj anstataŭ en kamaradeco. La
     fundamenta ago de amikeco inter programistoj
     estas la kunhavado de programoj; merkatikaj
     kontraktoj nune kutime uzitaj esence malper-
     mesas al programistoj trakti la aliajn kiel ami-
     kojn. La aĉetanto de programoj devas elekti
     inter amikeco kaj obei la leĝon. Nature mul-
     taj decidas, ke la amikeco estas pli grava. Sed




                                                          148
      tiuj, kiuj kredas en la leĝo ofte ne sentas sin
      komfortaj kun ambaŭ elektoj. Ili iĝas cinikaj
      kaj pensas, ke la programado estas nur manie-
      ro gajni monon. […]
      Kiam GNU estu skribita, ĉiu povos ricevi bo-
      nan sisteman programaron senpage, same kiel
      aero.
      Tio signifas multe pli ol nur ŝpari al ĉiuj la pre-
      zon de Uniksa permesilo. Ĝi signifas, ke multo
      da malnecesa duobligo de sistema programada
      peno estos evitita. Ĉi tiu peno povas iri ansta-
      taŭe al antaŭenigi la staton de la arto.
      La fontkodo de la tuta sistemo estos dispon-
      ebla por ĉiuj. Kiel rezulto, uzanto, kiu bezonu
      ŝanĝojn en la sistemo ĉiam estos libera fari tion
      mem, aŭ dungi iun ajn disponeblan program-
      iston aŭ firmaon por fari ilin. La uzantoj ne
      plu estos sub la jugo de unu programisto aŭ fir-
      mao, kiu posedas la fontojn kaj havas la solan
      pozicion fari ŝanĝojn.147
  La procezo de disvolvigo de GNU post 1985 donis al
Stallman kelkajn lernaĵojn. La unua el tiuj estas la fakto,
ke ne sufiĉis krei projekton, kiu havu kiel celon la liberecon
kaj la liberan uzon kaj hunhavadon, se ne estus iu manie-
ro protekti kaj garantii tiun liberecon ankaŭ leĝe. Do en
1989 estis publikigita la General Public License (GPL),
 147
     Stallman, The GNU Manifiesto. Disponebla en https://www.gn
u.org/gnu/manifesto.html.




149
permesilo ĝenerala, kiu kovris ĉiujn kodojn de la projekto
de GNU kaj kiu klopodis estigi liberecojn de uzo, kiujn
la aŭtorrajto en modo en Usono ne permesis. Stallman
bezonis «garantii al la uzantoj de GNU la bazajn rajtojn
de aliro, kopio, modifo kaj redistribuo de la programoj kaj
por tio necesis limigi la limigojn de tiuj rajtoj. Li tiam
estigis, helpe de la aŭtorrajto, sistemon, kiu permesis al
ĉiuj la rajton aliri al liaj programoj kaj al neniu la rajton
limigi tiun aliron»148 . Li registris la aŭtorrajton de la pro-
gramo por, tiam, liberigi ĝin, kreante specon de kontaĝa
procezo, en kiu ĉiuj uzoj eblas, se estas donitaj al aliaj. Li
tial garantiis, ke neniu proprigis al si la programaron.

  En la origina teksto de la GPL troviĝas la liberecojn,
kiuj karakterizas, post tiam, kio estas libera programo,
kaj ankaŭ la motivon por uzi la sistemon de aŭtorrajto
por protekti tiun de ĉi tiu mem:

         Por protekti viajn rajtojn ni bezonas eviti, ke
         aliaj rifuzu al vi ĉi tiujn aŭ petu al vi forlasi
         la rajtojn. Do vi havas kelkajn respondecojn,
         se vi distribuas kopiojn de la programo aŭ se
         vi modifas ĝin: respondecojn respekti la liber-
         econ de aliaj.

         Ekzemple, se vi distribuas kopiojn de tia pro-
         gramo, aŭ senkoste aŭ kontraŭ pago, vi devas
         doni al la ricevantoj la samajn liberecojn, ki-
         ujn vi ricevis. Vi devas certigi, ke ili, ankaŭ,
         ricevas aŭ povas akiri la fontkodon. Kaj vi de-
 148
       Torres, op. cit., p. 133.




                                                             150
       vas montri al ili ĉi tiujn kondiĉojn, por ke ili
       sciu siajn rajtojn.149

   La hack [ruzo] en la jura sistemo por garantii la liber-
ecojn de la libera programaro, kiu naskis la GPL-n akiris
la nomon de copyleft [rajtocedo]. Ĝi estis vortludo per
la vorto copyright [aŭtorrajto] proponita, laŭ Stallman ra-
kontas150 , de lia amiko Don Hopkins en letero sendita al li
en 1984 (aŭ 1985), en kiu Hopkins skribis la jenan frazon
en la mesaĝa fino: «Copyleft – all rights reversed» (aŭto-
rrajto – ĉiuj rajtoj inversigitaj), en klara rilato al la sciigoj
de aŭtorrajtoj, kiuj enhavis la frazon «All rights reserved»
(Ĉiuj rajtoj rezervitaj). Dum la jaroj, diversaj ebloj de in-
terpreto de la vortludo krom ĉi tiu estis kreitaj, inter iliaj
ke la rajtocedo estus «kopio de maldekstro» paralele de la
aŭtorrajto, «kopio de dekstro».

   Per la vortludo aŭ laŭvorte la rajtocedo estis la konce-
pto, esprimita en la GPL-permesilo kaj aliaj ligitaj al la
GNU-Projekto, kiuj daŭras ĝis hodiaŭ, postuli la juran po-
sedon por, praktike, rezigni ĝin permesante, ke ĉiuj faru
la uzon, kiujn ili deziru, el la verko, dum ili donas siajn
proprajn liberecojn al aliaj. La formala bezono de posedo
signifas, ke neniu alia homo povos meti aŭtorrajton sur
rajtocedan verkon kaj klopodi limigi ĝian uzon. Stallman
jam diris, ke lia komenca celo estis idealisma: disvastigi la
liberecon kaj la kunlaboradon, propagandante la liberan
 149
     GNU General Public License, disponebla en https://www.gnu.
org/licenses/gpl-3.0.html.
 150
     Stallman, Free Software, Free Society; Gay, op. cit.; Stallman,
Software libre para una sociedad libre, p. 293.




151
programaron, kaj anstataŭigi la proprietan programaron,
kiu malpermesas la kunlaboron. Lia klopodo estis provi
akordigi la konservadon de la uza kaj modifada libereco
de programaro kun protekto, por ke ĝi ne estu proprigita
libere de iu ajn. Kiel li mem diris:
         La maniero plej facila liberigi programon estas
         meti ĝin en la publikan havaĵon, sen aŭtorraj-
         toj. Tio permesas, ke la homoj kunhavu la
         programon kaj ĝiajn plibonigojn, se ili volu.
         Sed ankaŭ ĝi permesas, ke tiuj, kiuj ne kre-
         das en kunlaboro, igu la programon proprieta
         programo. Ili povas fari modifojn, multajn aŭ
         malmultajn, kaj distribui siajn rezultojn kiel
         proprietan produkton. Homoj, kiuj ricevas la
         programon kun tiuj modifoj, ne ĝuas la libe-
         recon, kiun la origina aŭtoro donis al ili; la
         peranto senigis ilin al ili.151
   Post la GPL kaj la rajtocedo estis kreita leĝa aparato,
kiu en la sekvaj jaroj iĝis ideo ebla praktiki ne nur en
la komputila mondo, sed ankaŭ en aliaj sciaj kaj kulturaj
fakoj, kunigante kelkajn aliajn grupojn ĉirkaŭ malnova de-
ziro montrita en la socio de demokratiigo de la kulturaj
havaĵoj152 . Igi la rajton de aliro pli granda ol la rajto de
limigo estis io, kion ĝis tiam oni kutimis manifesti per di-
versaj manieroj: en la neado de la intelekta propraĵo, en la
kontraŭaŭtorrajtaj praktikoj, kiuj kritikis la pozicion vidi
la kulturajn havaĵojn nur kiel varojn, en la sendistinga uzo
 151
       Stallman, Software libre para una sociedad libre, p. 125.
 152
       Torres, op. cit., p. 131.




                                                                   152
de partoj de aliaj verkoj sen fari pagon aŭ eĉ sen agnoski
la fonton (kiel en la malsamaj uzoj de kreema plagiato)
kaj en la rifuzo al la aŭtoreco per la anonimeco aŭ per
kolektiva identigo. La ideo uzi la sistemon de intelekta
propraĵo mem por trompi ĝin montris sin kiel novaĵo, kiu
per la populariĝo de Interreto poste disvastiĝis al diversaj
lokoj kaj fakoj tre malproksimaj de sia deveno.


III.
En la fino de la 1990-aj jaroj la rajtocedo disvastiĝis al-
menaŭ per du malsamaj manieroj. La unua kiel ideo kaj
praktiko de alfrontado al la tiama stato de la aŭtorrajto
kaj de la scio konsiderita kiel varo, vojo elektita de akti-
vulaj movadoj de fakoj kiel la medio kaj la homaj rajtoj;
anarkiistoj, aŭtonomistaj marksistoj kaj membroj de ini-
ciatoj ligitaj al kontraŭliberala maldesktro; kaj artistoj,
kiuj estas anoj de kontraŭkulturo de respondo al la aŭto-
ritateco en diversaj fakoj, kiel multaj el la nomitaj en la
antaŭa ĉapitro. La dua vojo de disvastiĝo de la rajtocedo
okazas kiel parolado, kiu kunigas praktikojn por la defen-
do de la informada kaj alira libereco post la ciferecigo de
Interreto, la okazo de multaj kodumuloj ligitaj al la libera
programaro kaj al malfermitkodo kaj de retaj aktivuloj,
kiuj en tiu epoko vastiĝis en fakoj kiel la libera kunhavado
de dosieroj rete kaj la defendo de liberaj amaskomunikiloj,
kiuj serĉu malsamajn perspektivojn ol la ĵurnalismo de la
grandaj retoj.

  En kelkaj okazoj la du manieroj miksas sin, kiel ni vi-
dos poste. Sed unue estas grave diri kiel dek jarojn post la




153
kreo de la GPL, en 1999, la rajtocedo fariĝis ĉefa inspiro
por la kreo de movado ĉirkaŭ libera kulturo (free culture),
precipe pro Usono kaj Eŭropo. Projektoj, kiuj aperis en
tiu epoko, kiel Science Commons, Open Access kaj Open
Educational Resources (OER) — en Esperanto tradukita
kiel liberaj edukaj rimedoj153 —, disvastigis la liberan ali-
ron, uzon kaj kunhavadon de resursoj en malsamaj fakoj
same kiel estis estigita post la liberecoj de la libera pro-
gramaro proponitaj de Stallman. En socio, kie la informo,
kodo kaj leĝo komencis formi triopon pli kaj pli potenca,
ideoj kiel la libereco, la komunaj bonoj kaj la malfermeco
disvolviĝas kiel ŝlosiloj en movado de libera kulturo, kiu
klopodas oferi alternativojn al la kreskanta malfermado
kaj kontrolo de la kultura en tiu epoko154 .

   Artistoj rilataj al la kontraŭkulturo kaj la scia libereco
komencas rigardi la ideon de la rajtocedo kaj vidi ĝin kiel
taktikon, proprigante ĝin kaj disvolvigante ĝin por diver-
saj celoj, inkluzive leĝaj. Tio estas la okazo de la nas-
kiĝo de la unua libera permesilo ekster la agokampo de
la programoj, la Licenco de Libera Arto155 , kreita en la
komencoj de 2000 de grupo de francaj artistoj en la reta
diskutejo nomita Ataque Copyleft. Publikigita en julio de
2000 ĝi estas bazita sur la samaj principoj de la origina
rajtocedo kaj aperas pro la deziro kaŭzi kreajn procezojn,
kaj ne pro aferoj ligitaj al la aŭtorrajtoj aŭ al la uzo de
 153
     Pli da informo pri liberaj edukaj rimedoj en https://eo.wikiped
ia.org/wiki/Liberaj_lerniloj.
 154
     Mansoux, Livre como queijo: confusão artística acerca da aber-
tura, en Belisário; Tarim (originaj), Copyfight, p. 195.
 155
     Disponebla en https://artlibre.org/.




                                                               154
programoj156 . Laŭ la opinio de tiuj, kiuj proponis la per-
mesilon, la libera programaro malfermis la realan vojon
por la disvastiĝo de la kreaj teknikoj pere de la ciferecaj
amaskomunikiloj, kaj la libera arto (la permesilo) helpus
eviti la ekskluzivan proprigon de la libera arto (kiel prakti-
ko): «Se ni difinas la aŭtorrajton kiel gvidantan principon,
la Libera Arto konektas sin kun tiu, kiu la arto ĉiam estis,
ekde antikvaj tempoj, eĉ antaŭ kiam oni agnoskis, ke ĝi
posedas historion: mensa kreo kontraŭ kulturo, kiu ŝatus
regi kaj kompreni ĝin»157 .


   Tradicie kontraŭaŭtorrajta kaj kun kolektivaj nomoj de
la 80-aj jaroj, la itala kolektivo Wu Ming montris sin iden-
tigita kun la rajtocedo por uzi ĝin kiel bastionon en sia
defendo kontraŭ la intelekta propraĵo. La unuaj tekstoj
kaj intervjuoj de la kolektivo al ĵurnalistoj, kiuj menciis
la aferon datiĝas de 2002 kaj 2003; speciale Copyright e
maremoto158 , teksto publikigita de membro de la kolektivo
(Wu Ming 1), klopodas defendi la malfermitkodon kaj la
rajtocedon kiel strategiojn, kiuj aliancas sin kun la libera
kunhavado kontraŭ la kultura privatigo — kaj kiuj povus
superi la tiaman leĝaron de intelekta propraĵo. La forto de
la rajtocedo venus de la fakto esti jura novaĵo naskita de
malsupro, kiu superas la simplan «piratecon», emfazante



 156
     Moreau, Sobre arte livre e cultura livre, en Belisário; Tarim, op.
cit., p. 159.
 157
     Ibidem, p. 162.
 158
     Wu Ming, Copyright y maremoto.




155
la pars construens159 de la reala movado160 .
       La malfermitkodo kaj la rajtocedo vastiĝas nu-
       ne pli malferme ol la programa programado: la
       «malfermitaj permesiloj» estas ĉie kaj tenden-
       ce povas iĝi la paradigmo de nova produktada
       maniero, kiu fine liberigu la socian kunlaboron
       (jam ekzistantan kaj videble praktikitan) de la
       parazita kontrolo, la eksproprietigo kaj de la
       «rento» profitanta al grandaj industriaj kaj fir-
       maaj potenculoj.161
   En 2005 la teksto Notas inéditas sobre copyright e co-
pyleft aktualigas la temon kaj montras la rajtocedon ne
kiel movadon aŭ ideologion, sed kiel terminon, kiu «enha-
vas serion de praktikoj, situacioj kaj komercaj permesiloj
kaj kiu korpigas tion, kio necesas por reformi kaj adapti
la aŭtorajn leĝojn al la “daŭripova disvolviĝo”»162 .
   Ankaŭ komence de la 2000-aj jaroj, parto de la cifer-
eca aktivismo kaj de la jura akademio komencas rigardi
la movadojn ĉirkaŭ la libera kulturo kaj unuiĝi kontraŭ la
kreskanta severeco de la aŭtorrajtaj leĝoj, ĉefe en Usono,
origina loko de la unuaj personaj komputiloj, de la progra-
moj por tiuj komputiloj kaj de aliaj teknologiaj inventaĵoj
 159
     Pars construens estas esprimo, kiu difinas «konstruan argumen-
ton» en iu debato, kontraŭe de «pars destruens». La distingo estis
farita de Francis Bacon, en 1620. Noto de la teksto de Wu Ming,
Copyright e maremoto.
 160
     Ibidem.
 161
     Ibidem.
 162
     Wu Ming, Notas inéditas sobre copyright e copyleft, en La Re-
mezcla.




                                                              156
faritaj en Silicon Valley. Iuj el tiuj ĝisdatigoj en la leĝoj
estis la Digital Millennium Copyright Act (DMCA) kaj la
Sonny Bono Copyright Act (ankaŭ konata kiel la jam men-
ciita Mickey Mouse Protection Act) — en tiu sama jaro
Brazilo kreis sian lastan aŭtorrajtan leĝon, kiu, ankoraŭ
aktivas ĝis la eldondato de ĉi tiu libro, pliigis el 60 al 70
jaroj la periodon de aŭtorrajta protekto post la morto de
la aŭtoro163 .

   Unu el la ĉefaj voĉoj de la aktivismo kaj de la juro,
kiu komencas sin organizi ĉirkaŭ la nocio de libera kultu-
ro estas Lawrence Lessig, advokato kaj jura profesoro en
Harvard. Membro de la Berkman Center for Internet &
Society, Lessig eldonis Code and Other Laws of Cyberspace
(1999), libron kiu igis lin referenco en juro kaj regado en
Interreto, kiam li okupiĝis pri la defendo de Eric Eldred,
organizanto de paĝo en Interreto, kiu disponigis librojn
en publika havaĵo kaj kiu forigis lian retejon el Interreto
protestante la pliigon de kvindek jaroj en la templimo de
valideco de la aŭtorrajto proponita per la Sonny Bono Co-
pyright Act. Konita kiel Eldred kontraŭ Ascroft, la kazo,
de 1999, populariĝis en tiu komunikilo laŭ la atingopovo
de la retejo, kiu en tiu epoko havis pli da 20 mil aliroj
tage, kaj per la formulado por lia defendo proponita de
Lessig, kiu kunigis diversajn organizaĵojn por la defendo
de la publikaj interesoj, kiel la Electronic Frontier Founda-
tion (EFF), la Free Software Foundation (FSF), la Public
Knowledge, inter aŭtoroj, advokatoj, ekonomikistoj kaj eĉ

 163
     Valente, Implicações jurídicas e políticas do direito autoral na
internet, p. 150.




157
teknologiaj firmaoj, kiel Intel164 .

  Lessig argumentis, ke la grandigo de la templimo de la
aŭtorrajtoj malobservis la Usonan Konstitucion, kiu deter-
minis, kiel Thomas Jefferson kaj aliaj liberaluloj defendis
en la finalo de la 18-a jarcento, ke la protekto de aŭtorraj-
toj havu limigitan templimon165 . Eĉ apelaciante al la plej
supera landa dokumento la ago de Lessig estis neita en ĉiuj
instancoj, êc en la Supera Kortumo. Tio servis tamen por
montri kaj al Lessig kaj al aliaj aktivuloj, ke la tradiciaj
politikaj kaj juraj vojoj estis malfermitaj por la traktado
pri la moligo de la aŭtorrajtoj kaj «ke la rajtoj de aliro kaj
protekto al la publika havaĵo, en la oficialaj rondoj, estis
viditaj kiel enmiksiĝo malbona por la reta komerco»166 .
En la fino de la 1990-aj jaroj, la leĝaroj por Interreto estis
adaptitaj bazante sin sur la aŭtorrajtaj leĝoj uzitaj en la
distro kaj en la kulturo, estigitaj post akordoj kiel tiu de
Berna kaj de Parizo, en la 19-a jarcento, en tiu momento
ankaŭ jam integritaj en la Monda Organizaĵo pri Komerco
(MOK).

   La vojo elektita post la juraj malvenkoj estis krei novan
temon por prezenti aliajn vojojn, jurajn kaj politikajn, por
la defendo de la scio kaj la libera kulturo. De tiu movado
naskiĝis, en 2001, Creative Commons (CC), ne-profitcela
organizaĵo, kiu klopodis krei alternativajn permesilojn an-
stataŭ la limiga «Ĉiuj rajtoj rezervitaj» de la aŭtorrajto.
 164
     Ibidem, p. 151.
 165
     En la subfrazo de aŭtorrajtoj kaj de patentoj de la Usona Kon-
stitucio, citita en la 55-a noto.
 166
     Valente, op. cit., p. 154.




                                                              158
Ĝi prezentis kiel opcion «iuj rajtoj rezervitaj», en kiu ĉiu
kreanto povus elekti tion, kion li ŝatus liberigi, el la plej
limiga — kiu estas sama kiel la jam ekzistanta aŭtorraj-
to — al la malplej, kiel la publika havaĵo167 . La projekto
komencis gvidita de Lessig, Hal Abelson kaj Eric Aldred,
kun financa subteno de la Center for the Public Domain,
esplorejo ligita al la Universitato Harvard, kie Lessig la-
boris, havante la celon «grandigi la malpliigitan publikan
havaĵon, fortigi la sociajn valorojn de kunhavado, de mal-
fermo kaj de antaŭenirado de la scio kaj de la individua
kreemo»168 . Ĝi klopodis esti pragmata alternativo al la
aktiva sistemo de aŭtorrajto kaj estis malkaŝe inspirita en
la movado de la libera programaro kaj en la rajtocedo,
kvankam ĝi havis pli grandajn ecojn, kun permesiloj, kiuj
utilis por diversaj specoj de kulturaj verkoj kaj ne por nur
unu speco (la programoj), kiel la GPL.
   Kiel multaj el la proponoj, kiuj klopodas grandigi la
atingon de specifa scio, Creative Commons devis simpligi
iujn procedojn, kio kaŭzis multajn kritikojn pri malpoli-
tikiĝo de la iniciato kaj de la ideo de la aŭtorrajto mem.
Kreante sian licencaron ekzemple CC pliigis la elektajn
eblojn de la origina rajtocedo proponita en la GPL sen
estigi liberecojn, rajtojn nek fiksitajn kvalitojn — aŭ sen
diferenci tion, kio estus libera permesilo kaj proprieta per-
mesilo, ambaŭ eblaj inter la ses permesiloj elekteblaj de la
projekto. Do Benjamin Mako Hill, Florian Kramer, Dimi-
 167
     La CC-permesiloj, kiuj ekzistas en 2022, estas montritaj en la
retejo https://creativecommons.org/licenses/.
 168
     En Bollier, How the Commoners Built a Digital Republic of their
Own, tradukita el Valente, op. cit., p. 156.




159
try Kleiner, Anna Nimus, inter aliaj en tiu epoko, indikis,
ke CC ne estigis etikan pozicion kiel la libera programa-
ro, aŭ eĉ kiel la malfermitkoda movado169 — skismo kun
komerce pli malrigidaj principoj ol la libera programaro,
sed kiu ankaŭ havas, kiel ĝi, politikajn ideojn difinitajn
pri tio, kion ili defendas kaj kion ne.

   Laŭ tiu kritika vidpunkto Creative Commons lasus tro
da libereco al la elektoj por la kreantoj (aŭ konsumantoj),
kio servus pli por rezervi la rajtojn al la uzantoj ol al la
posedantoj de la aŭtorrajtoj170 . En la kritiko de Nimus:
«Creative Commons utilas por helpi al la produktanto teni
la kontrolon sub “ria” verko, kio legitimas la kontrolon
aplikitan de la produktanto anstataŭ rifuzi ĝin kaj trudas
la distingon inter produktanto kaj konsumanto anstataŭ

 169
      Malfermitkoda programaro (free/libre/open source software,
akronimo FLOSS unue adoptita en 2001) estas nomo uzita por spe-
co de programaro, kiu aperis post la nomita Open Source Initia-
tive (OSI), kreita en 1998 (https://opensource.org/) kiel skismo
kun principoj iom malpli rigidaj ol tiuj de la libera programaro
(https://opensource.org/osd), kio kaŭzis konsiderindan disvastiĝon
kaj de la termino malfermitkodo (open source) kaj de projektoj kaj
firmaoj, kiuj havas la programaron kiel produkton kaj motoron de
siaj negocoj. OSI havas kiel centran filozofan tekston La katedralo kaj
la bazaro (angle The Cathedral and the Bazaar), de Eric Raymond,
publikigitan en 1999. En tiu teksto Raymond traktis la ideon, ke «per
sufiĉaj okuloj ĉiuj eraroj estas videblaj», por diri, ke, se la fontkodo es-
tas disponebla por publika provo, ekzamenado kaj eksperimentado,
la eraroj estos malkovritaj pli rapide. La originala eseo povas estis
tute legita angle en http://www.catb.org/~esr/writings/cathedral-
bazaar/cathedral-bazaar.
  170
      Kramer, O mal-entendido do Creative Commons, en Belisário;
Tarim, op. cit., p. 180-181.




                                                                       160
revoki ĝin»171 . Laŭ tiu perspektivo, kiu resonas en multaj
el la praktikoj kontraŭartaj kaj kontraŭaj al la aŭtorrajto
de la artaj avangardoj de la 20-a jarcento, CC estus kiel
la pompa versio de la aŭtorrajto, kiu «ne kontraŭas al
la aŭtorrajta reĝimo kiel tuto nek konservas ĝian juran
statuson por renversi la praktikon de la aŭtorrajto, kiel la
rajtocedo faras»172 .

   Ne estas surprizo nek malmerito la pragmatika vojo ado-
ptita de Creative Commons. Kun influo precipe liberala,
de la tradicio de John Locke, Condorcet kaj Thomas Jef-
ferson, Lessig ne volis aboli la aŭtorrajton, sed reformi ĝin.
Lia propono, prezentita per Creative Commons, malkaŝe
defendis la liberecon de la kreantoj, kiu estis atakita per la
daŭra grandigo de la periodo de la daŭro de la aŭtorrajtoj,
kio ankaŭ minacis la prizorgadon de komuna publika ha-
vaĵo. Tiel, lia pozicio estis «kunigi pli da subteno ĉirkaŭ
la celoj, kiuj refaras la socian pejzaĝon de la kreiveco»173 ,
kio iĝis la iniciato, almenaŭ en la unuaj jaroj, manka de
ĉiuj la politikaj kaj etikaj principoj kontraŭaj al la aŭto-
rrajto, kiujn granda parto de la defendantoj de la libera
programaro, de la rajtocedo kaj de libera kulturo tradicie
kontraŭaŭtorrajta kunportis.

  En kelkaj okazoj Stallman publike diris, ke pro la dis-
vastiĝo de CC en la 2000-aj jaroj multaj homoj komencis
dubi pri la diferenco inter la rajtocedo kaj Creative Com-
mons. En la terminoj proponitaj por la jura hack de la
 171
     Nimus, op. cit., p. 52.
 172
     Ibidem.
 173
     Ibidem.




161
rajtocedo, nur unu el la permesiloj estus konsiderita: la
CC BY-SA — Kunhavado sub la sama permesilo174 , kiu
permesas la reuzon kaj la kunhavadon de la verko, inklu-
zive por komercaj finoj, se ĝi konservas en la estonteco la
liberecojn akiritajn por aliaj uzoj, «infektante» la aliajn
verkojn kaj garantiante, ke ili ne estu malfermitaj per aŭ-
torrajto. Alia permesilo, la CC BY175 , kiu donas la samajn
liberecojn ol la publika havaĵo, ankaŭ estas libera permes-
ilo laŭ la terminoj de la GPL kaj de la kvar liberecoj de la
libera programaro, dum la aliaj kvar ĉefaj permesiloj de
Creative Commons — kiuj povas aŭ ne permesi la modi-
fon de la verko kaj malpermesi la uzon por komercaj celoj,
ekzemple — ne estas liberaj.

   Eĉ kun la kritikoj, la strukturo de CC, la praktikeco
de ĝia licencaro kaj ĝia intenco klopodi defendi, kvankam
ĝenerale, la kunhavadon kaj la publikan havaĵon faciligis
ĝian disvastigon al diversaj landoj kaj preter la teknolo-
gia mondo. La disputoj ĉirkaŭ la kunhavado de ciferecaj
dosieroj en la 2000-aj jaroj helpis ankaŭ popularigi Crea-
tive Commons kiel realigeblan alternativon por la batalo
kontraŭ la diskurso de la krimigo de la pirateco por kiu el-
ŝutis protektitajn dosierojn el la Interreto. «Ĉio faciliĝas,
kiam vi ne bezonas perantojn» estis frazo aŭskultita en
tiama video de disvastigo de CC176 , kiu substrekis la prak-

 174
     Kompleta teksto de la permesilo disponebla en https://creative
commons.org/licenses/by-sa/4.0/deed.eo.
 175
     Tute disponebla en https://creativecommons.org/licenses/by/4.
0/deed.eo.
 176
     Get Creative!, la video, ankoraŭ videblas per la ligilo https://ww
w.youtube.com/watch?v=SUblaElbybE.




                                                                  162
tikecon, por ke la kreantoj elektu, per anticipita maniero,
kiujn rajtojn ili volis konservi (krom la atribuon kiel aŭto-
ro, estigitan kiel normon por ĉiuj verkoj kaj agnoskita en
ĉia leĝaro de intelekta propraĵo) kaj kiujn ili volis liberigi.
La rajto de adaptado aŭ libera kunhavado de muzikaĵo
ekzemple faciligus ĝian disvastiĝon per malsamaj versioj
remiksitaj — ekzempla okazo en tiu aspekto estas tiu de
la disko citita en tiu sama video de prezentado de CC,
nomita «Redd Blood Cells», en kiu la basgitaristo Steven
McDonald, de la bando Redd Kross, reregistris en version
kun basgitaro ĉiujn muzikaĵojn de la disko «White Blood
Cells» de White Stripes, bando de nur gitaro, voĉo kaj
drumo.

   Post 2003 kaj 2004 la disvastiĝo de CC naskigis gru-
pojn, kiuj tradukis kaj adaptis ĝiajn permesilojn por la
lokaj realaĵoj en landoj kiel Japanio, Sud-Koreio, Meksi-
ko, Kroatio, Portugalio, Hispanio, Germanio, Argentino,
Urugvajo, ĝenerale organizitaj per esploraj institucioj kaj
universitatoj aŭ aŭtonomaj grupoj. En Brazilo la unuaj
jaroj de la jardeko koincidis kun la alveno de Lula al la lan-
da prezidanteco, en 2002, kaj de Gilberto Gil kiel Ministro
de Kulturo, en 2003. Centra persono de la brazila muzi-
ko, Gil kun la antropologo Hermano Vianna renkontiĝis
kun Lessig kaj, laŭ estas registrita, «[li] rapide komprenis
la projekton kaj subtenis la kaŭzon»177 . En la analizo de
Hermano Vianna, amiko kaj partnero de la brazila muzi-
kisto, «la kulturo de la kunhavado kaj ĉefe tiu de la sam-
pling estis tiel ligita al la tropikismo, ke la kompreno de

 177
       Valente, op. cit., p. 156.




163
la neceso pensi la liberan kulturon estis tuja por Gil»178 .
Kiom da rekombinita jam estis la tropikismo, kiam Tropi-
cália ou panis et circensis, modela albumo de la movado de
1968, kunigis Vicente Celestino, John Cage, popularan kaj
erudician kulturon strategie irante tra la antropofagismo
proponita de Oswald de Andrade179 ?

   La aliĝo de la Kultura Ministerio (portugale Ministério
da Cultura, MinC) gvidita de Gil al Creative Commons
okazis post agoj kiel la disvolvigo de la permesilo CC-GPL,
en 2003, kiu tradukis la komencan tekston de la GPL al la
portugala, kaj de la adopto de la permesiloj en la materia-
loj produktitaj de la MinC. Tio komencis ankaŭ momenton
de sindevontigo de la ministerio kun la libera programaro,
kio rezultigis projektojn kiel Pontos de Cultura, kiu, post
2004, disdonis komputilarojn kun liberaj operaciumoj por
etaj kulturaj produktantoj en tuta Brazilo. Stranga publi-
ka politiko, kiu kunigis liberan teknologion kaj popularan
kulturon, la [projekto] Cultura Viva180 , kiel konatiĝis la
projekto, fortigis la disvastigon de la libera programaro
kaj kulturo en la lando kaj igis Brazilon, tiam, unu el la
ĉefaj disvolvigantaj kaj konsumantaj ejoj de teknologioj
 178
     Bollier, op. cit., tradukita de Valente, op. cit., p. 157.
 179
     En Viveiros de Castro, op. cit., p. 81.
 180
     La [projecto] Cultura Viva estas «kultura politiko destinita al
agnosko kaj la subteno de aktivecoj kaj kulturaj procezoj jam dis-
volvitaj, stimulante la socian partoprenadon, la kunlaboron kaj la
kunhavitan administradon de publikaj politikaĵoj en la kultura me-
dio». Kvankam, en la momento de ĉi tiu teksto, la projekto estas
ĉesigita kaj la Kultura Ministerio de Brazilo ne ekzistas, ĝi povas
esti detale konita en la retejo https://web.archive.org/web/202103
02234024/http://culturaviva.gov.br/.




                                                               164
kaj libera kulturo de la mondo. Gil, samtempe iĝis proksi-
ma de Lessig kaj publika defendanto de CC; diskonigis ĝin
kiel demokratigantan kaj societumantan ilon — la unika
kultura ministro de iu ajn lando, kiu faris tion, kio ankaŭ
kontribuis por doni mondan videblecon al la projekto181 .
  Paciga starpunkto, proponita de la antropologo Edu-
ardo Viveiros de Castro, resumas la influon de Creative
Commons en Brazilo kaj en la mondo per vidpunkto kaj
koncepta kaj pragmata.
         Ĝi estas klopodo, laŭ mia opinio tre meritple-
         na. Ili klopodas eviti, ke la cifereca mondo estu
         malfermita, tiel kiel la geografia mondo estis.
         Ke ĝi estu privatigita. Ĝi estas klopodo kon-
         servi la informon kiel havaĵon publikan. La
         granda afero por Creative Commons estas, ke
         la informo ne sekvas la sistemon de nula su-
         mo, ke ĝi povas antaŭeniri kaj ne malkreski
         pro tio. Tio ne signifas, ke aŭtoro devas esti
         plagiatita; la celo estas faciligi la disvastiĝon.
         […] La ideo estas, ke la aŭtorrajto signifas «all
         rights reserved» kaj Creative Commons signi-
         fas «some rights reserved». Kaj vi diras, kiuj
         estas ili. Estas kelkaj formuloj, kelkaj specoj
         de malfermitaj permesiloj. Temas pri kreado
         de maniero de kunvivado en la informa medio,
         kiu estu tolerema, kaj kiu evitu tion, kio oka-
         zas, kio estas la kontrolo de la informo per la
         grandaj firmaoj. Nun ĉi ĉio ankoraŭ estas, iel,
 181
       Valente, op. cit., p. 157.




165
         paliativo. Creative Commons povas esti vid-
         ita, kiel ĝi estas efektive de la plej, ni diru tion,
         radikalaj, kiel kapitalisma strategio. La vera
         anarkiisto ne volas scii pri Creative Commons
         nek pri rajtocedo, estas tute radikala. Unue
         mi estas kun ili, mi pensas, ke la privata pro-
         prieto estas monstraĵo, estu ĝi intelekta aŭ ne,
         sed mi ankaŭ scias, ke oni ne antaŭeniras fra-
         pante muron, kovrante la sunon per kribrilo.
         Mi pensas, ke vi devas cedi, devas fari ian in-
         tertraktadon182 .

   La disvastiĝo de la libera kulturo en la 2000-aj jaroj
havis, krom la rajtocedon kaj la permesilojn de Creative
Commons, alian gravan eron: la publikigo de Free Culture
(Libera kulturo), de Lawrence Lessig, en 2004. La libro
savas la historion de la intelekta propraĵo per emblemaj
kazoj, iuj el ili jam ĉi tie komentitaj — kiel la bataloj en
la anglaj tribunaloj de la 17-a jarcento, kiuj estigis la aŭ-
torrajton kaj la uzon de historioj de publika havaĵo fare
de Disney. Inspirita per la libera programaro, la verko de-
fendas koncepton de libera kulturo kiel tiun, kiu devas esti
kiel eble plej minimume limigita, por ebligi ĝian kunhav-
adon, disdonadon, kopion kaj uzon, sen ke tio afektu al la
intelekta propraĵo de la kulturaj havaĵoj. Per tio ĝi helpas
disvastigi vidon de la kulturo, kiu organizas movadon favo-
ran al modifoj de la nuntempaj aŭtorrajtaj leĝoj, kiuj, laŭ
Lessig kaj aliaj aktivuloj, malfaciligas la kreemecon kaj
disvastigas «kulturon de permeso», en kiu ĉiu kreanto de-

 182
       Viveiros de Castro, op. cit., p. 93-94.




                                                                 166
vas peti permeson, se li volus uzi specifan verkon, kio ajn
estu la celo. Movado por la libera kulturo, kiel komencas
esti identigita en tiu epoko, batalis por konservi publikan
havaĵon fortan kaj alireblan al ĉiuj, kreante, krom leĝojn,
ankaŭ teknologiojn, strategiojn kaj taktikojn por konservi
la kreaĵojn liberaj, ne necese «senpagaj», parafrazante la
konatan frazon de Stallman uzitan en la kunteksto de la
libereco de la libera programaro: «Think free as in free
speech, not free beer»183 .

   Libera kulturo, la libro, ankaŭ prezentas praktikajn pro-
ponojn de defendo de la publika havaĵo. Iuj el ili estis
diskutitaj kaj ankoraŭ hodiaŭ estas konsideritaj por refor-
mistoj, kvankam oni havas la nocion, ke, por la intereso de
la grupoj de protekto de la aŭtorrajtoj en la tuta mondo, ili
ankoraŭ estas viditaj kiel tro radikalaj. La malkreskigo de
la templimo de daŭro de la aŭtorrajto ekzemple estas pro-
pono, kiu ĉiam ekzistis kaj kiu Lessig daŭrigas en la libro
por konsideri ĝin bazante sin sur la ideo, ke tiu templimo
«devus esti tiel daŭra kiel necesa por instigi la kreadon, ne
pli»184 . Kio, krom faciligi la aliron kaj konservi verkojn
pli da tempo en publika havaĵo, evitus ankaŭ la neceson
krei kontinuajn jurajn esceptojn, kiuj malfaciligas la kom-
prenon, por la granda publiko, kiu ne estas advokato, pri
kio estas protektita kaj kio estas malfermita. Lessig diras,
ke, ĝis 1976, la averaĝa periodo de daŭro de aŭtorrajto en
 183
     «Pensu pri libera kiel en parollibereco, ne kiel en senpaga bi-
ero». Tre konata en la mondo de la libera programaro, la frazo
estas atribuita al Stallman de Lessig unue en 2006, disponebla en
https://www.wired.com/2006/09/free-as-in-beer.
 184
     Lessig, op. cit., p. 235.




167
Usono estis de 32,2 jaroj kaj ke eble tiu averaĝa periodo
estus adekvata.

         Sendube la ekstremistoj nomos ĉi tiujn ideojn
         «radikalaj». (Mi ja nomas ilin «ekstremistoj»).
         Sed, denove, la templimo, kiun mi rekomen-
         dis estas pli daŭra ol la templimo sub Richard
         Nixon. Kiom da «radikala» estas peti aŭto-
         rrajtan leĝon pli donaceman ol tiu, kiun Nixon
         prezidis?185

   Aliaj ideoj prezentitaj de Lessig en la 2004-a eldono so-
nis kiel antaŭvidoj de la sekvaj jardekoj, kiel la rilata al
la kunhavado de dosieroj Interrete.

         Kiam estos facilege konekti al servoj, kiuj per-
         mesu aliron al enhavo, estos pli facile konekti
         al servoj, kiuj permesu aliron al enhavo, ol elŝu-
         ti kaj konservi enhavon en la multaj iloj, kiujn
         ni havos por «ludi» enhavojn. Estos pli facile,
         alivorte, subskribi ol iĝi administranto de da-
         tumbazo, kiu estas esence ĉiu en la mondo de
         elŝuto kaj kunhavado de teknologioj similaj al
         Napster. La enhavaj servoj konkuros kontraŭ
         kunhavado de enhavo, eĉ se la servoj postu-
         las monon kontraŭ la enhavo, al kiu ili donas
         aliron.186

 185
       Ibidem, p. 236.
 186
       Ibidem, p. 239.




                                                              168
IV.

La Interreto de la 1990-aj kaj 2000-aj jaroj, periodo en kiu
la libera kulturo disvastiĝis, estis momento de ekstrema li-
bereco kaj imago, manifestita per la reganta optimismo
ĉirkaŭ la ebloj, kiujn la reto aperigis, kaj per la libereco
kunhavigi ebligita en la diversaj retejoj, kiuj disponebligis
la plej multespecajn dosierojn de kulturaj havaĵoj de la
planedo. Kiel reto bazita sur la interŝanĝo de informo, la
Interreto ekde sia komenco ebligis kaj faciligis la liberan
kunhavadon de dosieroj. Kiam ĝi ankoraŭ estis niĉo ĉefe
uzita de sciencistoj, militistoj kaj reprezentantoj de la kon-
traŭkulturo, en la 1980-aj jaroj kaj en la unuaj jaroj de
la 1990-a jardeko, la libera disvastigo de informo ne multe
ĝenis la industriojn bazitajn sur la intelekta propraĵo —
ĉar, en tiu epoko, nur eblis sendi dosieretojn, bitojn da in-
formo, kiuj rondiris inter malmultaj homoj. La dosierfomo
de kodigo de sondosiero ekzemple nur ŝanĝis muzikaĵon en
datumojn, kiuj povis esti libere senditaj tra la Interreto
post 1993, kiam MP3187 estis publikita, unu el la unuaj
specoj de densigoj de sondosieroj kun perdo de informo

 187
     Ĝia bitrapido estas de la kiomo de kbps (kilobitoj dum sekundo),
128 kbps estante la defaŭlta bitrapido, en kiu la malpliigo de la do-
siergrando estis de preskaŭ 90% —la dosiergrando iĝas 1/10 de la
origina grando—. Fonto: https://en.wikipedia.org/wiki/MP3. Kiel
ĉiuj teknologioj cititaj en ĉi tiu libro, ĝi estas frukto de multaj ekspe-
rimentoj kaj longaj jaroj de sciencaj esploroj, kiuj referencas multajn
manierojn sendi altkvalitajn sonojn kaj ĉifri aŭdaĵojn, kiuj estigis la
MPEG-an dosierfomon kaj, poste, la MP3-n (MPEG3), historio de-
tale rakontita en la artikolo «Genesis of the MP3 Audio Coding Stan-
dard» de H. G. Musmann, de la Universitato de Hannover, en Germa-
nio, disponebla en https://ieeexplore.ieee.org/document/1706505.




169
preskaŭ neperceptebla por la homa aŭdado. Tamen pasis
iujn jarojn ĝis la dosierformo populariĝis kaj la ebleco de
transdono de datumoj en la Interreto atingis transporti
muzikaĵon sen superŝarĝi la reton.

   Post la komenco de la komerca Interreto en la mondo
post 1994 (en Brazilo en 1995), miloj de homoj komencis
podi libere alŝuti kaj elŝuti dosierojn, protektitaj aŭ ne
per aŭtorrajto, pere de la samtavolaj komunikadoj (peer
to peer, ankaŭ mallongigita kiel p2p), kiel torento, malcen-
tra procedo de kunhavado, kiu faciligas la elŝuton, por ke
ĉiu uzanto povu elŝuti partojn de dosiero el aliaj partoj
disdonitaj en diversaj komputiloj —ju pli da aparatoj, des
pli rapida la procedo. La facileco de la disvastigo de infor-
mo ebligita per Interreto eksponente kreskis pro la pliiĝo
de la rapideco de la konektoj; la ŝaltilaj retoj de 56 kbps,
ordinaraj en 1995188 , post malmultaj jaroj iĝis de 1 000
kbps pro la popularigo de la servo konata kiel ADSL (As-
symmetric Digital Subscriber Line, Malsimetria Cifereca
Abonula Linio189 ), kiu utilis por plej granda parto de la

 188
     Per tiu rapideco MP3-a muzikdosiero (3,5 megabajtoj) ekzemple
bezonus averaĝe inter 15 kaj 30 minutoj por esti elŝutita por persona
komputilo, dum video de malalta kvalito (700 megabajtoj), inter 28
kaj 42 horoj. Ĉar la datumoj per la Interreto kaj la voĉo per la
telefono estis senditaj tra la sama kanalo, nur unu ago povis esti
samtempe farita: elŝuti MP3-dosiero okupus la telefonlineon dum
ĝis 30 minutoj, kiu signifis, por fakturadaj celoj, loka konekto de du
horoj. Ago, kiu dependante de la valoro de la pulso aŭ de la minuto
povus kreskigi la valoron de la telefona fakturo per centoj de realoj
en Brazilo dum la unuaj jaroj de la komerca Interreto (Foletto, Um
mosaico de parcialidades na nuvem coletiva, p. 117-8).
 189
     Ĝenerale la ADSL ankaŭ funkcias pro la telefonaj lineoj kaj ka-




                                                                 170
aliro al la Interreto por personaj komputiloj jam en la ko-
menco de la 2000-a jardeko. Per pli da rapideco por elŝuti
pli grandajn dosierojn en la reto, ago timita kaj kontraŭita
ekde la komenco de la aŭtorrajto denove estis la centro de
la publika atento: la piratado.
   Por la industrioj bazitaj sur la intelekta havaĵo, la pro-
blemoj kun la piratado komencis gravi per Napster, pro-
gramo kreita en 1999 — ankaŭ jaro, en kiu la dosierformo
de disvastigo de muziko MP3 iĝis ordinara — de juna kodu-
mulo nomita Shawn Fanning. Ĝi funkciis tiel: uzanto el-
ŝutis programon, aliris al serĉa interfaco, serĉis muzikaĵon
kaj, se li trovis dosieron disponeblan kun muzikaĵo (aŭ
albumo) disponebligita per unu aŭ pli komputiloj ankaŭ
kun la programo, ri elektis ĝin por ĝin elŝuti kaj atendis.
La hejmaj Interretaj retoj en 1999 kaj 2000 estis malrapi-
daj, kun rapideco ekvivalenta al inter 1/10 kaj 1/300 de
la rapideco de post du jardekoj; tiam la atendo por la el-
ŝuto de muzikaĵo povus daŭri kelkfoje horojn; por libro,
kelkajn dekojn da minutoj; kaj por filmo, tagojn aŭ semaj-
bloj, sed kun la malsameco, ke la datumoj estas dividitaj en tri, kiam
ili estis senditaj: la elŝutaj datumoj, tio estas, el la kabloj, kiuj kon-
dukas la Interretan informon al la komunikaj centroj, kaj el tiuj al la
komputilo; alŝutaj datumoj, el la komputilo al la kabloj, al la centroj
kaj al la Interreto; kaj la voĉo per telefono, kiu estas disigita de la
aliaj informoj per ilo nomita dividilo, instalita kaj en la uzula lineo
kaj en la telefona centro. La samtempa sendado de tiuj tri specoj
de datumoj okazas en malsamaj frekvencoj, sed en la samaj kabloj:
la telefonlineo servas kiel «strato» por la movado de tri-specaj da-
tumoj. Ne estas plu alvoko al specifa nombro por estigi konekton,
kiel la pertelefona konekto, kiu liveras la telefonon kaj ne signifas
pagon de pulsoj nek de aliron al la Interreto, igante la servon pli
malmultekosta (Foletto, op. cit., p. 121).




171
nojn. Per ĉiuj ajn rapidecoj la eblo elekti estis ega kaj la
dosiero venis senpage.

   La ideo de Fanning kaj de lia kunfondinto Sean Parker
(kiu poste estis unu el la unuaj akciuloj de Facebook) estis
krei programon kun facile uzebla grafika interfaco, faci-
le elŝutebla al la tiamaj komputiloj, por ke ĉiu ajn povu
serĉi siajn muzikaĵojn, en MP3, laŭ artista nomo, albu-
mo, muzikaĵo kaj eĉ tutaj ĝenroj, kaj elŝuti kopion por
sia maŝino190 . Tio estis la kutimo kunhavi muzikaĵojn,
popularigita en la registroj en la kasedaj bendoj de post
la 1970-aj jaroj, disvastigita tutmonde danke al formo, kiu
permesis samtempe kunhavi muzikon kaj teni ĝin kun vi
en la fiksitaj diskoj, KD-j kaj tiamaj distekoj. Muzikaĵo
en MP3 elŝutita el Napster portis ankaŭ kiel novaĵo esti
«havaĵo sen rivalo»191 , kiu signifas diri, ke povis kunekzi-

 190
     Deak; Foletto, Ambiente digital de difusão: por onde circula
a cultura online?, BaixaCultura, 14-an jun. 2019. Disponebla en
https://baixacultura.org/ambiente-digital-de-difusao-por-onde-
circula-a-cultura-online/.
 191
     Alia koncepto, kreita en Brazilo de la profesoro de komputiko de
la USP Imre Simon kaj de la esploristo Miguel Said Vieira, parolis
pri «rossio não rival» — vidu Simon; Vieira, O rossio não-rival (The
Non-Rival Commons), Revista da USP. Ili argumentis, ke la plej
bona traduko por commons estus rossio, kiu, laŭ la vortaro Houaiss,
estas «tereno komune falĉita kaj uzita». Laŭ Savazoni, «la celo de la
klopodo farita de la aŭtoroj estis trovi manieron traduki terminon,
kiu ne trovas en la portugala idealan tradukon, kaj tio igas ĝin tre
malfacile asimilebla. Fine la ideo ne akiris multajn subtenantojn.
Tiom malmulte, ke kelkaj aŭtoroj preferis teni la originalan esprimon
angle, «commons», kreante anglismon, kiu laŭ mia opinio, tenis la
koncepton apartigitan en la politik-kulturaj debatoj en la portugala
(Savazoni; O comum entre nós: da cultura digital à democracia do




                                                                172
sti en malsamaj kopioj kaj esti transportita en ĉiun ajn
aparaton, kiu kapablis legi (do ludi) la kombinaĵojn de 0-j
kaj 1-j, kiuj densigis muzikaĵon, sendepende de ĝia kom-
plekseco, en eta dosiero, kiu havis pli malpli 4 MB da
informo. En tiu epoko ne nur la persona komputilo ludis
la dosierformon, sed multaj aparatoj de ciferecaj sonoj kaj
pli malgrandaj iloj, precipe nomitaj «MP3-ludiloj», disva-
stigitaj post la iPod, de Apple, eldonita en 2001. Kaj mi
ankoraŭ ne parolis pri la lasere kompaktaj diskoj (CD-RW
[KD legebla kaj skribebla]), kiuj — kiel la bendoj antaŭe,
sed kun la kapableco konservi pli ol 10 horoj da centoj
da muzikaĵoj kaj ne nur 60 minutojn — iĝis popularaj kiel
malmultekosta maniero fizike disdoni dosierojn (enhaveco:
700 MB) en tiu epoko, poste anstataŭitaj per la Digital Vi-
deo Disc (DVD), kun iom pli ol sesoblo de la enhaveco de
la KD (4,7 GB), kaj la poŝmemoriloj, kun eĉ pli da spaco
(5, 10, 15 GB kaj pli).

   La senpaga elŝuto de MP3-j estis la unua granda eblo
de malsukceso, en la Interreto, de la sistemo bazita sur la
vendo de kulturaj havaĵoj starigita per la ekspluatado de
la intelekta propraĵo en la 19-a jarcento. Sen rekompenci
la aŭtorojn per la elŝuto, tiu sistemo, estante Napster la
unua kazo, estis rapide atakita: jam je la fino de 1999, la
Record Industries Association of America (RIAA) komen-
cis proceson kontraŭ la programaro de Fanning kaj Parker,
kiu en ĝia unua jaro de funkciado devis respondi en la tri-
bunaloj pro la akuzo de piratado kaj defendi sin kontraŭ
kompensopeto de 100 mil dolaroj pro muzikaĵoj elŝutitaj.

século XXI ).




173
Eĉ kun ĉiu la subteno akirita tiam Napster perdis la pro-
ceson kaj, la sekvan jaron, devis ĉesi la kunhavadon de
verkoj registritaj kun aŭtorrajto, kio ne signifis, ke ĝi de-
vis tute fermi la servojn. Sed ĝi ne trovis solvon, kiu filtris
inter verkoj kun kaj sen aŭtorrajto — kio estus tre malfa-
cile sen enmiksiĝi en la aŭtonomeco kaj en la datumoj de
ĉiuj homoj, kiuj igis enhavon disponebla en la programo
—, kaj, en julio de 2001, interrompis siajn agojn, por en la
sekva jaro remalfermi kiel servo de subskriboj de elŝutoj
de muzikaĵoj kaj tiel resti ĝis hodiaŭ192 .

   La efiko, kiun la kazo havis inter la artistoj193 kaj retaj
aktivuloj; la pli ol cent aktivaj uzantoj, kiujn Napster ha-
vis registritaj en 1999, plejparte maljunuloj el la tuta mon-
do, kiuj estis novaj uzantoj de la Interreto; la kovrilo de la
revuo Time de oktobro de 2000 kun la frazo «What’s Next
for Napster?» («kio sekvas por Naspter?») kaj bildo de
la junulo (19-jara) Fanning kun ĉapo kaj ega aŭdilo; ĉiuj
indicoj, ke la proceso ne finus tie. Programoj, kiuj funkci-
is simile, bazitaj sur la p2p-kunhavado, disvastiĝis tra la
reto, kiel okazis per Gnutella, Grokster, Kazaa, FreeNet,

 192
      Sen la aliro, kiu havis en siaj unuaj du jaroj, la retejo estis aĉetita
de servo nomita Rhapsody en 2011 kaj ĝi funkcias kiel pagosubskribo
en la adreso https://us.napster.com/home.
  193
      Unu el la kazoj plej emblemaj de tiu epoko estis la proceso, kiun
Metallica, havante kiel proparolanton ĝian drumiston kaj kompon-
iston Lars Ulrich, komencis en 2000 kontraŭ Napster serĉante ne nur
la monon de Fanning kaj lia programaro, sed ankaŭ tiun de la uz-
antoj, kiuj elŝutis la muzikaĵojn de la bando, adorantoj de la sono de
la bando. Se ne estis io senprecedenca, minimume estis strange vidi
artiston, kiu procesis siajn proprajn adorantojn. Pri tiu ĉi kazo vidu
https://en.wikipedia.org/wiki/Metallica_v._Napster,_Inc.




                                                                       174
Morpheus, Soulseek, inter aliaj, kiuj antaŭenigis la samajn
procedojn de libera kunhavado de dosieroj, dum la RIAA
daŭrigis kaj intensigis la malpopularajn procesojn kontraŭ
uzantoj, kiuj kunhavis dosierojn en tiuj programoj194 .

  En la sekvaj jaroj la malgrandiĝo de la ciferecaj aparatoj
kaj sekve ĝia preza malpliiĝo, malfermis eĉ pli da spaco en
KD-ROM, DVD-j, FD-j kaj poŝmemoriloj por konservado
de dosieroj. La populariĝo de novaj teknologioj de sendo
de datumoj, kiel la jam nomita ADSL (kiu popularigis la
koncepton de larĝbenda195 ), per kabla televido, radioon-
doj kaj satelitoj, kaj poste la sistemoj 2, 3 kaj 4G ankaŭ

 194
     Nur en 2004 estis 264 juĝaj procesoj komencitaj de la RIAA, pro-
cesoj kiuj, laŭ Valente, op. cit., p. 82, estis elektitaj ekzemplodone:
«La usona juro, origine direktita al juraj personoj, kaj ne fizikaj, an-
taŭdiris kompenson el po 750 al 30 mil dolaroj, kreskante al 150 mil
pro dolaj kondutoj, por verko kies aŭtorrajtoj estu maloebitaj. Tiuj
agoj kaŭzis grandan publikan tumulton, ĉefe pro la grandaj valoroj,
kiujn ili implicis, sed ankaŭ ĉar la identigo de uzantoj per IP-adreso
kaŭzis erarojn kaj igis, ke RIAA komencis procesojn kontraŭ malĝu-
staj homoj, kiel estis la okazo de proceso kontraŭ morta homo kaj
avino, kiu ne sciis elŝuti muzikon. La rezulto por la industrio de la
enhavo estis antipatio kaj sekva malfacileco sin pozicii en la publika
spaco».
 195
     Larĝbenda estas koncepto utiligita por ĝenerale difini konektojn
pli rapidajn ol tiuj ŝaltitaj per analogaj modemoj de kbps. La re-
komendo de la Internacia Telekomunika Unio difinas larĝbendon
kiel kapablecon elsendi pli grandan ol 2 aŭ 5 megabitoj dum se-
kundo. La vario de tiu, kiu estas konsiderita larĝbenda ĉirkaŭ la
mondo estas tamen diversa; Kolombio estigis minimuman rapid-
econ de 1024 kbps kaj Usono de 25 mbps ekzemple. En Brazilo
ankoraŭ ne estas konsento, kiu diras, kiu estas la minimuma ra-
pideco, por ke konekto estu konsiderita larĝbenda. Fonto: https:
//pt.wikipedia.org/wiki/Banda_larga.




175
por la poŝtelefonoj, triobligis la rapidecon de la Interreto
kaj malpliigis la tempon de elŝuto kaj alŝuto de enhavoj,
dum la aliro al la reto iĝis pli malmultekosta kaj pli facila
en la tuta planedo — precipe en la monda nordo. En ĉi
tiu situacio la batalo pro la libera kunhavado de dosieroj
iĝis neevitebla diskuto. La libera kulturo disvastiĝis kiel
simbolo de la libereco de aliro kaj disvastiĝo de informo
kaj trovis spacon por iĝi forta en la servoj de kunhavado
de dosieroj kaj inter la homoj, kiuj elŝutis enhavon (kun
aŭ sen aŭtorrajto, multaj ne sciis aŭ ne vidis diferencon)
libere kaj volis konservi tiun praktikon. En tiu epoko Les-
sig diris, ke «dum en la analoga mondo la vivo malhavas
aŭtorrajton, en la cifereca mondo la vivo estas ligita al la
aŭtorrajta leĝo»196 , frazo kiu montras iun animon de tiuj
jaroj, en kiuj la unua politika kaj jura afero en la reto estis
ĉirkaŭ la elŝuto: ĝia laŭleĝeco aŭ ne, ĝia efiko en la konstru-
ado de la scio, en la aliro al la informo, en la produktĉeno
de la artoj, en la daŭripovo de kulturaj projektoj, en la
neceso de reformo de la aŭtorrajtaj leĝoj, por ke ĉi tiuj ne
plu krimigu kutiman praktikon de milionoj da homoj.

   La grandaj perantoj jam cititaj, reprezentitaj de organi-
zoj, kiuj havis sufiĉe da mono por dungi diversajn advoka-
tojn kaj iri ĝis la fino en ĉiu ajn jura proceso, naskigis en
la Ĵuro iujn idolojn de la libera kunhavado en la reto, kiel
okazis kun la retejo de torrents The Pirate Bay (TPB).
Premitaj de firmaoj ligitaj al Motion Pictures Associati-
on (MPAA), prokuroroj svedaj, hejmlando de The Pira-
te Bay, prezentis akuzojn je la 31-a de januaro de 2008

 196
       Lessig, Code and Other Laws of Cyberspace, p. 192.




                                                            176
kontraŭ Fredrik Neij, Gottfrid Svartholm kaj Peter Sun-
de, kiuj administris la retejon, kaj Carl Lundström, sveda
komercisto, kiu financis ekde la komenco TPB, por helpi
disponebligi enhavojn kun aŭtorrajtoj. Ili estis kondamn-
itaj je la 17 de aprilo de 2009 per mallibereja puno de unu
jaro kaj per pago de 2,7 milionoj da eŭroj al la firmaoj
reprezentitaj de MPAA, kiel 20th Century Fox, Columbia
Pictures, Warner Bros, EMI, inter aliaj. La kazo havis
apelacion en 2010, kiu malpliigis la malliberejan tempon
de ĉiuj la akuzitoj (4 ĝis 10 monatoj). Post kelkaj jaroj
forkurante ili plenumis siajn punojn kaj ekde 2015 estas
liberaj. La retejo, kiu kune aldonis ligilojn, sed ne gastigis
la enhavojn protektitajn per pretenditaj aŭtorrajtoj, estas
aktiva danke al diversaj speguloj197 .
   En la 2000-a jardeko la organizoj ligitaj al la peranta
industrio igis ankaŭ kutimaj kontraŭpiratecajn kampan-
jojn, en kiuj ili insistis kompari dosieron, kopieblan kaj
ne rivalan, kun fizika havaĵo kiel KD aŭ DVD; ke filmo
elŝutita estis unu DVD malpli vendita kaj, tial, oni hel-
pis malsate «mortigi» artistojn198 ; ke la pirateco «finis la
emocion», ĉar la elŝutita dosiero ne havis la saman kvali-
ton kiel tio, kion oni vidas en DVD aŭ en la kino199 ; ke,
  197
      Pri la kazo vidu la dokumentan filmon The Pirate Bay: Away
from the Keyboard, direktitan de Simon Klose kaj eldonitan en 2013,
tute disponeblan en https://www.youtube.com/watch?v=eTOKX
CEwo_8, kaj la paĝo en Vikipedio https://en.wikipedia.org/wiki/
The_Pirate_Bay_trial.
  198
      Ekzemplo disponeblas en https://baixacultura.org/propagandas-
antipirataria-3.
  199
      Moto de kampanjo de Honour Intellectual Property (HPI), kiu
prezentis kiel heroon Superviron, la Feran Homon kaj aliajn savante




177
«Kiam vi elŝutas MP3-dosierojn, vi ankaŭ elŝutas komu-
nismon», en bildo hodiaŭ historia, en kiu Lenin vestita
kun armea uniformo kaj diabla kapo aperas apud blanka
junulo kun aŭdilo kontraŭ komputilo. Estis aliaj similaj
motoj en kampanjoj, sed neniu ĉesigis la kunhavadon de
dosieroj; retejo fermita estis kiel mortigi kapon de Hidro
de Lerno, alia kreskis en ĝia loko. Sed tamen tio servis por
kaŭzi la detruon de multaj kopioj, retejojn malfermitajn,
homojn procesitajn kaj, ĉefe, por montri al la industrio de
la kultura perantado — precipe kinaj kaj videaj studioj
kaj distribuistoj por televido, registristoj kaj distribuistoj
de muziko kaj libraj eldonistoj—, ke ne estus tiel, kiel ili
finos la kunhavadon de dosieroj.

   En la 2000-a jardeko ankaŭ disvastiĝis la ideo liberigi
jam ekzistantajn kulturajn kaj edukadajn havaĵojn por
ilia uzo, kunhavado kaj reproprigo. En la edukado, post
2002, la jam citita internacia komunumo REA naskiĝis
kun celo instigi la aliron, uzon kaj reuzon de edukadaj
havaĵoj. En la muzeoj, librejoj kaj memorinstitucioj es-
tis simila movado per la adopto de la permesiloj Creative
Commons speciale kiel moto por igi la kolektojn de tiuj in-
stitucioj pli alireblaj, konektitaj kaj disponeblaj, por ke la
uzantoj povu kontribui, partopreni kaj kunhavi ilin200 , en
la movado nomita Open GLAMP (Gallery, Library, Arc-

la mondon kun la vortoj, en la angla, «Piracy kill the real thrill». Pli
da detaloj en https://baixacultura.org/propagandas-antipirataria-o-
retorno-2.
 200
     En «Os 5 princípios do Open Glam», Creative Commons br, 24
sep. 2019. Disponebla en https://br.creativecommons.org/os-5-
principios-do-open-glam.




                                                                   178
hive, Museum). Kun radikoj en la etikaj principoj de la
libera programaro kaj tiuj rekombinaj de la libera kulturo,
la iniciatoj ambaŭ konkeris spacon en diversaj institucioj
kaj registaroj en diversaj lokoj el la planedo kaj de la plej
diversaj ideologioj. Ili estis, en 2020, post multe da orga-
nizado, malvenkoj kaj lernado dum la vojo, la ejoj, kie oni
pleje leĝe trovas liberajn verkojn.

V.
La movado de la libera kunhavado de dosieroj en la reto
krimigita kiel pirateco nur komencis malgrandigi sian for-
ton en la sekva jardeko, kiam eniris du grandaj agantoj,
kiuj kune ŝanĝis la Interreton en ion tre malsaman ol tiu
de la unuaj jaroj. Unue estis la servoj de streaming, kiuj
malkutimaj en la 2000-aj jaroj, iĝis baza monata investo,
kiel akvo kaj lumo, por milionoj da mezklasaj familioj en
diversaj lokoj de la mondo post la 2010-aj jaroj; kaj ki-
uj havis ankaŭ, estas grave substreki tion, kiel helpon la
konsiderindan kreskon de la rapideco en la Reto en tiu pe-
riodo, kun fibrooptiko, kiuj permesas rapidecon almenaŭ
centfoje pli grandaj ol en la komenco de la 2000-aj jaroj.
   La sama industrio, kiu iniciatis kontraŭpiratecajn kam-
panjojn, sciis aŭskulti peton faritan de kelkaj, el kiuj uzis
la torrents por havi aliron al diversaj mondaj kulturaj kre-
aĵoj: faru pli bone kaj mi pagos201 . Ili kreis (aŭ alligis al)
 201
    Pri tiu ideo legu «Faça melhor que eu pago: desafio à indústria»,
Leo Germani, 10 jan. 2010. Disponebla en https://web.archive.org/
web/20210226091135/https://leogermani.com.br/2010/01/10/faca-
melhor-que-eu-pago-desafio-a-industria/.




179
platformojn kun multe da muziko, filmoj kaj serioj facile,
malmultekoste disponeblaj en amika interfaco, jam subtek-
stigitaj en multaj lingvoj (okazo de la filmoj kaj serioj),
kun algoritmoj pli kaj pli potencaj, kiuj lernis la ŝatojn de
la homoj kaj indikis aliajn produktojn, kiujn la abonanto
povus voli pli kaj pli precize. Ili funkciis eĉ en la diversaj
aparatoj (poŝtelefonoj, tabulkomputiloj), kiuj iĝis pli kaj
pli malgrandaj, pli potencaj kaj popularaj kaj tial atingis
kaj gajni tiujn, por kiuj estis malfacile elŝuti filmon (aŭ
muzikaĵon) kaj legalizi la retan kulturan konsumon, ĉar
ĉio, kio estas en Netflix, en Spotify, en Amazon Prime
kaj en Deezer, kelkaj el la plej popularaj el tiuj servoj en
2020, estas disponebligita ene de la leĝo202 . Ili ne ĉesigis
la samtavolan elŝuton, per torrent, sed igis tiun opcion pli
peniga, limigita al pli malgrandaj grupoj — en la komen-
co de la 2020-a jarcento ankoraŭ nombro rimarkinda (kaj
malfacile mezurebla) de homoj, sed konsiderinde malpli
granda ol en la antaŭaj jardekoj.

   La dua aganto, kiu aperis, kaj malpliigis la movadon de
la libera kunhavado en la Interreto estis la sociaj retejoj,
unue Orkut (eldonjaro: 2004), poste MySpace (inter 2005
kaj 2008, la plej populara retejo de la planedo) kaj fine, kaj
en pli granda skalo, Facebook (100 milionoj da uzantoj en
2008, 2500 milionoj en 2020). Retumi en la Interreto estis
komuna frazo en la 1990-aj kaj 2000-aj jaroj por difini la
kutimo eniri en retejon kaj el tiu iri al alia, kaj al alia, kaj
al alia, ĝis perdiĝi, horojn poste, en paĝo, al kiu oni ne bo-
ne sciis kiel alvenis. Flanêur digital estis alia esprimo uzita

 202
       Deak; Foletto, op. cit.




                                                           180
por identigi tiun promenanton sen direkto tra la Reto, kiu
perdiĝis en la anguloj de la blogoj kiel piediranto tra la
stratoj de la grandaj urboj. Facebook speciale ŝanĝis tiun
movadon; alportis la tutan urbon, por ke la promenanto
piediru sen eliri el la loko. Urbo konstruita de unu sola
privata firmao, kiu per ĉiu movo farita de iliaj loĝantoj
produktis datumon, kiu rekombinita kun aliaj miloj iĝis
tre profita por esti komercigita de la firmao — la «nafto»
de la 21-a jarcento, laŭ esprimo, kiu iĝis kliŝo en la paro-
loj de regantoj kaj studantoj de la estonteco apud alia kiu
ankaŭ iĝis ĝenerala post la 2010-aj jaroj: big data.

   Paroli kun homoj, skribi, publikigi, foti, vidi videojn kaj
labori, aktivecoj kiuj antaŭ estis faritaj en malsamaj lokoj
de la reto, komencis povi esti faritaj en sola loko, Facebook
— kiu poste, kun planoj ĉiam pli ambiciaj krei paralelan
Interreton en siaj domajnoj, transformiĝis en du, per la
aĉeto de Instagram (en 2012, kontraŭ 1000 milionoj da
usonaj dolaroj), kaj en tri, per WhatsApp (en 2014, kon-
traŭ 16 000 milionoj da usonaj dolaroj203 ). Kune kun aliaj
de la nomitaj kiel big techs (Google, Amazon, Apple kaj
Microsoft), la firmao kreita de Mark Zuckerberg ŝanĝis la
manieron, kiel la homoj produktis kaj konsumis informon
en la Interreto. Ĝi komencis diri kie, kiel kaj per kiu formo
la informo moviĝu en la Reto — kaj ne plu estis la retejoj,
torrents kaj blogoj kreitaj por la libera kunhavado de do-
sieroj, sed sola spaco fermita, rigardita, monopoligita, ilo
de modulado de opinioj kaj kondutoj laŭ la vojo proponita

 203
     Fonto: https://tecnoblog.net/151547/facebook-compra-whatsa
pp-16-bilhoes-de-dolares




181
per la pli kaj pli kompleksaj (kaj sekretaj) algoritmoj204 .

   Tio estis la fino de la mallonga somero de la libera In-
terreto205 kaj la komenco de ia postebrio de Interreto206 ,
en kiu kritikoj al iuj naivaj kondutoj adoptitaj en la du
unuaj jardekoj de la reto iĝis kutimaj — inter ĉi tiuj al la
libera kulturo kaj specife al rajtocedo. La hispana sociolo-
go César Rendueles, en libro, kiu estas entute analizo pri
la kredo ciferecfetiĉisma, ke la Interreto solvos ĉiujn niajn
sociajn, ekonomikajn kaj politikajn problemojn (Sociofo-
bia, 2016), savas gravan aspekton en tiu postebria kritiko:
la libera disvastiĝo de informo kaj kunhavado de dosieroj
ankaŭ povas esti rigardita kiel kompleta senreguligo, prok-
sima al tio, kio okazas en la libera merkato — kiu estis la
kialo de la kreado de la aŭtorrajto kaj de la unua propo-
no de Lessig pri libera kulturo. Ĝi havas do rilato kun la
universaligo de la kapitalisma merkato disvolvita post la
 204
     Vidu Souza; Avelino; Amadeu; A sociedade de controle: mani-
pulação e modulação nas redes digitais.
 205
     Ĉi tiu esprimo devenas el remix de O curto verão da anarquia,
de Hans Magnus Enzensberger, adaptita de Paulo José Lara (vulgo
Pajeh) el drinkeja konversacio en 2019 en São Paulo, kun la nomo de
iu projekto, kiu venos.
 206
     En 2018 mi resumis tiun ideon en teksto nomita «Ressaca da
internet, espírito do tempo», skribita en BaixaCultura. Peco: «Mi
ne sciis, aŭ mi ne volis kredi, aŭ mi ne volis skribi nek publike paroli,
ke mi ne kredis, ke la grandaj agantoj de la Interreto ŝanĝis la Inter-
reton en tion, kio hodiaŭ ĝi estas: fermita spaco, kie ni mem estas
malliberaj en algoritmaj privataj vezikoj, kies funkciado malmulte
aŭ neniel scias — kaj nur en unu jaro, per Trump kaj la Briteliro,
ni komencas vidi la fatalajn eblecojn de tiu funkciado inter homoj
kaj teknikaj sistemoj kiel Facebook por la politiko». Disponebla en
http://baixacultura.org/ressaca-da-internet-espirito-do-tempo.




                                                                    182
19-a jarcento kaj disvastigas la «dogmon, ke la socia kun-
laboro naskiĝas spontanee el individua interago egoisma,
sen neceso de iu institucia mediacio»207 .

   La ciferecfetiĉisma kredo kritikita de Rendueles estis tre
populara en la unuaj jaroj de la Interreto kaj formis mani-
eron pensi ankoraŭ hodiaŭ dominantan en la teknologiaj
novaĵoj kaj en la diskurso de la ciferecaj startups. Konata
teksto de tiu epoko montras tion klare: «La deklaracio de
sendependenco de la Retlando»208 , publikigita je la 8-a de
februaro de 1996, skribita de John Perry Barlow — unu el
la kreintoj de EFF kaj instiganto de Creative Commons
— por respondi al ago, kiu reguligis la telekomunikadojn
en Usono kaj unue inkludis la Interreton209 . «Registaroj
de la Industria Mondo, pezecaj gigantoj de karno kaj ŝta-
lo, mi venas de Retlando, la nova hejmo de Menso. En la

 207
     Rendueles, Sociofobia: mudança política na era da utopia digital,
p. 94.
 208
     Barlow, «Deklaracio de sendependenco de la Retlando» en la
Monda Ekonomia Forumo, Davos, Svislando, 8-a feb. 1996. Dispon-
ebla en https://eo.wikisource.org/wiki/Deklaracio_de_sendepend
enco_de_la_Retlando%5D.
 209
     Estinte unu el la kreintoj de la Electronic Frontier Foundation
(EFF) en 1990, Barlow akompanis kaj skribis pri ekonomiaj, politikaj
kaj teknologiaj aferoj de la Interreto en tiu epoko. La deklaracio estas
teksto, kiu servis kiel bazo por alia rimarko nomita «La ekonomio de
la ideoj», publikigita en januaro de 1994 en la revuo Wired (https:
//www.wired.com/1994/03/economy-ideas), kaj li estis invitita fari
projekton nomitan 24 Hours in Cyberspace, evento, kiu havis kiel
celon kunvenigi fotistojn, ĵurnalistojn, eldonistojn, programistojn kaj
desegnistojn por krei, en la tago 8-a de februaro de 1996, kunlaboran
«tempokapsulon» de la interreta vivo de la epoko. Fonto: https:
//en.wikipedia.org/wiki/24_Hours_in_Cyberspace#cite_note-4.




183
nomo de la estonteco, mi petas al vi de la pasinteco, lasu
nin trankvilaj. Vi ne estas bonvenaj ĉe ni. Vi ne havas
suverenecon, kie ni kunvenas»210 .
   Ĝiaj unuaj vortoj jam portas, kiel en manifesto, uto-
pian kaj idealigitan vidon, ke Interreto estas io ekstera
al socio, esprimitan pli evidente en alia tekstparto: «Ni
formas nian propran socian kontrakton. Tiu rego leviĝos
laŭ kondiĉoj de nia mondo, ne de via. Nia mondo estas
malsama. […] Viaj juraj konceptoj de posedaĵo, esprimo,
identeco, movado, kaj kunteksto ne aplikeblas al ni. Ĉiuj
ĉi bazas sur materio, kaj ĉi tie ne ekzistas materio»211 .
   Barlow, ankaŭ poeto kaj kantisto de unu el la grupoj
plej konataj de la hipia kontraŭkulturo de la Okcidenta
Marbordo de Usono, Grateful Dead, sciis interpreti la nov-
aĵon, kiu la Interreto signifis en la historio de la homaro
kaj ĝojis pri la promeso, ke tiu libereco bonen transformu
la tutan socion.
         Ni kreas mondon, kien ĉiuj rajtas eniri sen pri-
         vilegio aŭ antaŭjuĝo akordita per raso, ekono-
         mia potenco, milita forto, aŭ naskiĝloko.
         Ni kreas mondon, kie iu ajn, ie ajn rajtas es-
         primi siajn kredojn, egale kiel neordinaraj, sen
         timo iĝi devigita al silentado aŭ konformeco.
         […]
         Niaj identecoj ne havas korpojn, do, malkiel
 210
       Ibidem.
 211
       Ibidem.




                                                            184
       vi, ni ne povas atingi ordon per fizika devig-
       ado. Ni kredas, ke de etiko, de klerigita mem-
       intereso, kaj de la komuna boneco, nia regist-
       aro altiĝos. Niaj identecoj eblas disiĝataj trans
       multaj de viaj jurisdikcioj.212
   Alia tiama teksto, skribita por cifereca angla revuo nom-
ita Mute Magazine213 en 1994, iĝis konata analizante tiun
teknoutopian ideon: La kalifornia ideologio, de Richard
Barbrook kaj Andy Cameron. La ideologio mem estas
miksaĵo de kontraŭaŭtoritataj kaj bohemiaj sintenoj de la
hipia kontraŭkulturo de la Okcidenta Marbordo de Usono
kaj de la teknologia utopiemo (alia nomo por ciferecfeti-
ĉismo) kaj la ekonomia (nov)liberalismo. Iom nekutima
miksaĵo — «kiu pensus, ke miksaĵo tiel kontraŭdira de
teknologia determinismo kaj libertarianisma individuismo
iĝus la hibrida ortodokseco de la cifereca epoko?»214 —,
kiu formas la spiriton de la big techs de la 1990-aj jaroj kaj
poste kaj nutras la komprenon, ke ĉiu povas esti «hip and
rich» [moderna kaj riĉa]. Por tio sufiĉis kredi en via laboro
kaj havi fidon, ke la novaj informaj teknologioj emancipos
la homon pliigante la liberecon de ĉiuj kaj malpliigante la
povon de la burokrata ŝtato215 .
  La vortoj de Barbrook kaj Cameron en 1995 estas, pre-
skaŭ du jardekojn poste, precizaj kaj antaŭvidaj:
 212
     Ibidem
 213
     Barbrook; Cameron, The Californian Ideology. Mute, v. 1, n. 3,
1-an sep. 1995. Disponebla en https://www.metamute.org/editorial
/articles/californian-ideology.
 214
     Barbrook; Cameron, A ideologia californiana, p. 10.
 215
     Ibidem.




185
         Unuflanke ĉi tiuj pintoteknologiaj metiistoj ne
         nur kutimas esti bone pagitaj, sed ili ankaŭ ha-
         vas konsiderindan aŭtonomecon pri sia labora
         ritmo kaj laborejo. Kiel rezulto la kultura limo
         inter hipio kaj la «homo de organizo» iĝis tre
         malklara. Tamen aliflanke tiuj laboristoj estas
         ligitaj al la kondiĉoj de siaj kontraktoj kaj ne
         havas garantion de daŭra laboro. Sen la libera
         tempo de la hipioj la laboro iĝis la unua vo-
         jo de memkontenteco por granda parto de la
         «virtuala klaso».216
  La kalifornia ideologio reflektas kaj la disciplinoj de la
merkata ekonomio kaj la liberecoj de la «hipia metiisto»,
hibrido kunigita per fido, kelkfoje blinda, ke la cifereca tek-
nologio solvos la problemojn kaj kreos egalecan socion, kaj
ke sen privilegioj aŭ antaŭjuĝoj, kie, kiel tre bone repre-
zentas «La deklaracio de sendependenco de la Retlando»,
de Barlow, ĉiuj povu esprimi siajn opiniojn sen gravi, kiel
neordinaraj kaj malsamaj ili estu.
   Per la pliboniĝo de la elsendfluo kaj de la sociaj retejoj
oni vidis pli klare, ke socio, kie la teknologioj de la informo
enrete konektitaj ĉiujn decidas, ne necese estas pli bona,
kaj povas esti multe pli malbona. Forta algoritma siste-
mo, kiu, kiel deus ex machina, estu alvokita por solvi ĉion
fine defendas kredon ankaŭ konatan kiel tendencon al tek-
nologiaj solvoj — ideo, ke sufiĉas programo, algoritmo, pli
da teknologio, por solvi kaj ripari ĉiujn la problemojn de
la mondo. Estas la serĉo de magia, rapida kaj supozeble
 216
       Ibidem.




                                                            186
sendolora eliro, kiu forĵetas la instituciajn alternativojn aŭ
tiujn kreitajn de la organizado de la civila socio, pli malra-
pidajn kaj kompleksajn, kaj kiu povas esti aĉetita finita,
proponita de firmaoj kreitaj aŭ iel konektitaj al la servoj
provizitaj de la big techs. Vojo, kiu dum la pandemio de la
nova kronviruso en 2020 iris tra specon de akcela rapidega
tunelo, kun la disvastiĝo de programoj, kiuj taksis ekzem-
ple la movojn de la homoj en kvaranteno, aŭ spuris kaj
elektis, kiu povus aŭ ne eliri el hejmo uzante kolektitan
kaj per privataj algoritmoj pritraktitan datumaron217 . La
samaj datumoj uzitaj por io konsiderita kiel pozitiva, ĉar
trafas la sanon de la tuta socio — la kontrolon de la mo-
vado de homoj, kiuj povas transdoni viruson —, povas
ankaŭ esti uzitaj por eĉ pli granda entrudiĝo de reklamoj
de tajloritaj produktoj. Kio generas eĉ pli da klasifiko —

 217
     Raporto de Sam Biddle, «Coronavírus traz novos riscos de abus
de vigilância digital sobre a população». The Intercept, 6-an apr.
2020, disponebla en https://theintercept.com/2020/04/06/coro
navirus-covid-19-vigilancia-privacidade, diras, ke en Sud-Koreio,
en Tajvano kaj en Israelo, la aŭtoritatoj uzis poziciajn datumojn de
saĝtelefono por devigi individuajn kvarantenojn. Palantir, firmao
dungita de la NSA de Usono, helpis la Nacian Sanservon de Britio
spuri infektojn. Programoj, kiuj profitas el la granda precizeco de
la sensiloj estantaj en la saĝtelefonoj por devigi socian malproksim-
iĝon aŭ mapumi la movojn de la infektitaj, estis uzitaj en Singapuro,
Pollando kaj Kenjo. En Brazilo, unu el la ĉefaj provizantoj de ret-
konekto, Vivo, diras, ke ĝi malspurebligas la poziciajn datumojn de
siaj uzantoj, sed praktike eblas lokalizi ilin, kio malobservas la indi-
viduajn rajtojn influante la privatecon de ĉiu homo sen permeso nek
scio, kiel montras raporto de Tatiana Dias en The Intercept Brasil:
«Vigiar e lucrar» (https://theintercept.com/2020/04/13/vivo-venda-
localizacao-anonima). Tiuj samaj poziciaj datumoj estis donitaj al
firmaoj kaj registaroj por la monitorado de la pandemio en Brazilo.




187
kaj sekva ekskludo — de homoj laŭ iliaj konsumaj kuti-
moj en Interreto kaj akcelas la enretan gvatadon de ĉiuj
la kutimoj de homo en la reto.

   Krom riski eĉ pli la privatecon de la uzantoj, teknologiaj
finitaj solvoj, produktitaj de privataj firmaoj kaj aĉetitaj
kiel savantaj fare de registaroj, ne tuŝas tion, kio estiĝis ki-
el la centra institucio de la moderna vivo: la merkato218 .
La kritiko de Rendueles al la aŭtorrajto estas ankaŭ en
la fakto, ke la ĉefa solvota problemo per ĝi estas la rom-
po de la baroj de libera disvastiĝo de la informo kaj la
aliro al kulturaj havaĵoj sen, tamen kaj plejfoje, tuŝi la
sociajn kondiĉojn de tiu merkato. La maniero kiel la jam
citita viva energio de la homoj komencas esti ekspluatita
de firmaoj, kiuj ne traktas ilin plu kiel laborantojn, sed ki-
el kontribuantojn, interŝanĝante laborajn rajtojn historie
konkeritajn kontraŭ supoza libereco elekti viajn laborajn
horojn, emis esti, dum granda parto de la ekzisto de la
aŭtorrajto ĝis hodiaŭ, malĉefa problemo. La fonto de la
problemoj elektita ne estis la informa merkato nek la la-
bora merkato, sed la limoj al la disvastiĝo kaj la uzo de la
informo219 . Alia aspekto de la kritiko al la rajtocedo estas,
ke pli da aliro al la informo aŭ pli da verkoj elŝutitaj ne
necese signifas kritikan konsciencon. La misinformado kaj
la kreskado de merkato de malveraj informoj (fake news)
estis, tiel kiel la disvastiĝo de la cifereca aktivismo220 , unu
 218
     Morozov, Solucionismo, nova aposta das elites globais, Outras
Palavras, 23-an apr. 2020. Disponebla en https://outraspalavras.net
/tecnologiaemdisputa/solucionismo-nova-aposta-das-elites-globais.
 219
     Rendueles, op. cit., p. 87.
 220
     Cifereca aktivismo estas difino, kiu, popularigita en la 90-aj kaj




                                                                  188
el la rezultoj de la «liberigo de la informosendanta loko»,
por ke ĉiu ajn — kun aliro al Interreto — povu paroli en
blogo, retejo aŭ profilo en sociaj retejoj. Rezulto, kiu estas
direkta frukto, ke la merkato (speciale de programaroj kaj
teknologiaj produktoj) restu netuŝebla, sen ŝtata reguligo
aŭ ekstera ekvilibro, kio en la lastaj jaroj estigis sekvojn
kiel la disvastiĝon de la malveraj informoj kaj la uzon de
tiuj en la marionetado de homaroj por politikaj-balotadaj
celoj, okazo de la balotoj kaj de Donald Trump en Usono
en 2016 kaj de Jair Bolsonaro en Brazilo en 2018.
   La rompiĝo de ĉiuj eniraj baroj de aliro al la parolo en
la reto nutris — kaj estis nutrita — per tio, kion sciencisto
kaj verkisto Jaron Lanier nomas Bummer (Behaviors of
User Modified Made into an Empire for Rent 221 ), statisti-
2000-aj jaroj, rilatas kun la respondaj movadoj, kiuj «pliigis la pu-
blikan konscion pri la influo de la amaskomunikiloj kaj instigis la
postulojn por demokratiiĝo kaj publika aliro al la komunikiloj», kiel
diras la esploristino Stepania Milan, «When Algorithms Shape Col-
lective Action: Social Media and th Dynamics of Cloud Protesting»,
en Social Media + Society. En kelkaj okazoj ĝi estas uzita kiel sinoni-
mo de alternativaj komunikiloj kaj civitanaj komunikiloj, inter aliaj
terminoj. Pri la eblaj difinoj de cifereca aktivismo mi skribis tekston
(Foletto, «Midiativismo, mídia alternativa, radical, livre, tática: um
inventário de conceitos semelhantes»).
  221
      Lanier ĝin difinas en Dez argumentos para você deletar agora suas
redes sociais, libro kiu proponas ferocan kritikon al la sociaj retejoj,
la ĉefaj ekzemploj de agado de tiu statistika maŝino. En la p. 44 li
uzas kuriozan formulon por memori la erojn de Bummer, disvolvante
ĉiun en la sekvaj paĝoj de lia libro: «A de akiro de atento, kiu levas
al aĉula supereco; B de enmiksiĝi [butt into] en la vivo de ĉiuj; C
de premi [cramming] enhavon en la gorĝon de la homoj suben; D de
direkti la konduton de la homoj per la maniero plej ruza kiel eblas;
E de gajni [earning] monon permesante, ke la plej malbonaj aĉuloj




189
ka maŝino (estanta en la sociaj retejoj kaj en la algoritmoj
de elsendfluo ekzemple), kiu vivas en la komputilaj nuboj
kaj sub la preteksto organizi la informon de la mondo, mo-
difis la kondutojn de miloj da homoj. La Bummer, diras
Lanier, klopodas «optimumigi la vivon», kaj farante tion
egaligas ĉiajn informojn: tio, kio gravas, estas la disvastiĝo
de datumoj, estu ili kio ajn. Estas en tiu kunteksto, kie
la disvastiĝo de la malveraj informoj iĝas kutima akirante
pli interŝanĝvaloron ol la veraj, estante pli malmultekos-
taj produkti kaj eble pli facile disvastigi, direktitaj laŭ la
interesoj de specifaj grupoj por plifortigi iliajn antaŭajn
perspektivojn pri la realeco222 . En tiu okazo «pli proksima
al reakcia koŝmaro ol al komunumeco», kiel diras Rendue-
les223 , ne hazarde estis diskutitaj la manieroj ŝtate reguli
la big techs, speciale en la Eŭropa Unio kaj en Usono, uz-
ante leĝojn de protekto de personaj datumoj, proponojn
de moderigo de la disvastiĝo de malveraj informoj en la
sociaj retejoj kaj taksadon al la profitoj de la big techs224 .

ĉagrenu ĉiujn aliajn; F de falsa grego kaj falsanta socio».
 222
     La analizo de la valoro de la vera ĵurnalisma informo kaj la disva-
stiĝo de malveraj novaĵoj per la oligopoloj de la ciferecaj teknologioj
estas unu el la fokusoj, kiun la profesoro kaj esploristo Elias Machado
laboris por sia libera instrua disertacio en la UFSC. Li ĝin publike
diskutis en siaj propraj sociaj retejoj kaj antaŭe diris ĝin al mi, en
iuj virtualaj konversacioj, el kiuj mi vortigis tiun pecon.
 223
     Rendueles, op. cit., p. 102.
 224
     Pri impostado: en 2020 Eŭropo estigis impostan pakon, kiu
havis kiel instrumentojn garantii, ke la landoj de la bloko inter-
ŝanĝu informon pri la enspezoj generitaj de vendoj en retaj plat-
formoj, kiu estos efektivigita en la sekvaj jaroj. Fonto: https:
//www1.folha.uol.com.br/mercado/2020/07/europa-lanca-pacote-
tributario-para-apertar-cerco-a-gigantes-digitais.shtml.




                                                                   190
Estas kurioze rimarki, ke tiuj proponoj de reguligo jam es-
tis, inter aliaj lokoj, en diversaj pecoj de la jam citita eseo
de Barbrook kaj Cameron, de 1995, kiu indikas ciferecan
estontecon kiel miksaĵon de «Ŝtata interveno, kapitalisma
entreprenado kaj faru-mem-kulturo»225 .

VI.
La elekto de la movado de la libera kulturo trakti la baron
al la aliro al la informo kaj al la scio kiel ĝia ĉefa afero ha-
vas kelkajn motivojn, iujn jam prezentitaj ĉi tie, granda
parto de tiuj rilata al la afero de la fako de deveno de ĝia
termino, la produktado de programoj. Por Rendueles, kaj
ankaŭ Dimitry Kleiner en The Telekommunist Manifesto
(2010), la rajtocedo fiaskis ne kompreninte la implicitajn
diferencojn inter la programaro kaj la libera kulturo. En
la unua la sociaj kondiĉoj de pago de la programistoj de
programoj ekzemple ne kutimas esti dependaj de la vendo
po unuo de produkto (programo), sed de daŭra servo, dis-
volviĝo, agordigo kaj prizorgado, inter aliaj manieroj pli
kompleksaj, kiuj implicas la vendon ligitan al aliaj produk-
toj. Estas praktiko en la fako de programado de programoj
liberigi kodon kaj vendi servojn sur ĝi ankaŭ, ĉar tiu proce-
do, krom aparteni al maniero kunlabora kaj fragmentigita,
per kiu programo estas produktita ekde ĝia komenco226 ,
 225
     Barbrook; Cameron, op. cit., p. 37.
 226
     «La programado de programoj povas kaj devas esti fragmentig-
ita. Estas granda mito pri sendependaj programistoj laborantaj en
iliaj garaĝoj nokte, sed la vero estas, ke la divido de la projekto en
problemaro kolektive solvota en speco de muntĉeno ne estas opcio,
sed estas teknika neceso». Rendueles, op. cit., p. 90.




191
ne malhelpas la rekompencon de iliaj programintoj. Ne
nur eblas liberigi kodon kaj vendi servojn sur ĝi paralele,
sed ankaŭ ekzistas merkato de malfermitaj teknologioj, in-
spirita en la ideo de la malfermitkoda movado, en kiu unu
el la ĉefaj agantoj estas Microsoft, historia oponanto al la
libera programaro227 .

   En tiu aspekto la situacio de la kulturo estas iom mal-
sama. Laboristoj de la branĉo, kiel muzikistoj, plejpar-
te nesalajritaj aŭtonomoj (malsame ol la programistoj de
programoj), havas kiel ĉefan fonton de enspezoj la apartan
ludadon de siaj verkoj tujelsende (shows) kaj po elcenton
por verko vendita228 . La liberigo de muzikaĵo kaj la vendo
de servoj sur ĝi, tiel kiel per la programoj, eblas ankoraŭ
— kaj praktiko de multaj artistoj, estu pro etikaj principoj
aŭ, ĉefe, kiel «logaĵa» maniero por vendi shows. Sed, ne
estante salajritaj kiel la programistoj de programoj, estas
pli malfacile, ke ekzistu arigita servo ofertota, kiu kompen-
su sian koston. Por Rendueles kaj Kleiner liberigi senpage
la informon uzitan por la produktado de programo — aŭ
kodo — ne ŝanĝas la rekompencon (en la plejparto de la
okazoj jam garantiitan) de iliaj produktantoj, dum tute
kaj senkoste disponebligi muzikan informaĵon — muzik-
aĵon aŭ diskon — modifus la gajnojn de sendependa muzi-
kisto. Ĉi tiu argumento, diras Rendueles, estis unu el tiuj,

 227
     Teksto de la Linux Foundation klarigas kiel funkcias la malfer-
mitkoda laboro de Microsoft: Baker, The Open Source Programa at
Microsoft: How Open Source Thrives, The Linux Foundation, 2-an
mar. 2018, disponebla en https://www.linuxfoundation.org/blog/2
018/03/open-source-program-microsoft-open-source-thrives.
 228
     Rendueles, op. cit., p. 86.




                                                               192
kiuj limigis la disvastiĝon de la liberaj permesiloj bazitaj
sur la rajtocedo por la kultura branĉo.
   Estas ankaŭ en tiu situacio grava escepto: licenci kul-
turan verkon por modifado kaj ankaŭ por komercaj uzoj,
kiel la rajtocedo proponas ĉefe por la programaro, povas
iĝi, praktike, malmulte racia por muzikistoj kaj aliaj sen-
dependaj artistoj. Kiom ajn da kreemeco, kiu estu en la
skribado de kodlinioj, ĝi estas komandaro plenumota per
maŝino, intelekta produkto, kiu havas specifan funkcion,
kiu dependas de alia aĵo por esti farita. Ne bezonas diri, ke
artverko kiel muzikaĵo aŭ filmo havas kiel celon estetikan
aŭ distran aprezon, kiu ne kutimas esti nur funkcia. Pro-
gramo kaj kultura verko estas aĵoj de malsamaj naturoj,
produktitaj per manieroj kaj por celoj malsamaj, kio sig-
nifus, ke ankaŭ iliaj produktantoj ne devus esti traktitaj
same.
  Stallman mem komentas la aferon: «por la noveloj, kaj
precipe por verkoj uzataj kiel distro, la teksta nekomerca
redistribuo povus esti sufiĉa libereco por la legantoj»229 .
La proponanto de la rajtocedo argumentas, ke tia verko,
kiel ankaŭ laboroj, kiuj informas pri la pensoj de homo
(memoraĵoj, opiniaj kaj sciencaj artikoloj), devus havi li-
migitajn eblecojn de uzo, ĉar ili estas malsamaj ol verkoj,
kiujn li kategoriigas kiel «funkciajn», al kiuj apartenas re-
ceptoj, edukadaj verkoj kaj la programoj. Li do defendas,
ke, en la okazoj de verkoj estetikaj kaj kiuj informas pri la
penso de iu, havi liberecon fari kopiojn ja sufiĉus, por ke
 229
     En «Malinterpretar el copyright: una sucesión de errores»,
Stallman, Software libre para una sociedad libre, p. 119.




193
ĉiu ajn povus kunhavigi kiel kaj kie li ŝatu, malpermesante
la komercan uzon kaj iujn eblecojn de modifo de la verko,
kiuj povu modifi aŭ misprezenti la vidmanieron propon-
itan de ĝia aŭtoro. Tiu perspektivo de Stallman prezentas
la rajtocedon kiel ideon, kiu ne volas detrui la aŭtorrajton,
sed reformi ĝin, inkluzive kun kelkaj argumentoj, kiuj re-
prenas denove ĝian komencon en la 18-a jarcento — okazo
de la propono, defendita de la kreanto de la libera progra-
maro en la sama teksto, ŝanĝi al dek jaroj la templiman
daŭron de la aŭtorrajto230 . Per tiu kompreno la aŭtoroj
havus teorie manierojn garantii, ke iliaj ideoj ne estu mis-
prezentitaj kaj ke iliaj gajnoj ne estu multe tuŝitaj.

   Alia maniero, pli praktika, ekvilibrigi la ekvacion rekom-
pencado de la aŭtoroj kontraŭ respekto al la «originaj»
formoj de la ideoj kontraŭ publika aliro al la kreaj hav-
aĵoj de la homaro estas la vido, kiun Kleiner231 prezentas
per la koncepto de copyfarleft 232 -permesiloj, kiuj havas re-
 230
     Ibidem. Kaj kiel Aracele Torres detalas: «La defendo por redukti
la monopolon pri la kopio al dekjara templimo estas, ke tiu redukto
havus malmulte da influo pri la hodiaŭa publikigo de verkoj, ĉar li
konsideras tiun tempon sufiĉa, por ke sukcesa verko estu profitdona.
Krome, laŭ li, la verkoj ĝenerale kutimas esti for de katalogo multe
antaŭ tiu templimo» (Torres, op. cit., p. 168).
 231
     Kleiner, The Telekommunist Manifesto.
 232
     Ĝisdatigita versio de la sama ideo estis nomita copyfair kaj estis
difinita de Michel Bauwens, fondinto de la P2P Foundation, kiel
«principo, kiu klopodas reenkonduki reciprokecajn postulojn en la
merkataj agoj». Ĝi faras tion konservante la rajton kunhavigi scion
sen limoj, sed ĝi klopodas submeti la komercadon de tiuj komunaj
varoj al ia kontribuo por tiuj komunaj havaĵoj (https://wiki.p2pfo
undation.net/Copyfair). Unu el la permesiloj kreitaj kiel ekzemplo
de tiu koncepto kaj kun la samaj limigoj de vendo kiel la copyfarleft




                                                                  194
gulon por la uzo en la kolektiva produktado kaj alia por
la uzo de tiu, kiu uzu dungitan laboron en sia produkt-
ado. Al la laboristoj ekzemple estus permesata la uzo,
inkluzive komerca, de la kultura verko, sed ne al tiuj, kiuj
ekspluatu la dungitan laboron, kiuj estus devigitaj negoci
la aliron233 . Laŭ ĝia propono «eblus konservi komunan
stokon da kulturaj havaĵoj disponeblan por sendependaj
produktantoj de la grandaj industrioj de perantado jam
nomitaj, sed samtempe malhelpi ĝian eksproprietigon fare
de privataj agentoj»234 .

   Komuna stoko da kulturaj havaĵoj. Publika havaĵo. Ĉi
tie ni alvenas al pli granda diskutkampo, en kiu, ekde la
mezo de la 2000-aj jaroj, la libera kulturo multe disvas-
tiĝis: la komuno (procomún en la hispana; commons en
la angla235 ). Vasta koncepto de longa historia tradicio,
kiu direktas al la grekaj236 , la komuno, historie, difinis kaj
resursaron (arbarojn, akvon, aeron, kampojn) kaj aferojn
(ilon, maŝinon) kiel socian produkton kaj praktikon. En O
comum entre nós, Rodrigo Savazoni uzas la vortojn de Mas-
simo De Angelis, «there is no commons without commo-

estas la Peer Production License (https://wiki.p2pfoundation.net
/Peer_Production_License), uzata en la branĉo de la komunaĵoj
— en Brazilo ĝi estas tiu uzita en la projekto Biblioteca do Comum
(https://web.archive.org/web/20220405230116/http://www.biblio
tecadocomum.org/).
  233
      Foletto; Martins, Luna, Encontro on-line cultura livre do sul: a
produção cultural comunitária para a construção do comum, Contra-
texto, p. 114.
  234
      Ibidem.
  235
      Savazoni, op. cit., p. 29-30.
  236
      Savazoni, op. cit., p. 45.




195
ning» [ne estas komuno sen komunigo]237 , kaj tiujn de la
brazila esploristo Miguel Said Vieira por difini la komunon
kiel «substantivon» (la aro de kunhavigitaj havaĵoj) kaj
«verbon» (la ago kunhavigi; commoning, «komunigi»)238 .

   Estas multaj la esploristoj, kiuj laboras pri la ideo de
komuno. Komencante per «La tragedio de la komunaĵoj»,
publikigita en 1968 de la ekologo Garret Hardin, kiu ana-
lizante la komunan uzon de pâstejo de diversaj gregoj, ar-
gumentas, ke komuna administrado de tiu kaj aliaj liberaj
komunaĵoj levus al ĝia detruo — la solvo estus la priva-
tigo aŭ la ŝtatigo. Kelkaj jardekoj poste Elinor Ostrom
alfrontas tiun ideon kaj, per metodaj esploroj de la mo-
deloj de memstara administrado de komunaj havaĵoj kiel
alternativo al la privata aŭ ekskluzive ŝtata administrado
de la naturaj havaĵoj, gajnis la Nobel-premion de Ekono-
mikaj Sciencoj en 2009239 . Ankaŭ post la jaroj 1990-aj
kaj 2000-aj la komuno (re)alproksimiĝas al la politika luk-
to de la fino de la 19-a jarcento, speciale en la maldekstro
de aŭtonoma origino kaj post verkoj (kiel Homamaso) de
Michael Hardt kaj Antonio Negri, kiu disvolvis koncep-
ton de komuno «kiel rezulton de biopolitika praktiko de la
homamaso, kiu konstituas sin kiel “malfermitan kaj eks-
pansiantan” reton, multoblan kaj misforman, larĝan kaj
multnombran, kiu agas, por ke ni povu “labori kaj vivi

 237
      De Angelis, Introduction. The Commoner, n. 11, p. 1.
 238
      Savazoni, op. cit., p. 39.
  239
      Poste ŝi kreis la Internacian Asocion por la Studado de la komuno
(IASC), kiu hodiaŭ kunigas esploristojn kaj aktivulojn de la komuno
en malsamaj landoj. Retejo: https://iasc-commons.org.




                                                                  196
komune”»240 . Estas ankaŭ la verko de Sílvia Federici, kiu,
precipe en Caliban and the Witch [Kalibano kaj la sorĉist-
ino] (2004) kaj Revolución en punto cero (2013), elvokas
la gravecon de la ina laboro por konservi la komunaĵojn:
«La inoj estis antaŭe en la lukto kontraŭ la fermigoj, kaj
en Anglio kaj en la “Nova Mondo”, kaj estis la defend-
antoj plej energiaj de la komunaj kulturoj, kiujn la eŭropa
koloniigo klopodis detrui»241 .

  La komuno komencas rilati kun pli da ofteco kun hav-
aĵoj kiel programoj, scio kaj la dosieroj de kulturaj havaĵoj
en la reto, kaj ankaŭ kun la sendependaj manieroj admi-
nistri tiujn havaĵojn de la komunumoj, en la mezo de la
2000-a jardeko, danke al la disvastiĝo de la ciferecaj tek-
nologioj kaj de Interreto. Transformante la programojn
en scion de komuna uzo, produktado kaj admnistrado la
rajtocedo igis la liberan programaron intelekta komunaĵo,
diras Benkler en The Wealth of Networks (2006), unu el la
unuaj, kiuj adresis la komunon de la ciferecaj teknologioj
en reto. La intelektaj komunaĵoj estus bazitaj en la cife-
reca informo disvastigita en Interreto, havaĵoj ne rivalaj,
kiuj, konsumitaj aŭ uzitaj de unu homo, ne iĝas nedispo-
 240
     Savazoni, O comum entre nós: da cultura digital à democracia
do século XXI, p. 46.
 241
     En Federici, Revolución en punto cero, p. 248. Ĝis nun estas
inaj grupoj tiuj, kiuj konservas la komunan proprieton de la kolek-
tivaj vivmanieroj en la montoj de Peruo kaj de afrikaj farmistinoj
de vivtenado (kiuj, laŭ Federici, produktas 80% de la manĝaĵoj, ki-
ujn la loĝantaro de la kontinento konsumas), citante du ekzemplojn.
La laboro de la historiistino proksimigas la feminismajn studojn de
la komuno kaj metas la materiajn reproduktadajn ilojn kiel ĉefajn
mekanismojn por «komunigi».




197
neblaj por esti konsumitaj aŭ uzitaj de aliuloj242 . Pro tiu
trajto ili kreus novan kunlaboran kaj sur la komunaj ka-
vaĵoj bazitan manieron produkti la scion (commons-based
peer production, CBPP), kiu, laŭ la opinio de la aŭtoro,
kreus novan ekonomion pli demokratian kaj distribuan ol
tiu de la industria periodo.
  La ellaborado de Benkler estis uzita en la sekvaj jaroj de
kelkaj «ekonomikistoj de la komuno», inter ili Michel Ba-
uwens, kreinto de la P2P Foundation, kiu «indikas, ke la
ekonomio de la paroj naskigas trian manieron de produk-
tado, de kunregado kaj de proprieto, kiu sekvas la prover-
bon “de ĉiu laŭ riaj kapabloj, al ĉiu laŭ riaj bezonoj”»243 .
La libera kulturo tiusence estus la reprezentanto de la kul-
turaj havaĵoj de tiu tria produktadmaniero (la aliaj du
estus, ĝenerale, la kapitalismo kaj la socialismo), kiu «re-
organizus la produktadan sistemon ĉirkaŭ la prizorgadon
kaj la solidarecon, ĉirkaŭ la egalan interŝanĝon inter paroj
kaj bazitan sur la ago de civitanaj entreprenistoj kies fina
celo ne estas la maksimumigo de la profitoj, sed la plibon-
igo de la sociaj kondiĉoj de ĉiuj»244 .




 242
     Torres, op. cit., p. 137.
 243
     Savazoni, op. cit., p. 49.
 244
     Ibidem, p. 49.




                                                        198
          6-a Ĉapitro
KOLEKTIVA KULTURO
                                     Mi estas, ĉar ni estas.

                                                    Ubuntu




La Majstro diris: «Mi komunikas, sed mi ne faras ion
novan; mi estas vera en tiu, kiu mi diras, kaj dediĉanta al
la Malnovepoko».

                Konfuceo, la Analektoj, ĉirk. s. IV-II a.K.




La indiana rigardo traktas ekzemple la aĵojn kiel registrojn
malpli pasivajn de la eblecoj de subjekto ol la objektigoj
personigitaj de tiuj rilatoj. Tiel, ke la kreado okazas dis-
tribuita en la rilato inter la pluraj objektoj kaj homoj, sen
tiu disiĝo inter subjekto kaj objekto, intelekto kaj materio,
kiun ni kutimas fari en Okcidento. La subjektiveco ankaŭ
ekzistas en la objektoj kaj kreas vivan pejzaĝon formitan
de malsamaj specoj de niveloj de homaj agoj.

       Marcela Stockler Coelho de Souza, The Forgotten
 Pattern and the Stolen Design: Contract, Exchange and
                      Creativity among the Kĩsêdjê, 2016




Kiel feministoj ni devas kontraŭi la patriarkan karakteron
de la aŭtorrajto, krei novan paradigmon, kiu valorigu la




                                                         200
kreadon kiel agon socian kaj komunuman, kaj precipe klo-
podi ŝanĝi la leĝojn, kiuj hodiaŭ kriminaligas aŭ malleĝigas
fundamentajn agojn por la parollibereco, por la interŝanĝo,
por la disdonado kaj la reproprigo de la kulturo. Ni devas
silentigi la muzojn, kiuj inspiras al la geniulo, por ke povu
finfine paroli la inoj.
      Evelin Heidel (Scann), Que se callen las musas, 2017




201
I.
Ke ni, okcidentuloj, klare scias, ke la organizo de ideoj
en ia objekto, kiu iras al aliaj homoj, igas nin aŭtoroj —
do supozeble laŭrajtaj proprietuloj de aŭtorrajtoj sur nia
kreaĵo —, estas frukto de filozofia veturo kaj de manie-
ro vidi la mondon, kiu mallonge estis prezentita en ĉi tiu
libro. Sed tiu maniero vidi la mondon kaj la aferojn ne
estas la sola ekzistanta en ĉi tiu planedo konata kiel Tero,
sed nur perspektivo, emfazita ĝenerale ĉi tie kiel okciden-
ta. Kvankam tiu estas dominanta perspektivo, regulanta
de la vivo en la kapitalismaj socioj, oni devas memori, ke
ekzistas aliaj, kiuj estas en multaj ejoj kaj tradiciaj ko-
munumoj kaj kiuj konfliktas kun iuj ideoj kaj agmanieroj
komunaj en la kapitalisma socio, en kiu la intelekta hav-
aĵo naskiĝis. Zorgo, solidareco, kunlaboro kaj kolektiveco
ekzemple estas valoroj ankoraŭ gravaj kaj dominantaj en
multaj komunumoj kaj miljaraj kulturoj, kiuj konservis
iujn el siaj kutimoj bazitaj sur la sufiĉeco, kaj ne sur la
akumulado, kaj sur la kultivado de kunlabora kaj kolek-




                                                        202
tiva scio aparta de serĉo individuista kaj proprieta de la
kulturo dominanta en Okcidento.

   Kiel paroli pri origino kaj kopio ekzemple, se dujarmila
kulturo de la Ekstrema Oriento inspiras reproduktadon
kaj traktas kiel pli gravan ol la deveno de ideo ĝian en-
havon kaj ĝian daŭron, eĉ se ĝi estas modifita aŭ rekreita
per ĉiu okazo? Aŭ kiel diri, ke estas nur unu homo pose-
danta de ideoj, kiam por multaj originaj popoloj, inter ili
iuj indianoj, ne estas aparteco inter subjekto kaj objekto
kiel ni konas en Okcidento, kaj ke la krea subjektiveco,
al kiu devus esti atribuita la «aŭtoreco» aŭ la «posedo»
de la havaĵoj, estas dividita en granda reto, kiu enhavas
homojn kaj aĵojn, naturon kaj socion preskaŭ simetrie?

   Ekzemple en Afriko ekde kelkaj jarcentoj humanisma
antaŭkolonia filozofio konata kiel Ubuntu245 diras: «mi es-
tas, ĉar ni estas». Esprimo de deveno de nguni banto,
influa en la batalo kontraŭ la apartheid [rasa apartigo] en
Sudafriko kaj el ĉi tie al Subsahara Afriko, Ubuntu signifas
la humanecon kun viaj similuloj per kulto al viaj prauloj,
frate kaj kompate, inkludante ĉi tiel kiel similajn ĉiujn
vivaĵojn — biocentrismo, kiu ankaŭ kontraŭas la karakte-

 245
    Konsiderata kiel filozofio de parola disvastiĝo kaj ne ligita al iu
specifa teksto, ĝi estas vorto, kiu havas variojn en diversaj afrikaj
lingvoj: umundu en kikuja kaj umuntu en kimera, du lingvoj parol-
ataj en Kenjo; bumuntu en sukuma kaj haja, parolataj en Tanzanio;
vumuntu en conga kaj cŭa en Mozambiko; bomoto en bobanga, paro-
lata en la Demokratia Respubliko Kongo; gimuntu en konga kaj en
kvesa, parolataj en la sama Kongo kaj en Angolo, respektive. Fonto:
Eze, Intelectual History in Contemporary South Africa, p. 91.




203
rizan antropocentrismon de la okcidenta socio246 , en kiu
naskiĝas la intelekta havaĵo kaj la aŭtorrajto. «La epist-
eme kaj la nigra filozofio de Ubuntu havas sencon de scio
malsaman ol tiu Okcidenta, scio integranta la racion kaj la
emocion, tiel ke la subjekto ne nur vidas la objekton, sed
ankaŭ sentas ĝin; do “subjekto kaj objekto estas reciproke
efikitaj en la scia ago”»247 .
   Mondvidmaniero, kiu havas valorojn kiel respekton, ĝen-
tilecon, kunhavadon, komunumon, malavarecon, konfidon,
altruismon248 , en kiu la ni triumfas kaj la mi eĉ estas en la
ni, malfacile povas enigi sin en filozofian kaj ĵuran sistemon
kiel la Okcidentan. Kiel igi produkton unika kaj aparte-
nanta al unu homo, se ĝi estas frukto de kolektiva praa
klopodo kaj ĝia fino estas transdono de ideo (aŭ objekto)
konstruita per multaj manoj? Komunumoj, kiuj havas ma-
nieron kaj agon koni la mondon gviditaj de la kolektivo kaj
de la komunumo restas, kvankam kun malfacilaĵoj kaj mul-
taj frapoj ricevitaj, konservante siajn kulturajn havaĵojn
kaj siajn tradiciojn ekde longa tempo antaŭe, en kiu mal-
graŭ la konflikto kun la okcidenta ekskluziva vidpunkto,
kiu vidas praajn produktojn nur kiel havaĵojn vendeblajn
en bazaro. Pli ol teni ilin kaptitaj en idealigita estinto,
rigardi iom pli kelkajn el tiuj perspektivoj povas lumigi
 246
     Negreiros, Ubuntu: considerações acerca de uma filosofia afric-
ana em contraposição à tradicional filosofia ocidental, Problemata:
R. Intern. Fil., v. 10, n. 2, p. 123.
 247
     Mance, Filosofia africana: autenticidade e libertação, em Serra,
O que é filosofia africana?, p. 75.
 248
     Kiel rimarkis Nelson Mandela en klariga video pri Ubuntu dispo-
nebla en https://pt.wikipedia.org/wiki/Ficheiro:Experience_ubunt
u.ogv.




                                                                204
alternativajn vojojn por la nuntempo kaj ebligi al ni kom-
preni iom pli kiel oni igis kaj igas la kulturon tra la tempoj
libera.

II.
Shanzai estas neologismo kreita en la 2000-aj jaroj por
nomi tion, kio estas falsa, fake. Ĝi inkludas el literaturo
ĝis Nobel-premioj, deputitoj, amuzparkoj, sportŝuoj, mu-
zikaĵoj, filmoj, tre diversaj historioj. Komence la termino
aludis nur al telefonoj (saĝtelefonoj) aŭ al la falsigo de
produktoj de markoj kiel Nokia aŭ Samsung kaj kiuj es-
tis komercigitaj per la nomoj Nokir, Samsing aŭ Anycat.
Poste, tamen, ĝi disvastiĝis al ĉiuj fakoj, en ludoj, kiuj si-
mile al Dadaismo uzis la kreemecon kaj parodiajn efikojn
kun la «originaj» markoj por krei aliajn nomojn — Adidas
ekzemple iĝas Adidos, Adadas, Adis, Dasida249 … Ili estas
tamen nur simplaj falsaĵoj: iliaj desegnoj kaj ecoj ŝuldas
nenion al la originalaj, kaj la teknikaj aŭ estetikaj modifoj
faritaj donas al ili propran identecon250 . La shanzai varoj
estas karakterizitaj ĉefe per siaj grandaj flekseblecoj, ada-
ptiĝemaj laŭ la necesoj kaj specifaj situacioj, «io, kio ne
estas atingebla por granda firmao, ĉar ĝiaj produktadaj
procezoj estas fiksitaj longtempe»251 .
   En Shanzai: el arte de la falsificación y la deconstruc-
ción en China, la sudkorea filozofo loĝanta en Germanio
 249
     Han, Shanzai: el arte de la falsificación y la deconstrucción en
China, p. 73.
 250
     Ibidem.
 251
     Ibidem.




205
Byung-Chul Han analizas kelkajn ĉinajn artaĵojn, shan-
zai aŭ ne, kaj okcidentajn por labori per la ideo, kiel es-
tas konstruitaj la nocioj de aŭtoreco kaj originaleco en la
Ekstrema Oriento. Por ilustri la diferencon rilate al Ok-
cidento li citas la ideon de ádyton, kiu en antikva greka
signifas «nealirebla» aŭ «netransirebla». La origino de la
vorto sendas al ena spaco de templo de antikva Grekio,
kiu estis tute aparta de la ekstero, kie religiaj kultoj estis
celebritaj. «La izolado difinas la sanktecon», diras Han:
la nocio esti izolita por povi renkonti Dion, aŭ vin mem,
estas malsama en la Ekstrema Oriento, komencante per la
arkitekturo de la spacoj nomitaj sanktaj: «La budhisma
templo estas karakterizita per la permeableco aŭ per la tu-
ta malfermeco. Iuj temploj havas pordojn kaj fenestrojn,
kiuj izolas nenion»252 .

   En la ĉina penso ne estas ádyton, nek kiel spaco nek kiel
ideo. Nenio disigas nek malfermas sin: la penso, ke io estu
aparta aŭ izolita de la tuto estas fremda por la pensmani-
ero superreganta en la Ekstrema Oriento253 . Do ne estas
ideo de originalo kiel oni ĝin komprenas en Okcidento, ĉar
la originaleco postulas komencon striktasence, kiun parto
de la ĉina penso neas, ĉar ili ne konceptas kreaĵon bazitan
sur absoluta kaj individua komenco, sed jes sur la senĉesa
procezo, sen komenco nek fino, sen naskiĝo nek morto, fun-
damente kolektiva. La malfido de la principoj neŝanĝeblaj
kaj de la kreemaj individuaj «geniuloj» originas el la man-
ko de esenco kaj el ia malpleno, kiu, por okcidentaj okuloj

 252
       Ibidem.
 253
       Ibidem.




                                                         206
— ilustritaj de Han en la penso kritika kontraŭ tiuj nocioj
orientaj de la germana filozofo Hegel, unu el la plej influaj
okcidentaj pensuloj —, povas esti rigardita kiel hipokrito,
ruzo aŭ eĉ malmoraleco.

   Paroli pri aŭtoreco, originaleco kaj sekve pri aŭtorrajto,
kopirajto kaj libera kulturo en la Ekstrema Oriento estas
do malsama ol paroli pri tio en la okcidenta mondo. Tiu
pensmaniero, kiu ignoras la ádyton, tiun «nealireblan»,
estu kiel ejo aŭ kiel ideo, naskiĝas el nocio de vero kiel
procezo, tio estas, pli bazita sur la daŭra inkludo de diver-
saj eroj ol sur la ekskludo kaj sekva unuigo ĉirkaŭ sola ero
aparta el ĉio, kiel ni kutime pensas en Okcidento. Se la
vero estas en daŭra procezo de produktado, la nocio, el kiu
ĝi venas — ĝia originaleco — perdas gravecon; ne estas plu
la sola origino, tio kio gravas, sed ke la enhavo de tiu vero
transcendu, disvastiĝu, estu reorganizita kaj suplementita
laŭ malsamaj situacioj, celoj kaj intencoj. Ĉiu ero estas
grava kiel parto de ideo, kiu transcendas kolektive, ne kiel
parto izolita, kiu havas originon kaj aŭtorecon.

   Dirinte tion, la kreema procezo de arta kaj kultura verko
en tiu regiono estas karakterizita per la daŭreco kaj la
silentaj ŝanĝoj, ne per la rompo, kiun genia ideo havigita
de artisto propragandas, kiel konsekritan en la okcidenta
vidpunkto post la romantikismo. Ne estas valorata tiel
la utero de la ideo, ĝia origino aŭ ĝia aŭtoro, sed kiel ĝi
estos — aŭ necesas esti — daŭrigita. Se la ideo restas
en la kopio, estas kiel se la verko daŭru, seninterrompe,
sen «nova verko». Ĝi estas kiel en la naturo: malnovaj
ĉeloj estas anstataŭitaj per nova ĉela materialo. Oni ne




207
demandas pri la origina ĉelo; «la maljuna mortas kaj estas
anstataŭita per la nova. La identeco kaj la noveco ne estas
ekskluzivaj»254 .
   Parto de tiu maniero vidi la veron, la originalecon kaj
la krean procezon kiel ion pli kolektivan ol individuan,
originas el la konfuceismo (儒學), aro de moralaj, etikaj,
filozofiaj kaj religiaj doktrinoj kreitaj de la disĉiploj de
Konfuceo post lia morto, en 479 a. K., kiu havis grandan
influon sur la penso de Ĉinio kaj de landoj kiel la Koreioj,
Japanio, Tajvano kaj Vjetnamio, precipe ĝis la komenco
de la 20-a jarcento. Origina de la provinco de Lu, hodiaŭ
Ŝandongo, ĉina oriento, Konfuceo devenis de dekadencinta
nobela familio kaj havis diversajn profesiojn dum sia vivo
— profesoro, ŝtata funkciulo, politikisto, pentristo, paŝtisto
— ĝis esti ĉirkaŭ 50-jara, kiam li komencis ofte vojaĝi tra la
ĉinaj provincoj kaj varbi disĉiplojn al sia filozofio bazita
sur la simpla vivo, la kolektivo kaj la altruismo255 . Ĝi
estis filozofia propono, kiu reprenis iujn kutimojn de pli
malnovaj ĉinaj dinastioj kiel la Shang (1600-1046 a.K.)
kaj la Zhou mem (1046-256 a.K.), periodo en kiu ekzistis
morala kaj etika dekadenco en la ĉina socio.
  Post la dinastio Han (206 a.K. ĝis 220 p.K.) la instruoj
de Konfuceo komencis havi grandan influon sur la regist-
 254
    Ibidem, p. 64.
 255
    Malgraŭ lia graveco en la ĉina tradicio, malmultaj informoj pri
Konfuceo estas fakte pruvitaj. Tiuj tie ĉi cititaj estas bazitaj sur la
registro de la angla Vikipedio (https://en.wikipedia.org/wiki/Conf
ucius) pri li kaj sur la enkonduko al la brazila eldono de la Analektoj
de Konfuceo (Os analectos), skribita ankaŭ de la tradukisto de la
verko el la ĉina al la angla, D. C. Lau.




                                                                  208
aroj kaj sur la ĉina socio, provizante la planon de tio,
kio estus ideala vivo kaj regulo sur kiu oni devus mezuri
la homajn rilatojn256 . Reinventitaj kaj reinterpretitaj de
diversaj homoj dum jarcentoj, liaj ideoj iĝis modeloj de
kutimaro en la edukada, kultura, politika fakoj kaj tiu fa-
ko de la landaj sociaj rilatoj dum malsamaj momentoj de
la imperia Ĉinio. Ili nur perdis forton dum la komenco de
la 20-a jarcento, kiam la ĉina imperia periodo finiĝis kaj
la konfuceismo komenciĝis esti akuzita esti «tro tradicia»
por kunvivi kun la vigleco de la tiama moderna ĉina socio.

   La influo de la instruoj de Konfuceo sur la maniero vidi
la kreadon en Ĉinio kaj en la ekstremorientaj landoj ko-
mencas akiri influon en la studioj pri intelekta propraĵo
ĉefe post la libro To Steal a Book is An Elegant Offense
Intelectual Property Law in Chinese Civilization, de Wil-
liam P. Alford, eldonita en 1995. La libra titolo, «Ŝteli
libron estas eleganta krimo», venas el populara ĉina kon-
cepto (Qie Shu Bu Suan Tou) post Kong Yiji, libro eldon-
ita en 1919 de konata tiama verkisto nomita Lu Xun. La
verka historio temas pri ĉefa rolulo, kies nomo titolas la
libron, memlerninta intelektulo alkoholula kaj malsukce-
sa, kiu kutimas iri al taverno en la urbo de Luzhen (魯
鎮), bazo de aliaj fikcioj de Xun. Li ne trapasis la ekzame-
non de xiucai, unu el la multaj de la tiama imperia Ĉinio,
kaj uzas en sia parolado konfuzajn klasikajn frazojn, kiuj
naskas malestimon inter la frekventantoj de la ejo, kiuj
ankaŭ mokis ĝin pro «fari laboretojn» kaj ŝteli por manĝi

  256
      Yu, Intellectual Property and Confucianism: Diversity in Intel-
lectual Property: Identities, Interests and Intersection, p. 5.




209
kaj trinki. Unu el liaj plej ŝatataj agoj estis kopii manu-
skriptojn por riĉaj aĉetantoj; multfoje li ŝtelis librojn por
interŝanĝi ilin kontraŭ vino en la taverno. «Ŝteli libron es-
tas eleganta krimo» estis la argumento, kiun li uzis, kiam
li estis insultita de la frekventantoj de la ejo.

   Kong Yiji, la ĉefa rolulo, estis kreita kiel «karikatura
arlekeno», kiu reprezentis memlernintan intelektulon de
la dekadenca ĉina klasika periodo257 — en la libra fino
la rolulo mortas bastonita kaj forgesita. La verko estis
farita en kunteksto de la Movado de la 4-a de majo, al
kiu Lu Xun apartenis, kiu populariĝis pro la protestoj en
la ĉefurbo Pekino kaj pro la kontraŭimperiisma kritiko (la
lasta imperia dinastio, Qing, finiĝis en 1911), en kiu la
konfuceismo kaj siaj tradiciaj, hierarkiaj kaj kolektivistaj
manieroj estis konsideritaj kiel baroj por la modernigo en
la «konkurado kun aliaj nacioj de la okcidenta mondo»258 .
Per tiu vidmaniero la literaturo de la Movado de la 4-a
de majo, ligita la la modernigemaj ideoj de aliaj mondaj
lokoj de tiu periodo, devus klopodi eviti la kliŝojn de la
tradicia ĉina lingvistiko, kiuj limigis la kreeman pensadon
de homoj dum jarcentoj, kaj veti por la novigado kaj de
enhavo, rigardita kiel eksmoda, kaj de formo.

   Sed kiuj estis tiuj valoroj kaj tradiciaj ideoj, kiujn la
modernistoj de la 4-a de majo batalis? Por la konfuceismo
la estinteco donis sociajn, etikajn kaj moralajn valorojn
— ekzemple la ideon de familio kiel bazan unuon, kiu or-
 257
     En Yu, op. cit., kiu ĉi tie ankaŭ citas Feng-on, Intellectual Pro-
perty in China, p. 167.
 258
     Yu, op. cit., p. 15.




                                                                  210
ganizas la komunumon —, kiuj devus esti integritaj en la
nuntempan socion. La neceso koni la estintecon por la
persona kreskado postulis, ke estu granda aliro al la ko-
muna heredaĵo de ĉiuj ĉinoj259 . Ĉar havi proprieton de
tiuj estintecaj verkoj permesis al malmultaj monopoligi ti-
el esencan scion por ĉiuj, ekzistis tiam kontraŭdiro inter
la rajtoj de intelekta propraĵo kaj la tradiciaj ĉinaj mora-
laj valoroj defenditaj de Konfuceo. Altigante la familiajn
valorojn kaj la kolektivajn rajtojn la ĉinoj ne disvolvis la
koncepton de individuaj rajtoj; do ili ne konsideris la kre-
emecon kaj la novigadon kiel individuan proprieton, sed
kiel komunan profiton por la komunumo kaj la estonteco.
Por tiuj, kiuj konsideris la individuismon kiel antaŭkondi-
ĉon por la disvolvo de la rajtoj de intelekta propraĵo, tiu
vidpunkto de la mondo signifis grandan defion260 .
   Estis alia grava afero starigita en la ĉina kulturo kaj
en tiu de la popoloj de la Ekstrema Oriento post la kon-
fuceismo. En tiu filozofio ekde tre junaj la infanoj estis
instruitaj pensi per la memorigo kaj kopiado de la klasik-
aĵoj, procedo kiu, laŭ iliaj instruistoj, lernigus al la junuloj
familiajn valorojn, filan fiecon kaj praan respekton261 . La
memorigo kaj la kopiado, speciale de la verkoj de Kon-
fuceo, iĝis necesaj procedoj por garantii la sukceson en la
ekzamenoj de la Imperia Publika Servo, faritaj dum tridek
jarcentoj (inter 605 kaj 1905, proksimume) kaj kiuj konsi-
stis el testaro, kiu utilis por elekti tiun, inter la loĝantaro
 259
     Alford, Steal a Book Is an Elegant Offense: Intellectual Property
Law in Chinese Civilization, p. 20.
 260
     Yu, op. cit., p. 4.
 261
     Ibidem.




211
(vira kaj aristokratarida), al kiu oni permesus la eniron
al la ŝtata burokrataro — kio donus povon kaj gloron al
la kandidatoj kaj honorojn al iliaj familioj, distriktoj kaj
provincoj.
   Kiam tiuj infanoj kreskis, ili iĝis pli kompilantoj ol kre-
antoj. Ili memoris tiom da klasikaj verkoj, ke ili komencis
konstrui siajn proprajn rakontojn per vasta procezo kopii
kaj alglui (cut-and-paste) frazojn, fragmentojn kaj partojn
de tiuj malnovaj tekstoj. Dum por vidpunkto de okciden-
tulo tio estus rigardita kiel plagiato, por tiamaj ĉinoj tio
estis rigardita kiel distinga trajto de intelekteco kaj kul-
tura scio. «Kiam ĉinaj tradiciaj aŭtoroj prenas pecojn de
antaŭekzistanta teksto kaj, precipe, de klasikaĵo, oni aten-
das, ke la leganto rekonu la fonton de la prenita materialo
tuje. Se leganto estas sufiĉe malbonŝanca ne rekoni tiun
cititan materialon, estas lia kulpo, ne de la aŭtoro»262 .
   En Lún Yǔ (論語, konata en Esperanto kiel la Analek-
toj), ĉefa kolekto de eseoj kaj ideoj atribuitaj al Konfuceo,
estas skribita: «La Majstro diris: “Mi komunikas, sed mi
ne faras ion novan; mi estas vera en tiu, kiu mi diras, kaj
dediĉita al la Malnovepoko” (shù ér bù zuò)»263 . Kvan-
kam tiu aserto povas iom senkuraĝigi la kreemon, ĝi havis
kiel kialon emfazi la rolon de ĉiu kiel portanto de tradicio,
kaj ne kiel fondinto aŭ originanto de nova doktrino264 . En
alia loko de la Analektoj estas atribuita al Konfuceo la fra-
  262
      En Yu, op. cit., kaj Stone, What Plagarism Was Not: Some Pre-
liminary Observations on Classical Chinese Attitudes Toward What
the West Calls Intellectual Property, Marquette Law Review, 2008.
  263
      Confucio, Os analectos, libro VII, ĉap. 1, p. 62.
  264
      Yu, op. cit., p. 7.




                                                              212
zo: «Meritas esti profesoro homo, kiu malkovras la novan
revigligante en sia menso tion, kion li jam scias (wēn gù é
zhīxīn / kěy ǐ wéi shī yǐ )»265 . Laŭ Yu, la penso de Kon-
fuceo manifestis vidpunkton, ke «la eblo transforme uzi
antaŭekzistantajn verkojn povas demonstri la komprenon
kaj la piecon al la kerno de la ĉina kulturo, kaj ankaŭ la
eblon distingi la estantecon de la estinteco per originalaj
pensoj»266 .

   Lasta faktoro, kiu influis la ĉinan malsamecon rilate al
la intelekta propraĵo kiel ĝi estis konceptita en Okciden-
to, estas ia malestimo de la konfuceanoj al la komerco kaj
al la kreo de verkoj nur pro lukro. Denove la Analektoj:
«La okazoj, en kiuj la Majstro parolis pri lukro, Destino
kaj bonvolemo estis maloftaj» (Zi hǎn yá lì)»267 . En sia
vaste uzita traduko al la angla, Arthur Waley klarigis la
majstran instruon aldonante la piednoton «Ni povas aldo-
ni: malofte ni parolas pri aferoj el la vidpunkto, kio pagus
pli bone, sed nur el la vidpunkto, kio estis ĝusta»268 . La
komercistoj (shāng) estis konsideritaj la plej malalta in-
ter la kvar sociaj klasoj de la tradicia ĉina socio, post la
studema-oficisto (shì), la terkulturisto (nóng) kaj la me-
tiisto (gōng). Ne estis do surprizo, ke la konfuceanoj ne
emfazis, ĝis la 20-a jarcento, la nocion de intelekta pro-
praĵo kaj la koneksan ideon de la komercaj ekskluzivaj
rajtoj269 .
 265
     Confucio, op. cit., p. 44.
 266
     Yu, op. cit., p. 69.
 267
     Confucio, op. cit., p. 69.
 268
     Yu, op. cit., p. 8.
 269
     Kiel Yu asertas, «La intelekta propraĵo povas esti rigardita an-




213
   En la budhisma kaj ŝintoisma flanko, la aliaj du idearoj
plej disvastigitaj en Ekstrema Oriento, la influo de la kon-
fuceismo en la ĉina kulturo igis, ke la perspektivo de la
aŭtorrajto estu turnita, dum multe da tempo, pli por la
defendo de bazo de publika informo, de libera aliro kaj
reuzo — kio en Okcidento estis nomita publika havaĵo.
La ĉina prokrasto subskribi internaciajn traktatojn de in-
telekta propraĵo (post la 1980-a jardeko, kiam ankaŭ la
lando komencis aparteni al la World Intelectual Property
Organization) rilatas al kulturo kolektiva kaj defenda de la
publika havaĵo radikita ekde multe da tempo en ĝia socio.
Kaj ankaŭ rilatas al la disvastigo de la shanzai-kulturo
jam citita, kiu havas la kopion kiel bazon por la rekreo
de malsamaj produktoj kaj markoj per kreiva kompilanta
praktiko radikita en la kutimoj de la popolo de la regiono,
eĉ post la perdo de influo de la konfuceismo.

   Tamen, en la lastaj jardekoj de la 20-a jarcento kaj en
la unuaj de la 21-a jarcento, Ĉinio ne nur adaptiĝis al la
okcidenta rigardo de la intelekta propraĵoj, sed, en 2020,
iĝis la gajnanto de internaciaj petoj de patentoj, antaŭ
Usono270 . Aliflanke ĝi estas la lando, al kiu plej estas

kaŭ en la ĉina esprimo de la termino «patento», zhuānlì (专利), kiu
povas esti tradukita laŭlitere kiel «ekskluziva profito» aŭ «ekskluziva
lukro». Kurioze la mortinta d-ro Arpad Bogsch, la ĉefa longatempa
direktoro de la Monda Organizaĵo de Intelekta Propraĵo, konsideris
la terminon tiel problema, ke li «proponis, ke iu alia ĉina termino
devus esti uzita por anstataŭigi la du ĉinajn signojn, por eviti mis-
komprenojn» (Yu op. cit., p. 8).
 270
     Afero diskonigita de la AFP per komunikaĵo de Wipo en 2019
diris, ke Ĉinio «konkeris la titolon» unuafoje. «En 1999 la OMPI
ricevis 276 petojn de Ĉinio, kontraŭ 58 990 en 2019, 200-oble pli




                                                                  214
atribuitaj malobservoj de aŭtorrajoj en la muzika fako; la
International Federation of the Phonographic Industry [In-
ternacia Federacio de la Aŭdvida Industrio] (IFPI) asertas,
ke 95% de la muzikaĵoj, kiuj cirkulas en la lando, okazas
post elŝutoj sen rajtigo de la proprietuloj271 . Preter la du-
boj pri la datumoj de tiuj esploroj, ni povas demandi nin
kiel estus leĝaro, kiu respektus la kolektivisman estintecon
de la konfuceisma kulturo de Ekstrema Oriento kaj dialo-
gus kun nuntempa nocio de aŭtorrajto de la ekzistanta
situacio de la kapitalismo? Yu vetas por nocioj, kiuj ne
klopodas maksimumcelan leĝaron — tio estas, ke ne havu
ĉiujn la rajtojn rezervitajn al la posedantoj de aŭtorrajto,
ekzemple. Tio estas la okazo de Creative Commons, citita
de li kiel ekzemplo de opcio, en kiu «la konfuceanoj po-
vas havi malestimon por la komerco kaj eĉ tiel akcepti la
rajtojn de intelekta propraĵo»272 .

III.
«Donaco de indiano» (Indian giver) estas termino, kiu ape-
ris en la okcidentaj lingvoj post la kontakto de la eŭropaj
kolonigintoj kun la originaj popoloj de la kontinento, kiu
hodiaŭ ol antaŭ 20 jaroj», detalis la ĉefa direktoro de la organizaĵo,
Francis Gurry. Fonto: AFP: China se torna campeã de pedidos
internacionais de patentes, UOL Notícias, 7-an apr. 2020, disponebla
en https://noticias.uol.com.br/ultimas-noticias/afp/2020/04/07/ch
ina-se-torna-campea-de-pedidos-internacionais-de-patentes.htm.
 271
     La IFPI en sia batalo kontraŭ la tiel nomita pirateco ŝatas montri
tiujn datumojn dirante kiel kaj kiom gajnus la kulturaj industrioj,
se estus adekvateco al la okcidentaj aŭtorrajtaj normoj. Ekzemploj
disponeblas en la retejo de la organizaĵo: https://www.ifpi.org.
 272
     Yu, op. cit., p. 7.




215
poste estis baptita kiel Ameriko. En la angla ĝi estas unue
registrita en 1765 por difini specon de donaco, kontraŭ kiu
oni atendas samvaloran repagon. Unu jardekon poste Indi-
an giver estis kompilita en vortaro de amerikaj vortoj kiel
komuna frazo inter novjorkaj infanoj por esprimi donacon,
kiun iu donas kaj denove ricevas273 , la saman signifon, ki-
un ĝi akiris en la portugala lingvo kaj kiun, aparte en
Brazilo, oni aldonas al la senco de «nedezirata donaco»,
kiun la esprimo akiris en sia kutima uzo.

   La kutima uzo de la esprimo venas de ago, kiu kompre-
natas kiel «normalan», ke iu ricevu donacon kaj konsumu
ĝin kiel alian ajnan aferon ricevitan aŭ akiritan. Okciden-
ta kaj de eŭropa deveno, tiu normalo ne estas la kutimo
de multaj originaj popoloj de la amerika kontinento kaj
de aliaj regionoj de la planedo. Por tiuj, kio ajn prezen-
tita aŭ donita devas havi ian repagon, esti transdonita,
minimume anstataŭita, ne konservita por ĉiam aŭ reinve-
stita por ekskluziva profito de unu homo. Donaco estas
la komenco de cirkla rilato de iro kaj reveno, kiu antaŭ-
supozas reciprokajn respondecojn kaj ne finas per la ago
ricevi, konservi kaj uzi iam, kiel kutimas en la okcidentaj
socioj, kie la kapitalismo superregas kiel ĉefa maniero or-
ganizi la vivon. Estante la komenco de rilato ĝi ne povas
esti konsumita kaj forĵetita kvazaŭ simpla komercaĵo. Se
ĝi tio estas, ĝi povos esti reprenita: «donaco de indiano».

 273
    Observita en 1765 de Thomas Hutchinson en History of Massac-
husetts: From the First Settlement thereof in 1628, until the Year
1750 kaj poste difinita en la citita vortaro, skribita de John Russell
Bartlett. Fonto: https://en.wikipedia.org/wiki/Indian_giver.




                                                                 216
   La jena okazo rakontita de Viveiros de Castros estas
ilustra.

      Tre kutimas, ke filma skipo alvenu al indiĝena
      loko kaj oferu 30 mil dolarojn por filmi, kaj ke
      la indianoj konversaciu inter si kaj faru kon-
      traŭproponon, 40 mil dolarojn, kaj fermu la
      negocon. Estas farita la akordo. Tiam estas
      farita la filmo kaj la skipo pensas, ke ili sol-
      vis la problemon. Ili rekte pagas kaj tiel plu.
      Kiam la filmo estas eldonita, la reĝisoro rice-
      vas telefonvokon, kiu jen diras: «Vi ŝuldas al
      ni monon, vi ŝtelis de la homoj!». Tiam li di-
      ras: «Atendu, mi subskribis paperon, mi jam
      donis la 40 mil», kaj la indianoj: «Ne, sed vi
      ne pagis ion ajn», aŭ tiam «ne estis por ĉiuj».
      Tiam li subite rimarkas, ke la indianoj havas
      koncepton de transakcio, de socia rilato ĝene-
      rale, treege kontraŭan al nia. Kiam ni faras
      transakcion, ni komprenas, ke ĝi havas komen-
      con, mezon kaj finon, mi donas al vi aferon, vi
      pagas ĝin al mi, ni pacas, vi iras ien, mi iras
      aliloken. Tio estas, la transakcio estas farita
      rigardante ĝian finon. La indianoj, malsame:
      la transakcio neniam finas, la rilato neniam fi-
      nas, ĝi komenciĝis kaj finiĝos ja neniam, estas
      dum la tuta vivo. Petante pli da mono ne es-
      tas ekzakte la mono, kiun la indianoj volas, sed
      la rilaton. Li ne akceptas, ke la propono fin-
      iĝis, nenio ja finiĝis, ĝi nun komenciĝas. El tie
      devenas la famaj kliŝoj: la indianoj ĉiam pe-




217
       tas. Jes, ili petas. Kaj ni plendas, ke tio, kion
       ili akiras estas subite forlasita: la vilaĝoj plen-
       iĝas de aĵoj forĵetitaj, kiujn la indianojn petis
       al ni, ili insistis ĝis atingi, kaj kiam ili atingas,
       ili ne prizorgas ilin, lasas, ke ili putru, rustiĝu.
       Kaj la blankuloj restas kun tiu ideo, ke tiuj in-
       dianoj estas eĉ sovaĝuloj, ne scias prizorgi la
       aferojn. Sed klaras: la problemo de ili ne estas
       la aĵo, tio kion ili volas estas la rilato.274
   En la antropologio estas multaj studoj pri la speco de
transakcio, kiu okazas per la interŝanĝo (aŭ dono) de do-
nacoj. Unu el la plej malnovaj kaj influaj estas tiu de
la franca Marcel Mauss, la hodiaŭ klasika «Essai sur le
don» [Eseo pri la dono], publikigita en Francio en 1924275 ,
en kiu li komparas malsamajn sistemojn de donacoj in-
ter socioj de Polinezio, Melanezio kaj nordkcidento de la
amerika kontinento por klarigi la interŝanĝon de donacoj
kiel fenomenon, kiu antaŭsupozas diversajn transakciojn
— jurajn, moralajn, estetikajn, religiajn, mitologiajn —,
aldone al la ekonomiaj. Mauss asertas, ke la sistemo de
interŝanĝo de donacoj en tiuj socioj havas komunan regu-
lantan principon: la devigo doni, ricevi kaj rekompenci.
 274
     Viveiros de Castro, Economia da cultura digital, en Savazoni;
Cohn (originala). Cultura digital.br, p. 90.
 275
     La origina referenco estas Mauss, «Essai sur le don», L’Année
Sociologique I, p. 30-186. La antropologo Marshall Sahlins metas la
ideojn de donaco en la politika filozofio post Mauss en Stone Age
Economics (Ŝtonepoka ekonomiko), eldonita en 1972. Lewis Hyde
parolas pri la temo en la kultura kaj arta fakoj en The Gift (La dona-
co), en 1983; inter diversaj aliaj konsekvencaj verkoj, kiuj disvolvas,
perfektigas kaj rekombinas la ideojn de Mauss pri donaco.




                                                                  218
Anstataŭ redukti tiujn transakciojn al simplaj interŝanĝoj
de donacoj, la franco montras, ke tiu procedoj portas kun
si moralan dimension, kiu karakterizas ilin kiel provizon
de servoj, kiuj klopodas estigi novajn aliancojn kaj fortigi
malnovajn276 .

   Mauss rimarkas, ke la cirkulantaj havaĵoj en tiuj siste-
moj estas nedisigeblaj de siaj proprietuloj kaj havas pro-
pran moralan substancon rilatitan kun la spirita materio
de la donanto de iu ajn aĵo277 . Tiu substanco estas donita,
kiam vi interŝanĝas donacon kaj ĝi komencas cirkuli kun
tiu aĵo, kiu tiam neniam nur estos «simpla aĵo», estu ĝi
kio ajn estu, sed io, kio havas intencon kaj kio vivas ega-
lece kun la homoj. Per tiu senco la sistemo de komercaĵo
konata en Okcidento iĝas malsama por la vidpunktoj de la
tradiciaj popoloj. Laŭ vortoj de la antropologino Marilyn
Strathern (1984), estas la opozicio de la vara [commodity]
ekonomio, en kiu la homoj kaj aĵoj alprenas la socian for-
mon de aĵoj, kun la donaca ekonomio (gift), en kiu homoj
kaj aĵoj alprenas la socian formon de la homoj278 . Estas
per tiu senco, ke en originaj socioj de diversaj partoj de
la mondo la modelo de proprieto (specife tiu de intelekta
  276
      Sertã; Almeida, Ensaio sobre a dádiva, en Enciclopédia de An-
tropologia. Disponebla en: http://ea.fflch.usp.br/obra/ensaio-sobre-
dádiva.
  277
      Ibidem.
  278
      Strathern, The Gender of the Gift: Problems with Women and
Problems with Society in Melanesi. Citita, per tiuj terminoj, de Coel-
ho de Souza, The Forgotten Pattern and the Stolen Design: Contract,
Exchange and Creativity among the Kĩsêdjê, en Brightman; Fausto;
Grotti, Ownership and Nurture: Studies in Native Amazonian Pro-
perty Relations.




219
propraĵo), paŭsita en la rilato de arta verko kiel konsuma
komercaĵo, iĝas nesufiĉa por trakti rilaton pli daŭran kaj
kompleksan de la cirkulado de aĵoj/havaĵoj279 . En la kul-
tura sistemo de la originaj socioj percepteblas unue la cen-
treco de la kolektivaj valoroj, ligitaj al la diverseco kaj al
la postvivo de la komunumo, rilate al la individuaj valoroj,
de ekskluziva uzo kaj individua elekto. Kio siavice igas, ke
la kulturaj kaj sciaj havaĵoj en tiu kunteksto pli malfacile
iĝu nur unu varo pli vendita kiel komercaĵo, ĉar estas prin-
cipoj kaj respondecoj de reciprokeco kaj solidareco, kiuj
klopodas valorigi la propran moralan substancon — kiun
ankaŭ ni povus nomi «animo» — de la aĵoj en iliaj rilatoj
kun la homoj kaj la mondo. Citante unu ekzemplon, la
rajtoj de la guarania popolo, unu el la plej ekzistantaj en
Brazilo kaj en Sudameriko, estas gviditaj per la principoj
de valorigo de kolektivaj rajtoj malprofitante la individu-
ajn, kio estigas normojn pli molajn, diskutitajn de tempo
al tempo en komunumoj en la Aty Guassu (granda asem-
bleo), bazitaj sur iliaj kulturaj praktikoj kaj kiuj klopodas
konservi la ekvilibron de la kunvivado kaj la respekton al
la tradicioj280 .
  Due oni devas emfazi, ke en la kultura sistemo de la
 279
    Coelho de Souza, op. cit., p. 183.
 280
    «La indiĝena rajto estas praktiko naskita per la socia konsento,
modifante sin en la praktiko mem. Tiuj principoj estas kiuj gvidas
la komunuman moralecon, tabuojn kaj mitojn, kiuj limigas kaj alidi-
rektas la socian kunvivadon al ekvilibra ebeno kaj kiam poste okazas
malekvilibro, tiuj principoj estas direktitaj al la sano de la okazita
rompaĵo». Indas ekzameni la artikolon: Machado; Ortiz, Direito e
cosmologia Guarani: um diálogo impreterível, Revista de Direito:
trabalho, sociedade e cidadania.




                                                                 220
originaj socioj la nocio de kolektiveco estas eĉ pli komplek-
sa ol ĝi aspektas. La antropologino Marcela S. Coelho de
Souza (2016) diras, ke, por indianaj popoloj kiel la suia
[Kisêdjê], de la regiono proksima al parko de Xingu, nordo
de la ŝtato de Mato-Groso, en la brazila Amazona arbaro,
nek subjekto nek objekto, nek kreanto nek estaĵo kondutas
laŭ la okcidentaj atendoj enhavitaj en tiuj sencoj. La ko-
lektivo ĉi tie ne implicis nur homojn, sed ankaŭ aĵojn kaj
la malsamajn reciprokajn rilatojn inter ili, kio igas la vort-
aron proponitan per la nocio de intelekta propraĵo, bazita
sur la klara apartigo inter subjekto kaj objekto, kreanto
kaj estaĵo, pli malriĉa por uzi ĝin en tiuj okazoj.

   Ankaŭ ne facilas harmoniigi la logikon de kolektivaj raj-
toj de iu subjekto sur lia kreaĵo, ĉar, por multaj indianaj
popoloj, preskaŭ ĉio, kio difinas la homan kulturon, venas
de ekstero, aŭ estas akirita per eksteraj fortoj. En la oka-
zo de la suia [Kisêdjê] popolo ekzemple la maizo venas de
la rato; la fajro de la jaguaro; nomoj kaj korpaj ornamaĵoj
de raso de nanoj hommanĝuloj; muzikaĵoj de la abeloj,
vulturoj, arboj kaj akvaj testudoj, inter aliaj okazoj, ki-
uj permesas aserti, ke «se la kulturo de la suiaj [Kisêdjê]
apartenas al la suiaj [Kisêdjê], estas precize ĉar ne estas
ili la kreantoj»281 . Coelho de Souza asertas, ke, kiam la
rajtoj ĉirkaŭigantaj la kulturajn kaj sciajn havaĵojn estas
riskitaj, ili neniam naskiĝas kiel kolektivaj rajtoj, kiuj po-
vas esti sendube atribuitaj al homoj aŭ grupoj, sed antaŭe
al vasta reto de heterogenaj prerogativoj, rajtoj kaj de-
voj, kiuj ne facile enmeteblas en la formulojn de la jura

 281
       Coelho de Souza, op. cit., p. 183.




221
reprezento postulita en la formoj de jura kontrakto282 .

   Kreado kaj intelekta propraĵo en la okcidenta penso,
speciale post la Klerismo kaj John Locke en la 17-a jar-
cento, estas nocioj ligitaj al la ideo, ke aĵoj (historioj, ra-
kontoj) estas faritaj per la homa intelekto, frukto de nia
subjektiveco kaj kiel io, kio estas etendo de nia memeco.
Per tiu ideo la kreivo esta specifigita per la produkto de iu
ajn aĵo, sed ne naskiĝas de tio, kio restas inerta kaj senviva
— almenaŭ en ĝia jura kaj tradicia koncepto. La intelekta
propraĵo, en tiu senco, estas fiksita kiel rilato inter homoj
rilate al (kaj perita per) aferoj283 , kun klara disigo inter
tio, kio estas materio, kaj tio, kio estas spirito, subjekto
kaj objekto.

   La indiana vido estas tre malsama. Ĝi traktas ekzemple
la aĵojn kiel registrojn «malpli pasivajn de la kapabloj de
subjekto ol la personigitaj objektigoj de tiuj rilatoj»284 .
Tiel, ke la kreado okazas dise en la rilato inter la multaj
objektoj kaj personoj, sen tiu disigo inter subjekto kaj
objekto, intelekto kaj materio, kiun ni kutime faras en
Okcidento. La subjektiveco ankaŭ ekzistas en objektoj kaj
formas vivan pejzaĝon konsistantan el malsamaj specoj de

 282
     Coelho de Souza, op. cit., p. 181, citante alian konatan tekston
de la antropologio en Brazilo: Carneiro da Cunha, «Cultura» e cul-
tura: conhecimentos tradicionais e direitos intelectuais, en Cultura
com aspas e outros ensaios, p. 331-373.
 283
     Coelho de Souza, op. cit., p. 182. Mia traduko de «Property is
anchored as a relation among people with respect to (mediated by)
things».
 284
     Ibidem, p. 182.




                                                                222
niveloj de homaj agoj285 . Por la indiĝenoj ĉiu aĵo, kaj
ankaŭ besto, estas eble subjekto, kio igas, ke ni reiru al la
indiana perspektivismo proponita de Eduardo Viveiros de
Castro kaj Tânia Stolze Lima, koncepto vaste disvastigita
en la antropologio kaj kiun ni povas difini kiel ideon, ke
«estaĵoj provizitaj per animo rekonas sin mem kaj tiujn,
kiuj aspektas kiel homoj, sed estas perceptitaj de aliaj
estaĵoj en la formo de bestoj, spiritoj aŭ kategorioj de
nehomoj»286 .

  Kvankam tiu koncepto estas specifa de la indiana pers-
pektivismo, tiu ankaŭ povas proksimiĝi al nocio pli vasta,
kiun ankaŭ havas aliaj originaj popoloj de Latinameriko
kaj de aliaj lokoj de la mondo, de ne divido inter naturo
kaj socio. Centra por tio, kion oni kutimas nomi moderna
epoko, tiu divido estis kontestita en la antropologio antaŭ

 285
      Adapto mia, en la originala: «In this distributed mode, recombi-
nations are not the work of an intellect separated from matter; here,
subjectivity exists distributed in objects, forming “an animated lands-
cape composed of different kinds of bodies in which change and effect
are events with meaning on the same level as human actions” (Leach,
2004, p.169). […] “People” and “things” appear then as indexes of
capacities and powers the apprehension of which becomes the focus of
the explicit practice of subjects» (Coelho de Souza, op. cit., p. 183).
  286
      Ĉi tiu difino venas per la helpo de Marcial, «Perspectivismo
amerindio», en Enciclopédia de antropologia. Disponebla en https:
//ea.fflch.usp.br/conceito/perspectivismo-amer%C3%ADndio. La
koncepto estas detalita en, inter aliaj verkoj, Um peixe olhou para
mim: o povo Yudjá e a perspectiva, de Tânia Stolze Lima; kaj A in-
constância da alma selvagem e outros ensaios de antropologia e Meta-
físicas canibais: elementos para uma antropologia pós-estrutural, de
Eduardo Viveiros Castro.




223
multaj jardekoj287 , eĉ pli forte post la fenomenoj ligitaj
al la tutmonda varmiĝo, post la 1990-aj jaroj, en kiuj po-
litikaj decidoj faritaj de la registaroj, homoj kaj firmaoj
(«socio») kaŭzis neinversigeblajn ŝanĝojn al la planeda kli-
mato («naturo»). Por la originaj popoloj, kiel la suioj
[Kisêdjê] kaj la gvaranioj ĉi tie cititaj, tiu divido neniam
ekzistis; la sama monda koncepto, kiu disigas subjekton
kaj objekton kaj kiu inkludas ilin en tio, kio estas nom-
ita kolektivo, ankaŭ ne vidas diferencon inter naturo kaj
socio.

   Ne estas hazarde, do, ke la indiĝena influo en latiname-
rikaj landoj kondukis al debato pri la naturaj rajtoj288 ,
perspektivo kiu kontestas tiun dividon kaj klopodas en-
havigi arbojn, riverojn, montojn kaj ĝangalojn kiel jurajn
estaĵojn ene de aktiva okcidenta jura sistemo. La Konsti-
tucio de Montecristi de la Ekvatora Respubliko ekzemple,
proklamita en 2008, asertas en la 71-a artikolo de la 7-a
ĉapitro:

       La naturo aŭ Paĉamama, kie sin reproduktas
       kaj plenumas la vivo, rajtas, ke oni plene
       respektu ĝian ekziston kaj ĝiajn konservadon
       kaj regeneradon de ĝiaj vivaj cikloj, strukturo,
 287
     Inter aliaj aŭtoroj, Bruno Latour, en Jamais fomos modernos,
diskutas la ideon, ke la moderna epoko komencas kun la divido inter
naturo kaj socio en la okcidenta mondo, kio malfermis la vojon por
la detruo de la naturo. «La naturo kaj la socio ne estas du malsa-
maj polusoj, sed antaŭe unu sama produkto de socioj-naturoj, de
kolektivoj» (p. 138).
 288
     Aŭ «nehomaj rajtoj». Vidu Gudynas, Direitos da natureza: ética
biocêntrica e políticas ambientais.




                                                              224
       funkcioj kaj evoluaj procezoj.

       Ĉiu homo, komunumo, vilaĝo aŭ nacio povos
       postuli al la publika aŭtoritato la realigon de
       la rajtoj de la naturo. […]

       La Ŝtato kuraĝigos al la naturaj kaj juraj ho-
       moj kaj al la kolektivoj, por ke ili protektu la
       naturon kaj propagandu la respekton al ĉiuj
       elementoj, kiuj formas ekosistemon.289

  La inkludo (aŭ klopodo) de nehomaj estaĵoj en leĝaroj
kaj konstitucioj, kiel en la okazo de Ekvatoro, reflektas
ankaŭ la ideon de la bona vivo (buen vivir), komuna nocio
ekde longe inter originaj popoloj de Latinameriko290 kaj
kiu estis reakirita en la lastaj jardekoj kiel kritiko al la
disvolvismo kaj al la neceso kreski kaj akumuli riĉaĵon ko-
ste de la naturo kaj de multaj de la loĝantaroj, kiuj vivas
 289
     La Konstitucifara Asembleo estis prezidita de Alberto Acosta,
kaj inkludis ankaŭ 99 artikolojn, kiuj specife traktas la aferon. Tiu
laboro apartenas al movado de latinamerika diferencigo de la tradi-
cia eŭropa konstitucia teorio, nomita en tiu fako «nova latinamerika
konstituciismo», kiu inkludas ankaŭ la konstituciojn de Kolombio
(1994) kaj de Venezuelo (1999). Por pli da detaloj vidu: Shiraishi
Neto; Tapajós Araújo, «“Buen vivir”: notas de un concepto constitu-
cional en disputa», Pensar, p. 379-403, majo-aŭg. 2015. Disponebla
en https://periodicos.unifor.br/rpen/article/viewFile/2886/pdf
 290
     La termino devenas de originaj lingvoj: suma kawsay en keĉua;
suma qamaña en ajmara, krom aperi ankaŭ kiel handereko e teko porã
en guarania. Estas similaj nocioj ankoraŭ inter la mapuĉaj popoloj
en Ĉilio, la tuloj en Panamo, la ŝuaroj kaj la aĉŭaroj de la ekvatora
Amazona arbaro, kiel ankaŭ la majaaj tradicioj de Gvatemalo kaj
de Chiapas en Meksiko. Vidu O bem viver: uma oportunidade para
imaginar outros mundos.




225
rekte de ĝi. Por la bona vivo, ankaŭ ne devas esti divido
inter naturo kaj socio, kio siavice ne devas esti konfuzita
kiel «reiro al la estinteco», sed la serĉo, en la praaj radikoj
de la originaj popoloj, por pli harmonia kunvivo inter ho-
moj kaj naturo, kiu donu al ni solvojn, partikularajn por
ĉiu komunumo, por la media kaj ankaŭ socia krizo, en kiu
ni hodiaŭ vivas.
   En popoloj, en kiuj ne estas divido inter naturo kaj kul-
turo, subjekto kaj aĵo, kaj en kiu la kolektivo, en ĝia tuta
komplekseco, kiun la termino povas havi por tiuj popoloj,
estas prioritata rilate al la individuo, estas pli malfacile
paroli pri nocioj kiel intelekta propraĵo, aŭtorrajtoj kaj
libera kulturo same kiel ni komentis ĝis ĉi tiu ĉapitro291 .
La ideoj de kopio, plagiato, proprigo kaj remikso estas pre-
zentita ene de proprieta koncepto de la mondo, aktuala en
Okcidento ekde la kapitalisma komenco, sed kiu por tiuj
cititaj popoloj ne normalas. Tamen ne eblas nei, ke la
kapitalisma sistemo klopodas, ofte, proprigi la sciojn kaj
la kulturajn havaĵojn de tiuj originaj popoloj por el tiuj
elpreni valoron kaj tiam vendi ilin kiel komercaĵojn — ki-
el okazas el ĝangalaj produktoj uzitaj kiel praaj rimedoj
ĝis dezajnaj ŝablonoj rekonitaj kiel design. Kiel do krei
mekanismojn, kiuj instigu la kolektivan kaj komunuman
 291
    Aldone al Brightman; Fausto; Grotti (originalaj), Ownership and
Nurture: Studies in Native Amazonian Property Relations, de 2016,
kolekto kiu havas la artikolon de Marcela Coelho de Souza ĉi tie citita,
estas almenaŭ du gravaj verkoj por tiuj, kiuj volas profundiĝi en la
temo: Strathern, Property, Substance, and Effect: Anthropological
Essays on Persons and Things, kaj Hirsch; Strathern, Transactions
and Creations: Property Debates and the Stimulus of Melanesia. Mi
dankas al Eduardo Viveiros de Castro pro tiuj ĉi tri rekomendoj.




                                                                   226
pensadon inspiritan de tiuj popoloj, respektu ilian mond-
koncepton kaj, samtempe, protektu ilian kulturon for de
la generado de varoj vendotaj en bazaro, kie la plej granda
parto de la valoro akirita ne iros al ili?

   Malfacilas sola respondo al tiu demando. Se, kiel ni jam
vidis, programo havas produktadajn kondiĉojn malsamajn
ol tiuj de muzikaĵo aŭ desegno, ankaŭ la kontraktoj de tiuj
havaĵoj necesas esti malsamaj, laŭ kuntekstoj kaj agantoj
ĉirkaŭe. La protekto de vasta publika havaĵo ne eksklu-
zivas la rekompencon de tiu, kiu (re)kreas, kiel pruvas la
permesiloj Libera Arto, Creative Commons kaj Copyfar-
left cititaj en la antaŭa ĉapitro. La egaligo de aĵoj kaj
homoj kaj la estigo de longa rilato de donaco, kiu ne fi-
niĝas sen milito, povas esti rigarditaj per negocadoj pli
kompleksaj, kiuj inventu aliajn terminojn, kaj ne tiujn ku-
time uzitajn en la fako de la intelekta propraĵo. Kelkaj el
la vortoj de tiu nova vortaro neniel estas novaj; la 1980-
jara rajtocedo kaj la miljara komuno devena de la romia
res communes ekzemple povas esti uzitaj kaj rekreitaj per
la indianaj vidpunktoj cititaj por estigi novajn kaj protek-
ti malnovajn komunojn per ĉiutagaj praktikoj de prizorgo
kaj rezisto — inkluzive en la jura flanko, tiu mediacia pro-
cedo, kiu multfoje necesas, por la garantio de bona vivo
por ĉiuj.


IV.
La kultivo de liberaj kulturaj havaĵoj aparte de la indivi-
dua kaj proprieta motivo de la superreganta kulturo en Ok-
cidento postulas reziston kaj kreivon. Rezisti estas necesa




227
procedo por la konservado de granda kolektiva datumbazo
de kreo, dum krei estas baza neceso por reinventi konce-
ptojn kaj praktikojn por konstrui alternativajn vojojn de
kulturaj produktado, cirkulado kaj rekompenco malpli li-
migaj kaj pli memstaraj. Rilate al tio estas malsamaj
proponoj. Por Creative Commons reformi la aŭtorrajtajn
leĝojn donante la elektan rajton de la liberecoj uzi, cir-
kuligi, kaj produkti por tiuj identigitaj kiel aŭtoroj kaj
vojon por konstrui publikan havaĵon viglan kaj alireblan.
Por la rajtocedo proponita de Stallman, igi programojn
kaj iujn kulturajn havaĵojn liberaj estas solvo por batali
kontraŭ monopoloj, kiuj forprenas la liberecon de kreado
kaj memstara elekto de la uzoj de iu specifa verko.

   Aliaj homoj, kiel la aktivulo de la libera scio Evelin
Heidel (Scann), diras, ke la feminismo devus kontraŭi la
patriarkan karakteron de la aŭtorrajto. Li proponas do
modifi la leĝaron ne pune por doni pli da protekto al la
inaj kreaĵoj, kiuj restis for de tiuj leĝaroj, sed jes por krei
paradigmon, kiu valorigu la kreadon kiel socian kaj komu-
numan praktikon. «Klopodi modifi la leĝojn, kiuj hodiaŭ
krimigas aŭ malpermesas fundamentajn praktikojn por la
gazetarlibereco, por la interŝanĝo, la distribuo kaj la repro-
prigo de la kulturo», tiel ke silentu la muzoj, kiuj inspiras
al geniuloj, por ke finfine oni povu paroli pri la inoj292 .

   Por kelkaj, ankaŭ ĉi tie cititaj, kiel Anna Nimus, abo-
li la aŭtorrajton ankaŭ povas esti la solvo. Joost Smiers
 292
    Heidel (Scann), op. cit.. Disponebla en https://www.genderit
.org/es/feminist-talk/columna-que-se-callen-las-musas-por-que-el-
feminismo-debe-oponerse-al-copyright.




                                                            228
kaj Marieke van Schijndel imagis mondon sen aŭtorrajto,
kiu havas kiel ĉefan ideon la fakton, ke la protekto donita
per la aŭtorrajtoj ne necesas por la procedo de ekspansio
de la arta kreo. Ili citas diversajn argumentojn, kiuj igas,
ke estu mallogike subteni la aŭtorrajton kiel modelon de
reguligo de la kultura produktado: la fakto, ke ĝi estas eks-
kluziva kaj monopolema rajto de verko, privatigas esencan
parton de nia komunikado kaj damaĝas la demokration,
ekzemple293 ; la demando, ĉu ĝi estas fakte ekonomia in-
stigo al la kreanto, motivo asertita ekde la komenco de la
aŭtorrajto, sed, kiel kelkaj cititaj ekonomiaj studoj mon-
tras, el la enspezoj akiritaj per venditaj kopioj, 10% iras
al 90% da la artistoj kaj 90% iras al 10%294 ; la falsa ideo
de originaleco kiel individua kaj ekskluziva esprimo de iu
kreanto; la fiasko de la batalo kontraŭ la nomita pirateco
de ciferecaj dosieroj de kulturaj verkoj en la Reto. Ki-
el solvo, Smiers kaj Van Schijndel indikas ion proksiman
al la komuno: «Ni kredas, ke eblas krei kulturajn merk-
atojn tiel, ke la proprieto de la rimedoj de produktado kaj
distribuado estu en la manoj de multaj homoj. En tiuj
kondiĉoj, ni pensas, neniu povos kontroli la enhavon aŭ la
uzon de la manieroj de kultura esprimo per la ekskluziva
kaj monopola reteno de proprietaj rajtoj»295 .
  En la Encontro de Cultura Livre do Sul [Renkontiĝo
de Libera Kulturo de la Sudo], organizita de latinameri-
kaj kulturaj kolektivoj la tagojn 21-an, 22-an kaj 23-an
 293
     Smiers; Van Schijndel, Imagine um mundo sem direitos do autor
nem monopólios, p. 10.
 294
     Ibidem, p. 13.
 295
     Ibidem, p. 6.




229
de novembro de 2018296 , aro da aktivuloj kaj esploristoj
kaj mi diskutis kaj serĉis respondojn al iuj el la deman-
doj traktitaj en ĉi tiu libro. Dum la ses tabloj de debato
de la renkontiĝo ni parolis pri publikaj politikoj kaj juraj
kadroj de aŭtorrajtoj; ciferigado de kolektoj kaj aliro al
la kultura heredaĵo en liberaj deponejoj; pri laboratorioj,
kunlaboraj produktantoj, kodumulejoj, kodumulaj labora-
torioj kaj aliaj formoj de organizaĵoj, kiuj defendas kaj
ĉiutage praktikas la liberan kulturon; pri kiel ni enmetu
nin en internacian reton, kiu ankaŭ defendu la komunajn
havaĵojn; pri multaj manieroj de kultura produktado —
eldona, muzika, aŭdvida, fotografa —, kiuj estas farataj en
la agokampo de la permesiloj kaj de la libera kulturo; kaj
pri la platformoj de enhavo kaj edukadaj praktikoj, kiuj
havas la liberan kiel paradigmon de ago kaj disvastigo.
   Apud la pli ol ducent partoprenantoj, ni pensis pri la
specifecoj de la libera kulturo en la monda sudo rilate al
la nordo. Kiel unu el la rezultoj, ni skribis la Manifeston de
Libera Kulturo de la Monda Sudo297 , kiu proponas kelkajn
principojn, konceptajn kaj praktikajn, kiujn ni konsideras
gravaj por la disvastigo kaj prizorgo de libera kulturo en
tiu sudo, kiu ne estas nur geografia. La jena fragmento
de la manifesto estis konkludo por la renkontiĝo — kaj
ankaŭ indas, ke estu ĉi tie, adaptita, ne por fermi, sed por
konservi aktiva la longan kaj daŭran diskuton pri la libera
kulturo tra la tempoj.
 296
      Ĉiuj debatoj videblas tie ĉi: http://baixacultura.org/encontro-
de-cultura-livre-do-sul-todos-os-videos-y-relatos
  297
      Disponebla en https://www.articaonline.com/2018/12/cultura-
libre-del-sur-global-un-manifiesto/.




                                                                230
      La diskuto pri la libereco de uzoj kaj produk-
      tado de liberaj teknologioj estis fundamentaj
      por la libera kulturo ekde la komenco, sed ni
      pensas, ke, en la sudo, ni havas la pli grandan
      urĝecon demandi nin kial kaj por kiu utilas
      niaj liberaj teknologioj. Ne nur sufiĉas disku-
      ti, ĉu ni uzos ilojn produktitajn en liberaj pro-
      gramoj aŭ ĉu ni elektos liberajn permesilojn
      en niaj kulturaj produktaĵoj: ni bezonas pensi
      pri teknologioj, iloj kaj liberaj procedoj, kiuj
      estu uzotaj por doni spacon, aŭtonomecon kaj
      respekton al la malplej favorataj, finance kaj
      teknologie, el niaj kontinentoj, kaj por malpli-
      igi la sociajn malegalecojn en niaj lokoj, mal-
      egalecoj tiuj eĉ pli videblaj en la kunteksto de
      monda faŝista supreniro, kiun ni vivas ĉi tiun
      2020.

      El la sudo, ni devas pensi pri la libera kulturo
      kiel movado kaj kultura praktiko, kiu inten-
      se dialogu kun la popularaj kulturoj de niaj
      kontinentoj; kiu respektu kaj konversu kun la
      originaj popoloj de Ameriko, kiuj estas ĉi tie
      en nia kontinento vivantaj en libera kulturo
      multe pli antaŭe ol la alveno de la «latinaj»;
      kiu defendu la feminismon kaj la samajn raj-
      tojn por ĉiuj, sen distingo de raso, koloro, sek-
      sa orientiĝo, identeco kaj seksa esprimo, han-
      dikapo, fizika aspekto, korpa grando, aĝo aŭ
      religio; kiu dialogu kun la rekombina kreemo
      de la antaŭurboj de niaj kontinentoj, korinkli-




231
naj al la komunuma kunhavado kaj estantaj
ĉefa celo de la ekstermado praktikita per niaj
regionaj policoj; kiu klopodu ŝirmi nian priva-
tecon per kontraŭkontroladaj teknikoj kaj la
defendo de la rajto al la anonimeco kaj al la ĉi-
frado; kaj kiu batalu por la disvastigado de la
fendoj en la kapitalisma sistemo, serĉante, per
kultura praktiko kaj kontraŭaŭtorrajta tekno-
logio, alternativajn kaj solidarajn manierojn vi-
vi harmonie kun Paĉamama sen elĉerpi la jam
malabundajn resursojn de nia planedo.

Pensi kaj fari la liberan kulturon el la sudo pos-
tulas pensi pri la urĝecon de la supervivaj nece-
soj de nia popolo; postulas, ke ni alproksimiĝu
al la diskuto pri la komuno, ĉefa koncepto, kiu
unuigas nin en la batalo kontraŭ la privatigo
de la naturaj resursoj kiel la oceanoj kaj la ae-
ro, sed ankaŭ de la liberaj programoj kaj la
malfermaj kaj senpagaj protokoloj, sur kiuj la
Interreto organizas sin. Ke ni alproksimiĝu al
la komuno, pliigas nian disputan agokampon
en la monda sudo kaj alproksimigas nin al la
kutimo de komunumoj, centraj kaj periferiaj,
kiuj ĉiutage batalas por la konservado de la
komunaj havaĵoj.

Gravas memori, ke la koncepto «komuno», al
kiu ni klopodas alproksimiĝi, devas esti pens-
ita kiel io en procezo, kiel komune fari (com-
moning en la angla). Tio estas, ke ni ne obser-




                                                     232
      vu nur la produkton mem — libron, videon,
      muzikaĵon, liberajn aparatarojn aŭ programa-
      rojn —, sed ankaŭ niajn proprajn praktikojn
      kaj dinamikojn, per kiuj ni kune kreas novajn
      manierojn vivi, kunvivi kaj ankaŭ produkti.
      Tia estas la komuna faro. Pro tio gravas, ke
      ni konservu la konektojn, kiuj trairis ĉiujn vor-
      tojn, ligilojn, referencojn kaj homojn cititajn,
      debatitajn, registritajn kaj partoprenintajn en
      la paĝoj de tiu libro, kiu ĉi tie daŭras.
                                   Interreto, Iberoameriko,
                  monda sudo, 23-a de novembro de 2018
                               remiksita en vintro de 2020




233
EPILOGO
Post paroli tiom pri kreo, reproprigado, proprieto, kopio,
komuno, rajtocedo kaj aŭtorrajto tra la tempoj, de mal-
samaj lokoj kaj mondaj vidoj, indas demandi: kaj ĉi tiu
libro, kiu estas la marko de la aŭtoro por kopiado, uzado
(privata aŭ publika), citado kaj reproprigo? Ĉu oni adop-
tas iun permesilon? Kiun?



   Mia — nia, ĉar, kvankam estas nomo antaŭ ĉi tiu verko,
ĝi ne ĉesas esti kolektiva, kiel vi rimarkis dum la legado
— elekto estas la permesilo, kiun la rajtocedo reprezentas:
Creative Commons CC BY-SA298 .




 298
     Ĝia teksto estas tute disponebla ĉi tie: https://creativecommon
s.org/licenses/by-sa/4.0/.




                                                               236
   Ĝi diras, ke ĉi tiu verko povas esti kunhavita —kopiita
kaj redistribuita — per ĉia ajn komunikilo kaj formo kaj
adaptita — remiksita, ŝanĝita — por ĉia celo; se estas
atribuo de aŭtoreco, kio signifas, ke ĉiu uzo devas mencii
tiun, kiu skribis ĉi tiun verkon kaj kie ĝi estis modifita —
mi supozas, ke kiu volus kunhavi, uzi kaj adapti ĉi tiun
libron faros tion racie —, kaj ke ĉiuj ajn modifitaj verkoj
de ĉi tiu estas kunhavita per la sama permesilo priskribita
ĉi tie, garantio kiu ne permesas la malfermadon de ĉi tiu
verko per permesilo, kiu restriktu ĉiujn la indikojn antaŭe
nomitajn.

   La atingo de ĉi tiu permesilo aplikas al la materiaj ma-
nieroj per kiuj ĉi tiu verko disvastiĝas: presita kiel libro,
en dosierformo de cifereca libro kaj publikigita en partoj
en retejoj. La elekto de ĉi tiu naskiĝas de la supozo, ke
ĉi tiu verko nur ekzistas, ĉar multaj aliaj ekzistas, kaj ke
instigi la kreon de novaj verkoj estos laŭdo al la ideoj, kiuj
ĉi tie troviĝas. Ni scias pri la ebloj de malkonvena kaj pi-
gra proprigado, kiun multaj jam faris kun similaj verkoj,
sed ni elektas preni riskon por garantii, ke ĉi tiu libro estu
libera por pluraj celoj, inkluzive la komerca.




237
   Tiurilate ni instigas la uzon, la reproprigon kaj la
(re)vendon de ĉi tiu verko por fortigi malgrandajn el-
donejojn kaj alternativajn markojn, se la gvidoj jam
montritaj estas respektitaj; se vi volas fari tion, ni iĝus
feliĉaj, se vi sciigus nin. Ni memorigas tamen, ke la
laboro de sendependaj eldonejoj kiel ĉi tiu bezonas esti
rekompencita, por ke ĝi ekzistu plu. Pro tio konsideru
aĉeti ĝin presitan kaj tial valorigi la eldonajn kaj grafikajn
elektojn faritajn ĉi tie, kaj ankaŭ la monan investon far-
itan — tio estas kio kaŭzos, ke aliaj verkoj kiel ĉi tiu estu
publikigitaj. Fine ni memorigas, ke la plej bona sperto
legi ĉi tiun tekston — kiel multajn aliajn — estas tiu
ebligita per ĉi tiu invento de miloj da jaroj nomita presa
libro, kun la papera odoro penetrante en la naztruojn
kaj instigante malrapidan legon, per diversaj notoj kaj
substrekoj, kiuj instigas dialogojn kaj ebligas al ni unikan
kaj neordinaran sperton scii.




                                                         238
REFERENCOJ
  ACOSTA, Alberto. O bem viver: uma oportunidade
para imaginar outros mundos. Trad. Tadeu Breda. São
Paulo: Autonomia Literária; Elefante, 2016.
  ALFORD, William P. Steal a Book Is an Elegant Of-
fense: Intellectual Property Law in Chinese Civilization.
Stanford: Stanford University Press, 1995.
  ARMSTRONG, Elizabeth. Before Copyright: The
French Book-Privilege System 1498-1526. Cambridge:
Cambridge University Press, 1990.
   BAKER, Pam. The Open Source Programa at Microso-
ft: How Open Source Thrives. The Linux Foundation, 2-a
mar. 2018. Disponebla en https://www.linuxfoundation.
org/blog/2018/03/open-source-program-microsoft-open-
source-thrives.
   BARBROOK, Richard; CAMERON, Andy. A ideologia
californiana: uma crítica ao livre mercado nascido no Vale
do Silício. Trad. Marcelo Träsel. Porto-Alegro; União da
Vitória: BaixaCultura; Monstro dos Mares, 2018.
  ______; ______. The Californian Ideology. Mute,
v.1, n.3, 1-a sep. 1995. Disponebla en https://www.meta
mute.org/editorial/articles/californian-ideology.
  BARLOW, John Perry. A Declaração de Independência
do ciberespaço. In: FÓRUM ECONÔMICO MUNDIAL,
8-a feb. 1996, Davos, Svislando. Disponebla en http://
www.dhnet.org.br/ciber/textos/barlow.htm.
  ______. The Economy of Ideas. Wired, 3-a jan.
1994. Disponebla en https://www.wired.com/1994/03/ec




                                                      240
onomy-ideas.

   BASTOS, Marcus. A cultura da reciclagem. In: RO-
SAS, Ricardo; SALGADO, Marcos (orgj.). Recombinação.
2002. Disponebla en https://virgulaimagem.redezero.org
/rizoma-net.

   BELISÁRIO, Adriano; TARIN, Bruno (orgj.). Copyfig-
ht. Rio-de-Ĵaneiro: Azougue, 2012.

  BENJAMIN, Walter. A obra de arte na era de sua
reprodutibilidade técnica. Trad. Gabriel Valladão Silva.
Porto-Alegro: L&PM, 2018.

   BENKLER, Yochai. The Wealth of Networks: How So-
cial Production Transforms Markets and Freedom. New
Haven: Yale University Press, 2006.

   BERARDI, Franco. Depois do futuro. Trad. Regina
Silva. San-Paŭlo: Ubu, 2019.

   ______. Generación post-alfa: patologías e imagina-
rios en el semiocapitalismo. Buenos Aires: Tinta Limón,
2007.

   BIDDLE, Sam. Coronavírus traz novos riscos de abuso
de vigilância digital sobre a população. The Intercept, 6-a
apr. 2020. Disponebla en https://theintercept.com/2020/
04/06/coronavirus-covid-19-vigilancia-privacidade. Aliro
je: 29-a sep. 2020.

  BLISSET, Luther. Q: o caçador de hereges. San-Paŭlo:
Conrad, [1999] 2002.




241
  BOLLIER, David. Pensar desde los comunes: una bre-
ve introducción. Madrido: Traficantes de Sueños, 2016.
  ______. Think Like a Commoner: A Short Intro-
duction to the Life of the Commons. Gabriola Island (Ka-
nado): New Society Publishers, 2014.
  ______. Viral Spiral: How the Commoners Built
a Digital Republic of their Own. Novjorko: New Press,
2009.
   BOUCHERON, Patrick. Como se revoltar? Trad. Ce-
cília Ciscato. San-Paŭlo: Editora 34, 2018.
  BRIGGS, Asa; BURKE, Peter. Uma história social da
mídia: de Gutenberg a Diderot. Trad. Maria Carmelita
Pádua Dias; rev. técn. Paulo Vaz. 2.el. Rio-de-Ĵaneiro:
Zahar, 2006.
  BRIGHTMAN, Marc; FAUSTO, Carlos; GROTTI, Va-
nessa (orgj.). Ownership and Nurture: Studies in Native
Amazonian Property Relations. Novjorko: Berghahn Bo-
oks, 2016.
  BURROUGHS, William. O método cut-up. Trad. Ri-
cardo Rosas; Arquivo Rizoma. In: ROSAS, Ricardo; SAL-
GADO, Marcos (orgj.). Recombinação. 2002. Interreta.
Disponebla en https://virgulaimagem.redezero.org/rizom
a-net.
  CAMPOS, Haroldo de. Serafim: um grande não-livro.
In: ANDRADE, Oswald de. Serafim Ponte Grande. 2.el.
Rio-de-Ĵaneiro; Braziljo: Instituto Nacional do Livro;
MEC, 1971.




                                                    242
  CARNEIRO DA CUNHA, Manuela. “Cultura” e cultu-
ra: conhecimentos tradicionais e direitos intelectuais. In:
Cultura com aspas e outros ensaios. San-Paŭlo: Cosac &
Naify, 2009. p. 311-73.
  COELHO DE SOUZA, Marcela Stockler. The Forgot-
ten Pattern and the Stolen Design: Contract, Exchange
and Creativity among the Kĩsêdjê. In: BRIGHTMAN,
Marc; FAUSTO, Carlos; GROTTI, Vanessa (orgj.).
Ownership and Nurture: Studies in Native Amazonian
Property Relations. 1a.el. Novjorko: Berghahn Books,
2016.
   COLEMAN, Gabriella. Coding Freedom: The Ethics
and Aesthetics of Hacking. Princeton: Princeton Univer-
sity Press, 2013.
  CONDORCET, Jean-Antoine-Nicolas de Caritat, ma-
rquês de. Fragments sur la liberté de la presse. In: Œuvres
de Condorcet. T.11. Parizo: Firmin Didot Frères, 1847.
  CONFÚCIO. Os analectos. Trad. el la ĉina al la angla,
enkonduko kaj notoj D. C. Lau. Trad. el la angla Caroline
Chang. Porto-Alegro: L&PM, 2007.
  CONTRERAS, Pau. Me llamo Kofham: identidad hac-
ker. Una aproximación antropológica. Barcelono: Gedisa,
2004.
   DE ANGELIS, Massimo. Introduction. The Commo-
ner, n.11, p.1, 2006. Disponebla en http://www.common
er.org.uk/?p=24. Aliro je: 19-a mar. 2020.
  DEAK, André; FOLETTO, Leonardo. Ambiente digi-




243
tal de difusão: por onde circula a cultura on-line? Ba-
ixaCultura, 14-a jun. 2019. Interreta. Disponebla en
http://baixacultura.org/ambiente-digital-de-difusao-
por-onde-circula-a-cultura-online.
  DEBORD, Guy. A sociedade do espetáculo. Rio-de-
Ĵaneiro: Contraponto, [1967] 1998.
  ______; WOLMAN, Gil. O guia dos usuários do
detournamènt. Porto-Alegro: BaixaCultura, [1956] 2015.
  DIDEROT, Denis. Carta sobre o comércio do livro.
Trad. Bruno Feitler. Rio-de-Ĵaneiro: Casa da Palavra,
2002.
 DIRINGER, David. The Book before Printing: Ancient,
Medieval and Oriental. Novjorko: Dover, 1982.
   EINSENSTEIN, Elizabeth. The Printing Revolution in
Early Modern Europe. 2.el. Novjorko: Cambridge Univer-
sity Press, 2005.
  ENZENSBERGER, Hans Magnus. Der kurtze Sommer
der Anarchie. Berlim: Suhrkamp, 1977. [braz. el.: O
curto verão da anarquia. Trad. Marcio Suzuki. San Paŭlo:
Companhia das Letras, 1987.]
  EZE, Michael Onyebuchi. Intelectual History in Con-
temporary South Africa. Novjorko: Palgrava MacMillan,
2010.
  FENG, Peter; FENG, Xyang. Intellectual Property in
China. Honkongo: Sweet & Maxwell Asia, 2003.
  FEDERICI, Silvia. Revolución en punto cero: Trabajo




                                                    244
doméstico, reproducción y luchas feministas. Madrido:
Traficantes de Sueños, 2013.
  FOLETTO, Leonardo. Um mosaico de parcialidades
na nuvem coletiva: rastreando a mídia ninja (2013-2016).
Por- to Alegre, 2017. Doktoriga disertacio (en la fako de
Komunikado kaj Informo) – Faculdade de Biblioteconomia
e Comunicação, Universidade Federal do Rio Grande do
Sul.
   ______. Midiativismo, mídia alternativa, radical,
livre, tática: um inventário de conceitos semelhantes. In:
BRAIGHI, Antônio Augusto; LESSA, Cláudio; CÂM-
ARA, Marco Túlio (orgj.). Interfaces do midiativismo:
do conceito à prática. Belo Horizonte: Cefet-MG, 2018.
p. 95-110.
  FOLETTO, Leonardo. Ressaca da internet, espírito do
tempo. BaixaCultura, 9-a jul. 2018. Disponebla en http://
baixacultura.org/ressaca-da-internet-espirito-do-tempo.
  ______. Cultura hacker e jornalismo: práticas jor-
nalísticas do it yourself na comunidade brasileira, trans-
parência hacker. In: Congreso Internacional de la Uni-
ón Latina de Economía Política de la Información (Ule-
picc), 8, 2013, Quiles, Argentino. Disponebla en http:
//www.leofoletto.info/wp-content/uploads/2015/09/arti
go_etica_hacker_e_jornalismo_ulepicc_2013.pdf.
   ______; MARTINS, Beatriz; LUNA, Carlos. Encon-
tro On-Line Cultura Livre do Sul: a produção cultural
comunitária para a construção do comum. Contratexto,
n. 33, p. 105-24, jun. 2020.




245
   FOUCAULT, Michel. O que é um autor? In: Ditos
e escritos. V.3a: Estética: literatura e pintura, música e
cinema. Disponebla en https://edisciplinas.usp.br/plug
infile.php/179076/mod_resource/content/1/Foucault%2
0Michel%20-%20O%20que%20%C3%A9%20um%20autor
.pdf.
   GARCIA DOS SANTOS, Laymert. Politizar as novas
tecnologias: o impacto sociotécnico da informação digital
e genética. San-Paŭlo: Editora 34, 2004.
  GEERTZ, Clifford. A interpretação das culturas. Rio-
de-Ĵaneiro: LTC, 2008.
   GINZBURG, Carlo. O queijo e os vermes: o cotidi-
ano e as ideias de um moleiro perseguido pela Inquisição.
8.reimp. San-Paŭlo: Companhia das Letras, 1996.
  ______. Os andarilhos do bem: feitiçarias e cultos
agrários nos séculos XVI e XVII. 1.reimp. San-Paŭlo:
Companhia das Letras, 1990.
  ______. A micro-história e outros ensaios. Rio-de-
Ĵaneiro: Bertrand, 1989.
  GUATTARI, Félix; ROLNIK, Suely. Micropolíticas:
cartografias do desejo. 4a.el. Petrópolis: Vozes, 1996.
  GUDYNAS, Eduardo. Direitos da natureza: ética bi-
ocêntrica e políticas ambientais. San-Paŭlo: Elefante,
2019.
   HAN, BYUNG-CHUL. Shanzai: el arte de la falsifica-
ción y la deconstrucción en China. Buenos Aires: Caja




                                                      246
Negra, 2016.
  HARDT, Michael; NEGRI, Antonio. Multidão: guerra
e democracia na era do império. Rio-de-Ĵaneiro: Record,
2005.
  HEIDEL, Evelin (Scann). Que se callen las musas: por
qué el feminismo debe oponerse al copyright. GenderIT.
org, 14-a aŭg. 2017. Disponebla en https://www.gend
erit.org/es/feminist- talk/columna- que- se- callen- las-
musas-por-qu%C3%A9-el-feminismo-debe-oponerse-al-
copyright.
  HIMANEN, Pekka. La ética del hacker y el espíritu
de la era de la información. Trad. Ferran Meler Ortí.
Barcelono: Destino, 2002.
  HIRSCH, Eric; STRATHERN, Marilyn. Transactions
and Creations: Property Debates and the Stimulus of Me-
lanesia. Novjorko: Berghahn Books, 2004.
  HOME, Stewart. Assalto à cultura: utopia subversão
guerrilha na (anti)arte do século XX. 2.el. San-Paŭlo:
Conrad, 2005.
  HONG, Sungook. Wireless: From Marconi’s Black-Box
to the Audion. Masaĉuseco: MIT Press, 2001.
  HUANG, H. On Public Domain in Copyright Law.
Frontiers of Law in China, v.4a, n.2a, p.178-95, 2009.
  HUTCHINSON, Thomas. History of Massachusetts:
From the First Settlement Thereof in 1628, until the Year
1750. 3.el. 2v. Masaĉuseco: Thomas C. Cushing, 1795.




247
  HYDE, Lewis. The Gift: Creativity and the Artist
in the Modern World. Novjorko: Random House, 1983.
[braz. el.: A dádiva: como o espírito criador transforma
o mundo. Trad. Maria Alice Máximo. Rio-de-Janeiro:
Civilização Brasileira, 2010.]
  KITTLER, Friedrich A. Gramofone, filme, typewriter.
Trad. Guilherme Gontijo Flores; Daniel Martineschen.
Belo Horizonte; Rio-de-Ĵaneiro: Editora UFMG; EdUerj,
2019.
  KLEINER, Dimitry. The Telekommunist Manifesto.
Amsterdamo: Institute of Network Cultures, 2010. Dis-
ponebla en: http://www.networkcultures.org/networkn
otebook.
  KRAMER, Florian. O mal-entendido do Creative Com-
mons. In: BELISÁRIO, Adriano; TARIN, Bruno (orgj.).
Copyfight. Rio-de-Ĵaneiro: Azougue, 2012.
  LANIER, Jaron. Diez razones para borrar tus redes
sociales de inmediato. Trad. Marcos Pérez Sánchez. Dis-
ponebla en: http://catedradatos.com.ar/media/Lanier-
Jaron-Diez-razones-para-borrar-tus-redes-sociales-de-
inmediato-XcUiDi-2018.pdf.
   LATOUR, Bruno. Jamais fomos modernos. Trad. Car-
los Irineu da Costa. Rio-de-Ĵaneiro: Editora 34, 1994.
  LAUTRÉAMONT, Conde de. Os cantos de Maldoror:
poezioj, leteroj, tuta verko. Trad., prefaco kaj notoj Cláu-
dio Willer. 2.el. San-Paŭlo: Iluminuras, 2005.
  LESSIG, Lawrence. Code and Other Laws of Cyberspa-




                                                        248
ce. Novjorko: Basic Books, 1999.
   _____. Cultura libre: Cómo los grandes medios usan
la tecnología y las leyes para encerrar la cultura y controlar
la creatividad. Trad. Antonio Córdoba, Daniel Alvarez
Valenzuela. Santiago: LOM Ediciones, 2005.
  LEVY, Steven. Hackers: Heroes of the Computer Re-
volution. Novjorko: Nerraw Manijaime; Doubleday, 1984.
  LIMA, Tânia Stolze. Um peixe olhou para mim: o povo
Yudjá e a perspectiva. San-Paŭlo; Rio-de-Ĵaneiro: Editora
Unesp; ISA; NuTI, 2005.
  LOCKE, John. Dois tratados sobre o governo. Trad.
Júlio Fischer. San-Paŭlo: Martins Fontes, 1998.
  LONG, Pamela. Openness, Secrecy, Authorship: Tec-
hnical Arts and the Culture of Knowledge from Antiquity
to the Renaissance. Baltimoro: John Hopkins University
Press, 2001.
  MACHADO PONTES, Leonardo; SOUSA ALVES,
Marcos. O direito de autor como um direito de pro-
priedade: um estudo histórico da origem do copyright
e do droit d’auteur. In: CONGRESSO NACIONAL
DO CONPEDI, 18, San-Paŭlo, 2009. Disponebla en
http://www.publicadireito.com.br/conpedi/manaus/arq
uivos/Anais/sao_paulo/2535.pdf.
   MACHADO, Almires Martins; ORTIZ, Rosalvo Ivarra.
Direito e cosmologia Guarani: um diálogo impreterível.
Revista de Direito: trabalho, sociedade e cidadania, Bra-
ziljo: Centro Universitário Iesb, v.5a, n.5a, jul.-dec. 2018.




249
  MACIEL, Lucas da Costa. Perspectivismo ameríndio.
In: Enciclopédia de antropologia. San-Paŭlo: Universid-
ade de São Paulo, Departamento de Antropologia, 2019.
Disponebla en http://ea.fflch.usp.br/conceito/perspectivi
smo-amer%C3%ADndio.
   MANCE, Euclides André. Filosofia africana: autentici-
dade e libertação. In: SERRA, Carlos. O que é filosofia
africana? Lisboa: Escolar Editora, 2015. [Cadernos de
Ciências Sociais].
  MANGUEL, Alberto. Uma história da leitura. San-
Paŭlo: Companhia das Letras, 1996.
   MANSOUX, Aymeric. Livre como queijo: confusão ar-
tística acerca da abertura. In: BELISÁRIO, Adriano; TA-
RIN, Bruno. Copyfight. Rio-de-Ĵaneiro: Azougue, 2012.
  MARCIAL, Marco Valério. Épigrammes. Trad. Edou-
ard Thomas Simon. v.I. Parizo: Guitel, 1819. [braz. el.:
Epigramas. Traduko, notoj kaj epilogo de Rodrigo Garcia
Lopes. Cotia-SP: Ateliê Editorial, 2018].
  MARTINS, Beatriz Cintra. Autoria em rede: os novos
processos autorais através das redes eletrônicas. Rio-de-
Ĵaneiro: Mauad, 2014.
   MARX, Karl. Os despossuídos: debates sobre a lei re-
ferente ao furto de madeira. Trad. Nélio Schneider. San-
Paŭlo: Boitempo, 2017.
  MAUSS, Marcel. Essai sur le don. L’Année Sociologi-
que, ano I. Parizo: Presses Universitaires de France, 1923-
1924. [braz. el.: Sociologia e antropologia. Trad. Paulo




                                                       250
Neves. San-Paŭlo: Ubu, 2017].
   MCLUHAN, Marshall. Understand Media: The Exten-
sions of Man. Novjorko: McGraw-Hill, 1964. [braz. el.:
Os meios de comunicação como extensão do homem. Trad.
Décio Pignatari. San-Paŭlo: Cultrix, 2005].
   MILAN, Stefania. When Algorithms Shape Collective
Action: Social Media and the Dynamics of Cloud Protes-
ting. Social Media + Society, Londres: Sage, v.2, jul.-dec.
2015.
  MOREAU, Antoine. Sobre arte livre e cultura livre. In:
BELISÁRIO, Adriano; TARIN, Bruno (orgj.). Copyfight.
Rio-de-Ĵaneiro: Azougue, 2012.
  MOROZOV, Evgeny. Big Tech: a ascensão dos dados
e a morte da política. Trad. Cláudio Marcondes. San-
Paŭlo: Ubu, 2018.
   ______. Solucionismo, nova aposta das elites globa-
is. Outras Palavras, 23-a apr. 2020. Disponebla en https:
//outraspalavras.net/tecnologiaemdisputa/solucionismo-
nova-aposta-das-elites-globais. Aliro je: 29-a sep. 2020.
  MUSMANN, H. G. Genesis of the MP3 Audio
Coding Standard.        IEEE Transactions on Consu-
mer Electronics, v.52a, n.3a, p.1043-9, aŭg.      2006.
doi:    10.1109/TCE.2006.1706505.       Disponebla en
https://ieeexplore.ieee.org/document/1706505.
  NEGREIROS, Regina Coli Araújo Trindade. Ubuntu:
considerações acerca de uma filosofia africana em contra-
posição à tradicional filosofia ocidental. Problemata: R.




251
Intern. Fil., v.10a, n.2a, p.111-27, 2019.

  NIMUS, Anna. Copyright, copyleft e os creative anti-
commons. Berlim: Subta, 2006.

   ORTELLADO, Pablo. Porque somos contra a propried-
ade intelectual. In: ROSAS, Ricardo; SALGADO, Marcos
(orgj.). Recombinação. 2002. Interreta. Disponebla en
https://virgulaimagem.redezero.org/rizoma-net.

 OXFORD ENGLISH DICTIONARY. 3a.el.                Oxford:
Oxford University Press, 2005.

   PARANAGUÁ, Pedro; BRANCO, Sérgio. Direitos au-
torais. Rio-de-Ĵaneiro: FGV, 2009.

  PASQUINELLI, Matteo. A ideologia da cultura livre
e a gramática da sabotagem. In: BELISÁRIO, Adriano;
TARIN, Bruno (orgj.). Copyfight. Rio-de-Ĵaneiro: Azou-
gue, 2012.

  PERROMAT, Kevin. El plagio en las literaturas his-
pánicas: historia, teoría y práctica. Parizo, 2010. Doktor-
iga disertacio (pri Latinidaj Studoj: Hispana) – Université
Paris-Sorbonne.

   PONTES, Hugo. O que é arte xerox? In: ROSAS, Ri-
cardo; SALGADO, Marcos (orgj.). Recombinação. 2002.
Interreta. Disponebla en https://virgulaimagem.redezero
.org/rizoma-net.

  PUTNAM, G. H. Authors and their Public in Ancient
Times. 3.el. Novjorko: Knickerbocker, 1923.




                                                       252
  RAYMOND, Eric Steven. A catedral e o bazar. Trad.
Erik Kohler. [S.l.: s.n.], 1999.

   RENÁ, Paulo. Droit d’autor vs. copyright: diferenças
conceituais entre direito de autor e direito de cópia. Hi-
perfície, 28-a mar. 2012. Disponebla en https://hiperfic
ie.wordpress.com/2012/03/28/droit-dautor-vs-copyright-
diferencas-conceituais-entre-direito-de-autor-e-direito-de-
copia. Aliro je: 24-a sep. 2020.

  RENDUELES, César. Sociofobia: mudança política na
era da utopia digital. Trad. Sérgio Molina. San-Paŭlo:
Edições Sesc São Paulo, 2016.

  ______; SUBIRATS, Joan. Los (bienes) comunes:
oportunidad o espejismo? Madrid: Icaria, 2017.

   ROSAS, Ricardo; SALGADO, Marcos (orgj.). Recom-
binação. 2002. Interreta. Disponebla en https://virgulai
magem.redezero.org/rizoma-net.

   ROWAN, Jaron. Cultura libre de estado. Madrido: Tra-
ficantes de Sueños, 2016.

  SAHLINS, Marshall. Cultura e razão prática. Rio-de-
Ĵaneiro: Jorge Zahar, 2003.

  ______. Stone Age Economics. Chicago: Aldine;
Atherton, 1972.

  SAVAZONI, Rodrigo. O comum entre nós: da cultu-
ra digital à democracia do século XXI. San-Paŭlo: Sesc
Edições, 2018. [bitlibro].




253
  ______; COHN, Sérgio. Cultura digital.br. Rio-de-
Ĵaneiro: Azougue, 2009.
  SERTÃ, Ana Luísa; ALMEIDA, Sabrina. Ensaio sobre
a dádiva. In: Enciclopédia de antropologia. San-Paŭlo:
Universidade de São Paulo, Departamento de Antropolo-
gia, 2016. Disponebla en http://ea.fflch.usp.br/obra/ens
aiosobre-dádiva.
  SHIRAISHI NETO, Joaquim; TAPAJÓS ARAÚJO,
Marlon Aurélio. “Buen vivir”: notas de um conceito
constitucional em disputa. Pensar, Fortaleza, v.20a,
n.2a, p.379-403, majo-aŭg. 2015. Disponebla en https:
//periodicos.unifor.br/rpen/article/viewFile/2886/pdf.
  SIMON, Imre; VIEIRA, Miguel Said. O rossio não-rival
(The Non-rival Commons). Revista da USP, n.86a, p.66-
77, 2010. Disponebla en https://www.ime.usp.br/~is/p
apir/RNR_v9.pdf.
   SMIERS, Joost. Artes sob Pressão: promovendo a di-
versidade cultural na era da globalização. San-Paŭlo: Esc-
rituras, Instituto Pensarte, 2003.
   ______; VAN SCHIJNDEL; Marieke. Imagine um
mundo sem direitos do autor nem monopólios. Trad. He-
lena Barradas et al. 2006. Interreta. Disponebla en http:
//baixacultura.org/nao-e-dificil-imaginar-um-mundo-
sem-copyright/.
  SOUZA, Joyce; AVELINO, Rodolfo; AMADEU DA
SILVEIRA, Sérgio. A sociedade de controle: manipulação
e modulação nas redes digitais. San-Paŭlo: Hedra, 2018.




                                                      254
   STALLMAN, Richard. Free Software, Free Society:
Selectec Essays of Richard M. Stallman. Boston: GNU
Press, 2002. ______. Software libre para una sociedad
libre. Madrido: Traficantes de Sueños, 2004.
  ______. O Manifesto GNU. 1985. Disponebla en
https://www.gnu.org/gnu/manifesto.pt-br.html.
  STONE, Charles R. What Plagarism Was not: Some
Preliminary Observations on Classical Chinese Attitudes
Toward what the West Calls Intellectual Property. Ma-
rquette Law Review, v.92a, n.1a, 2008. Disponebla en
https://core.ac.uk/download/pdf/148687571.pdf.
  STRATHERN, Marilyn. Property, Substance, and
Effect: Anthropological Essays on Persons and Things.
Oxford: Athlone, 1999.
 ______. The Gender of the Gift: Problems with Wo-
men and Problems with Society in Melanesia. Berkeley:
University of California Press, 1988.
   TELES, G. M. Vanguarda europeia e modernismo bra-
sileiro. Petrópolis, Rio-de-Ĵaneiro: Vozes, 2002.
  TORREMANS, Paul (org.). Copyright Law: A Hand-
book of Contemporary Research. Cheltenham: Edward
Elgar, 2007.
  TORRES, Aracele. A tecnoutopia do software livre:
uma história do projeto técnico e político do GNU. San-
Paŭlo: Alameda, 2018.
  TSUEN-HSUIN, Tsien; NEEDHAM, Joseph.           Paper




255
and Printing: Science and Civilisation in China. v.5a.
parto 1a. Cambridge: Cambridge University Press, 1985.
  VALENTE, Mariana. Implicações jurídicas e políticas
do direito autoral na internet. San-Paŭlo, 2013. Diser-
taĵo (Magistro) – Universidade de San-Paŭlo, Faculdade
de Direito.
  VIEIRA, Miguel Said. Os bens comuns intelectuais e
a mercantilização. San-Paŭlo, 2014. Doktoriga disertacio
(pri Edukado) – Universidade de São Paulo, Faculdade de
Educação.
  VILLA-FORTE, Leonardo. Escrever sem escrever: lite-
ratura e apropriação no século XXI. Rio-de-Ĵaneiro; Belo
Horizonte: Editora PUC-RJ; Relicário, 2019.
   VIVEIROS DE CASTRO, Eduardo. Metafísicas caniba-
is: elementos para uma antropologia pós-estrutural. São
Paulo: Cosac & Naify, 2015.
  ______. Economia da cultura digital. In: SAVA-
ZONI, Rodrigo; COHN, Sérgio (orgj.). Cultura digital.br.
Rio-de-Ĵaneiro: Beco do Azougue, 2009.
  ______. A inconstância da alma selvagem e outros
ensaios de antropologia. San-Paŭlo: Cosac & Naify, 2002.
 WAGNER, Roy. A invenção da cultura. San-Paŭlo:
Ubu, 2017.
   WHITE, Harold O. Plagiarism and Imitation during
the English Renaissance: A Study in Critical Distincti-
ons. Cambridge (Masaĉuseco): Harvard University Press,




                                                    256
1935.
  WILLER, Cláudio. Prefácio. In: LAUTRÉAMONT,
Conde de. Os cantos de Maldoror: poesias, cartas, obra
completa. Trad., prefaco kaj notoj Cláudio Willer. 2a.el.
São Paulo: Iluminuras, 2005.
  WILLIAMS, Sam. Free as in Freedom: Richard
Stallman and the Free Software Revolution.           Bos-
ton: Free Software Foundation, 2002. Disponebla en
https://archive.org/stream/faif-2.0/faif-2.0_djvu.txt.
   WITTENBERG, Philip. The Protection and Marketing
of Literary Property. Novjorko: J. Messner Inc., 1937.
  WOODMANSEE, Martha. The Author, Art, and the
Market: Rereading the History of Aesthetics. Novjorko:
Columbia University Press, 1994.
  WU MING. Copyright e maremoto. Trad. Rizoma.
2002. Interreta. Disponebla en http://baixacultura.o
rg/wu-ming-e-um-maremoto-anticopyright.
  ______. Notas inéditas sobre copyright e copyleft.
Trad. Reuben da Cunha Rocha. In: La Remezcla. Porto-
Alegro: BaixaCultura, [2005] 2016.
  YU, Peter K. Intellectual Property and Confucianism:
Diversity in Intellectual Property: Identities, Interests
and Intersections. Org. Irene Calboli; Srividhya Ragavan.
Cambridge: Cambridge University Press, 2015.
  ZUMTHOR, Paul. Essai de poétique médiévale. Parizo:
Seuil, [1972] 2000.




257
DANKOJ
Ĉi tiu libro estis skribita, en ĝia fina skribado, inter sep-
tembro de 2019 kaj septembro de 2020, periodo de la ko-
menco de la nova kronvirusa pandemio kaj de kvaranteno,
kiu daŭris multe pli ol 40 tagoj. Multaj homoj permesis
kaj helpis al mi skribi ĝin. Estus malfacile citi ĉiujn; iuj
el tiuj estas en la referencoj kaj en la piednotoj.

   Mi povas danki al aliaj ĉi tie. La interŝanĝoj de ideoj
kun Elias Machado kaj Leonardo Retamoso Palma estis
gravaj por multaj de la diskutoj de ĉi tiu verko. En mal-
samaj momentoj kaj per malsamaj manieroj estis interpa-
rolantoj, instigantoj kaj kunlaborantoj de la ideoj ĉi tien
alportitaj en la lastaj jaroj Rodrigo Savazoni, Mariana Va-
lente, Felipe Fonseca, André Deak, Pedro Markun, Evelyn
Gomes, Lívia Ascava, Sheila Uberti, Janaína Spode, Caro-
lina Dalla Chiesa, Aline Bueno, Fabrício Solagna, Leonar-
do Roat, Augusto Paim, Luís Eduardo Tavares, Aracele
Torres, Guilherme Flynn, Pablo Ortellado, Sérgio Ama-
deu, Eduardo Viveiros de Castro, Marcelo Träsel, Rubens
Velloso, Gustavo Torrezan, Sávio Lima Lopes, Reuben da




                                                        260
Cunha Rocha, Edson Andrade, Victor Wolfenbüttel, Wil-
liam Araújo, Pedro Jatobá, Rodrigo Troian, Joel Grigolo,
Iuri Martins, Thiago Almeida, Douglas Freitas, Márcia,
Veiga, Angelo Kirst Adami kaj Tatiana Dias (kiu faris alt-
valorajn sugestiojn en la teksta fina fazo). Mi dankas an-
kaŭ al Daniel Santini kaj Cauê Seignermartin Ameni, pro
la subteno kaj la fido al la projekto; kaj al Beatriz Mar-
tins, Carlos Lunna, Jorge Gemetto, Mariana Fossati, Dani
Cottilas, Barbi Couto kaj al la reto Cultura Livre do Sul,
kiu estis kiel esplorejo de multaj vortoj ĉi tie skribitaj,
kaj ankaŭ al la Rede das Produtoras Culturais Colabora-
tivas, ambaŭ kolektivoj kiuj praktikas iujn el la manieroj
kompreni la liberan kulturon.




261
PRI LA AŬTORO
Foto: Sheila Uberti




                Leonardo Feltrin Foletto naskiĝis en Taquari, interno de
                Rio Grande do Sul. Trejnita kiel ĵurnalisto en la UFSM,
                en Santa Maria (Rio Grande do Sul), li iĝis majstro de Ĵur-
                nalismo en la UFSC kaj doktoriĝis en Komunikado en la
                UFRGS, kun esploroj pri komunikado, teknologio kaj ak-
                tivismo. Kiel redaktanta ĵurnalisto li estis en A Razão, de
                Santa Maria, kaj en la Folha de S.Paulo (ilustrita). Estis
                vizitanta profesoro en kelkaj universitatoj (PUC-RS, UCS,
                Unisinos, PUC-SP kaj Unochapecó) kaj skribis Efêmero
                revisitado: conversas sobre teatro e cultura digital, per sti-
                pendio de la Fundação Nacional das Artes (Funarte) —
                nacia arta fondaĵo — en 2011. Ekde 2007 li laboras pri
                cifereca komunikado, libera kulturo kaj teknopolitiko en
                Brazilo kaj Iberameriko en projektoj kiel Casa da Cultu-
                ra Digital (São Paulo kaj Porto Alegre), Ônibus Hacker,
                Festival BaixoCentro, Fórum Internacional do Software Li-
                vre (FISL), Rede de Produtoras Culturais Colaborativas,
                kodumulejo Matehackers, Labhacker, Creative Commons
                Brasil kaj LabCidade (FAU-USP), inter aliaj. Aldone al




                                                                         264
BaixaCultura (baixacultura.org), retejo pri libera kulturo
kaj cifereca (kontraŭ)kulturo aktiva ekde 2008, esplorejo
kaj etendaĵo de multaj el la ideoj ĉi tie prezentitaj.




265